Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

Ĉapitroj 4, 5 kaj 6

Tradukis: Jorge Teles

 

4 – La falsa anĝelo. Protesto de la anglaj infanoj. Peter Pan aperas. Konversacioj kun la vera anĝelo.

         La anglaj infanoj, post kiam la admiralo eniris en la ĉambro de sinjorino Benta, iris kun Peĉjo al la fruktoĝardeno.

         – La anĝelo! La anĝelo! – ĉiuj kriadis. – Ni volas vidi la anĝelon!…

         Peĉjo haltis antaŭ la pitangujo kaj montris la strangan figuron kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj la okuloj al la ĉielo, hokata al la forko de la arbo.

         – Jen li! La anĝelo estas tie. – Okazis granda silento. Miloj da bluaj okuloj fokusiĝis al la stranga bildo. Subite unu el la infanoj kriis: – Kia malbela anĝelo! Kaj bruado komenciĝis. “Ne utilis veni ĉi tien por vidi tion,” kriis alia. Kaj tria: “En iu butiko por ludiloj en Londono ni havas pli bonan ol tio.” Kaj kvara: “Aspektas kiel ligna anĝelo… Li eĉ ne moviĝas”.

         Nazulino signis al mi, la Vicgrafo, ke mi moviĝu kaj mi faris tre mallertajn movojn.

         – Kio estas tio? – Knabino subite kriis. – Anĝelo kun cilindra ĉapelo? Kie oni jam vidis tion?

         Fakte. Pro la hasto de la organizado, la geknaboj forgesis elpreni la faman cilindran ĉapelon el mia kapo, tiel ke la anĝelo restis kun ĝi sur la kapo, tre blanka, ĉar ĝi ankaŭ estis kolorigita per la tritika faruno.

         Emilja savis la situacion. Ŝi grimpis sur la skatolego por la donacoj kaj petis silenton kaj diris:

         – Mi klarigos la kialon de la cilindra ĉapelo. Sinjorino Benta diris al ni, ke tiu ĉapelo estas angla inventaĵo; pro tio nia ideo meti stultan ĉapelon sur lia kapo kiel omaĝo al la anglaj infanoj, kiuj vizitas nin.

         La angletoj rigardis unu la alian. La klarigo estis bona. Sed ili daŭre opiniis, ke la anĝelo estis stranga.

         – Tiuj, kiujn mi konas el bildlibroj – diris unu – estas multe pli belaj. Ili estas dikaj. Sed li estas maldika kiel gado.

         Emilja klarigis:

         – Estas nur, ke li estis malsana. La kompatindulo falis el la steloj kaj vundiĝis ĉe la flugilo. Li resaniĝas; baldaŭ li estos diketa kiel antaŭe. Ĉu vi ne rimarkas, ke lia maldekstra flugilo estas malrekta? Onklino Nastasja jam metis gluilon.

         – Sed lia vizaĝo ne estas anĝeleca – observis alia infano. – Aspektas kiel vizaĝo farita per tranĉilo. Vera ligna vizaĝo…

         – Ĝi devenas de la malsano – Emilja insistis. – Vi, kiuj ne havas flugilojn, ne imagas, kiel vundta flugilo malbeligas la kompatindan anĝelon…

         Malgraŭ la belaj klarigoj, la anglaj infanoj ankoraŭ havis torditan nazon. Ili ne volis gluti tiun malbelan anĝelon.

         – Sincere, ni maltrafis nian vojaĝon – murmuris pluraj – kaj la plej bona afero estas repreni la donacojn alportitajn. Ĉi tiu anĝelo ne meritas, nek li meritas ludi kun li. Li nur meritas piedbaton …”

         Kaj eksplodis mokokrioj.

         – For kun la magra anĝelo!…

         – Morto al la malbela anĝelo!…

         – Ni linĉu la anĝelan ĉapelulon!…

         La kriado fariĝis pli kaj pli granda, kaj ĝi finiĝus en katastrofo, se bela knabo ne venus kriante:

         – Haltu! Ne plu alia vorto! Estas mi tiu, kiu agos nun.

         – Peter Pan!. – kriis Peĉjo, tuj kiam li rekonis la faman knabon, kiu ne plu volis kreski.

         – Jes, mi estas Peter Pan, kaj mi ĉion scias. Ĉi tiu anĝelo estas falsa, li estas la Vicgrafo maskita kiel anĝelo. ​​La vera anĝelo estas kaŝita ie ajn.

         – Kio, se vi diras la veron? – kriegis Peĉjo, konsternita.

         – Se tio estas vero, – diris Peter Pan, – aŭ vi montras al ni la veran anĝeleton, aŭ ni serĉos en la tuta bieneto ĝis ni eltrovos lin.

         Peĉjo pleniĝis je kuraĝo kaj diris per firma voĉo:

         – Ni estas en nia domo kaj ni scios kiel defendi nin kontraŭ ĉio kaj ĉiuj. Ni ne timas – de io ajn! Mi respondecas pri la bieneto – tuj post Avinjo. Se ni interkonsentas, la afero fluas, sinjoro Pan. Kontraŭe, ne. Eĉ ne kun bastono! Eĉ ne kun revolvero! Memoru, ke admiralo Brown estas ostaĝigata tie en la ĉambro de avinjo. La vivo de tiu maljunulo estis konfidita al ni por garantii vian bonan konduton…

         Peter Pan ekkonsciiĝis. Cetere li ne volis batali; li nur volis vidi la veran anĝeleton; do, li perdis sian fanfaronan tonon kaj diris amikeme:

         – Mi agnoskas, ke vi estas en via hejmo, Peĉjo, sed vi devas konfesi, ke ricevi nin tiamaniere estas vera malestimo. Ni faris tre longan vojaĝon, laŭ ordono de la reĝo, por viziti la anĝeleton, kaj kiam ni alvenas, vi trudas al ni simiaĉon el maizospiko! Nun vi devas konsenti, ke tio estas iomete tro…

         – Simiaĉo el maizospiko! Glutu vian langon! – kriis Emilja. – La Vicgrafo estas vera saĝulo, tre kara al ĉiuj ĉi tie, inkluzive al sinjorino Benta. Forigu la simiaĉon!…

         Peter Pan, kiu ne volis batali, forigis la simion kaj diris, turnante sin al Peĉjo:

         – Ni paciĝu. Respondu mian demandon.

         Peĉjo ĉion konfesis.

