Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

 Ĉapitroj 10, 11 kaj 12

 Tradukis: Jorge Teles

 

 10 – Dialogo inter la pupo kaj la Vicgrafo. Lerteco de Emilja kaj rezignacio de la maizospiko.

La Vicgrafo skribadis la Memorojn, kiam Emilja eniris.

– Kiel iras la tasko? – ŝi demandis. – Ĉu vi jam verkis ion?

– Bonege, Emilja! Mi rakontis la tutan historion de la anĝeleto, la alveno de la anglaj infanoj, la batalon de “Popeye” kontraŭ Kapitano Hoko, kontraŭ la maristoj de Wonderland kaj poste kontraŭ Peĉjo kaj Peter Pan…

– Ĉu vi rakontis, ke mi ĉion savis? Ke se ne estus mia ideo pri la brasiko, la situacio estus terura?

– Mi ĉion diris ĝuste.

– Do legu ĝin.

La Vicgrafo legis la pretajn ĉapitrojn, kiujn Emilja aprobis kaj laŭdis ĉar ŝi opiniis, ke ĉio estas tre bone verkita.

– Bone, – ŝi diris. – Miaj Memoroj galopas. Mi volas pruvi al la mondo, ke mi faras ĉion, ke mi kapablas ludi, ke mi scias aritmetikon, ke mi kapablas verki memorojn…

– Ĉu vi kapablas verki memorojn, Emilja? – ironie demandis la Vicgrafo. – Do, skribi memorojn per la mano kaj kapo de alia estas kapablo pri verki memorojn?

– Perfekte, Vicgrafo! Ĝuste tion, kion mi diris. Fari aferojn per la manoj de aliaj, enspezi monon per la laboro de aliaj, akiri nomon kaj famon per la mensoj de aliaj: jen tio, kio signifas scii kiel fari aferojn. Gajni monon per nia laboro, gajni nomon kaj famon per nia menso estas ne scii kiel fari aferojn. Rimarku, Vicgrafo, mi estas en la mondo de la homoj ekde mallonga tempo, sed mi jam lernis tion, kiel vivi. Mi lernis la grandan sekreton de la vivo de la homoj sur la tero: lerteco! Inteligento estas ĉio. La mondo apartenas al la inteligentuloj. Se mi havus knabeton, mi donus al li nur unu konsilon: “Estu inteligenta, mia filo!”

– Kaj kiel klarigi tion, kion signifas esti inteligenta? – demandis la Vicgrafo.

– Tre simple, – respondis la pupo. – Citante mian kaj vian ekzemplon, Vicgrafo. Kiu verkis la “Aritmetikon”? (*) Vi. Kiu gajnis nomon kaj famon? Mi. Kiu verkas la Memorojn? Vi. Kiu gajnos nomon kaj famon? Mi…

La Vicgrafo opiniis tion prava, sed laŭ li, tio estis granda manko de respekto.

– Kio se mi rifuzas verki? Se mi forlasos viajn Memorojn nun, kio okazos?

Emilja ridegis.

– Stultulo! Se vi faras tion, ĉu vi pensas, ke vi ĝenos min? Mi kuros al la rinocero Dolĉaĵ’ kaj li finos la libron por mi. Vi scias, ke Dolĉaĵ’ obeas min en ĉio, blinde. Estas senutile, Vicgrafo, batali kontraŭ inteligentaj homoj. Ili ĉiam venkas. Do rezignacie inkliniĝu kaj daŭrigu.

La kompatinda Vicgrafo suspiris. Li sciis ke ŝi pravas…

– Kaj nun? – li demandis. – Kion alian vi volas, ke mi rakontu?

– La fino de la rakonto de la eta anĝeleto. Rakontu, kiel estis la flugo de la anĝeleto al ĉielo. Daŭre skribu kaj mi revenos tuj. Mi ludas pri “unu kaptas la alian” kun Dolĉaĵ’.

Ŝi diris kaj forkuris.

La Vicgrafo prenis la plumon kaj rezignacioplena li daŭrigis.

(*) alia libro de la verkisto, LA ARITMETIKO DE EMILJA.

 

11 – La flugo de la anĝeleto. Granda malĝojo. Adiaŭ al la infanoj kaj admiralo Brown.

