Fabloj
Fabloj 22, 23, 24, 25, 26, 27 kaj 28
Tradukis Jorge Teles
22 – La Morto kaj la arbohakisto
Maljunulo, vere maljuna, vivadis de kolektado de brullignon en la arbaro. La faskoj tamen, tago post tago, iĝadis pli kaj pli pezaj. Li stumbladis, preskaŭ faladis, kaj iun tagon li vere falis. Li perdis la paciencon kaj amare lamentis:
– Morto preferindas! Al kio utilas la vivo, se mi eĉ ne sukcesas kunporti ĉi mizeran faskon da lignaj pecoj? Venu, ho Morto, venu por liberigi min je la pezo de ĉi tiu senutila vivo.
Li klopodis por levi la faskon. Li ne sukcesis kaj, sentante sin senkuraĝigita, je la dua fojo li alvokis la Maldikulon.
– Kial vi daŭras tiel longe, Morto? Venu, mi jam petis, venu kaj liberigu min je la ŝarĝo de la vivo. Vi ĉirkaŭiras la tutan mondon, vi prenas infanojn kaj forgesas pri mi, kiu alvokas vin…
Kaj jen la Morto aperis al li – malbelega, kun hida kranio, la interfrapiĝantaj ostoj kaj la falĉilo en la mano. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”