         – Jes, tio estas vero. Mi konfesas, ke la vera anĝelo estas alia – kaj li estas bone kaŝata. Ni faris tion, ĉar ni scias tion, kio estas infanoj, kaj ni timis, ke ili tro ĝenus la anĝeleton.

– Tre bone! – diris Peter Pan. – Nun, kiam vi lojale konfesis al ni la friponaĵon, montru al ni la veran anĝelon. Ne timu ion ajn. Mi respondecas pri ĉio. Mi ne permesos ke iun ajn infano tuŝu lin.

         – Ĉio ŝanĝiĝas nun – diris Peĉjo. – Ĉar vi respondecas, mi povos montri al vi la veran anĝelon. Sed neniu tuŝu lin! Li estas tre delikata, vera vitraĵo, kaj li ektimas pro io ajn.

         – Ne timu ion ajn, Peĉjo. Mi ne lasos la anglajn infanojn rompi la anĝelon.

         Dum la du kverelis, Emilja diskutadis kun Alice el Mirlando, kiu ankaŭ venis kun la aro. Alico sulkigis la nazon antaŭ ĉio kaj pensis, ke tiu loko ne estis digna al la anĝeleto. – “Malnova domo, ĉi tiuj kurbaj arboj, tiu porkido, kiu spionas nin – ĉu ĉi loko estas inda al anĝeleto falinta el la ĉielo? La anĝeletoj volas rondajn nubojn. Se ni kondukus lin al Londono, ni povus doni al li kristalan palacon plenan je oraj nuboj – tre dolĉa kaj mola oro.

         – La sinjorino tre eraras, – diris Emilja. La anĝeleto tre ŝatas loĝi ĉi tie. Li ludas kaj ĝuas la tutan tempon. Li jam diris al mi, ke li estas laca pri rondaj nuboj kaj preferas nian fruktoĝardenon kontraŭ ĉiujn nubojn de la ĉielo.

         – Certe li tion diris pro nura ĝentileco, – diris Alice. – Anĝeloj estas la plej delikataj estaĵoj. Se vi eniros en lian pensadon, vi rimarkos, ke li estas freneza por iri kun ni al Anglio.

         – Nu, li ne foriros de ĉi tie, eĉ se la mondo falos! – kriis Emilja. – Se vi vere volas  anĝelon, vi povas preni tiun de la pitangujo…

         En tiu momento, Peĉjo kaj Peter Pan sukcesis interkonsenton. Post ĉio bone aranĝita, la reĝo de Neniamlando frapis per la manoj kaj kriis:

         – Infanaro! Peĉjo cedis al miaj argumentoj. Li montros al ni la veran anĝelon, sed kun unu kondiĉo: neniu tuŝu lin, ĉar li estas vera vitraĵo. Mi esperas, ke ĉi kondiĉo estos respektata de ĉiuj, ĉar mi ĵus donis al Peĉjo mian vorton de honoro.

         Okazis murmuro de malkontento. Anglaj infanoj similas al ĉiuj infanoj: ili ne kontentas nur vidi ion, ili ankaŭ volas tuŝi. Tamen, ĉar Peter Pan donis la vorton de honoro, ne estis alia elekto ol akcepti.

         – Emilja – diris Peĉjo – iru rapide al la kavo kaj alportu la anĝelon.

         Emilja kuris. Momentojn poste, ŝi revenis, tre sinmontrema, kun la rava ĉiela estaĵo per la mano.

         Kia ĝojo! Kun plej granda scivolemo, la anglaj infanoj kolektiĝis ĉirkaŭ li; ĉar ili estis multaj, tiuj, kiuj ne sukcesis lokon ĉe la anĝeleto, grimpis sur la arbojn por pli bone vidi. La arboj en la fruktoĝardeno estis pli plenaj je infanoj ol je fruktoj. De tempo al tempo branĉo krakis kaj falis kun pluraj infanoj, en terura kriego.

         Alice unue parolis al la anĝeleto. Ŝi surgenuiĝis antaŭ li, kun la plej granda ravo, kaj murmuris:

         – Ĉarmuleto, kiel vi nomiĝas?

         – Mia nomo estas Flor’ de l’ Altaĵoj, por servi vin – estis la dolĉa respondo.

         – Kiel delikate! – diris Alice, turnante sin al Peter Pan. Flor’ de l’ Altaĵoj, por servi min!… Kaj kiom da jaroj vi havas, anĝeleto?

         – Mi ne havas aĝon, – li respondis. – Mi haltis en la tempo, mi ne kreskas. De jarcentoj mi havas ĉi saman mezureton…

         – Rimarku, Peter Pan? – diris Alice. – Same kiel vi. Li haltis. Li ne kreskas…

         – Li ankaŭ similas al mi – aldonis Emilja. – Ankaŭ mi ne kreskas. Mi naskiĝis je ĉi grandeco kaj je ĉi grandeco mi ĉiam estos. Ĉu vi scias, ke la instruistino de la anĝelo estas mi? Mi mem!… Mi instruis al li mil instruojn. Demandu, ekzemple, kio estas floro.

         Alice demandis al la anĝelo tion, kio estas floro.

         – Floro – li respondis – estas bunta kaj bonodora sonĝo, kiu, per la radikoj. la plantoj elprenas el la mallumo de la tero kaj malfermigas en la aero. Tiele Emilja instruis al mi.

         Ĉiuj miris pri la poezio de tiu difino, sed Alice ne volis aŭdi la anĝeleton ripeti la aferojn instruitajn de Emilja; ŝi volis scii, kiaj estas la aferoj tie supre, en la ĉielo.

         – Rakontu al ni kiel estas tie. Devas esti bela, ĉu ne? Rakontu pri via eta vivo…

         La anĝeleto rakontis:

         – Mi ne memoras, kiam mi naskiĝis. Mi pensas, ke mi estas filo de nuboj kaj steloj, ĉar mi ĉiam trovis min ĉirkaŭata de nuboj kaj steloj. Mia ĉefa ludilo estis fari kosmajn pastoglobojn por ĵeti ilin en la eteron. Ĉi tiuj pastogloboj kreskadas en la spaco. kaj fariĝas novaj steloj..

         – Kio pri la kometoj kun vostoj? Ĉu vi ankaŭ faris kometajn pastoglobojn? – Alice volis scii.