Post la faktoj ĵus rakontitaj (la Vicgrafo daŭrigis en la sekva ĉapitro), ĉio okazis sen novaĵoj en la bieneto. La anglaj infanoj pasigis tri tagojn tie, ludante mil ludilojn, en la plej ebla kontento. La kamionoj de Mirlando venis dufoje tage, matene kaj posttagmeze, kun multaj manĝaĵoj – kaj estis tiom multaj, ke onklino Nastasja ripozis de la forno. Ŝi kaj sinjorino Benta adoptis la sandviĉojn, marmeladojn kaj fromaĝojn de la Reĝo de Anglio.

Nur la anĝeleto ne ŝatis la festadon. La infanoj tro multe ĝenadis lin. Eĉ ne unu momento de paco li havis. Tio finfine donis al li ideon: eskapi, reiri al la ĉielo. Je la tria tago Flor’ de l’ Altaĵoj eksperimentis la flugilojn. Li iomete flugis, kvazaŭ por ke la infanoj vidu. Li sentis sin bone. La vundo ne plu ekzistis. Tiam li decidis fuĝi por ĉiam.

Sed ĉar li jam ŝatis la geknabojn en la bieneto, li ne forkuris kiel iu ajn forkuranto. Li adiaŭis, laŭ liaj dolĉaj manieroj. Li alproksimiĝis al Nazulino kaj murmuris:

– Nazulino, lasu min doni al vi grandan brakumon kaj kison. Mi tre ŝatas mian amikinon…

Nazulino lasis sin brakumi kaj kisi multajn fojojn.

Poste li iris al Peĉjo kaj parolis per alia tono.

– Peĉjo – li diris -, estu certa pri unu afero: se mi iam malaperos (per morto, kompreneble), mi kunportos eternan memoron pri ĉiuj ĉi tie, kaj precipe pri vi.

Kaj ĉirkaŭbrakis lin kaj kisis lin ankaŭ.

Poste li iris al la pupo.

– Emiljeto, venu kaj brakumu min kaj kisu min.

– Kial tiom multe, mia anĝeleto? Ĉu vi volas forlasi nin?

– Ne. Mi nur volas gratuli vin pro tio, kion vi faris.

Emilja brakumis lin kaj kisis lin – sed ŝi suspektis, kaj diris al la knabino:

– Mi suspektas pri la anĝeleto. Ĉi brakumoj kaj kisoj ŝajnas al mi maloportune. Por mi, li pensas pri forkuro. Li resaniĝis. Li flugas. Kaj se onklino Nastasja ne fortranĉos la pinton de unu el liaj flugiloj tuj, prrr!… li foriros por ĉiam.

– Ne estu stulta, Emilja! Mi ĵuras, ke la anĝeleto ne plu pensas pri ĉielo. Li tre alkutimiĝis al ni.

– Eble – diris la pupo – sed, pro duboj, mi insistos kun onklino Nastasja, por ke ŝi tranĉu lian flugilon, tuj, tuj. Kaj se ŝi ne havas la kuraĝon, mi men tranĉos.

Emilja kuris kaj petis al la nigrulino por tranĉi la flugilon de la anĝeleto en tiu sama tago.

– Dio min gardu! – respondis onklino Nastasja. – Fortranĉi la flugilon de anĝeleto el la ĉielo, kvazaŭ li estus kokido?… Dio malpermesu al mi fari tian sakrilegion. Anĝeloj estas ĉielaj estaĵoj.

– Do mi tranĉos, – kriis Emilja. – Li ŝanĝiĝis kaj hodiaŭ li donis al mi brakumon kaj kison kun adiaŭa odoro. Kaj li jam perfekte flugas, ĉu vi scias?

Ŝi diris kaj kuris al la ĉambro de sinjorino Benta por preni la tondilon. Ŝi ekserĉis en la kudrokorbo, kiam grandega kriego leviĝis en la fruktoĝardeno. Emilja kuris al la fenestro.

– La anĝeleto flugas! – kriadis la infanoj. – Li flugas alten! Li malaperas en la ĉielo!…

Emilja ankoraŭ vidis lin en la aero. Jes, li iradis kiel ardeo, supren, ĉiam supren. Li jam estis punkto en la spaco. Fine Li malaperis…

Neniu kapablas preskribi la malesperon de la infanoj. La fruktoĝardena grundo estis trempata de larmoj. Peĉjo kolere piedbatis la oranĝujajn ŝelojn. Nazulino, sur la genuoj de sinjorino Benta, ploris pro malespero. Nur Emilja ne ploris. Ŝi ĵus ekkoleris kontraŭ onklino Nastasja.

