Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO

 Ĉapitroj 05, 06, 07 kaj 08

 

05 – Don Kiĥoto gastiĝas en la bieneto

          Neniam okazis tiom rapida vespermanĝo. Peĉjo eĉ ne maĉis – li englutis kun hasto!

         – Ne kuru, knabo, – diris sinjorino Benta. –  Nun, ili vivos sur nia tero dumvive. Manĝu trankvile, maĉu bone.

         Sed kiu kapablas aŭskulti konsilojn en tiaj momentoj?

         Peĉjo daŭre englutis sen maĉi, kaj fine li forkuris kun rostita kokida kruro en la mano. Li eĉ ne atendis la deserton. La aliaj sekvis lian ekzemplon. Ili ĉiuj kuris al la barilo kaj lasis sinjorinon Benta sola.

         – Kio estas infano! – ekkriis onklino Nastazio. – Ili ludas dum la tuta vivo, kaj ju pli ili ludas, des pli ili volas ludi. Kaj estis domaĝe ĉi hasto hodiaŭ, ĉar mi preparis dolĉaĵon per purpuran bataton, kiu estas vere el la ĉielo. Gustumu, Sinjo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”

Visitas: 545

Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO

 Ĉapitroj 01, 02, 03 kaj 04

  

01 – La letero de Eta Polekso

         La bieneto de sinjorino Benta famiĝis kaj en la reala mondo kaj en la tiel nomata Mondo de Mensogo. La Mondo de Mensogo, aŭ Mondo de Fabelo, estas tio, kion plenkreskuloj nomas la lando kaj aferoj de Mirlando, kie loĝas nanoj kaj gigantoj, feinoj kaj sacioj, piratoj kiel Kapitano Hoko kaj anĝeloj kiel Flor’ de l’ Altaĵoj. Sed la Mondo de la Fabeloj vere ne estas falsa mondo, ĉar tio, kio ekzistas en la imago de milionoj kaj milionoj da infanoj, estas same reala kiel la paĝoj de ĉi tiu libro. Kio okazas estas ke infanoj, tuj kiam ili fariĝas plenkreskuloj, ŝajnigas, ke ili ne plu kredas je tio, je kio ili kredis.

         – Mi nur kredas je tio, kion mi vidas per la okuloj, flaras per la nazo, prenas per la manoj aŭ gustumas per la langopinto, diras la plenkreskuloj. Sed tio ne estas vero. Ili kredas je mil aferoj, kiujn iliaj okuloj ne vidas, nek ilia nazo flaras, nek iliaj oreloj aŭdas, nek iliaj manoj kaptas. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”

Visitas: 577

La Naftoputo de la Vicgrafo, INDEKSO

Lobato en Esperanto – 08

LA NAFTOPUTO DE LA VICGRAFO  Noto de la tradukinto: En ĉi libro, la Vicgrafo prezentas tro teknikajn instruojn, kun ripetataj…

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo  Ĉapitroj 03 kaj 04    3 – Kiel formiĝas la petrolo          En la tria…

Lobato en Esperanto – 08

La Naftoputo de la Vicgrafo Ĉapitroj 05 kaj 06   5 – Ankoraŭ la petrolo          – Kie ni estis…

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo  Ĉapitroj 07 kaj 08    7 – Post tagmanĝo          Post la manĝo, la infanoj…

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo  Ĉapitroj 13 kaj 14   13 – Grandaj ŝanĝoj en la vilaĝo          Post la…

Lobato en Esperanto 08

La naftoputo de la Vicgrafo Ĉapitroj 17 kaj 18 (lasta)   17 – La granda festo             Monatojn poste, en…

Visitas: 964