         – Jes. Tio estas tre facila. Necesas fari rondan pastoglobon kaj tiri iom da pasto unuflanken. Tio estas peceto de vosto. Kiam ni ĵetas la globon en la spacon, la rapido pli kaj pli malfermigas kaj longigas la voston, kaj tio iĝas la bela vosto de kometo, kiun vi konas ĉi tie…

         La anglaj infanoj estis ĝojaj kaj freneziĝis por ludi pri “stelajn globetojn” en la ĉielo. Emilja tordis la nazon, kaj kiam unu el la infanoj demandis al ŝi, ĉu ankaŭ ŝi ne freneziĝas por tion fari, ŝi respondis kun tedata mieno:

         – Mi jam lacis pri tio. Mi faris multajn globetojn por steloj kaj kometoj, kiam mi vizitis la Laktan Vojon, kaj hodiaŭ mi eĉ preferas fari argilajn globetojn. Mi tediĝis…

         La anglaj infanoj rigardis ŝin kun profunda envio. Alice daŭrigis la demandojn. – Kaj kio pri la nuboj? Ĉu tre molaj?

         – Pli ol via kapoko ĉi tie. Estas nenio pli bela ol la nuboj, ĉar ili neniam ĉesas ŝanĝi sian formon kaj koloron. Mi ruliĝadis super la rondaj, kvazaŭ ili estus kusenoj el sonĝoj. Mi ĵetis min de unu al alia, kelkfoje de granda alteco. Kiam mi falis, mi plonĝadis ĝis la interno. Kia ĝojo!…

– Ĉu vi ludadis sola?

         – Ne. Tie ekzistas milionoj da anĝeletoj kiel mi. Ni ludadis la tutan tagon. Dum unu el tiuj ludoj okazis katastrofo.

         – Diru al mi, kiu estis tiu katastrofo? – demandis Alice.

         – Mi ludadis kun la aliaj kaj ni ruliĝadis de nubo al nubo. Kaj granda nubo formiĝis sub ni. Mi saltis. Kiam mi falis, mi sinkis en la nubon, plaĉe. Subite, ŝoko ĉi tie ĉe la maldekstra flugilo. Mi kriegis.

         – Okazis granda kolizio inter du kometoj! – kriis Emilja. – Dum nia vojaĝo al la ĉielo ni flugadis sur unu.

         – Kaj kio poste? – demandis Alice, pli kaj pli scivolema.

         – Tiam mi perdis konscion. Mi vidis nenion alian. Kiam miaj okuloj malfermiĝis, mi trovis min sur la grandega ebenaĵo de la Lakta Vojo, sur genuoj  de stranga estaĵeto. Estis Emilja…

         Emilja montris sin al la infanoj, kun radianta fiero, tiamaniere ke ĉiuj povus vidi, ke estas ŝi.

         – Kaj kio plu?

         – Emilja lulis min, kaj kiam mi malfermis la okulojn, ŝi diris al mi multajn aferojn, kiujn mi ne komprenis. Poste venis la aliaj. Aperis tiu knabino – kaj li montris Nazulinon – kaj tiu – kaj li montris Peĉjon. – Kaj ankaŭ tre serioza sinjoro, kun grandaj oreloj kaj malgaja rigardo.

         – La Parolanta Azeno! – kriis Emilja.

         Peter Pan flustris al Peĉjo, ke li tre volas koni la azenon.

         – Kaj poste? – diris Alice.

         – Tiam ni malsupreniris de la ĉielo – diris la anĝeleto. – Sinjorino Benta vokis nin per krio: “Malsuprenvenu tuj, aro da gefuŝuloj!”.  Astronomoj estis ĉi tie en la bieneto kaj plendadis, ke ni petolemadis en la altaĵoj kaj estis malordo tie. Kiam mi alvenis kaj vidis tiujn virojn, mi timis. Grandajn barbojn, okulvitrojn sur la nazoj, kalvaj…

         – Kiel vi sentas vin ĉi tie?

         – Bonege! – respondis la anĝeleto. – Ĉiuj tre amas min kaj min dorlotas. Onklino Nastasja faras kelkajn bongustaĵojn, kiuj ne ekzistas en la ĉielo. Mi preferas pufmaizon, tio plej plaĉas al mi. Ankaŭ la kuketoj…

         – Ĉu stelaj kuketoj?

         – Ne. De blanka pulvoro…

         – Faruno! kriis Emilja.

         – Ŝi knedas la pulvoron miksitan kun ovoflavo kaj graso – daŭrigis la anĝeleto. – Rulas la globetojn per la blankaj manplatoj de ŝiaj nigraj manoj kaj metas ilin en ladskatolon en tre varma truo nomata forno. Post iom da tempo, la globetoj fariĝas kuketoj – kaj ni manĝas.

         – Kiom da delikateco! – ekkriis Alice. Kiom da amo! Kun kia gracio li diras al ni simplan recepton de kuketoj!… Kaj fruktojn? Ĉu vi ankaŭ manĝas?

         – Jes ja! – kriis Emilja. – Manĝemulo, jes. Li voras pitangoberojn, kiel neniu.

         – Jes, – konfirmis la anĝeleto, – mi tre ŝatas pitangoberojn, kiam ili estas tre ruĝaj. Mi ne ŝatas la verdajn, la flavajn aŭ la duonruĝajn. Tre acidaj. Alia frukto, kiu tre plaĉas al mi, estas la ĵatibukabo…

         – Ĵa-bu-ti-ka-bo! – Emilja korektis. – Li neniam diras ĝuste…

         – Vi en Brazilo havas fruktojn kun strangaj nomoj! – rimarkis Alice, kiu neniam vidis ĵabutikabon. – Por imagi la frukton laŭ la nomo, devas esti tiel granda kiel akvomelono.

         – Male – diris Nazulino. – La nomo estas granda, sed la frukto estas unu el la plej malgrandaj, kiujn ni havas. Nigra kaj ete eta…

         – Ĉu nun estas la sezono por ĉi frukteto? – demandis Peter Pan, kun la buŝo jam plena je salivo.

         – Bedaŭrinde, ne! – suspiris Emilja. – Nun estas sezono de oranĝojn. Ĉu vi ŝatas oranĝon?, Peter.

         – Ĉu vi demandas ĉu mi ŝatas? – li respondis. – Mi ŝategas! Kie estas la arbo?

         – Tiu mallonga, proksime al la barilo. Ĉu vi havas poŝtranĉilon?

         Peter Pan kuris tien kaj prenis duon dekduon da oranĝoj, kiujn li eksuĉis apud la anĝeleto. Kiam la aliaj infanoj tion vidis, ili ankaŭ deziris la oranĝojn. Ĉiuj kuris.

