SACI’
Ĉapitroj 21, 22, 23 kaj 24
Tradukis: Jorge Teles
21 – Malbonaj novaĵoj
Ŝajnas, ke la senkapa mulino havas la kapablon forpeli la aliajn koboldojn en la arbaro, ĉar post ĝia alproksimiĝo la estaĵoj malaperis. Nur unu horon poste la sacietoj reaperis, unu post la alia kaj ankoraŭ timemaj. Finfine ĉiuj reaperis kaj rekomencis la petolaĵoj, nur interrompitaj de la paŝoj de la Porkino kaj siaj sep porkidoj kaj la Kaaporo.
La Porkino kaj siaj sep porkidoj estas mistera porkino blanka kiel kapoko, kiu promenas kun siaj sep porketoj, fosante la teron serĉe de enterigita ringo. Nur kiam ĝi trovos tiun ringon, ĝi povos rompi la sorĉon kaj fariĝi la baronino, kiun ĝi iam estis. Pro ŝia perverseco, en la tagoj kiam estis sklavoj, nigra sorĉisto farigis ŝin porkino kaj transformis ŝiajn sep infanojn en porkidojn.
Kaaporo estas harplena, duonviro kaj duonsimio, kiu kutime rajdas pekariojn kaj haltigas vojaĝantojn por peti fumon.
Tiu, kiu preterpasis, rajdadis superban pekarion kun elstarantaj dentegoj, tiel korpulenta kaj fortika, ke por trairi la arbaro ĝi eĉ ne evitis la arbustojn – ĝi faligis ilin.
Je tio aŭdiĝis striga pepo de proksime. Saci’ atente aŭskultis kaj montris malagrablan vizaĝon.
– Strigo vokas min. Ĝi avertas, ke io okazis en la bieneto de sinjorino Benta. Mi devas iri por kontroli tion, kio okazis.
– Ĉu vi lasos min sola? – murmuris la knabo ene de la kaŝejo, provante regi sian timon.
Kun la unukrura amiko apud li, li sentis sin sekura; sed resti sola dum minutoj en tiu arbaro plena je misteroj kaj des pli en tiu sinistra noktomeza horo, estis malfacile por sin teni. Peĉjo tamen regis sin kaj diris, klopodante por montri kuraĝon en la koro:
– Do, iru, sed ne longe restu tie ĉar… ĉar mi multe ŝatas konversacii kun vi, ĉu vi komprenas?
Kun rideto de iu, kiu perfekte komprenis, kio okazas en la koro de sia kunulo, Saci’ iris por paroli kun la strigo.
Minutojn poste li revenis kun maltrankvila vizaĝo. Peĉjo rimarkis la ŝanĝon, kaj demandis:
– Kio okazas?
– Tre serioza afero. Kiam mi forlasis la bieneton de sinjorino Benta, mi lasis tie strigon, kiu estas mia sklavo, por averti min pri iu eksterordinara okazaĵo. Nu, la strigo ĵus alvenis kun malagrabla novaĵo.
– Kio okazas? Diru tuj…
– Kuka iris al la bieneto kaj ostaĝigis Nazulinon…
– Ho, ne! – kriis la knabo, kun la haroj levitaj. – Ni devas savi ŝin, Saci’! Mi donos al vi ĉion, kion vi volas, se vi instruos al mi kiel depreni Nazulinon el la ungoj de ĉi tiu terura monstro…
Kuka! Peĉjo ankoraŭ havis tre freŝan memoron pri tiu sorĉistino de la rakontoj, kiujn la vartistino rakontis al li en la fruaj jaroj de sia vivo. Li eĉ memoris kelkajn versojn, kiujn ŝi kantis por endormigi lin:
Dormu, bebeto, ĉar Kuka venas tuj; paĉjo estas for, panjo estas ĉe l’ lavuj’.
Li memoris, ke aŭskultante ĉi kanzonon, li sentis timon kaj fermis la okulojn kaj tuj dormis. Post kiam li kreskis, li neniam plu aŭdis pri Kuka, krom minutojn antaŭe, kiam Saci’ diris al li, ke Kuka estas la Reĝino de Malbelaĵoj. Ĉu tio estas vero? Vero aŭ ne, li devis tuj reiri al la bieneto.
– Ni iru, Saci’! Ni devas atingi la bieneton kiel eble plej baldaŭ, por certigi nin pri tio, kio okazas. Eble la strigo mensogas, sed eble ne.
– Ne estas mensogo, – diris Saci’. – Mia strigo ne mensogas. Sed eble la knabino estis ostaĝigita de alia ento ke ne Kuka. Ĝuste tion, ni devas kontroli.
– Kio?, se vere estas Kuka. Kion ni faru?
