Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 17, 18, 19 kaj 20

 

17 – Noktomezo

Ĉimomente, la floro, kiu servis kiel horloĝo, tute malfermiĝis.

– Jen la horo! – diris Saci’. – Ni estas en la mezo de la nokto.

Malgraŭ lia kuraĝo, Peĉjo sentis tremeton tra la korpo. Estis la unua fojo en lia vivo, kiam li pasigis la tutan nokton en la arbaro – kaj ne estos ordinara nokto, laŭ la diro de Saci’.

– Nenion timu. Lasu ĉion al mi, ke nenio malbona okazos – diris Saci’, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ serĉante ion. – Venu kun mi. Tie estas malnova arbo, aspidospermo, kiun mi konas, kaj ni trovos la plej bonan rifuĝejon.

Fakte. En la aspidospermo estis kavo, tre taŭga por esti kaŝejo. Ene de ĝi la du lokiĝis laŭplaĉe tiamaniere ke ili povus ĉion vidi sen danĝero esti vidataj.

– Bone – diris la knabo – sed mi nur volas scii, kiel mi povas vidi ion ajn nokte, ene de ĉi arbaro, kiu eĉ dumtage jam estas tre malluma.

– Estas rimedo por ĉio – estis la respondo de Saci’. – Mi dismetos sur la centoj da najbaraj arboj vivantajn lanternojn, tiel ke vi vidos kvazaŭ estus tago. Sed antaŭe vi devas manĝi ĉi sep ruĝajn berojn – li konkludis, donante al la knabo manplenon da beroj kiel sovaĝaj rubusoj.

Peĉjo ne konis tiujn fruktojn kaj estis kun grimaco, ke li mordis la unuan, tiel amara ĝi estis. Sed li manĝis la sep, kaj tuj poste li sentis ke agrabla kapturno invadas lin kaj lasas lin en stranga konscia stato neniam sentita. Estis kvazaŭ li dormus nedormante.

Dume, Saci’ ripetis per alia tono la fajfadon, per kiu li vokis la segilskarabon; sed ĉi-foje ne estis skarabo, sed grandega kvanto da lampiroj, grandaj kaj malgrandaj. Ili venis kaj alteriĝis sur la foliojn kaj branĉojn de la najbaraj arboj, kvazaŭ iu nevidebla gvidisto indikus la lokojn. La koro de la arbaro lumiĝis je cirklo kun diametro de cent metroj, kvazaŭ iluminata de la lunlumo dum plenluno.

Peĉjo ĝuis la spektaklon de la arbaro plena je vivaj lanternoj, kiam la unua saci’ aperis en la lumo. Kaj poste alia kaj alia, kaj tuta aro da pli ol cent. Ili komencis salti, danci kaj paroli en ia lingvo, kaj la knabo tre bedaŭris, ke li nenion komprenas.

– Ili interkonsentas pri la petolaĵoj, kiujn ili faros dum la nokto. Tuj ili foriros, kaj restos nur la etulojn, kiuj ankoraŭ ne povas iri tra la mondo – klarigis Saci’, flustrante al lia orelo.

Peĉjo vidis unu kun bruligita vizaĝo – certe tiu, kiu estis viktimo de la eksplodo de la pipo de oĉjo Barnabaso.

 

18 – La Saciaro

Eĉ en sonĝoj, Peĉjo neniam esperis vidi pli kuriozan bildon. Tiuj etaj diabletoj estis la plej petolemaj kaj malkvietaj estaĵoj, kiujn oni kapablas imagi. Ili ne haltis dum momento. Ili kaprioladis surgrunde sur la muskaro, saltadis kiel puloj, dancadis, inventadis mil petolaĵojn. Kaj ĉion ili faris sen elpreni la pipeton el la buŝo.

Okazis tre amuzaj scenoj. Tri el ili estis tre atentaj, nazo en la aero, rigardante vesperton, kiu senzorge manĝadis berojn de grandega figarbo. Flustrante unu al la alia, ili grimpis sur la figarbon, zorgante ne timigi la vesperton. Ili iris malantaŭ ĝin kaj subite – zaz!… ili saltis sur ĝian dorson, kiel perfektaj vakeroj! La vesperto forte ektimis kaj ekfrapis en la aero, en zigzagaj flugadoj, dum la tri rajdistoj, firmaj sur la selo kiel iksodoj, akutege fajfadis pro kontento.

Alia transgrimpis arbuston kaj eltrovis kolibran neston kun tri ovoj. Li tuj kriis kaj vokis la kunulojn. Grupo kolektiĝis ĉirkaŭ la nesto, kies ovoj estis forigitaj kaj kunportital al la grundo. Tie ili ekbruligis etan fajron kaj rostis la ovojn kaj manĝis ilin kun ĝoja manĝemo.

Kaj kiom da aliaj petolaĵojn Peĉjo ne observis! Tiuj, kiuj kaptis kompatindan helikon per la kornoj kaj klopodadis por eltiri ĝin el ĝia ŝelo. Tiuj, kiuj amuziĝis ĉasante lampirojn, mortigante ilin kaj frotante la fosforeskan substancon, kiu igas ilin lumaj tra la tuta korpo. Tiuj, kiuj fosis la teron, malkovris tervermojn, kunligis per nodoj tri kaj kvar por ŝnursalti…

Peĉjo tute absorbiĝis je tiu kurioza spektaklo; kaj tie li tranoktus, se en iu momento Saci’ ne tirintus lin al la fundo de la kavo.

– Atentu! – li diris. – Mi sentas fetoron de la luphomo. Mia nazo neniam eraras…

 

19 – La Luphomo

Tuj kiam li finis diri tiujn vortojn, Peĉjo rimarkis grandan eksciton inter la sacioj. Ŝajnas, ke ili ankaŭ sentis ion, ĉar ili ĉesis ludi kaj malaperis en la arbaro, kvazaŭ per magio.

