Memoroj de Emilja
Ĉapitroj 7, 8 kaj 9
Tradukis: Jorge Teles
7 – Emilja eltrovas la sekreton de “Popeye”.
Emilja iris al la kuirejo por peti al onklino Nastasja, ke ŝi metu porcion da brasikaj folioj en la pistilon kaj pistu ĉion tre bone, por fari paston. Nastasja demandis por kio.
– Tio ne koncernas vin – respondis la eta diablino.
Onklino Nastasja suspiris. Sed ŝi faris la petitan brasikan paston, per kiu la pupo plenigis ladskatolon. Ŝi envolvis ĝin en ĵurnalo kaj, tre kontenta pri si mem, iris al “Popeye”.
– Mi konas vian sekreton, sinjoro “Popeye”, – ŝi diris kun dolĉa vizaĝo. – Ĝi nomiĝas: spi-na-co. Sen spinaco, vi valoras egale al iu ajn viro.
“Popeye” faris pu! pu!
– Mi ankaŭ scias, – daŭrigis Emilja, – ke via spinaco funkcias nur dum dek kvin minutoj. Post dek kvin minutoj, vi denove estas malforta.
“Popeye” laŭte ridis kaj grumblis:
– Duobligu la dek kvin minutojn kaj vi pravos. Pu! Pu!
Emilja iris for. Ĝuste tion ŝi volis scii: kiom longe la spinacefiko daŭris sur la maristaj muskoloj. Ŝi kuris por interkonsiliĝi kun Peĉjo.
– Aŭskultu, Peĉjo. La sekreto de “Popeye” estas spinaco, sed ĝia efiko daŭras nur duonhoron. Ĉar pasis dudek minutoj de kiam li glutis la dozon, tio signifas, ke post dek minutoj oni povos ataki lin.
– Sed “Popeye” ne glutis la tutan enhavon de la ladskatolo, mi vidis ĝin tre bone, – observis la knabo. – Nur duonon. Li kaŝis la skatolon en la kavo de la figarbo. Pro tio li tie staras ĝis nun. Tuj kiam li bezonos, li glutos la restaĵon. kaj li venkos la mondon denove dum alia duonhoro.
– Mi scias tion, – murmuris Emilja, – sed mi faros miajn aranĝojn. Mi garantias, ke post dek minutoj “Popeye” povos esti atakata sen ia danĝero.
– Atakata de kiu? – kriis Peĉjo.
– Ho, ho, ho! De vi kaj Peter Pan.
– Dio nin gardu! – kriis la knabo. – Tio estus la plej granda frenezo. Li, kiu surterigis kapitanon Hokon kaj ĉiujn maristojn de Wonderland, ankaŭ muelos min antaŭ ol la diablo palpebrumos. Kia ideo!…
Emilja kaptis Peĉjon, igis lin kliniĝi kaj flustris ion ĉe lia orelo. La vizaĝo de la knabo ekbrilis.
– Ho! – li kriis. – Se tiele estas, tiu, kiu timadis la lukton ne plu estas ĉi tie. La tuta bildo ŝanĝas. Kia bonega ideo, Emilja! La plej bona ideo, kiun vi havis en via tuta vivo…
Kaj plena je nova kuraĝo:
– Prave. Mi kaj Peter Pan atakos “Popeye”n post dek minutoj.
Tion li diris kaj iris por komuniki la decidon al sinjorino Benta kaj la Admiralo. La du maljunuloj ekmiris.
– Kia frenezaĵo, mia filo! – kriis la bona sinjorino. – Vi eĉ ne pensu pri tio. Mi malpermesas al vi fari tion.
– Vere, – aldonis la admiralo, – tio, kion ĉi knabo proponas, estas nenio alia ol infana fanfaronado. Kiel absurde! Ataki fortan monstron, kiu tre facile detruis tutan taĉmenton de tre potencaj maraj lupoj.
Peĉjo flustris ĉe la orelo de sinjorino Benta tion, kion Emilja flustris al li. La maljunulino larĝe malfermis la okulojn, kun esprimo de surprizo kaj ĝojo.
