Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 03 kaj 04

 

03 – Elŝipiĝo en la Grekio de Periklo

         La “Kolibro sur l’ Ondoj” jam penetris en grekaj maroj. Per la binokloj Emilja sukcesis vidi la linion farata de la montoj. – Tero! Tero! Ni alvenas…  Post unu horo la jaĥto eniris en la Pirean Havenon kaj ili ĵetis la ankron. La geknaboj rigardis. Haveno kiel ĉiuj havenoj. Moderna. Ŝarĝoportistoj, aŭtoj, pakoj kaj kofroj, gruoj, ĉio tre konata. Seninterese.

         – Eĉ ne indas malsupreniri, avinjo, – diris Peĉjo. – Ni devas atingi ĝuste nun la jarcenton de Periklo.

         Ĉiuj konsentis kaj fermis la okulojn… “Ni-ŝajnigu ke”… Jen ĉiuj en la Grekio de Periklo. Ĉio ŝanĝiĝis kvazaŭ per magio. La haveno estis ankoraŭ egala, sed ĝi estis plenplena de ŝipoj tre malsamaj ol tiuj de hodiaŭ. Neniu fuma kamentubo; nur mastoj, kun multaj ŝnuroj kaj blankaj veloj.

         Sinjorino Benta malsupreniris al la moleo kun la genepoj, Emilja kaj la Vicgrafo, tiu en komandanta uniformo; kaj la unua afero, kiun ŝi rimarkis, estis la vestojn de la homoj de la haveno. Ĉio diferenca de modernaj modoj. Neniu pantalono kaj jako por viroj, aŭ bluzo kaj jupo por virinoj. La viroj portadis tunikon nomatan kitono. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 461

Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 01 kaj 02

 

01 – Unu aventuro kondukas al alia

         Legantoj de la libro “La Flava Pego” certe desapontiĝis pri la fino de la rakonto. La grandioza geedziĝfesto de princo Kodadad kun Neĝulino estis furioze interrompita per la atako de la monstroj de la Fabela Lando. Sinjorino Benta, Peĉjo, Nazulino, Emilja kaj la Vicgrafo sukcesis eskapi fuĝante al la “Kolibro sur l’ Ondoj” sed la kompatinda onklino Nastasja, kiu laboradis en la palaca kuirejo je rostado de mil fazanoj, perdiĝis en la tumulto. Ĉu la monstroj batis, voris aŭ arestis ŝin? Neniu sciis.

         Nur post la katastrofo, Sinjorino Benta kaj la geknaboj rimarkis tion, kiom multe ili amas ŝin. Kiom da plorado! Dolĉaĵ’ mallevis la muzelon. La Parolanta Azeno ne manĝis la ĉiutagan maizfarunan porcion. Nur Emilja kaj Peĉjo ne ploris; Emilja ĉar ŝi “ne estis plorema homo”; kaj la knabo, ĉar li havis bonan kaj gravan ideon.

         – Sen larmoj, ni ĉiuj! – li diris. – Tion, kion ni devas fari estas organizi ekspedicion por savi onklinon Nastasja. Se ŝi falis sub la ungoj de iu monstro, ni liberigos ŝin, kiom ajn estos la peno. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 534

La Flava Pego, INDEKSO

Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO  Ĉapitroj 01, 02, 03 kaj 04    01 – La letero de Eta Polekso          La bieneto…

Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO  Ĉapitroj 05, 06, 07 kaj 08   05 – Don Kiĥoto gastiĝas en la bieneto           Neniam…

Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO  Ĉapitroj 13, 14, 15 kaj 16    13 – La Vicgrafo sur la scenejo          La “saĝuleto”…

Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO  Ĉapitroj 21, 22 kaj 23   21 – La surmara promenado          La “Kolibro sur l’ Ondoj”…

Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO  Ĉapitroj 24, 25 kaj 26 24 – Vizitantoj  (Noto: En ĉi ĉapitro, Lobato omaĝas infanajn legantojn de…

Lobato en Esperanto- 09

LA FLAVA PEGO  Ĉapitroj 27 kaj 28 (lasta)   27 – La ne invititaj “enŝteliĝantoj”          Se ni priskribus, aŭ…

Visitas: 1210