Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 11, 12, 13 kaj 14

  

11 – Johano kaj Maria

         Estis iam paro kun tiom da infanoj, ke ili decidis malgrandigi la familion forpelante du el ili. Tiuj elektitaj kiel viktimoj estis nomitaj Johano kaj Maria. Iun matenon la patro ordonis, ke ili sin preparu por iri kun li por preni mielon en la arbaro.

         La geknaboj pretiĝis kaj ili foriris. Meze de la arbaro la patro diris: “Nun restu ĉi tie tre kvietaj dum mi serĉas mielon. Tuj kiam vi aŭdos krion, iru rekte al la loko de la sono,” kaj li foriris al loko en la kontraŭa direkto de sia domo, kie li kriegis – kaj poste li turnis sin al la alia direkto kaj kuris hejmen. Aŭdinte la krion, la du infanoj marŝis al la loko el kie venis la sono. Ili ne trovis la patron kaj perdiĝis.

         Noktiĝis kaj la du kompatinduloj dormis en kavaĵo de arbo. La sekvan tagon, Johano grimpis al la supro de la arbo por vidi ĉu li povas trovi ion. Li vidis iom da fumo malproksime. Li ordonis al Maria, ke ŝi atendu kaj iris tien.

         Estis la domo de maljunulino duonblinda, kiu bakis kukojn en la forno.

Johano, duonmortanta pro malsato, ne rezistis antaŭ la odoro de tiuj kukoj. Li prenis hokitan bastonon kaj ŝtelis du kuketojn tra truo en la muro. La maljunulino vidis ĝin malbone kaj pensis, ke estas la kato. “For, kato, ne ŝtelu miajn kuketojn.

         La sekvan tagon Johano iris kun la hoko por ŝteli pli da kuketoj kaj La maljunulino denove pelis la katon. La trian tagon li reiris, sed ĉifoje Maria insistis iri kun li. Kiam Johano kaptis la unuan kuketon kaj la maljunulino riproĉis la katon, Maria ne sukcesis teni la ridon. La maljunulino aperis ĉe la fenestro kaj diris.

         – Ho, estas vi, miaj genepoj! Eniru. Venu por vivi kun mi.

         La geknaboj eniris, kaj la maljunulino, zaz! kaptis ilin kaj enŝlosis ilin en kesto, por grasigi kaj rosti ilin. Kaj por ke ili rapide akiru pezon, ŝi ĉiutage donis al ili multajn kukojn. De tempo al tempo ŝi diradis:

         – Montru vian etfingron, por ke mi vidu ĉu ili estas dikaj.

         Tamen Johano ne montradis la fingron – anstataŭe, li ​​montradis voston de lacerto, kiun li trovis en la kesto, kaj la maljunulino grumbladis: “Ili estas ankoraŭ tro maldikaj,” kaj ŝi pliigis la porcion de kukoj.

         Dum multaj tagoj tio okazis, ĝis kiam Johano perdis la vosteton de la lacerto kaj devis montri sian fingron. “Ho, diris la maljunulino, nun ili estas pretaj,” kaj malfermis la keston. “Eliru kaj kolektu multe da brulligno. Ni faru fajron por danci ĉirkaŭe.” Sed tio ne estis la intenco de la maljunulino. Ŝi deziris ĵeti ilin en la kaldrono kun varma akvo, kiun ŝi metos sur la fajro.

         La geknaboj iris en la arbaron. Ili estis ligantaj la faskojn da vergoj, kiam la Dipatrino aperis al ili kaj diris: “La maljunulino estas sorĉistino, kiu formanĝas infanojn. Do faru tion, kion mi diras. Ekbruliginte la fajron, tuj kiam ŝi ordonos al vi danci, diru al ŝi: ” Avinjo, dancu unue por ke ni vidu tion, kion ni devas fari” – kaj tuj kiam ŝi ekdancos, puŝu ŝin en la fajron kaj kuru – kaj grimpu grandan arbon, kiu staras apud la domo kaj restu tie ĝis vi aŭdos bruegon: estas la bruo de la kapo de la maljunulino, kiu eksplodos pro la fajro.Tri furiozaj hundoj eliros el tiu kapo. Pro tio, vi devos kunporti tri kukojn en la poŝoj. Kiam la unua hundo aperos, vi kriu:

         Turko! kaj ĵetu al li unu el la kukoj. Same kun la dua, kies nomo estas Leono kaj same kun la tria, kiu nomiĝas Maĉeto.

         Faru tion, kaj la tri furiozaj hundoj fariĝos tri fidelaj gardistoj.”

         La geknaboj tre atentis. Ili prenis la sekajn vergojn kaj preparis la brullignaron.

         Kiam la maljunulino ordonis al ili, ke ili dancu, ili petis, ke ŝi komencu, por ke ili povu lerni tion, kiel fari. La maljunulino komencis danci kaj ili puŝis ŝin en la fajron.