– Bone. Se tiele estos, ĉio ŝanĝiĝas. La ideo estas bonega…
La admiralo tuj iĝis stulta pro la subita opiniŝanĝo de la sinjorino, kaj, ĉar neniu flustris ion ĉe liaj oreloj, li daŭre restis stulta.
– Mi komprenas nenion el ĉi tio, mia sinjorino – li diris.
– Vi komprenos post iom da tempo, sinjoro admiralo – respondis sinjorino Benta kaj ŝi palpebrumis per unu okulo.
Kaj ŝi kriis al la kuirejo:
– Nastasja, nun vi povas veni kaj demandi, ĉu la admiralo preferas pufmaizon aŭ kuketojn…
8 – La brasiko de Emilja kaj la spinaco de “Popeye”. Peĉjo kaj Peter Pan prepariĝas por la batalo.
“Popeye” apogis sin al la trunko de la figarbo, por fermi la aperturon de la kavo per sia granda korpo. Tio malhelpis Emiljan, kies plano estis eniri en la arbo por ion diri al la anĝeleto. Ĉar ŝi ne povas eniri, ŝ pensis pri alia enirejo. La kavo havis du aperturojn: unu sube, kie estis la maristo, kaj alia en la forko de la unuaj branĉoj – la “kamentubo”, kiel diradis la geknaboj. Malgraŭ tio, ke la kameno estis mallarĝa, ĝi perfekte permesis la eniron al seka korpeto tiel malgranda kiel tiu de la pupo.
Sed por grimpi la figarbon, necesis uzi ruzecon kaj Emilja uzis ruzecon. Ŝi alproksimiĝis al “Popeye”.
– Sinjoro “Popeye” – ŝi diris kun mieno de sanktulino, kiun ŝi sciis fari en seriozaj okazoj – ĉu vi scias, ke ĉi figarbo estas plena je tre bongustajn figojn? La birdoj kaj la vespertoj ĝojas…
La maristo levis la okulojn kaj vidis, ke la figarbo efektive estas kovrita de etaj figoj. – Pu! Pu! – li faris per la pipo.
Emilja daŭrigis:
– Se vi helpos min grimpi, mi povas rikolti kvanton, duone por mi, duone por vi…
La maristo sentis ke lia buŝo pleniĝis je salivo, ĉar li tre ŝatis figojn. Li respondis kun pu! pu!, kiu volis diri jes, kaj helpis Emiljan surgrimpi la arbon. Tuj kiam ŝi supreniris, la inteligenta pupo serĉis la aperturon de la “kamentubo”. Momentojn poste ŝi estis en la granda kavo kaj parolis al la anĝeleto.
– Vi eĉ ne scias, anĝeleto, pri la tohuvabohuo kio okazis ekstere, ĉio pro vi! “Popeye” kaj la ŝipaj maristoj terure batalis, kaj “Popeye” venkis. Li faligis ĉiujn. La admiralo gratas sian kapon. Li ne scias kiel agi. La plano de “Popeye” estas ŝteli vin de ĉi tie. Li volas transformi vin en steluleto, en Holivudo.
– Transformi min en steluleto? – ripetis la delikata estaĵo, kun surprizita vizaĝo. – Ĉu Holivudo estas speco de ĉielo?
– Ne, stultuleto! Estas la urbo de filmoj. La steloj tie estas el karno, kiel ni. Poste mi ĉion klarigos al vi. Nun mankas tempo. Mi venis nur por unu afero. Ĉu vi vidas ĉi tion? – kaj montris al li la ladskatolon kun la pistita brasiko, ene de ĵurnalo. – Jen. Vi prenos ĉi ladskatolon kaj interŝanĝos ĝin kontraŭ tiu, kiun maristo “Popeye” konservas ĉe la rando de la kavo. Nur tio. Sed vi devas fari tion tre zorgeme, tiel ke “Popeye” nenion rimarkos, ĉu vi komprenas?
La anĝeleto nenion komprenis, tamen tio ne malhelpis lin fidele plenumi la ordonon de Emilja. Li prenis la skatolon de brasiko, piedpinte iris ĝis la aperturo de la kavaĵo, kaj, rimarkinte ke la maristo ne rigardas, perfekte faris la ŝanĝon. Eĉ eta formiko, kiu ĉirkaŭpaŝadis, ne rimarkis la ŝanĝon.
