Ĉasadoj de Peĉjo
Ĉapitroj 5 kaj 6
Tradukis Jorge Teles
5 – La defenda strategio
– Ili mortigis mian edzinon! – diris, kun tremanta voĉo pro kolero, grandega jaguarego (kiel Emilja kutimis diri). – Mi estas vidvo de mia amata jaguarino per la artoj de tiuj perversaj geknaboj de la bieneto de sinjorino Benta. Ili mortigis ŝin kaj trenis ŝin, ligita per lianoj, al la korto de la dometo kie ili loĝas. Tie ili senfeligos ŝin, kaj, post etendado kaj sekado sub la suno, la felo funkcios kiel tapiŝo en la verando. Nu, tio estas krimo, kiu postulas la plej kompletan venĝon. Milito, do! Mortomilito al tiu amaso da malbonfarantoj.
– Milito! Milito! – ekkriis la ocelotoj kaj la amerikanaj musteloj kaj la kerdokionoj.
La jaguarego iĝis kontenta antaŭ tiu entuziasmo.
– Ni interkonsentu pri la jeno, – li diris. – Morgaŭ matene ni ĉirkaŭos la domon, por ke neniu eskapu. La amerikanaj musteloj kaj la kerdokionoj gardos la flankojn kaj ni, jaguaroj, atakos de la fronto.
– Brave! Brave! Ni faros tiele! – kriis la bestaro unuvoĉe. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 03”