– Mi ne scias. Mi devas pripensi. Kuka estas multpova, kaj perversa kiel nur ŝi mem. Sed ni devos trovi manieron agi. Mi havas ideon. Venu kun mi.
Ili forlasis la kavon de la aspidospermo kaj prenis la vojon al la bieneto de sinjorino Benta. La nokta mallumo nenion embarasis Sacion, kiu, kiel ido de la tenebroj, vidadis en mallumo eĉ pli bone ol sub la suno. Sed la kompatinda Peĉjo multe suferis. Li nur sukcesis gvidi sin per la ardaĵoj de la pipeto, pro tio li stumblis sur multaj lianoj kaj stumpoj da putra ligno, enprofundigis la piedojn en formikejojn kaj dazipajn truojn, kaj vundiĝis en vizaĝo kaj brakoj pro la dornoj. Sed lia fervoro alveni estis tia, ke li eĉ ne sentis la doloron de la gratvundetoj.
– Se ni iras tiamaniere, ni malfruos, – subite diris Saci’. – Se vi bone rajdas, ni povas rajdi sur pekario.
– Mi bone rajdas. Mi jam rajdis tre sovaĝan bovidon, kiu terure saltis sed ne faligis min.
– Do, ĉio estas solvita. Rimarku! Aro da pekarioj venas al ni. Grimpu ĉi tiun arbon; tuj kiam mi donos la signalon, ĵetu vin kun malfermataj kruroj sur la dorson de la unua en la vico. Mi saltos post vi.
Tion ili faris. Ambaŭ supreniris al malalta arbo; tuj kiam la ĉefpekario pasis sub la arbo, Peĉjo kaj Saci’ ĵetis sin sur ĝi, alkroĉiĝante al la longaj haroj de ĝia kolo. Timigita de tiu manovro, la kompatinda pekario ekflugis en freneza galopo tra la arbaro, en la direkto dezirata de Saci’. La lerta koboldeto havis kapablon por ĉio, inkluzive peli sovaĝan pekarion, kvazaŭ sekure kontrolus ĝin per bona paro da kondukiloj. Peĉjo ne komprenis kiel Saci’ sukcesis tion, nek havis tempon demandi. Ĉiuj liaj energioj nur estis sufiĉaj por resti firma sur la dorso de tiu nova raso de ĉevalo. Tiu kurado kun Saci’ en la nokto estis la plej aŭdaca aventuro de lia vivo. Kiom ajn da jaroj pasis, li neniam sukcesis forgesi ĝin.
22 – Ili alvenas al la bieneto
Post longa galopado, la knabo rimarkis, ke ili jam alvenas al la bieneto. Li vidis la dometon de oĉjo Barnabaso kaj, proksime, la ponton. Poste, la paŝtejojn. Fine, la domon de lia kara avino.
En la korto ili desaltis de sur la pekario, kiu, liberigita de la ŝarĝo, daŭre kuris kun eĉ pli granda rapideco. Ili eniris. Estis silento kaj la domo estis tute lumigita – vera strangaĵo je tiu horo.
– Ni havas novaĵojn, – murmuris la knabo. – Lumo je ĉi tiuj horoj estas malbona signo…
En la manĝoĉambro, li trovis sinjorinon Benta sidanta sur sia malalta seĝo, kun la kapo en la manoj. Apud ŝi, onklino Nastácia estis etendita sur la planko. La du maljunulinoj tiel absorbiĝis, ke neniu rimarkis la alvenon de la kuraĝaj savantoj.
– Kio okazas, avinjo? – kriis Peĉjo.
Sinjorino Benta levis la kapon kaj larĝe malfermis la okulojn, kvazaŭ la apero de Peĉjo estus sonĝo. Onklino Nastasja faris la samon, pli timigita ol surprizita pro la revido de la knabo.
– Peĉjo! – kriis la kompatinda avino kun esprimo de espero en la okuloj ruĝaj pro ploro. – Finfine vi aperis! Mi malesperas ĉi tie, ĉar perdi nepinon estas tro multe, sed perdi du genepoj estus io ekster miaj fortoj…
– Ĉu perdi du? Ĉu vi volas diri, ke Nazulino malaperis?
– Jes, mia filo! Tuj post kiam vi malaperis de la domo laŭ la plej mistera maniero, dirante nenion al iu ajn, Nazulino promenis ĉirkaŭ la paŝtejo por vidi ĉu ŝi trovas vin. Ŝi ĉirkaŭpaŝis kriante “Peĉjo! Peĉjo!” multan tempon, ĝis subite ŝi silentis. Ni pensis, ke ŝi trovis la forkurinton kaj ni estis tre feliĉaj. Sed tempo pasis kaj Nazulino ne revenis. Mi kaj onklino Nastasja iris al la paŝtejo, ni atingis la domon de oĉjo Barnabaso kaj nenion. Tio, je la tria posttagmeze. Estas jam la dua matene kaj ni ankoraŭ ne havis la plej etan ideon pri tio, kie eble troviĝas mia kompatinda nepino…
Sinjorino Benta denove ekploris, akompanata de onklino Nastasja.
