Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 19 kaj 20

Tradukis Jorge Teles

 

19 – La milito

         Kvar tagojn poste, la kanuoj destinitaj al milito kolektiĝis en Ubatuba.

         Kunjambebe ĉeestis kun granda kvanto da militistoj. Li interkonsiliĝis kun Ipiru’ kaj determinis ke Hans partoprenu je la ekspedicio. La decido malhelpis ĉiujn liajn planojn pri fuĝo. Hans tamen sciis kiel kaŝi sian ĝenon kaj ŝajnigi, ke li iros volonte, kun la espero, ke dum la vojaĝo ili ne estos gardata de tro proksime kaj li dizertos en Tupinikenan landon.

         La ekspedicio konsistis el kvardek tri kanuoj, kun dudek tri viroj en ĉiu el ili.

         – Ili ne ŝercadis, – ekkriis Peĉjo. – Kvardek tri multiplikitaj per dudek tri faras – atendu minuton – faras naŭcent okdek naŭ virojn. Uaŭ! Preskaŭ mil!… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 696

Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 17 kaj 18

Tradukis Jorge Teles

 

17 – La malsana kariĵoo

         En la indiana vilaĝo vivadis kariĵoo, portugala sklavo kiu estis kaptita de la Tupinambaoj en unu el la ekspedicioj kontraŭ San-Vicento. Li malamegis Hans-on kaj daŭre diradis ke li estis tiu, kiu pafmortigis la patron de Njaepepo’.

         Tio ne estis vera. La kariĵoo estis en la vilaĝo ekde tri jaroj kaj Hans estis nur de unu jaro en Brazilo: la indiano do ne povis renkonti lin en Bertioga, kiel li asertis.

         Iun tagon, kiam tiu sklavo tre malsaniĝis, Ipiru-gŭasu’, lia mastro, alvokis Hans-on por lin resanigi.

         Hans ekzamenis lin kaj diris:

         – Li estas malsana kaj li mortos ĉar li estis perversa rilate min. Ne ekzistas kuraco. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 1107

Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 15 kaj 16

Tradukis Jorge Teles

 

15 – Scenoj de kanibalismo

         Kelkan tempon poste, la indianoj el Ubatuba estis invitataj al festo ĉe la tribo de Tilkoaripe, kie ili manĝos “marakaĵaan” kaptiton.

La invitatoj iris en kanuoj kaj kondukis Hans-on.

         En ĉiuj kabanoj, la virinoj finpretigadis la kaŭimon, trinkaĵo nemalhavebla ĉe tiaj festoj.

         Hans alproksimiĝis al la marakaĵao kaj demandis al li:

         – Ĉu vi pretas morti?

         La indiano rigardis lin kun indiferento kaj respondis kun tre trankvila rideto:

         – Jes, mi estas preta por io ajn. Sed ni, la maracaĵaa popolo havas pli bonajn ŝnurojn por ligi la kaptitojn…

         – Kial li tion diris, avinjo? – demandis Nazulino.

         – Li parolis pri la ŝnuro speciale preparita por ligi kaptitojn en la tago de ofero por montri ke li ridas antaŭ la morto kaj mokas liajn malamikojn… Hans Staden sentis grandan kompaton por la malfeliĉulo. Li retiriĝis kaj eklegis libron ledbindita, kiun la indianoj alportis de boato kaptita kun la helpo de la francoj. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 1087