– Kien ili iris? – demandis Peĉjo.

– Ho, ili disvastigis sin ĉien. Ne ekzistas loko, en kiu la sacioj ne povas eniri.

– Eĉ en la boteloj… – diris la knabo kun rideto.

Ĉimomente la arbustaro komencis kraki, kvazaŭ iu bestego ĝin trarompas, kaj finfine la sinistra vizaĝo de luphomo aperis en la maldensejo. Li haltis, flaris la aeron, kvazaŭ li flarus homan karnon. Saci’ tamen havis la antaŭzorgon eligi certan odoron de sulfuro, kaj tio trompis la luphomon, kiu daŭrigis sian vojon kaj preterpasis. La odoro de sulfuro estas pli forta ol tiu de homa karno, Saci’ poste klarigis al la knabo.

Malgraŭ la timo, kiun li sentis, Peĉjo sukcesis vidi, ke la monstro havas sian haŭton renversita, tio estas, la haroj enen kaj la karno ekstere – terura vizaĵo! Krome, li estis perfekta lupo, kvankam je pli grandaj dimensioj.

Tuj kiam la luphomo forlasis la maldensejon, la knabo spiris, ah! pro trankviliĝo, kaj petis al Saci’ ke li rakontu ion pri la monstro.

– Oni diras – komencis Saci’ – ke kiam virino havas sep virajn infanojn, la sepa fariĝas luphomo ĉiu vendrede nokte. Kaj li eliras sur la kampojn, invadas la kokinejojn (kie li manĝas produkton de la kokinoj, kiu ne estas la ovo) kaj ankaŭ atakas kaj voras hundojn kaj infanojn, kiujn li renkontas survoje. Se iu atakas luphomon kaj fortranĉas unu el liaj membroj, li tuj revenas kiel la viro, kiu li estas – kaj tiu viro estas dumviva kripligita de la distranĉita membro.

Peĉjo ne rezisti la tenton vidi la spurojn de la monstro proksime kaj malgraŭ la avertoj de Saci’, li forlasis la kavon por ekzameni ilin je la lumo de la lampiroj. Sed li ne havis tempon. Tuj kiam li forlasis la kavon, li aŭdis strangan bruon malproksime, sekvata de la akuta fajfado de Saci’, kiu vokis lin. Li revenis haste.

– Kio okazas? – li demandis.

Saci’, kiu ankaŭ aspektis timigita, tiris lin rekte al la fundo de la kaŝejo, kaj murmuris:

– La senkapa mulino!

 

20 – La Senkapa Mulino

La senkapa mulino!

Peĉjo ektremis. Neniu arbara koboldo timigis lin pli ol tiu stranga kaj nekomprenata monstro, la senkapa mulino, kiu elĵetas fajron tra la nazoj. Li aŭdis multajn rakontojn pri ĝi de la mestizoj de la kamparo kaj de la maljunaj nigruloj, kvankam sinjorino Benta daŭre diris, ke ĉio estas kredaro.

La galopo alproksimiĝis; jam estis aŭdata la kraketado de la arbustoj, kiujn en sia senbrida galopo, la senkapa mulino rompadas. Subite ĝi haltis.

– Ĝi ŝanĝos kurson! – murmuris Saci’ kun pli gaja vizaĝo.

Kaj fakte tio okazis. La mulino rekomencis galopi, sed en alia direkto, kaj kvankam ĝi pasis proksime, ĝi ne atingis la okulojn de la knabo.

– Kia domaĝo! li diris. – Tiom da deziro mi havis por renkonti ĉi monstron…

– Ĉu domaĝo? – ripetis Saci’. – Kia feliĉo, vi devas diri! La senkapa mulino estas la plej sinistra koboldo en la mondo; ĝi sukcesas ruinigi la rezonkapablon de ĉiuj, kiuj vidas ĝin. Pro tio mi timis – ne por mi, sed por vi…

– Kio estas la origino de ĉi mulino?

– Tre antikva historio. Oni diras, ke en la pasinteco estis reĝo, kies edzino havis la misteran kutimon promeni en la tombejo dum certaj noktoj, sed ne permesis al iu ajn akompani ŝin. La reĝo ĝeniĝis pro tio kaj unu nokton decidis sekvi ŝin sen ke ŝi rimarku. En la tombejo, li vidis ion teruran: la reĝino manĝadis kadavron de infano, kiu estis enterigita la antaŭan tagon kaj kiun, per siaj propraj manoj, plenaj je ringoj, ŝi elfosis! La reĝo kriis. Vidante sin eltrovata, la reĝino kriis ankoraŭ pli laŭte – kaj tuj transformiĝis en la senkapan mulinon, kiu de tiu momento neniam ĉesis galopi tra la mondo, ĉiam vomante fajron tra la nazoj.

Kaj tiele Peĉjo perdis la nuran ŝancon, kiun li havis por ekkoni la strangan monstron, kiu tiel impresas la imagon de niaj samlandanoj. Ĝi kuras plu kaj plue, disvastigante frenezon kien ajn ĝi iras. Ne ekzistas estaĵo, ĉu sovaĝaj bestoj, ĉu homoj, kiu ne preferus vidi la diablon antaŭ si ol vidi la senkapan mulinon. Ĝi estas malbelega!

– Kiel ĝi elĵetas fajron tra la nazoj, se la nazoj estas en la kapo kaj ĝi ne havas  kapon?

– Mi ankaŭ ne komprenas; sed tiele estas – diris Saci’.

Visitas: 308