Gil Vicente 43. AKTO PRI LA FESTO (1535)

Resumo:
La alegorio de la Vero plendas ĉar “ŝi” estas mistraktata en Portugalio. Poste, ŝi sidas en angulo kaj ekrigardadas tion, kio okazas sursceneje. Kamparano petas al ŝi konsilon, ĉar li adultas kun la edzino de la juĝisto kaj pro tio estis alportita antaŭ la Justico. Li diras ke la edzino konsentas. La Vero diras, “Mi ne volas konsili vin ĉar via malbono estas nekuracebla… fidu je la sorto, ĝi gvidos vin”. Du ciganinoj divenas la sorton al kelkaj spektantoj kaj petas donacojn. Kiam ili iras al la Vero, tiu diras sian nomon kaj forpelas ilin. La ciganinoj malbenas la Veron. “…vi rampante marŝu dum la tuta vivo”. Stultulo serĉas la porkidinon de sia mastrino. Plebano venas kaj inter li kaj la Stultulo okazas la sama dialogo jam montrita en la teatraĵo Templo de Apolono, kiam la Plebano disputas kun la dio. Venas la Maljunulino, patrino de la Stultulo, kiu lin skoldas kaj malbenas. Juna viro ekamindumas la Maljunulinon. Ŝi, kokete , ŝajnigas ke ŝi ne akceptas. Eĉ Gil Vicente, ŝi diras , tiu kiu faras la teatraĵojn por la reĝo, jam kloplodis por amindumi ŝin. Sed poste ŝi komencas la nuptajn aranĝojn; kiam ŝi diras sian familian nomon, li rifuzas ĉar ili estas parencoj. Ŝi foriras por akiro de “absolvo ” , speco de rajtigo fare de la eklezio. Li fuĝas. La Maljunulino revenas, vestita kiel fianĉino, kun la permesilo de la Eklezio. La Plebano reaperas kaj diras, ke li edziĝos kun la Maljunulino, sed poste ankaŭ li malaperas. Kvar gepaŝtistoj venas, salutas la domomastron, kaj finiĝas la teatraĵon.
 

GV139. Lucinda kaj Graciana

San Iu verde passó por aqui;          Sankta Verdulo venis ĉe ni;

Quan garridico lo vi venir.                Mi vidis ke li estas tre gracia .

 
(kantas Jorge Teles)
 
GV140. Stultulo

De so la giesta            Sub la genisto

Dormiré la sesta.         Mi faros la sieston.
 
(kantas Jorge Teles)
Komentario:
Jen la antaŭlasta teatraĵo de Gil Vicente. Denove la aŭtoro uzas sian plumon por pikinciti siajn samtempulojn. “Tiu, kiu volas manĝi, neniam diru la veron”. La Vero ĉi tie ludas rolon kiel spektantino de la scenoj. La scenoj ne estas logikaj kaj la fino estas iomete konfuza, precipe pro la lastaj du paroladoj de la Maljunulino. Oni ne klare komprenas, ĉu estas deliro de la kompatindulino, pri kio la aliaj roluloj mokas. Estas en la figuro de ĉi Maljunulino kelka tragikomikaĵo laŭ la modo de Charles Chaplin kaj tio jam aperis en la teatraĵo Triumfo de la Vintro, kiam alia Maljunulino estas devigata de la fianĉo transpasi monton nudpiede, sur la neĝo.
     Oni mencias ke la prezentado de ĉi verko okazis “eble” en la hejmo de la klera grafo de Vimioso. Ĉu tio signifus ke ĉi nobelo estis tre grava homo aŭ ke Gil Vicente perdadis sian prestiĝon?
Visitas: 233