– Bonege! – flustris Emilja, kiam ŝi vidis ke li revenas kun la skatolo de spinaco. – Nun vi ankoraŭ restu tre trankvile kaj nenion timu. Mi ĵuras, ke ĉio finiĝos bone.
– Mi nenion timas, escepte tiun muson kun flugiloj, kiu pendas tie – li diris, kaj montris per la fingreto la tegmenton de la kavo.
– Simpla vesperto – klarigis Emilja. – Ĝi estas malbela sed ne mordas anĝelon. Ĝi nur manĝas la figojn de ĉi figarbo. Ne timu. Sed ne restu sub ĝi, ĉar ĉi vespertoj manĝas la figojn kaj poste “malmanĝas” ilin super nia kapo…
Post ĉi rekomendoj, Emilja ŝteliris supren laŭ la kamentubo kaj eliris sur la forkon. Ŝi rampis laŭ unu el la branĉoj, ĝis ŝi atingis la plej proksiman branĉon al “Popeye”, kiu havis la kapon supren kaj la buŝon malfermita, klopodante por vidi la pupon.
– Mi estas ĉi tie! – Ŝi diris, montrante sin. – Tenu min en viaj brakoj.
“Popeye” etendis siajn vilajn brakojn. Sen ia timo, Emilja eksaltis!
– Kio pri la figoj? – demandis la maristo tuj kiam li surterigis ŝin.
– Verdaj, mia kara. Mi ne trovis unu maturan. Vespertoj ne permesas. Tuj kiam ili maturiĝas, la vespertoj – njok!
“Popeye” seniluziiĝis kaj Emilja rapidis por interkonsiliĝi kun Peĉjo kaj Peter Pan.
– Jen! – Ŝi kriis kiam ŝi alvenis. – Jen vi havas la skatolon de spinaco de “Popeye”. Mi interŝanĝis ĝin kontraŭ skatolo kun pistita brasiko. Li ne glutos la mirindan spinacon, sed vi. “Popeye” nur glutos pistitan brasikon. Kaj kun tiu brasiko en la stomakaĉo li ŝanceliĝos kiel marmelado. Kioma horo estas? Vidu ĉu la dek minutoj jam pasis.
Peĉjo kuris al la manĝoĉambro. Li vidis la horloĝon, kaj rimarkis ke restas nur tri minutoj por kompletigi la dek. Li kuris reen.
– Mankas nur tri minutoj – li diris.
– Bone, – ekkriis Emilja. Vi jam povas gluti la spinacojn – ĉiu prenu duonon.
Peĉjo prenis la ladskatolon kaj glutis duonon, kun grimaco. Peter Pan ankaŭ glutis, kun alia grimaco.
– Povas esti bonege por fortigi nin – li diris – sed ne bongustas…
Alice, kiu serĉadis Emiljan, aperis en tiu momento.
– Finfine mi trovis vin! – ŝi kriis.
– Kio novas? – demandis Emilja.
– La infanoj tre timas kaj parolas pri forkuro de la bieneto kaj aliaj aferoj similaj. Mi faras ĉion por trankviligi ilin, sed mi ne sukcesas.
– Problemoj de la anglaj infanoj devas esti solvataj de admiralo Brown. Li alportis ilin, li solvos.
– Mi jam parolis al la admiralo, – diris Alice, – mi nenion sukcesis. La kompatinda maljunulo estas tute stulta. Li ne scias tion, kion fari. Mi eĉ timas, ke li subite mortos pro cerba malsano.
– Li ne mortos, – diris Emilja. – Post kelkaj minutoj la problemo estos tute solvita de ni kaj vi vidos la ridetantan vizaĝon de la admiralo.
– Ĉu Minutoj? – Alice ripetis, sen ion komprei.
– Minutoj, jes, knabino. Ni batalos kontraŭ “Popeye” kaj venkos lin.
Alice komprenis malpli kaj malpli.
