Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

 Ĉapitroj 3 kaj 4

 

3 – Pro la senvosta kokido

         Vojaĝoj per superpulvoro estis tujtujaj. Sufiĉas fermi kaj malfermi la okulojn. Emilja fermis la okulojn sur la alumetskatolo kaj malfermis ilin ĉe la pordego de la bieneto.

         Kia kolosa pordego, ho, Dio! Ducentoble pli alta ol ŝi. Malproksime ŝi vidis grandegan beston, kiu paŝtiĝis: la senkornan bovinon. Kaj pli malproksime, kolosan dormantan monton: la rinoceron Dolĉaĵo. Kie la domo? Ho, la domo, ĉe la fino de la vasta korto, havis la saman altecon por ŝi kiel la Monto Sukerpano en Rio-de-Ĵanejro, por antikva homo. La tegmento ŝajnis atingi la nubojn.

         Kiel transiri piede la cent metrojn de la korto? Cent metroj en la pasinteco signifis malmulte al la “granda” Emilja, sed nun, ho, ili postulis 33.353 paŝojn, ĉar ŝia paŝo estis malgrandigita al 3 milimetroj.

         Ŝi pensadis pri tio, kiam aĉa monstro aperis en la korto: la senvosta kokido.

         – Teruraĵo! – ŝi murmuris. Tiu kokido, kiu estis nur simpla ido kiel ĉiuj idoj en la mondo, kiun ni alvokadis per “Ĉi! Ĉi!, aŭ peladis per “For!”, sin transformis en veran birdon Roĥo.

         Emilja kalkulis, ke la kokido devis esti ĉirkaŭ dudekoble pli alta ol ŝi, tio estas la grandeco de struto de 70 metroj por viro kiel kolonelo Teodoriko. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 772

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

 Ĉapitroj 1 kaj 2

 

1 – Sunsubiro trumpeteca

         La hodiaŭa sunsubiro similas al trumpeta alvoko, – diris Emilja, kun la manoj ĉe la koksoj.  Ŝi staradis sur la supra trabo de la pordego. Tie, tiun posttagmezon, post la promenado tra la arbaro, la familianoj de sinjorino Benta haltis. Ili neniam perdis la okazon ĝui la spektaklojn de la naturo. Dum pluvegoj, Nazulino lasis la nazon prematan ĉe la fenestro por rigardi la pluvon. Se estis vento, Peĉjo kuris al la verando kun binoklo por rigardi la dancon de la sekaj folioj – “Mi volas vidi, ĉu estas Sacio interne.” Dume, la Vicgrafo donis sciencajn klarigojn al ĉio.

         La sunsubiro en tiu tago estis vere bela. Estis trumpeteca sunsubiro. Kial? Ĉar Emilja elpensis, ke en tiuj tagoj la suno “blovas la trumpeton por kolekti ĉiujn ruĝojn kaj orajn kolorojn en la mondo por la vesperiĝa festo. Antaŭ trumpeteca sunsubiro, neniu kuraĝis paroli, ĉar ĉio, kion iu diru, estus nenecesaĵo. Sed sinjorino Benta ne rezistis.

         – Kia mirinda fenomeno estas la sunsubiro! – ŝi diris.

         Emilja palpebrumis al la Vicgrafo pro la vorto “fenomeno” kaj decidis krei etan konfuzaĵon. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 597

Lobato en Esperanto – 11

Peter Pan

Ĉapitro 6

 

6 – La reveno (lasta)

La sekvan tagon, kiam venis la tempo ekbruligi la lanternegon, la Vicgrafo aperis tute sinmontrema kaj diris:

– Mi eltrovis! Mi eltrovis la ŝteliston de la ombro de onklino Nastasja. Mi vetas, ke ŝi estas sen ombro hodiaŭ.

– Kiu estas? Kiu estas? – ĉiuj demandis.

La Vicgrafo rigardis Emiljan, kiu premadis siajn lipojn kaj fikse rigardadis. Li volis diri, ke estas ŝi, sed li ne kuraĝis. Fine, kiel sinjorino Benta insistis, li ne trovis rimedon.

– La ombroŝtelistino estas fraŭlino Emilja! – kuraĝe deklaris la Vicgrafo.

Okazis ĝenerala miro. Ĉiuj turnis sin al la pupo, kiu superece ridetis kaj respondis per demando.

– Sinjorino Benta, – ŝi diris, – klarigu al la Vicgrafo tion, kio estas ŝteli. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 11”

Visitas: 1763