– La azenino! Ŝi promesis tranĉi la flugilon kaj ne tranĉis. Nun, jen tio, kio okazis…

Ŝi kuris al la kuirejo por plendi.

– Ĉu vi rimarkas tion, kion vi faris? Pro via malrapideco, via timo, la “sakrilegio”, ni perdis nian anĝeleton. Li flugis! Li estis for porĉiame…

Nastasja viŝis larmon per la antaŭtuko.

– Mi ne kuraĝis tranĉi lian flugilon, Emilja. Mi timis. La estaĵetoj de la ĉielo estas la birdoj de Dio. Dio povus puni min…

– Nenia puno! – kriis Emilja. – Ĉiuj birdoj estas de Dio kaj tamen ni arestas kanariojn kaj turdojn en kaĝoj kaj manĝas rostitajn kolombojn sen ke Dio zorgu. Ĉu vi pensas, ke Li konstante rigardas la birdojn en la ĉiela ĝardeno? Li havas aliajn taskojn, stultulino. Krome milionoj da anĝeloj ekzistas tie supre. Unu malpli, unu pli, Dio eĉ ne rimarkas. Ni perdis la anĝeleton kaj vi kulpas. Ega azenino! Diklipa nigrulino! Dio markis vin, io troviĝis en vi. Kiam li nigrigas iun, estas por puno. (*)

Onklino Nastasja eksplodis per laŭta ploro – tiel laŭta, ke sinjorino Benta venis por vidi tion, kio okazas.

Emilja klarigis:

– Ĉi ega azenino timis fortranĉi la pinton de la flugilo de la anĝeleto. Mi avertis ŝin. Mi daŭre insistis. Hodiaŭ mi denove insistis. Kaj ŝi, per siaj dikaj lipoj: “Mi ne kuraĝas… Estas sakrilegio… Sakrilegio estas tiu plata nazo.”

– Emilja! – riproĉis sinjorino Benta. – Respektu la plej aĝulojn! Ne malrespektu!

– Aĉaĵo! – kriis Emilja, kaj foriris kun frapfermo de la pordo.

– Aroganta ŝi estas!- murmuris sinjorino Benta.

Estis la tago de la reveno de la infanoj. Tuj poste admiralo Brown donis al la maristoj la necesajn ordonojn kaj ekfajfis. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ li.

– Miaj knaboj kaj knabinoj – diris la maljuna anglo, starante sur la veranda ŝtuparo. – Nia festo finiĝis. Ni pasigis tri specialajn tagojn en ĉi loko, en la kompanio de ĉi tiuj bonaj homoj kaj la anĝeleto, kiu ĵus malaperis inter la nuboj, ĉar li sopiris je la steloj de la ĉielo. Ni enŝipiĝos al Anglio. Nun mi volas, ke vi paradu antaŭ sinjorino Benta kaj danku al ŝi per ĝentila manpremo pro la mirinda akcepado. Sed antaŭe ni salutu iujn per huraoj.

Kaj li kriis: – Hura! Hura! sinjorino Benta!

– Hura!… – la infanoj kriis en koruso, kiu plenigis la aeron.

Peter Pan supreniris al la ŝtuparo. – Hura! Hura! Peĉjo… – li kriis.

Kaj la infanoj kriis: – Hura! Hura! Peĉjo!

Alico supreniris al la ŝtuparo. – Hura! Hura! Nazulino kaj Emilja.

Kaj mil voĉoj kriis: – Hura! Hura! Nazulino kaj Emilja.

Aŭdinte la kriegadon, onkino Nastasja, ĉe la forno, murmuris al si: – Kiel roras la angloj, ho Dio!…

Poste la infanoj marŝis antaŭ sinjorino Benta, kiu havis la paciencon premi ĉiujn manojn, unu post la alia.

– Goodbye! – ĉiu diris.

Venis la vico de la adiaŭo de la admiralo.

