Lobato en Esperanto – 08

        La naftoputo de la Vicgrafo

Ĉapitroj 15 kaj 16

 

15 – Granda Kvanto da Mono

         Ĉar ankoraŭ ne ekzistis rafinejoj kaj duktoj por ĝia transportado, oni devis fari ion al la petrolo – kaj la rimedo estis vendi ĝin en sia kruda stato. Kiam komercantoj eksciis, ke ekzistas petrolo ĉe la bieneto de sinjorino Benta, tuj aperis reprezentantojn por fari proponojn.

         Tiu, kiu diskutis kun ili, estis Nazulino, ĵus nomumata Komerca Direktorino de la Kompanio. Sinjorino Benta estis la Ĝenerala Direktorino. La Vicgrafo, la Teknika Konsultisto. Emilja, la Direktorino pri Transporto kaj Dolĉaĵ’, la rinocero, la Ĝenerala Respondeculo pri Defendo.

         Nazulino ricevis la virojn kaj diskutis la prezojn. Ŝi petis nek tro multe nek tro malmulte.

         – Mi prezentas al vi amikan prezon, – ŝi diris. – Unu litro kontraŭ 10 groŝoj. Ĉu tio konvenas? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 770

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 13 kaj 14

 

13 – Grandaj ŝanĝoj en la vilaĝo

         Post la eltrovo de petrolo, la vesperaj konversacioj en la bieneto de sinjorino Benta temis ekskluzive al oleo. Kiu parolis estis ĉiam la Vicgrafo, saĝa kiel li estas. La tagon post la bano de la ĵurnalisto, lia disertacio estis pri manieron rafini nafton.

         – Ĉi tie en la bieneto, kiam ni instalos nian rafinejon, ni povos produkti pli-malpli da benzino, depende de la interesoj de la Sinjorinobenteca Kompanio.

         – Nu, ni komencu tion senprokraste – kriis Emilja. – Sinjoro Kalamazoo diris al Dolĉaĵ’, ke ĉiuj studoj kaj planoj por nia rafinejo jam estas pretaj. Krome… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 617

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 11 kaj 12

 

11 – Finfine petrolo!

Post 700 metroj da borado la geknaboj rimarkis, ke sinjoro Kalamazoo kaj la kemiisto-geologiisto tre atentis pri la materialoj kiuj venadis el la fundo de la puto. Ili kolektadis tiujn cilindrojn de roko akiritajn per la rotacia borado. En aparta remizo maldekstre de la turo, tiuj pecoj estis metitaj unu sur la alian kaj formadis altajn staplojn, kun kartoj indikante la profundojn el kiuj ili venis. Tiamaniere, la subgrundo en tiu loko estis perfekte konata.

Peĉjo profitis ĉi informojn por desegni la Geologian Projekcion de la Lando de Avinjo, laŭ la laboro de sinjoro Ĉampignon. Li markis sur la papero, per horizontalaj linioj, la tavolojn kaj indikis la dikecon de ĉiu el ili kaj la materialon el kiu ili estis kunmetitaj. Tiu Geologia Projekcio estis najlata sur la muro de la manĝoĉambro, en malsamaj pecoj, kaj okupis la tutan muron. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 479