LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 17, 18, 19 kaj 20
17 – La aresto de la sireno
Antaŭ la vespero, ĉies atento estis altirata de io, kio okazadis en la malproksimo. Peĉjo kaj Peter Pan revenadis – sed ili kunportadis ion pezan.
Emilja kuris al la binoklo.
– Ho, la spertuloj! – ŝi ekkriis. – Ili iris por fiŝkapti kaj nun alportas grandegan fiŝon. Atendu… Ne estas fiŝo, ne! Aspektas kiel sireno… Estas sireno, ja…
La vortoj de Emilja skuis la tutan domon; eĉ Don Kiĥoto leviĝis de sia hamako por apogi sin sur la veranda balustrado. Princo Belerofono faris la samon.
– Sireno, heroo! – kriis Emilja. – Ĉu tio ekzistis en via lando?
– Kompreneble, jes, – respondis la heroo. – Sirenoj estis kreitaj de la greka imago. Sed tio, kio mirigas min, estas ke la knaboj kaptis unu. En Grekio mi neniam aŭdis pri iu ajn, kiu kaptis sirenon.
Peĉjo kaj Peter alproksimiĝis. La sceno iĝis videbla eĉ sen binoklo. Ili trenadis la kompatindan estaĵon je la hararo, la belan verdan hararon, je la koloro de algoj. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”
