Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

 Ĉapitroj 10, 11 kaj 12

 Tradukis: Jorge Teles

 

 10 – Dialogo inter la pupo kaj la Vicgrafo. Lerteco de Emilja kaj rezignacio de la maizospiko.

La Vicgrafo skribadis la Memorojn, kiam Emilja eniris.

– Kiel iras la tasko? – ŝi demandis. – Ĉu vi jam verkis ion?

– Bonege, Emilja! Mi rakontis la tutan historion de la anĝeleto, la alveno de la anglaj infanoj, la batalon de “Popeye” kontraŭ Kapitano Hoko, kontraŭ la maristoj de Wonderland kaj poste kontraŭ Peĉjo kaj Peter Pan…

– Ĉu vi rakontis, ke mi ĉion savis? Ke se ne estus mia ideo pri la brasiko, la situacio estus terura?

– Mi ĉion diris ĝuste.

– Do legu ĝin.

La Vicgrafo legis la pretajn ĉapitrojn, kiujn Emilja aprobis kaj laŭdis ĉar ŝi opiniis, ke ĉio estas tre bone verkita.

– Bone, – ŝi diris. – Miaj Memoroj galopas. Mi volas pruvi al la mondo, ke mi faras ĉion, ke mi kapablas ludi, ke mi scias aritmetikon, ke mi kapablas verki memorojn…

– Ĉu vi kapablas verki memorojn, Emilja? – ironie demandis la Vicgrafo. – Do, skribi memorojn per la mano kaj kapo de alia estas kapablo pri verki memorojn?

– Perfekte, Vicgrafo! Ĝuste tion, kion mi diris. Fari aferojn per la manoj de aliaj, enspezi monon per la laboro de aliaj, akiri nomon kaj famon per la mensoj de aliaj: jen tio, kio signifas scii kiel fari aferojn. Gajni monon per nia laboro, gajni nomon kaj famon per nia menso estas ne scii kiel fari aferojn. Rimarku, Vicgrafo, mi estas en la mondo de la homoj ekde mallonga tempo, sed mi jam lernis tion, kiel vivi. Mi lernis la grandan sekreton de la vivo de la homoj sur la tero: lerteco! Inteligento estas ĉio. La mondo apartenas al la inteligentuloj. Se mi havus knabeton, mi donus al li nur unu konsilon: “Estu inteligenta, mia filo!” Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 05”

Visitas: 478

Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

Ĉapitroj 7, 8 kaj 9

Tradukis: Jorge Teles

 

7 – Emilja eltrovas la sekreton de “Popeye”.

          Emilja iris al la kuirejo por peti al onklino Nastasja, ke ŝi metu porcion da brasikaj folioj en la pistilon kaj pistu ĉion tre bone, por fari paston. Nastasja demandis por kio.

– Tio ne koncernas vin – respondis la eta diablino.

Onklino Nastasja suspiris. Sed ŝi faris la petitan brasikan paston, per kiu la pupo plenigis ladskatolon. Ŝi envolvis ĝin en ĵurnalo kaj, tre kontenta pri si mem, iris al “Popeye”.

– Mi konas vian sekreton, sinjoro “Popeye”, – ŝi diris kun dolĉa vizaĝo. – Ĝi nomiĝas: spi-na-co. Sen spinaco, vi valoras egale al iu ajn viro.

“Popeye” faris pu! pu!

– Mi ankaŭ scias, – daŭrigis Emilja, – ke via spinaco funkcias nur dum dek kvin minutoj. Post dek kvin minutoj, vi denove estas malforta.

“Popeye” laŭte ridis kaj grumblis:

– Duobligu la dek kvin minutojn kaj vi pravos. Pu! Pu!

Emilja iris for. Ĝuste tion ŝi volis scii: kiom longe la spinacefiko daŭris sur la maristaj muskoloj. Ŝi kuris por interkonsiliĝi kun Peĉjo. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 05”

Visitas: 550

Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

Ĉapitroj 4, 5 kaj 6

Tradukis: Jorge Teles

 

4 – La falsa anĝelo. Protesto de la anglaj infanoj. Peter Pan aperas. Konversacioj kun la vera anĝelo.

         La anglaj infanoj, post kiam la admiralo eniris en la ĉambro de sinjorino Benta, iris kun Peĉjo al la fruktoĝardeno.

         – La anĝelo! La anĝelo! – ĉiuj kriadis. – Ni volas vidi la anĝelon!…

         Peĉjo haltis antaŭ la pitangujo kaj montris la strangan figuron kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj la okuloj al la ĉielo, hokata al la forko de la arbo.

         – Jen li! La anĝelo estas tie. – Okazis granda silento. Miloj da bluaj okuloj fokusiĝis al la stranga bildo. Subite unu el la infanoj kriis: – Kia malbela anĝelo! Kaj bruado komenciĝis. “Ne utilis veni ĉi tien por vidi tion,” kriis alia. Kaj tria: “En iu butiko por ludiloj en Londono ni havas pli bonan ol tio.” Kaj kvara: “Aspektas kiel ligna anĝelo… Li eĉ ne moviĝas”.

         Nazulino signis al mi, la Vicgrafo, ke mi moviĝu kaj mi faris tre mallertajn movojn.

         – Kio estas tio? – Knabino subite kriis. – Anĝelo kun cilindra ĉapelo? Kie oni jam vidis tion?

         Fakte. Pro la hasto de la organizado, la geknaboj forgesis elpreni la faman cilindran ĉapelon el mia kapo, tiel ke la anĝelo restis kun ĝi sur la kapo, tre blanka, ĉar ĝi ankaŭ estis kolorigita per la tritika faruno. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 05”

Visitas: 560