Malfaldata Animo, ĉapitroj 213, 214, 215 kaj 216.

213.

            mi forlasas la apartamenton, por iri al la bieneto. mi suferas. tio okazis hieraŭ vespere. mi estas ĉagrenita, ĉar mi intencis amori kun Z… ĝis lia orgasmo, sed li ne volis loĝi en la lando de orgasmo, gvidata de mi. mi, kiu insistis direkti liajn paŝojn.

            mi decidas veturadi per la aŭto, mi trovas belan adoleskanton, dolĉan, mortintan kiel toksomaniulo. li eniras la aŭton. lia parolado estas tranĉata per vortoj, kiuj neniam diros duonon de tio, kion ili celas. li akceptas mian inviton, kiu invito estas? mi ne uzas la vorton amori, mi ne parolas pri seksumado, mi nur demandis, ĉu li volas iri ien kun mi. ĉar mi tuŝadis lian jam erektiĝantan seksorganon, li komprenis la mesaĝon. li intencis fari pakton, kiu ne iĝis klara, mi devis traduki ĝin, mi komprenas, vi ne volas la pasivan rolon, vi nur volas fiki, ĉu ne? bone, ĉiu scias tion, kion oni ŝatas.

            nudaj, ni brakumas unu la alian, li sin donas al mia transdono de mi mem. mi varmigas lin, mi malkovras liajn pli grandajn ekscitopecojn, estas plaĉa interŝanĝo de plezuroj. lia orgasmo venas antaŭe, li partoprenas en la mia.

            meze de la malluma nokto, estaĵo, vi sen nomo, kaj ni komprenas unu la alian en la momento de la plezuro! al kiu estus destinitaj ĉiuj niaj karesoj? kiu amus vin? ĉu vi amus iun?, duonmorta adoleskanto!

            li demandas al mi pri rulaĵo, mi ne scias tion, kio tio estas, ne ludu la stultulon!, ĉu vi parolas pri haŝiŝo?, kompreneble, jes! ne, tion mi ne havas, mi ne ŝatas, ĉu mi ĝenos vin se mi fumos ĉi tie? tute ne, vi scias tion, kion vi faras.

            mi estas toksomaniulo!, li diras dum li preparas la cigaredon. li diras ankaŭ, ke li havas kanaban planton en sia laborejo, bakejon, kie li ankaŭ loĝas. la posedantoj scias, sed ŝajnigas ne scii.

            mi kondukas lin hejmen, tra la stratoj, dum li fumas sian fetoran drogon. la aŭto forte odoras, mi malfermas ĉiujn fenestrojn. li insistas revidi min, ni interkonsentas pri vendredo, je la sama horo, je la sama loko, sed mi jam scias, ke mi ne iros al la kunveno. li tusas, multe tusas, kaj nenion plu parolas.

           dolĉa adoleskanto, mi ŝategis havi vin ene de mi ĉar, dum vi serĉis vian plezuron, vi ne ligis vin al ia ponto de moralo aŭ kulpo. via korpo estis ununura flugado, kiu klopodis por sinkroniĝi kun mia flugado. ni alte flugadis, ni iris al la supraj sferoj kaj revenis al la lando de la polico kaj la homoj sen ia ajn libereco.

           tamen via libereco estas malgranda por mi, la domo de via ektimo estas malvasta por miaj malmodestaj gestoj, via frenezo estas tiu de falinta anĝelo antaŭ mia furiozo de ĉiuj paganaj dioj.

           ne, mi ne havas iun al kiu mi povus vere donaci min.

           mi uzis vian rozkoloran karnon por mildigi mian doloron. mi sukcesis prokrasti ĝin al poste. per ĉi prokrasto, ĝi iomete mildiĝis.

           oni bezonas scii tion, kiel rezisti al la absoluta doloro.

 

214.

         la ploro povas montriĝi kiel formo de orgasmo. liberiga, nebremsebla, anarkia, absoluta. erupcio necesa por ke, poste, la vulkano havu sian provizoran dormadon.

  

 215.

