Lobato en Esperanto – 11

PETER PAN

LA RAKONTO PRI LA KNABO KIU NE VOLIS KRESKI, RAKONTATA DE SINJORINO BENTA

Ĉapitro 1

 

1 – Peter Pan

         Ĉiuj, kiuj legis la libron La Bieneto de la Flava Pego, devas memori la cirkan spektaklon, kiam la klaŭno (la Vicgrafo) mistere malaperis. Oni kidnapis lin. Sed kidnapita de kiu? Ĉiuj dubis kaj ne sciis tion, kion pensi pri la stranga evento. Ĉiuj, sed ne la Holivuda Kato. La eminenta rolulo asertis, ke la kidnapinto povus esti nur unu estaĵo – Peter Pan.

         – Estis li! – diris la Holivuda Kato. – Mi ĵuras, ke  estis Peter Pan.

         Tamen…  kiu estis Peter Pan? Neniu sciis, eĉ ne sinjorino Benta, la plej sperta maljunulino. Kiam Emilja aŭdis ŝin deklari, ke ŝi ne scias, ŝi metis siajn manojn ĉe la talio kaj:

         – Nu, se vi ne scias, klopodu por ekscii. Ni ne povas resti ene de ĉi  nesciado. Kie oni povas imagi ke maljunulino kun oraj okulvitroj ignoras ion, kion scias eĉ kato?

         Sinjorino Benta eksilentis kaj pensis, ke vere estas domaĝe, ke la Holivuda Kato scias tion, kiu estas Peter Pan, kaj ŝi ne. Kaj ŝi skribis al librovendejo en la urbo San-Paŭlo por peti ke ili sendu al ŝi la historion de tiu Peter Pan. Estas libro en la angla, plena je koloraj bildoj, de la granda angla verkisto J. M. Barrie. La titolo de la verko estas Peter Pan kaj Wendy.

         Sinjorino Benta legis la tutan libron kaj diris: Continue lendo “Lobato en Esperanto – 11”

Visitas: 451

Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 23 kaj 24 (lasta)

 

23 – La Panatenajoj

         La unua afero, kiun faris Peĉjo, kiam li alvenis al “Kolibro sur l’Ondoj”, estis kuri al la provizejo serĉe de sardinskatolo. Li volis varii la manĝaĵon ĉar li lacis pri olivoj kaj figoj, pro la kvanton, kiun li manĝis dum la “penetrado” en la malproksimaj tempoj de Helado. Kaj dum li malfermis la ladskatolon, li demandadis al Vostuleto.

         – Kiel fartas la du, avinjo kaj Nazulino? Ĉu ili ankoraŭ estas en la domo de Periklo?

         – Jes. Kaj ili jam venis ĉi tien en kompanio de tre bela sinjorino kaj tri aliaj viroj. Sinjorino Benta montris al ili la tutan ŝipon, inkluzive la kuirejo, kie okazis granda movado de pufmaizo kaj frititaj terpomoj.

         – Kaj avinjo nenion diris pri mi? Ĉu ne lasis al mi mesaĝon?

         – Ne. Ŝi babiladis kun la grekoj kaj montris pinglojn, bobenojn, la kudromaŝinon kaj la kompason.

         Peĉjo faris sardinsandviĉon kaj iris por manĝi ĝin sur la ferdeko, kun la okuloj sur la maro. La trankvilo de la haveno estis stranga.

         – Kio okazis al la homoj de Pireo? Tre dezerta… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 1589

Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 21 kaj 22

 

21 – En la labirinto de Kreto

         Ili vekiĝis en la insulo Kreto, kaj tuj trovis la labirinton. Ĝi estis grandega palaco, kun mil koridoroj aranĝataj tiamaniere, ke tiuj, kiuj eniris, neniam sukcesis eliri – kaj fine estis vorataj de la monstro. La Minotaŭro manĝis nur homan viandon. Antaŭ la labirinto, la tri “peguletoj” haltis por pripensi.

         – Tiu, kiu eniras, ne sukcesas eliri kaj finiĝas en la kropo de la monstro – diris Peĉjo. – Ni konas manieron por eniri kaj eliri: sufiĉas malvolvi fadenon. Ho, se mi kunportintus bobenon…

         – Nu, mi kunportis tri! – kriis Emilja triumfe. – Kaj grandegaj… Malfermu la kofreton, Vicgrafo.

         La kofreto estis mallevata kaj malfermata. Emilja prenis la bobenojn kaj donis unu al Peĉjo, alian al la Vicgrafo kaj konservis la trian. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 507