         Poste ili grimpis sur la arbon kaj atendis la eksplodon. Bum! La kapo de la maljunulino krevis. Tuj aperis la tri grandegaj hundoj.

         La geknaboj diris iliajn nomojn dum ili ĵetis al ili la kuketojn. La hundoj fariĝis fidelaj gardistoj, ĉio ekzakte kiel diris la Dipatrino.

         Poste ili malsupreniris el la arbo kaj loĝis en la domo de la sorĉistino. Tie ili loĝis dum kelkaj jaroj en la kompanio de la tri bonaj hundoj.

         Maria, kiu fariĝis juna, estis dezirata de junulo de la kvartalo, kiu decidis mortigi Johanon. Sed la hundoj defendis lin tiel bone ke tio fariĝis neebla. La junulo elpensis planon.

         Li konsilis al Maria, ke ŝi petu al Johano iri al la arbaro kaj lasu la hundojn ĉe la domo. Tion faris Johano. La junulo venis kaj ŝtopis la orelojn de la hundoj per vakso – kaj li foriris kun ĉaspafilo serĉe de Johano. Se li krios, la hundoj ne aŭdos kaj ne venos por savi lin.

         Li trovis Johanon kaj diris: “Preĝu, amiko, ĉar vi mortos”, kaj li preparis sian fusilon. Johano petis tempon por doni tri kriojn. La perversulo ridante respondis, ke li povas krii eĉ centfoje. Johano grimpis sur arbon kaj kriis de supre:

         – Turko! Leono! Maĉeto!

         La hundoj havis la orelojn ŝtopitaj, sed ili ankoraŭ aŭdis ion kaj forte ekskuis la kapon. Johano ripetis la kriojn, dufoje, trifoje. La vakso eskapis el la oreloj de la hundoj kaj ili venis, rapidaj kiel fulmo, kaj kaptis la malbonulon kaj disŝire mortigis lin.

         Johano revenis hejmen kaj diris al Maria: “Vi perfidis min, fratino. Do restu ĉi tie kaj mi vojaĝos tra la mondo”, kaj li foriris kun la tri fidelaj hundoj.

         Li alvenis al regno kie estis sepkapa monstro, kiu manĝadis homojn. Ĉiutage oni devis alporti al li viktimon. Alveninte tien, Johano vidis belan princinon ligitan al ŝtono. “Kion vi faras ĉi tie, princino?” – li demandis. Kaj ŝi respondis: “Jen mi estas forvorota de la sepkapa monstro. Li ne prokrastos. Kuru rapide, kontraŭe ankaŭ vi estos formanĝata.”

         Ŝi ankaŭ rakontis, ke la reĝo promesis al ŝi kiel edzinon al tiu, kiu mortigu la monstron, sed neniu viro aperis en la regno kapabla je tia heroaĵo.

         Johano deklaris, ke li ne forkuros de tie, male, li atendos, ke la monstro batalu kaj venkos ĝin – kaj ĉar li estis laca, li kuŝigis la kapon sur la genuojn de la princino por dormi.

         Momentojn poste la monstro aperis malproksime, kaj la princino, en la plej granda timo, ekploris. Larmo falis sur la vizaĝon de Johano kaj vekis lin.

         – Fuĝu! Fuĝu, kontraŭe vi estos vorata, – diris la reĝidino. Sed Johano ne montris la plej etan timon. Li restis. Kaj sendis hundon Turko kontraŭ la monstro. Sekvis terura lukto, kaj kiam Turko ne plu povis elteni, Johano sendis Leonon. Kaj kiam la Leono estis laca, li sendis Maĉeton. La monstro ne kapablis elteni tion: ĝi estis venkita kaj disŝirita…

         Johano detranĉis la pinton de la sep langoj de la monstro kaj iris kun la reĝidino al la palaco de la reĝo. Sed nigrulo, kiu preterpasis ĉevale, trovis la mortintan beston kaj havis ideon. Li tranĉis sep stumpetojn el la langoj de la monstro kaj galopis al la palaco de la reĝo, al kiu li deklaris, ke li mortigis la monstron.

         Kiam Johano alvenis, estis malfrue. La reĝo jam decidintis la geedziĝon de la princino kun la nigra mensogulo, kvankam ŝi rakontis la historion alimaniere. Neniu kredis ŝiajn vortojn kaj opiniis ke ŝi inventis la mensogon por ne edziniĝi kun nigrulo.

         En la tago de la geedziĝo estis granda festeno, sed ĝuste kiam la servistoj metis manĝaĵon sur la telero de la nigrulo, Turko eniris kaj kaptis tion, kio estis sur lia telero. Vidinte tion, la princino fariĝis tre ĝoja kaj diris al la patro, ke tiu estas unu el la hundoj, kiuj batalis kontraŭ la sepkapa besto.