– Sinjorino, – li diris, – mi ne scias kiel danki vin pro la bonvenigo, kiun ni havis en via benata loko. Mi iras kun memoroj, kiujn mi konservos dum mia tuta vivo. Kaj mi scios kel bone raporti al la Brita Reĝo.

Sinjorino Benta respondis:

– Sinjoro admiralo, la honoro, kiun la reĝo de Anglio faris al ni, sendante la floron de la anglaj infanoj ĉi tien, estas unu el tiuj aferoj, kiuj lasas homon plena je emocio. Mi ne havas vortojn por danki. Mi petas al vi prezenti al Lia Moŝto mian omaĝon kaj diri al la Vidvina Reĝino, ke mi profunde sentis la morton de ŝia nobla edzo. Ĝis revido, sinjoro admiralo Brown! Feliĉe vojaĝu, jen miaj plej sinceraj deziroj. Ĝis revido!…

La infanoj, kun la maljuna admiralo ĉe la kapo, komencis marŝi. Kiam ili atingis la pordegon, Emilja kriis:

– Ĝis revido, Alice! Ĝis revido, Peter Pan! Ĝis revido, admiralo! Ne forgesu mian skatolon da densigita lakto, nek la bovinon promesitan al sinjorino Benta…

Nazulino furioziĝis.

– Frenezulino! En tiaj momentoj oni bone kondutas. Estas solena momento. Kian ideon havos la admiralo pri vi, manĝemulino?

– Pri tio mi ne zorgas! –  diris Emilja. – Mi zorgas pri mia skatolo kun lakto.

Post kiam ĉio finiĝis, sinjorino Benta petis al onklino Nastasja, ke ŝi alportu pelvon kun akvo kaj salo.

– Por kio, sinjo?

– Por resanigi miajn manojn, Nastasja. La manpremoj de la anglaj infanoj fuŝis mian kompatindan manon…

En ĉi punkto de la Memoroj la Vicgrafo memoris, ke ankaŭ li havas manojn kaj haltis por ripozigi ilin. Li legis la lastan ĉapitron. Li ŝatis. Li ridis kaj pensis al si mem: “Mi estas diableca ulo kiam mi verkas! Tamen, malgraŭ tio, kiun mi skribas, mi neniam gajnos famon kiel verkisto. Emilja ne permesos. Mi produktas sed estas la perversulino tiu, kiu ĉion subskribas…

-Muuuul… – raŭka voĉo sonis ĉe la fenestro de la dormoĉambro.

La Vicgrafo turniĝis. Estis Dolĉaĵ’. La rinocero enŝovis la nazon tra la fenestran aperturon. Emilja, sur lia korno, kriis:

– Ĉu la laboro jam finiĝis, Vicgrafo?

– Mi finis la historion de la anĝeleto. La anglaj infanoj jam foriris, kun la admiralo antaŭe. Mi rakontis la peton de la densigita lakto – tiun grandegan malkelikataĵon, kiun vi faris…

Emilja deglitis de la korno de la rinocero kaj eniris tra la fenestro. Ŝi ekzamenis la laboron de la Vicgrafo. Ŝi igis lin legi la ĵus skribitan parton. Ŝi aprobis.

– Estas bone. Mankas nun la rakonto pri Plumuleto, – ŝi diris. – Vi bone scias, ke post la vojaĝo al la Lando de Fabloj ni dubis pri Plumuleto. Kelkaj pensis, ke li estas Plumuleto mem; aliaj opiniis, ke temas pri Peter Pan. La du knaboj estis same nevideblaj, kiam ili volas, kaj ambaŭ kantas kokerikon. Por fini la dubon, laŭ mi, la plej bona maniero estis demandi al Peter Pan, kaj tuj kiam la anglaj infanoj foriris, mi memoris tion.

– Peĉjo – mi diris – profitu la okazon por ekscii de Peter Pan, ĉu Plumuleto estas li.

– Bonega ideo! – respondis Peĉjo – kaj li sendis Vostuleton post la grupo, kiu iris jam malproksime, kun mesaĝo, kaj mi tre bone memoras ĝin. Jen: “Amiko Peter: bonvolu respondi ĉu vi estas Plumuleto aŭ ne. Ni delonge dubas. Ne mensogu kaj serioze respondu. Via amiko Peĉjo”.