         – “Oranges, oranges”! – ili kriadis en la angla lingvo.

         La atako estis tia, ke ne restis eĉ unu oranĝo en la fruktoĝardeno. – Mi volas ĝin kiel globeto! – diris unu. – Mi volas ĝin kiel tranĉaĵojn! – diris alia. Flava tapiŝo de ŝelo ekkovris la grundon.

         – Kia mirindaĵo – murmuris Alico – suĉi oranĝon apud malgranda anĝelo el la ĉielo, kiu rakontas la aferojn de tie! Mi ŝanĝas mian opinion, Emilja. Mi pensas, ke ĉi bieneto de sinjorino Benta estas eĉ pli agrabla ol nia “Kensington Garden” en Londono…

         – Kaj estas vero – observis Nazulino. – Ekzistas neniu loko en la mondo, kiu pli valoras ol la bieneto de avinjo. Kiu vidas ĝin je la unua fojo, kun ĉi malnovaj arboj, tute malrektaj, ne kapablas imagi tion, kiel agrabla ĝi estas. Sed post kiam oni venas ĉi tien, oni ne ŝanĝas ĝin nek kontraŭ Kalifornio, kiu estas paradizo. La bieneto de avinjo estas tiel bona kiel malnova pantoflo.

         Kaj la knabino komencis rakonti la mil aventurojn okazintajn tie, la aventurojn de la pirlimpimpim-pulvoro, la renkontiĝon kun la Parolanta Azeno en la Lando de la Fabloj, la geedziĝon kun la Princo Oroskvamo, la vojaĝon al la Lando de la Gramatiko kaj aliajn aventurajn epizodojn.

         – Ĉu vi iris al la Lando de la Gramatiko? – ekkriis Alice kun admiro.

         – Sciu, ke ni multe amuziĝis. La Vicgrafo kidnapis diftongon kaj Emilja tute humiligis tre antipatian kadukan maljunulinon, nomatan Etimologia Ortografio. (*) Rimarku, Alice, se vi pasigos du tagojn kun ni, mi ĵuras, ke vi ne plu volos scii pri Anglio.

         – Mi komprenas, – respondis Alice. – Ŝajnas ke indas loĝi ĉi tie…

 (*) Publikota tradukaĵo…

  

5 – La admiralo miras pri tio, kion li vidas.

          En la vizitĉambro sinjorino Benta paroladis kun admiralo Brown pri la politiko de la Brita Imperio. La admiralo bone dormetis kaj nun, sidante en la hamako, li trinkadis la viskion de la vendo de Elija la Turko. Falsa viskio. Tamen la maljuna anglo trinkadis ĝin, kvankam li grimacis post ĉiu gluto.

         – Jen, sinjorino. Jen mi, transformata en bredanton de kokidoj, transirante la marojn kun mia armeo de infanoj. Kian ĝenadon ili donis al mi dum la vojaĝo! Mi ŝvitas nur pro memoro de tio…

         – Nun mi memoras pri io, admiralo. Kion ni faros por plenigi tiom da stomakoj? La manĝaĵo, kiu estas ĉi tie en la bieneto, ne sufiĉas eĉ por dekono de ili.

         La maljuna anglo ridetis.

         – Ne prizorgu, sinjorino. Mi jam aranĝis ĉion. Baldaŭ miaj maristoj alvenos kun granda ŝarĝo da manĝaĵoj. Ĉu vi povus esti afabla, kaj min konduki al la fruktoĝardeno? Mi bezonas vidi la anĝeleton. Ĉu li estas vera anĝelo el la ĉielo aŭ estas ia petolaĵo de viaj genepoj, simpla maskita anĝelo por akompani procesio?

         – Li estas aŭtentika, admiralo, mi povas certigi vin kaj vi kontrolos tion per viaj propraj okuloj. Eĉ se tio ŝajnas stranga, nenio alia estas se ne la plej pura realaĵo. Ho, admiralo, Via Honoro ne sukcesas imagi tion, kio okazas en ĉi  loko! Tiom kaj tiom da strangaĵo, ke hodiaŭ, kiel mi jam diris al Via Honoro, mi ne admiras ion ajn. Se la Suno aperos tie ĉe la pordego kaj diros al mi: – “Bonan posttagmezon, sinjorino Benta!” – mi akceptos ĝin kvazaŭ ĝi estus kamarado Teodoriko – “Envenu, sinjoro Suno. La domo apartenas al vi.” Mi pozitive ne ektimas ion alian, nenion, nenion…

         La du maljunuloj foriris brakenbrake por viziti la anĝeleton. Malfacile estis trovi manieron alproksimiĝi al la anĝeleto pro la kvanto da infanoj amasiĝintaj ĉirkaŭ li. Antaŭ la anĝeleto, bela, bela kiel nenio ajn en la mondo, admiralo Brown larĝe malfermis la okulojn kaj tiris la okulvitrojn. Li zorge ekzamenis la anĝeleton, pro suspekto pri ia trompo; li tuŝis la flugilartikon por vidi ĉu ne estas flugiloj de procesia anĝelo.

         Emilja tuj avertis lin:

         – Ne tuŝu tro forte, ke li rompiĝas. Li estas vitraĵo.

         La admiralo penseme skuis la kapon.

         – Eksterordinare, sendube! Mi havas sepdek jarojn kaj mi neniam alfrontis tian mirindaĵon. Kiam mi alvenos al Londono kaj donos al la reĝo mian ateston, eble al Lia Moŝto plaĉos veni ankaŭ, por vidi per liaj reĝaj okuloj ĉi tiun mirindan miraklon…

         – Bonege! – kriis sinjorino Benta. – Li venu, li venu senceremonie. La nura persono, kiu ankoraŭ ne aperis ĉi tie, estis vera reĝo. Reĝoj de fablo kaj mirindaj landoj, tiuj, kiuj portas orajn kronojn, ni havis ilin en granda kvanto.

         La admiralo ne ĉesis miri.

         – Kia eksterordinara afero! Anĝelo falinta el la ĉielo…

         – Ne falinta, admiralo – korektis Emilja. – Alportinta. Mi alportis lin.

         – Kiu estas ĉi stranga fraŭlino? – demandis la admiralo, rigardante la pupon.

         – Nu, ŝi estas Emilja, ĉu vi ne rimarkas? – diris sinjorino Benta. – Fakte estis ŝi tiu, kiu venigis la anĝeleton de la Lakta Vojo, kie ŝi “ĉasis” lin, kiel ŝi diras.