         La servistoj denove metis manĝaĵon sur la telero de la Nigrulo, kaj ĉi-foje estis Leono, tiu, kiu envenis kaj malplenigis la teleron. La princino klarigis, ke tiu estis la dua hundo, kiu batalis kontraŭ la monstro. Fine Maĉeto eniris kaj kaptis la trian pladon de la nigrulo. La reĝo, tre impresita, ordonis ke oni sekvu tiun hundon por vidi al kiu ĝi apartenas.

         La gardistoj iris kaj kondukis al la palaco la veran heroon.

         – Jen tiu, kiu savis min kaj mortigis la monstron! – kriis la reĝidino, kaj Johano konfirmis ŝiajn vortojn, malfermante poŝtukon kaj montrante la sep pintojn de la monstra lango.

         La reĝo ĉion komprenis. Li ordonis ligi la nigrulon al tre furioza azeno kaj edzigis Johanon al la princino.

 

         – Mi legis ĉi rakonton en Andersen (*), – diris Emilja, – kaj nun mi povas tre bone rimarki tion, kiuj estas la ŝanĝojn en ĝi. Andersen inventis la rakonton.

          – Ne, – diris sinjorino Benta. – Andersen faris nenion alian ol noti ĝin el la buŝo de la homoj kaj aranĝi ĝin laŭ sia maniero, kun kiaj ajn modifoj li volis. Ĉi tiuj rakontoj estas tre malnovaj, kaj ili iras tra ĉiujn landojn. Tion, kion la verkistoj faras, estas krei siajn versiojn, tio estas, kiel ili intencas ke la rakontoj estu aŭdata.

          – En la versio de Andersen, – diris Nazulino, – ne aperas nigrulo, nek tiuj tri hundoj. La homoj ĉi tie en Brazilo miksis la malnovan rakonton de Johano kaj Maria kun io alia, kaj rezultis io nova. La versio de Andersen estas multe pli delikata kaj nomiĝas Hänsel kaj Gretel.

          – La nigrulo eniris – diris Peĉjo – ĉar en Brazilo la rakontistoj estas nigrulinoj, kiuj ŝatas paroli pri nigraj roluloj. En en Danlando Andersen neniam memorus pri nigrulo ĉar tie ne ekzistas nigruloj. Ĉiuj blonduloj.

          – Kie Silvio Romero (**) notis ĉi rakonton? – demandis Emilja.

          -En Rio-de-Ĵanejro kaj Serĵipo, – respondis sinjorino Benta. – Li faris tre interesan serĉadon, kiun li publikigis sub la nomo Popolaj Rakontoj el Brazilo. Li aŭskultis la rakontojn de la maljunaj nigrulinoj kaj ekzakte kopiis ilin, kun ĉiuj lingvaj eraroj kaj fuŝaĵoj. Tiele la folkloristoj ĉasas la popolan arton.

 

(*) Lobato eraras. La rakonton oni legas en Fratoj Grimm.

(**) Brazila folkloristo, kiu, same kiel aliaj en la mondo, vojaĝadis tra la lando serĉe de popolaj rakontoj.

 

12 – La bona diablo

         Estis reĝo, kiu havis dekok-jaran filon. “Filo, – diris la reĝino, – estas tempo por ke mi divenu vian sorton” – kaj ŝi legis la sorton de la junulo. Ho, kiel malĝoja! La junulo estis destinata al morto per pendumado. La reĝino falis en grandan malĝojon, sed nenion diris al sia filo. “Kial vi estas tiel malĝoja, panjo?” – li demandis, kaj la reĝino suspiris.

         Sed tiom li insistis ĉe sia patrino, por ke ŝi rakontu al li la kaŭzon de la malĝojo, ke ŝi diris. “Mia filo, via destino estas la morto per pendumado.”

         La junulo provis konsoli ŝin. Li diris ke ĉiuj homoj mortas, kaj ke tute ne gravas la maniero morti. Tamen, ĉar tiu estis lia sorto, li deziris nur tion: permeson kuri tra la mondo kaj esti pendigata tre malproksime, por ne doni al la gepatroj malkontenton. La reĝino iĝis profunde ĉagrenita sed donis la petitan forpermeson.

         En la tago de la foriro la reĝo donis al li grandan monsumon por la vojaĝo – kaj li foriris en la mondon. Li vojaĝis tra urboj kaj regnoj, ĝis li fine atingis lokon, kie estis kapelo de Sankta Mikaelo, kun du statuoj: unu de la sanktulo kaj alia kun la figuro de la diablo. Tamen ĉio estis ruinigitaj. La princo haltis tie, kun la ideo ripari kaj la kapelon kaj la statuojn.

         Li alvokis laboristojn kaj ili eklaboris. Ili lasis ĉion tute novan, tre belan. Kiam la pentristo venis por ricevi sian pagon, li diris, ke ankoraŭ estas iom da farbo, ĉar li ne pentris la statuon de la diablo.

         – Kial vi ne pentris ĝin? Pentru ankaŭ la diablon, – ordonis la princo. Kaj la pentristo pentris la diablon.