La mesaĝo estis haste skribita sur unu el la paperoj, kiuj envolvis la ŝinkajn sandviĉojn el York. Mi memoras tion, ĉar mi mem prenis la paperon, sur kiu Peĉjo skribis la mesaĝon. Peĉjo skribis, zorge faldis la paperon kaj diris al Vostuleto:

– Kuru post la grupo kaj donu ĉi tion al Peter Pan. Kaj atendu la respondon.

Tiutempe la Vicgrafo interrompis Emiljan kaj daŭrigis la rakonton.

– Ĝuste, – li diris. – Kaj Vostuleto kuris, sed haltis tuj antaŭ la pordego, malantaŭ la termitejo. La odoro de York-ŝinko el tiu grasa papero agitis lian kapon… Vostuleto do manĝis la mesaĝon sen eĉ legi la tekston de la noto, pro tio ke li kapablu doni la mesaĝon parole. Kaj duonhoron poste…

Emilja kovris la buŝon de la Vicgrafo.

– Lasu min diri al vi la reston. Duonhoron poste Vostuleto reaperis, ŝajnigante sin tre laca, kun tiu vizaĝo de bovoŝtelisto, kiun li havas, kiam li faras iun fuŝaĵon..

– Jen! – li diris al Peĉjo. – Mi jam transdonis la mesaĝon al Peter Pan.

– Kaj kio estis la respondo? – demandis Peĉjo. – Vostuleto montris sin konfuza kaj ekbalbutis.

– La respondo? – li ripetis. – La respondo… la respondo estis tio… ke li tre dankas tiujn adiaŭajn vortojn kaj ke alveninte Anglion li… li…

Peĉjo ruĝiĝis pro kolero.

– Adiaŭaj vortoj? Ĉu mi skribis adiaŭajn vortojn tie? En tiu noto mi nur demandis, ĉu Plumuleto estas li aŭ ne…

– Jes, vero! – ekkriis Vostuleto. – Mi ne scias, kien iras mia kapo. Prave. Tuj kiam mi donis la paperon al Peter Pan, li legis ĝin, pensis minuton… kaj… diris: diru al sinjoro Peĉjo ke… eble jes… eble ne. Tio okazis…

– Ni daŭre ne scias! furioze ekkriis Peĉjo. – Peter Pan ŝatas misteron.

Tamen mi, kiu ne estas malsaĝulino, tuj suspektis. Mi malrapide alproksimiĝis al la buŝo de Vostuleto kaj flaris – kaj mi flaris odoron de manĝita mesaĝo.

– Vi voris la mesaĝon, Vostuleto! – mi kriis. – Vi voris, kaj via buŝo odoras je vorita mesaĝo!

– Mi ne manĝis ĝin, Emilja! Mi ĵuras, ke mi ne… – mensogis la kompatinda ulo.

– Vi voris kaj voris kaj voris!…

– En tiu momento, vi, Vicgrafo, aperis, ĉu vi memoras?, ankoraŭ kun blanka noktoĉemizo kaj flugiloj – tio estas, kun nur unu flugilo; la alia falis. Kaj mi diris:

– Vicgrafo, vi, kiu estas ŝerloko, venu por solvi ĉi kazon. Apliku vian sciencon al la buŝo de Vostuleto kaj deduktu, ĉu li formanĝis la mesaĝon skribitan sur sandviĉa papero, kiun Peĉjo sendis al Peter Pan.

– Vi, Vicgrafo, iris por preni la lenson de detektivo kaj ekzamenis ĉiujn harojn de la muzelo de Vostuleto. Kaj diris:

– Estas spuroj de mesaĝo ĉi tie.

Vostuleto sin defendis:

– Nenio pli natura, ĉar mi prenis la mesaĝon en mia buŝo – li diris.

– Vi, Vicgrafo, daŭrigis la esploron, ekzamenis liajn dentojn kaj eltrovis, inter ili, la signojn de la krimo. Kaj vi diris:

– Mi vidas inter la dentoj de ĉi kvarpiedulo etajn pecetojn da maĉita papero – ĉu ne tiele okazis, Vicgrafo?

Peĉjo do ne volis scii pri io alia. Li batis la markizon per tia piedbato, ke li flugis kvin metrojn for – kojn, kojn – kaj malaperis.