         – Ho! Emilja, jes, la sinjorino markizino de Vostuleto! – memoris la admiralo. – Mi scias, mi scias. Ŝia Moŝto la Vidvina Reĝino jam rakontis al mi pri la heroaĵoj de ĉi fama estaĵeto kaj montris deziron renkontiĝi kun ŝi persone.

         – Domaĝe, ke mi ne sciis tion antaŭe, – diris sinjorino Benta. – Ni jam vizitis Londonon, dum nia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo por studi geografion. Se mi scius pri la deziro de la reĝino, mi vizitintus Ŝian Moŝton por prezentado de Emilja…

         Post kiam la admiralo vidis la anĝeleton kaj parolis kun li, li foriris, ĉiam brakenbrake kun sinjorino Benta. Ili promenis por koni la bieneton.

         – Mi trovas ĉion ĉi tie tre poezia – diris la anglo ĉirkaŭrigardante la arbojn. – Kiel bela ĉi tiu grandega flava tapiŝo, per kiu vi tegis la fruktoĝardenon!…

         Sinjorino Benta ridis. La okuloj de la admiralo estis eĉ pli malfortaj ol ŝiaj, do li prenis la plankon kovritan per oranĝaj ŝeloj per grandega flava tapiŝo.

         Ĉimomente bovino blekis.

         – Estas la senkorna bovino – klarigis sinjorino Benta – bonega bovino, kiu estas ĉe ni de multaj jaroj.

         – Mia patro estis bredisto de “jersey” bovinoj – diris la admiralo – kaj mi ankoraŭ havas kelkajn ricevitajn de li. Kiam mi revenos al Anglio, mi sendos unu ĉi tien kiel donacon. Ne ekzistas pli bonaj laktobovinoj.

         – Nu, mi ege dankos, – respondis sinjorino Benta. – La kompatinda bovino estas tre maljuna. Tamen ŝi ankoraŭ donas la lakton necesan por la hejma bezono.

         En la stalo, la senkornulino havis la honoron esti prezentata al admiralo Brown, kaj lin salutis per speciala “Mu”, sed en la portugala lingvo, ĉar la kompatinda bovino ne sciis eĉ unu vorton de la angla, eĉ ne “jes”. La admiralo laŭdis ĝiajn grandegajn okulojn plenajn je bonkoreco.

         – Oni perceptas, ke ĝi estas bovino kun tre bonaj sentoj sed malmulte da lakto – diris la maljuna maristo. – Kiom da litroj ĝi donas?

         – Preskaŭ tri – respondis sinjorino Benta.

         La filo de la “Jersey” bovinbredisto ridis.

         – La bovinoj de mia patro donas dekoble.

         La okuloj de sinjorino Benta larĝiĝis.

         – Ho! Se mi havus unu tian, mi eĉ starigus fabrikon de fromaĝo…

         – Vi havos ĝin, sinjorino. Vi havos ĝin.

         Ĉimomente ili aûdis diskretan “Saluton”.

         – Kiu estas? – demandis la admiralo.

         – Estas la Konsilanto, nia Parolanta Azeno, – klarigis sinjorino Benta. Ĝuste sur lia dorso la geknaboj iris al la ĉielo.

         Admiralo Brown ridetis kaj pensis al si mem: – “Kompatinda maljunulino! Certe ŝi jam kadukiĝis”. Sed kiam la Parolanta Azeno murmuris per sia fabela voĉo: – Estas honoro por mi koni Vian Moŝton – la Admiralo preskaŭ falis malantaŭen. Li devis teni sin al la vosto de la azeno.

         – Mirindaĵo, sinjorino! Jen fenomeno, kaj se mi rakontos al la Reĝo, li pensos, ke mi estas kaduka. Parolanta azeno! Tio pozitive lasas min kun konfuzaj ideoj…

         Sinjorino Benta ĝojis pri la konfuzo de la anglo.

         – Jen tio,  kio okazis al mi komence, admiralo. Ankaŭ mi konfuziĝis, haj ne sciis tion,  kion pensi. Poste mi alkutimiĝis. Hodiaŭ mi opinias, ke estas tiel nature, ke ĉi tiu azeno parolas, kiel nature estas ke oranĝujo produktas oranĝojn. Ĉiujn posttagmezojn  mi venas ĉi tien por proza konversacio. Krom esti parolanto, nia Konsilisto estas grava filozofo.

         –  El kiu skolo?

         – Stoikisma skolo. Mi ofte legas fragmentojn de La Meditaĵoj de Marko Aŭrelio. La komentoj, kiujn li faras, meritas esti verkataj kaj publikigataj.

         La admiralo ne sukcesis reveni el la miro.

         – Tamen… tamen, sinjorino Benta, ĉu vi jam pripensis, ke temas pri fenomeno, kiu kontraŭdiras ĉion, kion scienco starigis rilate la parolkapablon kaj inteligenton de bestoj?

         – Jes, jes, mi jam pripensis. Mi scias tion, kion mi havas enhejme, sinjoro admiralo.

         Bruo kaj tumulto interrompis la dialogon. Peĉjo kaj Peter Pan kurante venis tien, akompanataj de pli ol cent infanoj.

         – La parolanta azeno! La parolanta azeno! – ĉiuj kriadis. – Ni parolu kun la parolanta azeno!…

         Jen ili. Grandega rondo formiĝis ĉirkaŭ la bonega besto. Ĉiuj paroladis samtempe, farante mil demandojn al la kompatinda Konsilanto, kiu kapturniĝis por respondi al tiom da infanoj.

         Sinjorino Benta kaj la admiralo lasis ilin en tiu amuzado, kiu ne ekzistis en Anglio, kaj reiris al la vizitĉambro. Tie ili daŭre komentadis la miregindan kazon de la Parolanta Azeno, kiam onklino Nastasja diris, ke grupo de maristoj alproksimiĝas. La admiralo ridetis.

         – Alvenas la manĝaĵoj – li diris – kaj ne estas sen tempo. Kun la aperitivo de la oranĝoj, kiujn ili manĝis, la infanoj devas freneziĝi pro malsato.

         Kaj tiele estis. Tuj kiam la infanoj ekvidis la maristojn, ili kriis plenaj je ekscitiĝo.

         – La lunĉo, la lunĉo!…

         Ili forlasis la anĝeleton, la Parolantan Azenon kaj la arbojn sur kiuj ili grimpis por nur prizorgi siajn stomakojn.