         Post tio, la princo daŭrigis sian vojaĝon tra la mondo. Iun tagon li iris al la domo de maljunulino, al kiu li petis tranokton. Li eniris, vespermanĝis, kaj poste komencis kalkuli la monon, kiun li ankoraŭ havis. Vidinte tion, la maljunulino kuris por diri al la aŭtoritatuloj, ke ŝtelisto estas en ŝia domo, kalkulante la monon, kiun li ŝtelis de ŝi.

         Venis eskorto, kiu arestis la princon. Li estis juĝata kaj kondamnata al morto ĉe la pendumilo. Sed en la tago de la pendumado, en la kapelo de Sankta Mikaelo, la sanktulo konversaciadis kun la diablo.

         – Vi do nun estas bela, ho, Diablo?

         – Tio estas vero. Ili pentris min tute.

         – Kaj ĉu vi scias tion, kiu riparis ĉi kapelon kaj pentris nin?

         La diablo ne sciis; la sanktulo rakontis al li la historion de la princo, kaj diris pli, ke tiu kompatinda junulo estis arestata kaj juĝata, kaj en tiu sama tago li estos pendigata pro la intrigoj de certa maljunulino.

         La diablo ne volis plu aŭdi. Li saltis sur ĉevalon kaj flugis al la domo de la maljunulino; kaptis ŝin kaj kondukis ŝin antaŭ la reĝo, igante ŝin konfesi ĉiujn siajn maĥinaciojn kontraŭ la junulo. La reĝo ordonis liberigi la kaptiton kaj alporti lin antaŭ li.

         La diablo suriris sian ĉevalon kaj flugis al la malliberejo, kie la princo estis pendigota, kaj prezentis al la ekzekutisto la ordonon pri liberigo. La ekzekutisto transdonis al li la kondamniton, kiu iris kun la diablo al la palaco de la reĝo.

         La reĝo demandis al la princo kiu li estas kaj el kie li venas. Sciante ĉion, li kondamnis la maljunulinon redoni al li la monon kaj iri en malliberejon anstataŭ li. Post kiam la kazo finiĝis, la junulo denove ekvojaĝis tra la mondo.

         Survoje li renkontis hidalgon, al kiu li rakontis ĉion.

         La hidalgo diris:

         – Ĉu vi scias tion, kiu helpis vin?

         – Mi scias nenion, – respondis la princo.

         – Nu, sciu, ke estis la diablo el la kapeleto de Sankta Mikaelo, kaj tiu diablo estas mi. En la tago, kiam ili vin pendigos, Sankta Mikaelo rakontis ĉion al mi. Mi saltis sur ĉevalon kaj flugis al la domo de la maljunulino; mi kaptis ŝin kaj kunportis ŝin al la reĝo, por ke ĉio estu klarigata.

         Kaj al kio mi ŝuldas vian bonkorecon? – demandis la princo.

         – Ho! ridante ekkriis la diablo. – Vi ŝuldas ĉion al iomete da farbo, kiun vi aplikis al mia statuo. Nun vi estas libera de la malbona sorto, ĉar la maljunulino estos pendigata anstataŭ vi. Vi povas trankvile reiri al la regno de via patro, kaj nenio okazos al vi.

         La princo faris tion. Antaŭ tio, tamen, li reiris al la kapelo de Sankta Mikaelo por danki al la bona sanktulo – kaj dum li preĝadis, li vidis la figuron de la diablo tre feliĉa pri la vivo, en siaj novaj koloroj.

 

          – Nu, mi tre ŝatis! – kriis Emilja. – Jen rakonteto, kiu liberigas nin je tiuj ripetadoj de la aliaj rakontoj. Kaj precipe mi ŝatis la kamaradecon inter la sanktulo kaj la diablo.

          – Jes, – diris sinjorino Benta. – Ĉar ili loĝis en la sama kapelo, solaj, ili fine fariĝis bonaj amikoj, kiel aperas en la rakonto. La diablo estas la simbolo de la malbono, sed eĉ malbono malfortiĝas kiam en la kompanio de bono. De kunloĝado tie en la kapeleto, la sanktulo kaj la diablo iĝis amikoj, kaj la bonaj sentoj de unu transiris al la alia.

          – Influo de la medio! – kriis Peĉjo, kiu legadis Darwin.

          Nazulino konfesis, ke ŝi tre ŝatis la rakonton kun la diablo ene, kaj diris ke ĝi konfirmas la popularan proverbon, laŭ kiu la diablo ne estas tiel malbela kiel li estas portretita.

          – Ho, Dio! – ekkriis onklino Nastasja, kaj ŝi trifoje krucosignis sin. – Kiel bone edukita knabino povas havi la kuraĝon diri tion pri tiulo?

          Nazulino larĝigis la okulojn.

          – Ĉu kiel? Do, mi diru! Ĉu vi ne ĵus rakontis pri bona diablo?

                     – Tio estas rakonto, knabino. Rakonto estas mensogo. La “Hundo” estas la Hundo” (*). Ĝi ne ŝanĝiĝas rilate la malbonon.