La eterna manĝemo de Vostuleto igis nin maltrafi la plej bonan okazon por scii ĉu Plumuleto estas Peter Pan aŭ ne.

– Skribu ĉi kazon, Vicgrafo. Kaj poste vi povas rakonti la tutan historion de Dolĉaĵ’ en la bieneto. Plu skribu, mi tuj revenos – konkludis Emilja – kaj forkuris.

(*) Ĉi malfeliĉaj frazoj, ripetataj dum multaj jarcentoj, estas indikaĵo de terura antaŭjuĝo.

 

12 – La Vicgrafo malŝarĝas sian koron. Lia portreto de Emilja. La pupo pensas pri Holivudo.

La Vicgrafo jam havis la fingrojn lacaj pro la multa skribado, kaj ankaŭ ribelis kontraŭ la postuloj de Emilja. Subite li ridis. – Mi trompos ŝin, – li pensis al si. – Mi verkos ion kaj kiam ŝi revenos kaj ordonos al mi legi, mi saltos la tekston aŭ legos alian tekston. Jen ĉio…

Kaj li komencis skribi kontraŭ la pupo, tiele:

Emilja estas senkora tiranino. Ŝi tute ne kompatas. Kiam onklino Nastasja mortigas kokidon, ĉiuj kuras malproksimen kaj kovras la orelojn. Emilja, ne. Emilja rigardas. Kaj opiniadas. Kaj diras al onklino Nastasja ke la kokido ne tute mortis kaj ke ŝi mortigu ĝin denove. – kaj tiaj aferoj.

Ŝi ankaŭ estas la plej profitema estaĵo en la mondo. Ĉio, kion ŝi faras, havas egoisman celon. Ŝi pensas nur pri si mem, pri sia eta vivo, pri siaj etaj ludoj. Pro tio, ŝi fariĝas la plej riĉa homo en la domo. Mi, ekzemple, mi havas nur unu objekton – mian cilindran ĉapelon. Mi neniam sukcesis esti posedanto de io alia, ĉar se mi ion gajnas, Emilja trovas manieron preni por si. Eĉ tiun diftongon, kiun mi kidnapis en la Lando de la Gramatiko kaj kaŝis en la buŝo, la diablino eltrovis kaj devigis min kraĉi ĝin. (*)

Pro tio ŝi havas multajn aferojn. La ĉambro de Emilja estas plena – eĉ pli plena ol la ĉambro de aĵoj ne plu uzataj. Ŝi posedas grandan nombron da brakoj kaj kruroj kaj kapoj de pupoj – falintaj el la pupoj de Nazulino. Ŝi havas kolekton da argilaj kaseroletoj, kaj alia da buntaj rompitaĵoj de porcelanoj. Iam ŝi intence rompis belan verdan tason de sinjorino Benta nur por kompletigi sian kolekton da rompitaĵoj – ĉar mankis verda peceto…

Ŝi havas sekajn skarabojn, sekan vesperton, sekajn florojn, sekajn papiliojn kaj eĉ sekan salikokon. Ŝi havas kolekton da haroj, kiujn ŝi plektas, kiel ŝnuretojn. Haroj de sinjorino Benta, de Nazulinho kaj Peĉjo, de kapitano Hoko, de “Popeye”. En ŝia kolekto, ŝi diras, mankas nur unu afero: haro de tute kalva viro.

Kaj estas plie. Estas kolekto da poŝtmarkoj, ĉiuj tonditaj. Emilja tondas la kapetojn kaj pliaj bildetoj el la poŝtmarkoj kaj gluas ilin en albumo. Nenio mankas en tiu ĉambro. Dum kelka tempo ŝi kutimis kolekti verukojn, de tiuj kun haroj plantitaj en la mezo. Tio okazis ĉar la bopatrino de kamarado Teodoriko venis al la bieneto iun tagon. Ĉi maljunulino havas tia speco de veruko sur la vizaĝo. Emilja ekdeziris la verukon kaj eĉ proponis groŝon kontraŭ la veruko – kiu povas imagu tion!

