Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 13 kaj 14

 

13 – Serĉe de Heraklo

         Kiam la tri herooj frapis la pordon, la paŝtisto vekiĝis. Li ekstaris, surprizite. “Kiu estas?” Kaj kuris por malfermi.

         – Saluton! – ekkriis Peĉjo. – Ĉi-foje ni estis tiuj, kiuj pli frue ellitiĝis.

         La paŝtisto petis klarigon, kaj kiam li aŭdis la rakonton pri la supreniro al Olimpo, li ridetis. Li prenis la kazon kiel infana inventaĵo.

         – Ĉu vi ne volas kredi? – diris Emilja, kaj ŝi prenis la flakoneton kun nektaro el la kofreto. – Rigardu, flaru, gustumu…

         La paŝtisto rigardis, flaris, gustumis kaj restis senkomprene.

         – Tio aspektas kiel mielo, sed mielo malsimila al ĉiuj, kiujn mi konas.

         – Mielo estas via nazo! Sciu, ke tio estas la aŭtentika nektaro de la dioj. Ni eniris en Olimpo, jes, kaj ni ĉion vidis, kaj ni ŝtelis ĉi porcion da nektaro kaj iom da ambrozio, kiun ni manĝis kun granda plezuro. Same kiel kremaĵo el verda maizo, kiun vi ne konas ĉar vi eĉ ne scias tion, kio estas maizo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 460

Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 11 kaj 12

 

11 – La sonĝo de Peĉjo

         Peĉjo sonĝis. Li sonĝis, ke li sidas sur roko, kun la okuloj al la ŝafoj en la grego. Subite, la ŝafoj malaperis kaj aperis vojo, kiu perdiĝos en la bluaj montoj.

         Sur la vojo venis figuro. Viro… stumblanta maljunulo…

         La maljunulo alvenis kaj sidiĝis sur la roko.

         – Ĉu vi estas el ĉi regiono? – demandis Peĉjo.

         – Mi estas el ĉiuj lokoj kaj ĉiuj tempoj. Mi estas la Historio.

         Peĉjo rigardis lin, surprizite. La maljunulo ne plu estis la maljunulo, sed diaĵo simila al certa virina figuro, kiun li vidis en la Partenono, kun vizaĝo de muzo.

         – En kiu loko ni estas, sinjorino muzo? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 931

Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 09 kaj 10

 

09 – La pulvoro numero du

         En Pireo, la “Kolibro sur l’ Ondoj” estis ĉirkaŭita de malgrandaj boatoj plenaj de scivolemuloj.

         La grekoj ne ĉesis admiri la strangan jaĥton, kiu mistere aperis en la haveno.

         Kvankam ĝi estis ŝipo de tre modestaj proporcioj, ĝi aspektis kiel koloso kompare kun la grekaj triremoj kaj aliaj komercaj ŝipoj.

         Kiam la grupeto de Sinjorino Benta alvenis al la kajo, neniu el la kvin sukcesis ne ridi. Sidanta ĉe la pruo de la jaĥto la Plej Ekscelenca Sinjoro Markizo de Vostuleto, la porketo, kun sia oficira ĉapo sur la kapo kaj binokloj en la mano. De tempo al tempo li rigardis malproksimen, kun indiferento.

         – La friponeto! – ekkriis Peĉjo. – Rimarku, kiel grave li sin montras al ĉiuj naivuloj, ŝajnigante ke li estas admiralo… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 482