          – Se la hundo estas hundo, vivu la diablo! – kriis Emilja. – Ne ekzistas besto pli bona aŭ pli nobla ol la hundo. Nomi la diablon hundo estas doni al li la plej altan eblan komplimenton.

          – Sinjorino Benta – ekkriis onklino Nastasja, terurigita – fermu la buŝon de ĉi infanoj. Ili fariĝas la plej grandaj herezuloj. Ili eĉ defendas la Maldekstrulon, ho, Dio!… (**)

          – Nastasja, se vi rakontas tri aliajn diabajn rakontojn kiel la ĵus aŭditan, eĉ mi kapablas laŭdi la Maldekstrulon, – respondis sinjorino Benta.

          Onklino Nastasja kunmetis la manojn kaj komencis preĝi.

 

(*) En Brazilo, “Hundo” estas evitvorto por “Diablo”.

(**) Alia evitvorto.

 

13 – La fonto de Tri Baptaninoj

         Estis reĝo, kiu blindiĝis. Kiom ajn la kuracistoj traktis lin per tiom da medikamentoj kiom ekzistis, li ne reakiris eĉ etan vidkapablon. Iam almozulino frapis ĉe la pordo de la palaco kaj petis almozon; kiam ŝi eksciis pri la blindeco de la reĝo, ŝi diris, ke ŝi volas parolio al li pri bona kuracilo.

         La reĝo ricevis ŝin.

         – Sciu, Via Moŝto, ke ekzistas en la mondo nur unu kuracilo kapabla kuraci blindecon, kaj tio estas bani viajn okulojn per akvo el la fonto de la Tri Baptaninoj. Sed estas tre malfacile akiri tiun akvon. Tiu, kiu iros serĉi ĝin, devas amikiĝi al maljunulino, kiu tie loĝas; nur tiu maljunulino kapablas diri, ĉu la drako, kiu gardas la fontanon, dormas aŭ ne.

         Kaj ŝi indikis la vojon al la fontano. La reĝo dankis pro la informoj kaj donacis al ŝi sakon da oraj moneroj. Poste li ordonis al taĉmento vojaĝi kun sia plej aĝa filo, serĉe de tia mirakla akvo, kaj rekomendis al la princo ne distriĝi per io ajn, kaj reveni je unu jaro.

         La princo foriris. Post multe da vojaĝo, li alvenis al regno tre riĉa. Tie li elŝipiĝis kaj pasigis la tempo je amuziĝo kun la belaj junulinoj de la regno. Li elspezis sian tutan monon, ŝuldiĝis, kaj kiam la tempo finiĝis, li eĉ ne havis kuraĝon reiri hejmen.

         La reĝo, tre ĝenata, ordonis alian eskadron, kiu foriris kun la dua filo.   La junulo ankaŭ iris al tiu regno, kie li estis same sorĉita de la belaj junulinoj, forgesis la blindan patron kaj la miraklan akvon.

         Alia jaro pasis kaj li ne revenis. La reĝo preskaŭ mortis pro malĝojo.

         Kaj jen, la plej juna filo sin prezentis al la patro kaj diris:

         – Patro, permesu ke mi iru, mi ĵuras alporti la mirindan akvon.

         La reĝo ridis.

         – Kiel? Ĉu vi ne vidas, ke vi estas infano? Se viaj fratoj, plenkreskaj viroj, nenion sukcesis, kiel vi esperas sukcesi, vi, kiu estas ankoraŭ tiel juna?

         Sed tiom insistis la eta princo, ke la reĝo cedis. Li pensis tion, ke helpo povas veni de kie oni malplej atendas. Li donis al li taĉmenton kaj la knabo foriris.

         Ankaŭ ili alvenis al la regno de la danĝeraj junulinoj, kie la du princoj estis en prizono pro la ŝuldoj. La eta princo pagis la ŝuldojn, la nura maniero liberigi ilin. La perversaj princoj tamen donis al li malbonajn konsilojn – resti tie kaj rezigni trovi la akvon. Sed la eta princo ne cedis. Li ordonis al la taĉmenton antaŭeniri.

         Fine li alvenis al la regno kie estis la fontano, kaj li tiom multe serĉis, ke li fine eltrovris la lokon de la drako. Antaŭ tiu knabeto kun malplena botelo enmane, la maljunulino ektimis.

         – Kion vi faras ĉi tie, nepeto? Ĉu vi ne scias, ke la danĝero estas granda kaj neniu eskapas de la drako? Ĉi monstro estas nenio alia ol sorĉita princino, kiu formanĝas ĉiujn estaĵojn, kiuj alproksimiĝas al la fontano.

         Sed la eta princo rakontis sian historion kaj insistis, ke la maljunulino helpu lin.

         – Bone. – ŝi diris. – Alproksimiĝu al la drako sen esti vidata kaj rimarku ĉu ĝi havas la okulojn malfermitaj aŭ fermitaj. Se la okuloj estas malfermitaj, ĝi dormas, kaj se la okuloj fermitaj, ĝi ne dormas. Multaj homoj estis voritaj de la monstro pro tio, ke ili ne sciis tion.