         Kia riĉa manĝaĵo! Oni bone povis vidi la fingron de la reĝo de Anglio. Sandviĉoj de ĉiuj kvalitoj, fromaĝoj, fruktokonfitaĵoj, pomoj kaj piroj, kremoj kaj kuketoj en grandaj kvantoj.

         Onklino Nastasja venis por spioni. Tiu abundo ravis ŝin.

         – Nu, dankon! – murmuris la maljuna nigrulino. – Se ĉi helpo ne alvenus, ĉi tio restus kiel bieno, kie pasis akrida nubo. Eĉ la ŝelo de la arboj ne estus savita… Ho Dio!

  

6 – Kie aperas fama maristo.

          Peĉjo enŝovis sin inter la maristoj. Unuafoje li vidis la famajn maristojn de la plej granda floto en la mondo. Ruĝecaj, blondaj kaj rufaj, kun malstriktaj pantalonoj. Kiel estis iliaj vizaĝaĉoj? De veraj maraj lupoj. Subite Peĉjo paliĝis. Unu el la maristoj profunde impresis lin.

         Li tuj kuris serĉe de Peter Pan, kiu manĝadis ŝinkan sandviĉon.

         – Mi havas tre seriozan aferon por diri, – Peĉjo malaŭte murmuris. – Glutu tion rapide kaj aperu en la fruktoĝardeno. – kaj iris por atendi lin sub la pitangoarbo.

         Peter Pan tuj aperis.

         – Kio okazas? – li demandis, kun la buŝo plena je la lasta peco da sandviĉo.

         – Mi eltrovis ion tre seriozan: Kapitano Hoko estas inter la maristoj, kiuj venis por alporti tagmanĝon. Mi perfekte rekonis lin.

         Peter Pan paliĝis.

         – Ne povas esti vero, Peĉjo! En la korsara ŝipo, mi batalis kun la monstro, li per glavo kaj mi per ponardo, kaj mi devigis lin retiriĝi, retiriĝi, ĝis – ĉbum! – li falis en la akvo, ene de la gorĝaĉo de la krokodilo. Tiele mortis Kapitano Hoko.

         – Nenimaniere! Homoj kiel li neniam mortas. Certe li manĝis la krokodilon, anstataŭ la kontraŭo. Kaj la pruvo estas, ke mi vidis lin inter la maraj lupoj, kiuj venis kun la manĝaĵoj. Mi vidis lin inter la aliaj, per miaj okuloj, Peter! Mi alproksimiĝis al li, mi sentis lian odoron. Li mem, kun la hoko kaŝata sub la ganto kaj tiu pirata fetoro…

         Peter Pan restis pensema dum kelka tempo

         – Kaj kion li volas ĉi tie?

         – Certe li postkuras vin – proponis Peĉjo.

         – Neeblas! Neniu sciis, ke mi venos. Mi diris al neniu – eĉ ne al Wendy. Mi decidis enŝipiĝi kiam la ŝipo ekforiris. Mi certas, ke mi estis la lasta persono, kiu enŝipiĝis. Ne, Peĉjo. Ne estis pro mi. ke Peĉjoo Hoko venis. Estis pro la anĝeleto, mi ĵuras!…

         – Por kio li volas la anĝeleton?

         – Stulteta demando! Por rabi lin. Vi ne sukcesas kalkuli, kio povas esti anĝeleto sub la ungoj de ekspluatisto. Mi ne diru por labori en cirko, sed en la filmoj, Peĉjo! En la filmoj! Por partopreni en filmoj kun la Holivuda Vakero, aŭ kun la Holivuda Kato, aŭ kun la ĉarma Infana Stelulino! Milionoj da mono estos la rezulto. Neniam aperis anĝeleto en la filmoj.

         – Vere, – murmuris Peĉjo. – Mi mem jam pensis pri tio…

         – Kaj mi ĵuras, Peĉjo, ke Kapitano Hoko metis ĉi ideon en la kapo, kaj mi ankaŭ ĵuras, ke li venis por ŝteli la anĝeleton.

         – Ĉu vi opinias, ke ni devas averti la admiralon?

         – Tute ne. Mi ne fidas je plenkreskuloj. Mi kutimas solvi ĉiujn malfacilaĵojn memstare, nur kun helpo de la infanoj. Aŭskultu. Ĉu estas armiloj ĉi tie? Ĉu glavoj, lancoj, revolveroj?

         Peĉjo suspiris.

         – Ho, Peter Pan! Se vi nur scius, kiel stulta kaj timema estas la avinjo… Ŝi ĉion timas, eĉ blatojn. Ŝi ne povas vidi revolveron. Tranĉilojn, ŝi nur permesas tiujn kun rondaj pintoj. Armilon, mi nur havas simplan ĉaspafilon, kiun mi mem fabrikis, per ombrelo, kaj mia malnova katapulton…

         Peter Pan ridetis kun supereco.

         – Ĉar tie en Neniamlando ni havas veran arsenalon. Post batado de kapitano Hoko, mi konservis ĉiujn armilojn de la piratoj. Mi eĉ kunportis etan kanonon de la ŝipo al Neniamlando.

         – Ĉu vi prenis kanonon!?…

         – Mi simple ne prenis la grandajn, ĉar ili estas tre pezaj kaj konsumas multan pulvon. Vi ne povas imagi, Peĉjo, kiel granda kanono manĝas pulvon! Sed glavoj, pistoloj, ĉaspafiloj, lancoj, hakiloj kaj ponardoj, ni prenis ĉion. Ĉu vi memoras tiujn marajn lupojn, kiuj estis tie? Ni falis sur ilin. Ne restis unu! Tiuj, kiuj ne mortis, fuĝis kun cent kruroj, terurigitaj! Nia kaverno en Neniamlando hodiaŭ estas kiel la Ĝibraltara fortikaĵo: nepenetrebla!

         Peĉjo tremis pro entuziasmo; poste li suspiris, kolere pensante pri la pacifismo de sinjorino Benta.

         – Kia domaĝo! – li diris. – Se avinjo lasus nin, ni ankaŭ povus fari nekonkereblan fortikaĵon ĉi tie. Ĉu vi vidas tiun termitejon tie en la paŝtejo? Ĝi havas grandan kavon por mitrala nesto.