– Ĉu vi batalos kaj venkos? Ĉu sinjorino Benta mendis armeon kun kanonoj por ataki lin? Mi ne komprenas tion, Emilja, ke vi diras “ni”…
– Nu, estas ja ni, mi, Peĉjo kaj Peter Pan. Ni finu la fanfaronadon de “Popeye”, ni tri. Jen ĉio.
Alice pensis, ke Emilja ŝercas.
– Laŭ kiu maniero? – ŝi demandis.
– La sama maniero, lau kiu ni manĝas, – respondis Emilja. – Ni manĝos spinacon kaj li manĝos freŝan brasikon. Ha, ha, ha!…
Kaj antaŭ la stulta vizaĝo de Alico:
– Ne plu pensu pri tio, mia kara. Ĉio estas en ordo. Ni iru al la kuirejo serĉe de frandaĵoj. Onklino Nastasja devas pretigi kelkajn kuketojn – kaj, prenante ŝian manon, Emilja kondukis ŝin al la kuirejo. Nastasja fakte preparadis kuketojn. Emilja faris la prezentadon.
– Onklino Nastasja, jen la fama Alice el Mirlando kaj ankaŭ el la Lando de la Speguloj, ĉu vi memoras?
– Bonajn posttagmezon, sinjorino Nastasja! – ĝentile murmuris Alice.
– Ue’! – diris la nigrulino. – Ĉu la angla knabineto parolas nian lingvon?
– Alice jam estis tradukita al la portugala – klarigis Emilja. – Kaj turnante sin al la knabino: – Ĉu vi ŝatas kuketojn?
Nastasja donacis al Alice kuketon en la pinto de forko.
– Gustumu ĝin, bela knabino.
Alice formanĝis la kuketon, kun larĝaj okuloj – kaj petis la recepton.
Nastasja ridis.
– Recepton, mi donas; sed la bongusteco ne estas en la recepto, estas en la maniero prepari ĝin. Alian tagon la bopatrino de sinjoro Teodoro estis ĉi tie kaj ankaŭ petis la recepton. Mi donis. Ĉu vi scias tion, kio okazis? Ŝi preparis la kuketon laŭ la recepto kaj la rezulto estis kaŭĉukaĵo. Neniu sukcesis manĝi. Ha, ha, ha! La kuirarto, knabino, havas siajn sekretojn. Nur por estaĵo kiel mi, kiu naskiĝis ĉe la forno kaj ĉe la forno mi mortos…
9 – La granda batalo. Peĉjo kaj Peter Pan venkis “Popeye”n. Vortoj de la admiralo al Emilja.
Post tri minutoj, Emilja iris al Peĉjo kaj Peter Pan.
– Jen! – Ŝi diris. – De nun, vi povas ataki la monstron. Pasis duonhoro. La spinaco englutita de “Popeye” ne plu efikas.
– Kaj ni jam sentas la efikon de tio, kion ni glutis – diris Peter Pan, kaj por pruvi tion, li prenis hufumon, kiu estis sur la grundo, kaj rompis ĝin, ridante.
Ili ekkombinis la planon de atako.
– Mi antaŭeniros, – diris Peĉjo – kaj defios “Popeye”n. Li certe ridos. Li suĉos la pipon kaj faros pu! pu! Kaj li eĉ ne pensos pri la spinaco, ĉar li rimarkos, ke ni estas du kriketoj. Mi alproksimiĝos kaj pugnobatos lin sur la orelo. “Popeye”, do, rimarkos, ke ni estas specialaj kriketoj, prenos la skatolon de spinaco kaj glutos la pistitan brasikon.
Tuj poste la du knaboj direktiĝis al la figarbo, sekvataj de Emilja. Dume, tie en la vizitĉambro sinjorino Benta incitetis la admiralon.
– Trinku tason da kafo, – ŝi diris, donante al li tason. – Nenio pli bona ol kafo por stimuli viajn nervojn kaj plialtigi vian humoron.
Sed la malĝojo de la admiralo estis ege malagrabla. Li pensadis pri siaj grandega respondeco. Kian raporton li prezentos al la reĝo? Li estis elektita kiel la plej fidinda viro de Lia Moŝto. Danke al tio, la gepatroj de ĉiuj tiuj infanoj konfidis ilin al li. Nun, se okazus malfeliĉo, se la ebria “Popeye” atakus kelkajn infanojn kaj vundus ilin, kiajn respondojn li prezentus al la reĝo kaj al la gepatroj?