         La eta princo dankis pro la averto kaj singardeme proksimiĝis al la drako. Li kaŝe rigardis. Ĝiaj okuloj estis malfermitaj. “Nu,” li diris al si, “la drako dormas” – kaj li antaŭeniris kun la botelo al la fontano por plenigi ĝin. Sed subite la monstro fermis la okulojn kaj saltis sur lin. La eta princo ne timis. Li prenis sian glavon kaj alfrontis ĝin.

         Post terura batalo, la princo sukcesis frapi la drakon ĉe preciza loko. Sango ŝprucis el la drako, kiu tuj transformiĝis en la plej belan princinon, kiun oni kapablas imagi.

         – Vi liberigis min de terura sorĉaĵo, princeto, – ŝi diris, – kaj nun mi devas edziniĝi kun vi. Mi donos al vi jaron por ke vi revenu. Se vi ne revenos, mi iros tra la mondo serĉe de vi. Prenu ĉi poŝtukon kiel signon de interkonsento. Adiaŭ

         La princo revenis, tre feliĉa, al la regno de sia patro. Survoje li invitis la fratojn, kiuj estis en la regno de la belaj junulinoj kaj ili kunvojaĝis.

         Sed la malbonaj fratoj preparis malbonaĵon kontraŭ li. Por ŝteli la miraklan akvon, kiun li konservis en kesto, kies ŝlosilon li portis per ŝnuro ĉe la brusto, ili preparis surŝipe grandan festenon, kun multe da vino. Kaj ili tiom faris, ke ili ebriigis lin, kaj prenis de li la ŝlosilon. Kaj ili interŝanĝis la botelon da mirakla akvo en la kofro kontraŭ ordinara marakvo.

         Kiam la eskadro alvenis al la regno de la blinda reĝo, la princoj estis salutataj kun grandaj festoj. La eta princo rakontis sian tutan vojaĝon kaj donis al la patro la botelon da mirakla akvo. La efiko tamen estis katastrofo. Anstataŭ kuraci la patran blindecon, ĝi plimalbonigis ĝin. La malbonaj princoj venis kaj diris, ke la eta princo estas nenio alia ol trompisto, ĉar li alportis maran akvon anstataŭ mirakla akvo. La reĝo provu tiun, kiun ili alportis – kaj ili montris la botelon kun akvo el la fonto. La reĝo provis ĝin kaj tuj resaniĝis de sia blindeco.

         Okazis grandaj festoj en la tuta regno, sed la eta princo estis mortkondamnita pro la trompo. La ekzekutistoj tamen kompatis lin, kaj anstataŭ mortigi lin, kiel ordonis la reĝo, ili nur detranĉis de li unu fingron kaj lin liberigis en la arbaro.

         La kompatinda knabo alvenis al domo de lignohakisto, kaj petis laboron.

         Li estis traktata kiel sklavo kaj tre suferis. Kaj la periodo de unu jaro konsentita de la reĝidino finiĝis kaj la kompatindulo ne sukcesis serĉi ŝin. Kiam la princino rimarkis, ke ne venis la junulo kiu venkis la sorĉaĵon, ŝi ordonis preparon de eskadron kaj ekiris por serĉi lin, kiel ŝi promesis.

         Alveninte al lia regno, la princino sendis mesaĝisto, riĉe vestita, por diri al la reĝo, ke ŝi interkonsentis pri geedziĝo kun la princo, kiu savis ŝin, kaj nun ŝi estas tie por plenumi la promeson. Do, la reĝo sendu al ŝi la princon. Kontraŭe, ŝiaj ŝipoj ekpafos sur la urbon kaj bruligos ĝin.

         La reĝo, en granda agonio, devis cedi, kaj la plej aĝa princo sin prezentis sur la ŝipo kiel la savinto de la princino.

         – Aŭdaca homo! – kriis la princino – kiel vi kuraĝas ŝajnigi esti iu, kiun vi ne estas? Kie estas la koltuko, kiun mi donis al mia savinto?

         La princo reiris al la palaco, tre malĝoja. La reĝo tiam sendis la duan filon. La rezulto ne estis pli bona, kaj la princino, furioza, faris alian minacon al la reĝo. Aŭ la vera princo aperu aŭ ŝiaj kanonoj bombardos la urbon kaj ĉion detruos.

         La reĝo estis tre afliktita, ĉar la pli juna princo estis mortigita laŭ lia ordono. Li eltiris la barbojn en plej granda malespero, kiam la ekzekutistoj venis por diri, ke ili ne mortigis la princon, sed nur detranĉis lian fingron. Ĝemante trankvile, la reĝo ordonis ke oni serĉu la princeton, kun grandaj rekompencoj por ĉiu, kiu lin trovos.