         – Ankaŭ eblas kaŝi multajn kaŝpafistojn sur la arboj, – diris Peter Pan, ĉirkaŭrigardante la fruktoĝardenon. – Mi ne scias pri vi, sed mi kapablas transformi ĉi tie en grandegan fortikaĵon. Rigardu: sur tiu flanko mi farus duoblan vicon da tranĉeoj. Maldekstre kaj dekstre mi malfermigus netranspaŝeblajn fosaĵojn…

         – Kun levponto! – aldonis Peĉjo ekscitita.

         – Tio nur en kastelo – Peter Pan diris kun malestima tono pro la militaj scioj de Peĉjo.

         En tiu momento figuro altiris ilian atenton – mariston, kiu marŝadis je suspektinda maniero, ĉar li plurfoje retrorigardadis.

         – Estas li! – flustris Peĉjo.

Peter Pan kiu, delonge konis kapitanon Hoko, konsentis.

         – Vi pravas, Peĉjo. Estas li! Neniu suspektis ĉar li kaŝis la hokon ene de la ganto. Kie estas la anĝeleto?

         – En la kavo de la granda figarbo, kie ni kaŝis lin kiam la infanoj aperis. Post kiam la maristoj venis kun la manĝo, mi petis al Emilja por denove loki lin en la kavo.

– Kie estas la figarbo?

– Tiu granda, tie. Ĝi havas kavon, kiel la arboj de Neniamlando.

La du knaboj kaŝis sin malantaŭ la pitangoarbo por pli bone sekvi la movojn de la ŝtelisto. La fifama pirato, ĉiam sur la piedfingroj, rigardadis ĉiudirekten, flaradis ĉion.

– Ŝajnas, ke ĉiuj monstroj estas gvidataj de la nazo – observis Peter Pan.

– Sed rilate la anĝeleton li nenion sukcesos, li estas senodora.

– Sed li kapablas eltrovi la anĝeleton per dedukto – sugestis Peter Pan.

Peĉjo demandis tion, kio estas dedukto.

– Estas ia logika konkludo pri io, post rezonado – diris Peter Pan. – Mi ĵuras, ke tuj kiam kapitano Hoko vidos la figarbon, li pensos pri kavo, ĉar preskaŭ ĉiuj malnovaj figarboj havas kavojn; kaj pensante pri kavo, li pensos pri la anĝeleto kaŝata interne. Tion li deduktos.

Kaj jen tio,  kio okazis. Tuj kiam la pirato vidis la figarbon, li senprokraste deduktis ke la anĝeleto estas tie kaj ekmarŝis al li.

Sed ĉimomente, dua figuro neatendite aperis.

– Rimarku!… Aliulo venas. Jen komplikaĵo…

Peĉjo rapide rekonis lin.

– “Popeye”! “Popeye”, la maristo, Peter!

Peter Pan ne konis tiun grandan famulon.

– Kiu li estas? – li demandis.

– Terura vireto, Peter. Neniu en la mondo sukcesas bati lin. Li ĉiam venkas. Ĉu eble li estas komplico de la kapitano?

Ne estis. La konversacio inter “Popeye” kaj la pirato montros, ke ne. La knaboj aŭdis ĉion perfekte.

– Vivu, sinjoro “Popeye”! – kriis kapitano Hoko. – Kio alportas vin ĉi tien? (*)

– La sama afero, kiu alportas vin, kapitano – “Popeye” respondis per sia raŭka voĉo.

– Mi pensas, ke ni povas interkonsenti kaj helpi unu la alian, – diris Hoko. – Mi diros al vi ĉion. Mi venis inter la maristoj de admiralo Brown kun la ideo konduki la anĝeleton al Londono. Pere de li mi gajnos bonan monon en cirko.

“Popeye” ridetis.

– Nu, sciu, ke mi havis la saman ideon kaj mi venis el Usono por konduki lin al Holivudo. En la kinejo la anĝeleto havos pli bonŝancon ol en ĉiuj cirkoj de la universo. Ni do ne povas interkonsenti pri io ajn, sinjoro kapitano Hoko.

– Sescent milionoj da kanonoj! – kriis la pirato. Mi scias, ke vi estas kuraĝa, sed mi ne timas grimacajn vizaĝojn. Mi venis por preni la anĝelon kaj mi prenos lin.

“Popeye” ne respondis. Li nur ridis kaj blovegis sian faman fajfilpipon – pu pu!

Ofendita de tiu malestimo, kapitano Hoko demetis la ganton. Aperis la abomena fera hoko, kun tre akra pinto.

La du knaboj, malantaŭ la pitangoarbo, komencis senti sin elektrigitaj. Peter Pan kompatis “Popeye”n, ĉar li opinis ke la kapitano estas nevenkebla, escepte de li mem, Peter. Peĉjo tamen vetis favore al “Popeye”.

La batalo eksplodis. La du maristoj baraktis kun la plej granda furiozo. Estis batoj kaj batoj, unu sur la alia. Pugnobato de “Popeye” en la makzelo de Hoko igis lin ŝanceliĝi, kiel ebria. Forta tamen, kiel estis la pirato, li tuj starigis sin sur siaj kruroj kaj antaŭeniris, frapante “Popeye”n sur la ŝultro. Tio, kio valoris, estis lerteco. Ekzakte kiam la hoko venis, “Popeye” malleviĝis. Malgraŭ tio, li estis iomete vundita. Kaj la batalo daŭris pli kaj pli furioza, kun krusfalĉoj, pugnobatoj, piedbatoj en la ventro. Dum minutoj, neniu profitis. La du batalantoj samvaloris laŭ forto.

– “Popeye” ne estas viro por venki kapitanon Hoko. Li lacos kaj estos venkata – murmuris Peter Pan ĉe la orelo de Peĉjo.

– “Popeye” ankoraŭ ne glutis la spinacon – klarigis Peĉjo, kaj Peter Pan nenion komprenis.

Alia bato de la pirato skrapis la ŝultron de la maristo. “Popeye” tiam koleriĝis, iris for dek paŝojn, prenis el la poŝo ladskatolon kun spinaco, kaj glutis duonon de la enhavo.

– Nun vi vidos! – flustris Peĉjo.

Kaj Peter Pan vidis. Li vidis ke “Popeye” kuris kontraŭ la piraton en freneza furiozo, kun la muskoloj de la brakoj kreskintaj kiel pilkoj. Je la unua bato sur la vizaĝo de la kapitano, li ŝanceliĝis kaj kraŝis teren ok metrojn for.

– Ĉu vi scias nun tion, kio estas pugnobato? – murmuris Peĉjo entuziasme.