– Sinjorino, – diris la kompatinda admiralo, – mi pensas, ke mi devas telegrafi al la brazila registaro kaj peti tujan sendon de soldatoj. Nur per bataliono bone ekipata per mitraloj ni povos aresti tiun monstron.
Sinjorino Benta ridis.
– Ne necesas tiom multe, admiralo! Via Honoro ne konas la lertecon de miaj genepoj. Nenio ekzistas, ke ili ne povas fari. Nu, ili eĉ iris al ĉielo…
– Mi scias tion, – respondis la admiralo. Sed la vojaĝo al la ĉielo estis farata danke al la pirpimpimpim-pulvoro, kaj vi mem diris al mi, ke ili jam elspezis ĉion. Se ankoraŭ iom restus, ni eble…
– Ili ĉion solvos, admiralo. Eĉ sen la mirinda pulvoro, ili trovos manieron.
La admiralo ne sukcesis kompreni la trankvilon de la maljunulino.
– Ili solvos, ili solvos! – li diris. – Vi ripetas tion dum dek minutoj. Kiel? Je kiu maniero oni sukcesos venki tiun koloson, kiu ĵus detruis la plej fortajn virojn de Wonderland?
Sinjorino Benta ridis, ridis.
– Prenu trankvile la kafon, admiralo, kaj lasu ĉion al la infanoj. Vi ne konas miajn genepojn…
La admiralo suspiris.
Tie en la fruktoĝardeno Pecjo kaj Peter Pan haltis antaŭ “Popeye”.
– Amiko “Popeye”, – komencis Pecjo, – ni scias, ke vi estas la reĝo de la kuraĝuloj kaj ke vi kuras tra la mondo ruinigante kiom da malamikoj aperas. Hodiaŭ vi praktikis grandan heroaĵon kun la pereigo de kapitano Hoko kaj la maristoj de Wonderland. Estis grandioza aventuro, ne estas dubo. Nun ni defias vin. Pretiĝu.
“Popeye” atente rigardis la du kriketojn kaj eĉ ne degnis respondi. Li nur suĉis la pipon – pu! pu!…
– Faru pu! pu! tiom, kiom vi volas – diris Peter Pan – ĉar ĉi pu-puoj estos la lastaj.
“Popeye” faris du pliajn pu-puojn – la lastajn.
Neatendite Pecjo paŝis antaŭen kaj pugnobatis lin en la orelon; Peter Pan antaŭenpaŝis kaj terure piedbatis lin en la stomako.
Du batoj nur, sed du batoj tiel ke la okuloj de “Popeye” larĝiĝis. Li vidis, ke li havas pli danĝerajn defiantojn ol ĉiuj maristoj en Wonderland. Kaj li ne volis pli atendi – li kuris al la ladskatolo da spinaco kaŝita en la kavo. Li prenis ĝin kaj glutis ĉion, kun grimaco. Li frotis la ventron kaj antaŭeniris al la knaboj.
Ah! Estis kvazaŭ taŭrobatalo! La du spinacigitaj knaboj falis sur la brasikigitan mariston, kiel malsataj hundoj, kiuj sin ĵetas al la sama osto. Estis frapo de ĉiuj flankoj, je ĉiuj manieroj kaj je ĉiuj potencoj. “Popeye” fariĝis volano. Bato de Pecjo ĵetis lin al Peter Pan. Kaj rebato de Peter Pan, ĵetis lin al Pecjo. Kaj en tiu flugado “Popeye” restis du minutojn, dum la infanoj ĉirkaŭe aplaŭdadis kaj kriadis:
– Denove! Denove! Sur la mentono nun!…
Tiu, kiu havis la honoron frapi per la definitivan pugnobaton sur la mentono, la venko per nokaŭto, estis Pecjo. Li pugnobatis de malsupre – baf! “Popeye” faris du turnojn en la aero kaj kraŝis surgrunden, sveninta. Pecjo kaptis lin je la kruro kaj tiris lin proksime al la pasto de kapitano Hoko.