         La lignohakisto, kiu tenis la princon kiel sklavon, fariĝis pli mortinta ol vivanta, kiam li aŭdis pri tio. Li metis la princon sur sian dorson kaj iris al la palaco de la reĝo, plorante kaj pro ĝojo kaj pro timo.

         La kompatinda princo estis en mizera kaj malpura stato, vestita per ĉifonoj. Oni devis lavi lin kaj vesti lin per liaj vestaĵoj, kiuj restis en la palaco, kiuj, cetere, estis mallongaj kaj tre streĉaj. Dum ili faris ĉi tiujn preparojn, la limdato donita de la princino por bombadi la urbon finiĝis. La kanonoj jam estis celitaj. Sed ĉio bone finiĝis.

         La eta princo alvenis al la ŝipo de la reĝidino kaj montris al ŝi la poŝtukon.

         – Jes, – ŝi diris – nun mi rekonas en vi mian savinto – kaj ŝi iris kun li al la palaco, kie ili estis geedziĝintaj kaj estis tre feliĉaj.

         La malbonaj princoj ricevis la punon, kiun ili meritis. Ili estis ligitaj al la vostoj de sovaĝaj ĉevaloj por frakasi ĝismorte.

 

          – La numero tri daŭras, – diris Emilja. – Ĉio devas esti tri! La popolo ripetas tion, pri  reĝo kaj tri princoj, du malbonaj kaj unu bona. Kaj la bona estas ĉiam la plej juna.

          – Kaj ankaŭ la puno de la malbonaj – aldonis Nazulino – ĉiam estas la sama: ligi al la vosto de ĉevalo aŭ sovaĝa azeno. Mi opinias ke ĉi rakontojn estas tre barbaraj.

          – Estas pro tio, ke ili devenas de antikvaj tempoj, – diris sinjorino Benta. – Se ili estus hodiaŭaj rakontoj, ni havus aŭtojn anstataŭ pendumiloj, kaj ni neniam vidus ĉi teruran punon esti disŝirata de sovaĝaj azenoj. La homoj, tre konservativaj, hodiaŭ ripetas la samajn rakontojn de Mezepoko, tempo kiam pendumado de homoj korespondis al publika distraĵo, kiel spekti filmojn hodiaŭ.

          – Sed se la rakontantoj ŝanĝas la rakontojn – diris Peĉjo – kial ili konservas ĉi  barbaraĵojn?

          – La ŝanĝoj estas nur pri la lokaj koloroj, pri supraĵaj detaloj. En esenco, profunde, la rakontoj ne ŝanĝas. Pro tio aperas tiom da princoj, tiom da reĝoj, tiom da pendumiloj kaj tiom da sovaĝaj azenoj, – klarigis sinjorino Benta.

          – Kaj kio pri drakoj kaj sorĉaĵoj?

          – Ankaŭ aĵoj el la Mezepoko. En tiu tempo la populara imagkapablo estis plena je monstroj. Iun tagon ni legos la poemon de Ariosto, Orlando Furioso, en kiu vi vidos, kia koŝmara deliro estis en la menso de mezepokaj homoj. La rakontoj, kiuj fluas inter niaj homoj, estas spegulbildoj de la plej barbara epoko en Eŭropo. La portugalaj koloniistoj alportis tiujn rakontojn kaj publikigis ilin ĉi tie – kaj homoj daŭre ripetas ilin, precipe en la kamparo. La pensmaniero de nia kampara popolo estas ankoraŭ tre proksima al tiu de la unuaj loĝantoj.

          – Kial, avinjo?

          – Pro analfabeteco. Ĉar ili ne kapablas legi, en iliaj mensoj eniras nur tion, kion aliaj homoj rakontas – kaj ili rakontas nur tion, kion ili aŭdis. Tio evoluiĝas kiel rozario, bido post bido, de gepatroj al gefiloj. Nur tiuj, kiuj scipovas legi, kaj legas bonajn librojn, kapablas koni la progreson, kiun la scienco alportas al la mondo.

 

14 – La reĝino, kiu venis el la maro

          Estis reĝo, kiu volis edziĝi kun la plej bela knabino kiu ekzistas. Liaj oficiroj jam travojaĝis ĉiujn urbojn, kaj traserĉis ĉiujn domojn, sen eltrovi la belulinon, kiu plaĉus al li.

         Mankis nur prezenti al la reĝo la filinojn de iu kamparano, la nurajn, kiujn li ne vidis.

         Ĝuste tiam, junulo kun rigardo duonstulta eniris en preĝejo, rigardis la statuon de sanktulino kaj ekploris.

         Iu demandis al li, kio okazas, ĉu li suferas.

         – Mi sentas nenian doloron – respondis la junulo – sed kiam mi rigardas tiun statuon mi tuj sopiras pri mia fratino, kiu estas la portreto de la sanktulino.

         Ĉiuj ekkomentis liajn vortojn, kelkaj mokante, aliaj serioze, kaj pro tiom da babilado la kazo atingis la orelojn de la reĝo. Li venigis la junulon al sia ĉeesto kaj demandis, ĉu tio, kion li diris en la preĝejo, estas vero.