Sed kapitano Hoko ekstaris kaj investis denove. Kompatindulo! Li ricevis tiajn baton, ke li iĝis kiel kaĉo, kiu eliras el la kaserolo. “Popeye” frakasis lin. Li vere knedis lin, kvazaŭ iu, kiu knedas panon. Li knedis lin tiamaniere, ke li transformiĝis en paston da viro.

La okuloj de Peter Pan larĝiĝis en la plej granda miro.

– Uaŭ! – li kriis. – Mi jam vidis famajn kuraĝulojn, sed kiel tiu sinjoro “Popeye”, neniam! Ĉiu pugnobato ŝajnas kanonan pafon.

– Ha, tiele estas “Popeye”, – diris Peĉjo. – Sen spinaco, li estas senvalora, batata de iu ajn malfortulo. Sed post kiam li glutas kvanton da spinaco, ho, ekzistas neniu en la mondo, kiu kapablas venki lin!

La bruado de la lukto altiris la atenton de la infanoj kaj de la admiralo. Ili ĉiuj kuris.

– Kio okazis? Kio okazis?

Peĉjo rakontis tion, kio okazis.

– Banditoj! – kriis admiralo Brown. – Ĉi du maristoj venis seninvite. Ili ne estas en mia listo. Mi enĉenigos ilin en la keloj de Wonderland.

– Meti ilin estas maniero diri, – avertis Peĉjo. – Estas nur unu. La alia jam fariĝis pasto da viro. Kion vi devas fari estas entombigi lin, tre profunde.

La admiralo iris al la falintan mariston kaj ekzamenis lin. Li vidis, ke efektive tiele estas. Poste li turnis sin al “Popeye”.

– Kaj rilate vin, sinjoro “Popeye”! Mi tre bone rekonas vin. Kion vi diras pri ĉi historio? Kiel vi eniris en la ŝipanaro de mia Wonderland sen aperi en la listo?

“Popeye”, kiu estis ege ebria, ridis. – Ha, ha, ha! – kaj el la pipo ĵetis kelkajn fumojn antaŭ la respondo. Ĉiu bloveto fajfis: pu! pu! Kaj per sia raŭka voĉo li diris: – “I am a sailor, man”.

– Tion mi scias! – kriis la admiralo. – Kaj mi ankaŭ scias, ke vi pasigos iom da tempo en la keloj de Wonderland, kun kelkaj feraj braceletoj.

La ultra-ebria “Popeye” respondis per tri pliaj fajfadoj kaj raŭka – Ha, ha, ha!

Kolerega pro la malrespekto, admiralo Brown kriis al la maristoj:

– Ĉiuj ĉi tie! Prenu ĉi ebriulon kaj metu lin en ferojn!

“Popeye” restis senmova. Li faris ankoraŭ pu! pu! – kaj ekgardis.

La batalo inter “Popeye” kaj la Maristoj estis unu el tiuj momentoj, kiujn nur verkistoj de la grandeco de Ŝekspiro kaj Danto kuraĝas priskribi – kaj tamen ili priskribus malbone. Neniam estis tiom da frapo en la mondo. Se ni kolektus la tutan grandegan batadon, kiu estas en Don Kiĥoto de La Manĉo kaj formus amason per ĝi, tiu amaso estus malgranda antaŭ la batado okazinta en la fruktoĝardeno de sinjorino Benta. La spinaco manĝita de la maristo estis bona, do estus neeble venki lin. Unu post la alia la maristoj estis metitaj for de la lukto. Kiam la lasta falis, “Popeye” laŭte ridegis kaj faris – pu! pu! pu! pu!…

La admiralo, kiu atendis ĉion sed ne kvar pu!, estis grave ĝenata. Ĉiuj maristoj falis surgrunde kaj li estis sola. Se “Popeye” havus la ideon frakasi lin, tio estus tute malhonoro, kaj ankaŭ grandega ofendo al la brita admiralaro. Kion fari?

La admiralo iris por konsulti sinjorino Benta.

– Sinjorino, – li diris, – la rezulto de la batalo lasis min tute senelira. Mi pozitive ne scias kiel agi…

Onklino Nastasja aperis en tiu momento por demandi, ĉu ŝi faros kuketojn aŭ krevos pufmaizon.

– La situacio estas tre grava, Nastasja, – respondis sinjorino Benta. – Venu kaj demandu poste, post kiam ĉi terura problemo estos solvita.

– Do, sinjorino! – Insistis la admiralo. – Kion vi pensas, ke mi faru?

Sinjorino Benta, tute kapturniĝinta, ne sukcesis prezenti sugeston. Kaj tuj aperis Emilja, tre sinmontrema.

– Mi scias manieron por ĉion ripari – ŝi diris – kaj fini la fanfaronado de “Popeye” unu fojon por ĉiam…

La admiralo, malgraŭ la terura situacio en kiu li estis, ne povis eviti la ridadon.

– Ne ridu, admiralo, – diris sinjorino Benta. – Via honoro ne konas Emiljan. Ŝi estas tiel lerta, ke mi ne miros, kiam ŝi bone venkos “Popeye”n.

– Absurdaĵo, sinjorino! – ekkriis la admiralo. – Malgraŭ la multa respekto, kiun vi meritas, mi pensas, ke vi mokas min. Tiuj viaj vortoj ofendas min, ili ofendas la britan admiralaron, ili ofendas Lian Moŝtan Reĝon…

Por trankviligi lin, sinjorino Benta rakontis plurajn epizodojn, en kiuj ĉio estis en situacio de vera fino de la mondo kaj finfine ĉio estis solvita per neatendita eta diro de Emilja. La admiralo tamen nenion volis aŭdi. Li iĝis ofendita de la hipotezo, ke simpla ĉifona pupo povus sukcesi tion, kion liaj kuraĝaj maraj lupoj ne sukcesis.

Emilja snufis kaj diris:

– Lasu ĉion al mi, sinjorino Benta. Mi ĵuras, ke mi ĉion solvos. Intertempe vi verŝu brandon en ĉi maljuna malbone rostita bifsteko – ŝi finis, rigardante la admiralon kun malestimo.

– Emilja! – Kriis sinjorino Benta. – Pli da respekto al maljunuloj.

Sed Emilja ne volis aŭdi. Ŝi montris al la admiralo la langon kaj foriris per bruantaj paŝoj.

Sinjorino Benta suspiris.

 (*) Peter Pan ne konas “Popeye”n, sed la kapitano, jes. Subtilaĵoj de la fikcia mondo.

Visitas: 283