          ĉu mi ankoraŭ havus iun por paroli pri muziko? la muziko estas la plej stranga el kunvivadoj. ni trovas malfermitajn la pordojn de ĉi domo, ni eniras, iomete ĉar ni deziras memkontempladon, iomete suĉataj de ĉi tiu gastiganto, kiu sorbas nian kapablon pri defendo. delikataj kiel novnaskitoj, grandegaj kiel titanaj tiranoj, jen ni en la domo de la muziko, kun ĝiaj sinuaj kaj sugestiaj koridoroj, kiuj montras al ni nekomprenatajn sentumaĵojn.

           mi ne scias, el kie venas la ideo pri tio, ke por mi muziko estas utero. bunta, varma, vigle antaŭpreparante novan elpelon, sed donante la tutan certecon pri tio, ke ni estis renutritaj.

           kial mi konfuzas muzikon kun panjo? ĉar ili ne bezonas vortojn? ĉar ili envolvas nin kaj pro ilia tuŝo ni plifortiĝas? ekzakte kiel la tero faris al sia giganta filo, kiel li nomiĝis? ĉar, pro la miksaĵo de sonoj, muziko konfuziĝas kun la universo?

           ĉu eble pro tio madono-panjo-femalo ĉeestas en la artoj de ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj tempoj?

           mi ne sukcesas skribi pri la nodoj, kiuj kunligas la ideojn, mi nur prezentas ideojn.

216.

          paĉjo, paĉjo, bone kaj grave kaj grande estis por mi, ke mi ne konsideris vin kiel dion, sed kiel la diablon. nur tiele mi povis elaĉeti min de la malsano pri kredema, freneza, fiera kaj stulta monoteismo. mia mondo estis renversita kaj dum la klopodoj por pravigi la negativaĵon, mi plivastigis min.

          mi ne timas la diablon. mi kompatas ĉi konfuzan dion de ĉiuj popoloj.

          en psikanaliza lingvaĵo, vi povus diri, ke mi amis mian patron en tre frua infanaĝo. subite mi ĉesis vidi lin kaj la virinoj de la familio komencis atribui al li rolon de diablo. tio, ĉar li de riĉulo fariĝis malriĉulo kaj dependa. la pli aĝaj fratinoj devis respondeci pri la vivtenado de la etuloj.

           dum ĉi tiu periodo, mia patro estis indiferenta al mi. tamen mi interesiĝis pri vampiroj, demonoj, paganaj dioj. mia unua libro nomiĝis kaino kaj ĝi estis klopodo por malpezigi la kulpon de la unua murdinto. lastatempe mia onklino natalja ekpurigis la negativan bildon de la patra figuro. lia malriĉeco ne devenis de drinkado, sed de pagogarantiado pri pruntoprenoj de amikoj, kiuj ne pagis la ŝuldon, kaj tio kompromitis liajn havaĵojn. eble la ebrieco malhelpis al li decideme reagi.

           la terapio igis min percepti, ke mia patro amis min kaj ke mi amis lin. li estis la nura figuro de mia pasinteco, kiu lasis al mi totala memorigilo pri paradiza pejzaĝo, sen ungoj aŭ dentoj aŭ akraĵoj de infero.

           mia universo kompletiĝas. la linio de mia destino ne haltas je la nulo. ĝi etendiĝas de minus infinito ĝis plus infinito.

           la aferoj ekfermiĝas. dio kaj la diablo, miaj patro kaj mia patrino, mia sekseco. kiam mi timadis la pekon, mi timadis malplaĉi al dio. ĉu eble mi elektis specifan seksecon pro tio, ke ĝi estus demoneca? neniel! mia sekseco apartenas al la evoluado de la specio kiel ebla manifestiĝo de specifa vivoformo: tiu de la homa specio.

           kriu la religiaj estroj!, ĉi tiuj mizeraj kompatinduloj kun azenaj vizieroj kaj bubalaj jugoj pezantaj sur iliaj ŝultroj kaj animoj, dum ili paŝas sur la padoj de neniu lernado, kun orgojlo en la gestoj kaj aroganteco en la koroj. ĉu ili estas tiuj, kiuj ĵetos la unuan ŝtonon?

           ĉi aferoj ne ĝenas min nuntempe. mia orgasmo pli gravas ol ĝia kaŭzo. mia amo pli gravas ol ĝia historio.

           kiom da homoj loĝas en ĉiu homo?

Visitas: 5290