La Bieneto de la Flava Pego
Kvara parto: La Geedziĝo de Nazulino
Tradukis: Jorge Teles
1 – La malsaniĝo de la princo
Post la vojaĝo de Nazulino al la regno de la Klaraj Akvoj la princo Oroskvamo falis en profundan malĝojon. Li magriĝis. Liaj skvamoj fariĝis maldikaj kiel silka papero. Li havis la okulojn fiksitaj al la trono, de kie Nazulino spektis la grandan kortuman balon, kaj de tempo al tempo li suspiradis, per suspiroj venintaj el la profundaĵoj de la koro. Rilate la apetiton, nenion. Antaŭ ĉiuj bongustaj frandaĵoj kiujn la regna kuiristo elpensadis, ĉiam okazis tio: la princo leviĝis el la tablo sen tuŝi iun pladon. Belaj vermoj lasis lin tiel indiferenta, kvazaŭ ili estus unu el tiuj teruraj allogaj vermoj, kiuj havas hokon interne.
Ĉi tiu animstato de la princo tre malĝojigis la korteganaron. Aldone al tio, ke ĉiuj sincere amas la princon, ili timis, ke en okazo de lia morto sidiĝu en la trono iu piranjo de malbona kasto, aŭ fama polpo kiu amuziĝas per strangolado de kompatindajn fiŝojn per siaj teruraj tentakloj. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”