Emilja estas nekomprenebla besteto. Ŝi faras frenezajn aferojn, sed ŝi ankaŭ faras aferojn, kiuj eĉ timigas nin, pro ilia saĝeco. Ŝi diras grandegajn fuŝaĵojn, kaj ankaŭ aferojn tiel prudentajn, ke igas sinjorino Benta pripensi. Ŝi trovas solvon al ĉio. Ŝi ne konfuziĝas. Nek embarasiĝas. Rilate la ruzecon, ne ekzistas alia en la mondo. Ŝajnas, ke ŝi divenas aŭ vidas tra la korpoj.

Iun tagon, kiam io dirita de ŝi tre impresis min, mi faris al ŝi la demandon:

– Sed finfine Emilja, kio vi estas?

Emilja levis en la aero la nazon brodita per fadeno kaj respondis:

– Mi estas Sendependeco aŭ Morto. (**)

Mi iĝis pensema. Fakte Emilja estas tio: eta sendependeco el ŝtofo – ŝi estas sendependa eĉ por trakti homojn per la nomoj, kiujn ŝi inventas, kaj ne per la nomo, kiujn homoj havas. Por ŝi mi estas la Maizo; la admiralo estis la Bifsteko…

Ĉi tie en la bieneto, ŝi ĉion regas. Eĉ se la geknaboj estas kontraŭ, finfine ŝi faras tion, kion ŝi volas, kun siaj famaj etaj malicaĵoj.

Iam…

Ĉimomente Emilja eniris en la ĉambron.

– Kiel iras la Memoroj, Vicgrafo? Ĉu alia ĉapitro?

– Jes,- respondis la Vicgrafo, iom konsternita. – Mi skribis alian ĉapitron…

– Pri kio?

La Vicgrafo, kiu ne volis legi la ĉapitron kontraŭ ŝi, komencis elpensi.

– Mi skribis, – li diris, – pri… pri nia reveno de la vojaĝo al la ĉielo. Mi rakontis la… la falon, vian falon de sur la kometo.

Emilja suspektis.

– Vicgrafo, Vicgrafo! Vi trompas min!… Tiu aspekto de hundo, kiu faris fuŝaĵon, diras al mi, ke vi skribis pri io kaj volas trudi alion.

La kompatinda Vicgrafo ruĝiĝis ĝis la radikoj de la pajloj. Ne eblas trompi tiun spertulinon! La pupo elprenis la ĉapitron el liaj manoj. Kaj legis ĝin… Sed kun granda miro la Vicgrafo, ŝi ne faris la scenon, kiun li atendis. Emilja iĝis meditema dum kelkaj momentoj. Poste ŝi diris:

– Vi perfidis min. Vi skribis multajn perversajn kaj malagrablajn aferojn ĉi tie, por senkreditigi min antaŭ la publiko. Sed se mi atente pensas, mi rimarkas, ke mi estas ĝuste tia. Vi pravas.

Ŝi denove legis la ĉapitron.

– Tio ĝustas. Mi estas tio kaj iomete pli. Estu tio, kiel ĝi estas. Ni ambaŭ, Vicgrafo, estis faritaj de onklino Nastasja. Se ni estas iele aŭ tiele, ne estas nia kulpo – kulpas la diklipa nigrulino.

Ĉiufoje, kiam Emilja parolis pri la nigrulino, ŝi memoris la forflugintan anĝeleton, do, en tiu momento ŝi forgesis la Memorojn por pensi pri ŝi.

– Mi ne sukcesas paroli pri tiu diklipa nigrulino sen ke la sango ne venu al mia kapo, Vicgrafo! Ni perdis Floreton de l’ Altaĵoj nur pro ia “sakrilegio”, kiun la azenino inventis! Ne eblas kontentiĝi pri la perdo de mia anĝeleto…

Kaj post kelkaj momentoj de meditado:

– Mi vidas min kun li en Holivudo, en la filmoj…

Subite, ŝi ekhavis ideon.

– Vi povas iri, Vicgrafo. Mi volas mem fini ĉi tiujn Memorojn. Mi diros al vi, kio okazus, se onklino Nastasja fortranĉintus la flugilpinton de la anĝeleto.

Ŝi diris kaj puŝis la Vicgrafon foren de la ĉambro. Ŝi prenis la plumon kaj skribis:

(*) Okazaĵo de la libro La Gramatiko de Emilja.

(**) “Sendependeco aŭ Morto” estas la vortoj diritaj de Petro la Unua, kiam li liberigis Brazilon el Portugalio.

Visitas: 215