         – Jes, – respondis la junulo, – mi havas tre belan fratinon, tre simila al la sanktulino de la preĝejo.

         – Kaj kie vi loĝas?

         – En la kavernoj de la monto de la Krutaĵoj, dek mil leûgoj de ĉi tie surtere, aŭ kvin mil sur la maro.

         La reĝo ordonis ke eskadro estu preta por konduki mesaĝistoj al la patro de la junulino por peti ŝin kiel edzinon – kaj la junulo kiu donis la informon sekvis kune.

         Kiam la eskadro atingis la landon de la monto de la Krutaĵoj, la mesaĝistoj direktiĝis sin al la kavernoj. La junulino estis ĉe la fenestro.

         Ho, kiel mirinda! Ĉiuj estis kapturnitaj pro ŝia beleco. La mesaĝistoj transdonis la leteron de la reĝo kaj la patro konsentis ke ŝi estu lia edzino. Ĉio preparita, la bela junulino suriris unu el la ŝipoj kaj la eskadro foriris.

         En certa momento de la vojaĝo, la maro tiom koleriĝis, ke la mesaĝistoj decidis iri surteren kun la knabino dum iom da tempo. Ili ripozis en domo de maljunulino, kiu loĝis proksime. Sed la maljunulino estis nenio alia ol la plej perversa el la plagoj, ĉar, aŭdinte la rakonton pri la junulino, ŝi invitis ŝin promeni en la ĝardeno, kaj tie, zuct! – ĵetis ŝin en puton.

         Kiam venis la tempo por enŝipiĝi, la maljunulino kondukis al la oficiroj unu filinon, tre malbelan, kun la vizaĝo kovrita de vualo. Neniu rimarkis la interŝanĝon. La eskadro foriris.

         Tuj kiam la ŝipoj malaperis en la malproksimaĵoj, la perversulino iris al la puto, kaptis la junulinon, tondis ŝiajn harojn, trapikis ŝiajn okulojn kaj metis ŝin en ĉerkon, kiun ŝi ĵetis en la maron. Tiu ĉerko alvenis en la regno de la reĝo antaŭ ol la ŝipoj kaj estis trovata de fiŝkaptisto.

         Tamen iu vidis la fiŝkaptiston kun la ĉerko kaj kuris por raporti al la reĝo. Li ordonis esploron. La aŭtoritatuloj venis, malfermis la ĉerkon kaj estis tre surprizitaj antaŭ la bela junulino, kun trapikitaj okuloj kaj tonditaj haroj.

         Kaj ili decidis konduki la blindulinon al la palaco. Sed la ŝipoj jam estis alvenintaj kaj la mesaĝistoj eniris kun la filino de la maljunulino. La estro de la grupo, tre seniluziigita, deklaris al la reĝo:

         – Mi iris feliĉa, sinjoro, kaj mi revenas malĝoja. Mi atendis multe kaj atingis malmulte, kaj se tio estas mia kulpo, mi estas preta suferi la punon, kiun Via Moŝto opinias konvene trudi al mi.

         La reĝo tamen estis bonkora homo. Li diris:

         – Neniu kulpas pri io ajn. Mi promesis, mi plenumos. Mi edziĝos kun ĉi malbela knabino.

         Kaj li edziĝis en plej granda malgajo, vestita en funebro. Nur post tio venis la mesaĝistoj por prezenti al li la junulinon kun la trapikitaj okuloj. Sed ŝia frato, kiu ĉeestis, tuj rekonis ŝin kaj rakontis al la reĝo tion kio okazis survoje, la iro al la domo de la maljunulino, la promenado de la maljunulino tra la legomĝardeno, kaj fine li parolis pri la anstataŭigo de la fratino per la filino de la maljunulino.

         La reĝo ordonis konduki la maljunulinon antaŭ li. La perversulino neis ĉion kaj eĉ neis la propran filinon, dirante, ke ŝi neniam vidis tiaĵon tiel

malbela. Sed la simileco de trajtoj inter patrino kaj filino estis tro granda por ke iu ajn havu la plej etan dubon. Kaj la reĝo ordonis tondi la harojn de la maljunulino kaj trapiki ŝiajn okulojn.

         Tuj kiam tio estis farita, la okuloj de la bela junulino fariĝis perfektaj, kaj ŝiaj haroj kreskis en momento. Ŝi estis nun eĉ pli bela ol antaŭe. Ĉio bone finiĝis. La du friponinoj estis ĵetitaj eksterŝipen kaj la reĝo finfine estis edziĝinta al la plej bela estaĵo kiu ekzistis.

 

          – Poento 5, – Emilja kriis.

          – Mi eĉ ne volas taksi, – diris Nazulino. – Mi pensas, ke ne indas. Pli stultan rakontom mi ankoraŭ ne aŭdis. Ni aŭdu alian.

          Kaj onklino Nastasja rakontis la rakonton pri…

Visitas: 838