– Finis! – li kriis, turnante sin al la infanoj.
– Kokeriko! – kantis Peter Pan.
Ili aplaŭdis kaj hurais. Terura kriegado.
– Vivu Pecjo! Vivu Peter Pan!…
Kiam la bruo alvenis en la vizitĉambro, sinjorino Benta ridetis kaj diris al sinjoro Brown:
– Jen, admiralo. “Popeye” jam estas venkita per nokaŭto.
– Kiel vi scias?
– Ĉu vi ne aŭdas la kriojn de venko? Mi estis certa, ke tio okazos kaj pro tio mi ne timis. “Popeye” venkis la maristojn de Wonderland kaj kapitanon Hoko, sed ne miajn genepojn. Ili estas teruraj.
Onklino Nastasja aperis en la ĉambro.
– Kuru, sinjo! – Ŝi diris. – Venu por vidi! Via Pecjo kaj tiu alia knabo venkis la pupuan mariston! La kompatindulo fariĝis pasto da viro. Venu por vidi kian belaĵon, sinjo…
Sinjorino Benta kaj la admiralo iris. Kaj vidis. Ili vidis la svenintan “Popeye”n, apud la ĉifita korpo de kapitano Hoko. Kaj ili ankaŭ vidis tre kuriozan okazaĵon: la maristoj el Wonderland, kiuj aspektis mortaj, komencis reviviĝi. Ili ekstaris kaj venis ĉirkaŭiri la du knedaĵojn.
– Kio okazas? – demandis Mister Brown. – Ĉu vi do ne mortis?
Unu el ili respondis por ĉiuj:
– Ni nur kapturniĝis, admiralo; sed, ĉar ni vidis, ke ne eblas bati “Popeye”n, ni kuŝiĝis surgrunde kaj ŝajnigis nin mortintaj.
– Nu, – diris la admiralo, kontenta pro tio, ke li ne perdis siajn virojn. – Prenu ĉi tiujn du klientojn kaj konduku ilin al la ŝipo, kaj antaŭ ol ili venos el sveno, arestu ilin. La angla tribunalo juĝos ilin.
La maristoj kaptis la du pastojn el viroj kaj kunportis ilin al la sandviĉa kamiono.
– Uf! – kriis la maljuna anglo. – Mi vere ektimegis! Eĉ la granda admiralo Nelson neniam vidis sin en simila situacio. Sed mi tre ŝatus, ke vi klarigu al mi la tutan misteron.
Sinjorino Benta klarigis.
– Nenio pli facila, admiralo. Simpla interŝanĝo de ladskatoloj, kiujn faris Emilja. La kompatinda “Popeye” estas fortega nur post kiam li manĝas la spinacon de lia ladskatolo. Sed Emilja interŝanĝis la ladskatolon da spinaco kontraŭ unu plena je pistita brasiko, kaj alportis la spinacon al la knaboj. Jen…
– Kaj kial vi ne avertis min pli frue? Kial vi suferigis min per tiom da angoro? – plendis la kompatinda admiralo.
– Por doni al Via Honoro la grandegan plezuron, kiun vi sentas nune – respondis la maljunulino.
La admiralo alvokis Emiljan por ricevi komplimentojn.
– Ĉio rezultis de via ideo, sinjorino Markizino, – li diris. – La ĉefa afero estis interŝanĝi la skatolon de spinaco kontraŭ la pistita brasiko. Estas do al vi la granda honoro de ĉi tiu plej memorinda heroaĵo, kaj mi certas ke Via Brita Moŝto scios ĝuste rekompenci vin ĝuste. Eble li igos vin Baronino de la Imperio. “
– Mi preferas, ke Via Brita Moŝto sendu al mi skatolon kun ladskatoloj da densigita lakto – respondis la pupo.
La plej granda plezuro de Emilja estis malfermi du truetojn en la kovrilon de ladskatolo da densigita lakto por malplenigi ĝin sur telero, desegnante literojn. Du truetoj – unu por la lakta eliro, la alia por la aerenpreno. Kun ununura truo la lakto ne eliras.
Kaj tuj poste…