Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 21 kaj 22 (lasta)

Tradukis Jorge Teles

 

21 – Hans translokiĝis al alia indianvilaĝo

         Post tiuj eventoj, Ipiru-gŭasu’ decidis transdoni Hans al la estro Abati-posanga (maiztrinkaĵo), de la vilaĝo Itakŭakesetuba (bambuejo). Nia pafanto estis kondukata tien kaj oni transdonis lin al Abati’, kun rekomendo pri tio, ne mistraktu lin, ĉar la Dio de Hans estas terura kiam oni tion faras.

         Hans konfirmis tiujn vortojn kaj diris ke lia frato kaj aliaj parencoj baldaŭ alvenos, kun ŝipo plena je aĵoj destinataj al la indianestro.

         Abati-posanga nomis lin “sia filo”, traktis lin tre bone kaj neniam iris al ĉasado sen alvoki lin, kiel kunĉasanton.

         Lia situacio tute ŝanĝiĝis. Kvankam kaptito, li ĝuis ĉiujn privilegiojn kaj jam ekpensis je la reveno al sia patrio. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 632

Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 19 kaj 20

Tradukis Jorge Teles

 

19 – La milito

         Kvar tagojn poste, la kanuoj destinitaj al milito kolektiĝis en Ubatuba.

         Kunjambebe ĉeestis kun granda kvanto da militistoj. Li interkonsiliĝis kun Ipiru’ kaj determinis ke Hans partoprenu je la ekspedicio. La decido malhelpis ĉiujn liajn planojn pri fuĝo. Hans tamen sciis kiel kaŝi sian ĝenon kaj ŝajnigi, ke li iros volonte, kun la espero, ke dum la vojaĝo ili ne estos gardata de tro proksime kaj li dizertos en Tupinikenan landon.

         La ekspedicio konsistis el kvardek tri kanuoj, kun dudek tri viroj en ĉiu el ili.

         – Ili ne ŝercadis, – ekkriis Peĉjo. – Kvardek tri multiplikitaj per dudek tri faras – atendu minuton – faras naŭcent okdek naŭ virojn. Uaŭ! Preskaŭ mil!… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 764

Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 17 kaj 18

Tradukis Jorge Teles

 

17 – La malsana kariĵoo

         En la indiana vilaĝo vivadis kariĵoo, portugala sklavo kiu estis kaptita de la Tupinambaoj en unu el la ekspedicioj kontraŭ San-Vicento. Li malamegis Hans-on kaj daŭre diradis ke li estis tiu, kiu pafmortigis la patron de Njaepepo’.

         Tio ne estis vera. La kariĵoo estis en la vilaĝo ekde tri jaroj kaj Hans estis nur de unu jaro en Brazilo: la indiano do ne povis renkonti lin en Bertioga, kiel li asertis.

         Iun tagon, kiam tiu sklavo tre malsaniĝis, Ipiru-gŭasu’, lia mastro, alvokis Hans-on por lin resanigi.

         Hans ekzamenis lin kaj diris:

         – Li estas malsana kaj li mortos ĉar li estis perversa rilate min. Ne ekzistas kuraco. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 1218