Peĉjo diris al ŝi, ke li estis en la arbaro kaj sekrete konsultis Sacion. Poste, por konsoli sinjorinon Benta kaj la nigrulinon, li diris, ke ili scias, kie Nazulino estas kaj tuj kondukos ŝin hejmen.
– Ĉu tio estas vero aŭ ĉu vi inventas por konsoli min?
Peĉjo, kiu neniam mensogis, tiel kompatis la plorantajn maljunulinojn, ke unuafoje en sia vivo li decidis trompi ilin per tre granda mensogo. Li ridis kaj diris:
– Ne timu, avinjo! Mi kaj Nazulino decidis ludi grandan ŝercon kun vi, sed tio estas sekreto, kiun mi ne rajtas rakonti. Nur morgaŭ, je tagiĝo – kaj li ridetis.
Sinjorino Benta iom trankviliĝis sed severe riproĉis la knabon kaj montris al li la ĝenon, kiun kaŭzis tiu stranga “surprizo”. Ŝi diris, ke ŝi suferas pro la koro kaj ke se aferoj tiaj ripetiĝas, ŝi certe iros al la tombo antaŭ la ĝusta tempo.
Peĉjo trankviligis ŝin laŭeble kaj eliris al la korto, kriante, ke ŝi trankviliĝu, ĉar post unu aŭ du horoj li revenos kun la knabino.
En la korto, denove sola kun Saci’, li diris:
– Kaj nun, amiko Saci’, kion ni faros?
– Mi preparas mian planon, – respondis la diableto. – Mi jam inspektis la tutan domon kaj la korton. Mi estas sur la spuroj de la rabistino.
– Ĉu rabistino? – ripetis la knabo sen kompreni.
– Jes. Nazulino estis forrabita de Kuka. Mi malkovris la spuron de la aĉa sorĉistino proksime al la pordego. Ni devas iri al la kaverno kie ŝi loĝas kaj kontroli tion, kio okazas.
– Sed se Kuka estas tiel ĉiopova kiel vi diras, kion ni povas fari?
– Mi ankoraŭ ne scias. Tie ni vidos. Ni nepre ne rezignu. Se ŝi estas ĉiopova, mi estas ruza. Multfoje ruzo superas forton. Pleniĝu je kuraĝo kaj sekvu min. Malbone estas, ke ni lasis eskapi la pekarion, kiu venigis nin. Ni bezonas trovi novan manieron iri.
– Tio estas facila. Mia ĉevaleto estas en la stalo. Trankvila kiel ĝi estas, ni sukcesos rajdi ĝin
– Nu, ni iru al la ĉevaleto, – konsentis Saci’.
Vere ne estis malfacile. Tuj kiam la ĉevaleto rekonis la posedanton, ĝi venis en rapida trotado. Peĉjo surgrimpis kun Saci’ malantaŭe, kaj la ĉevaleto ekgalopis.
Peĉjo tuj rimarkis, ke iu ajn besto rajdata de Saci’ ŝanĝis siajn manierojn kaj fariĝis ne nur pli malpeza ol iam ajn kaj fajroplena, sed ankaŭ kun senco de direkto, kiu ŝajnis supernatura. Sennombrajn fojojn li rajdis la ĉevaleton kaj galopis sur ĝi; neniam tamen li vidis ĝin tiel impetema kaj rapida. Estis kvazaŭ Saci’ komunikus al ĝi ian magian forton, ne propran al ĉevaloj. Tia estis la rapideco de la galopado, ke Peĉjo diris:
– Ĝi aspektas pli kiel la fama Pegazo ol mia malnova kaj malrapida ĉevaleto! Mi strangas pri ĉi tio…
– Prio nenio vi miru, – konsilis Saci’. – Ĉio estas mistero, kiun nur mi konas kaj kiu ne indas klarigi nun. Ne parolu al mi, ne ĝenu min. Mi penas perfektigi mian planon ne nur trompi la perversan Kukan, sed ankaŭ puni ŝin kiel ŝi meritas.
– Rakontu almenaŭ iomete de via bonega ideo, por konsoli min.
– Estas ideo, kiun mi lernis de sinjorino Benta – respondis Saci’.
– Ĉu kun avinjo? – demandis la admirata knabo. – Kiel, se avinjo neniam havis kuraĝon por paroli kun vi?
– Jes, ŝi neniam parolis al mi, sed multon de tio, kion ŝi diradis, mi aŭdis de interne de la botelo. Miaj oreloj estas tre akraj. Mi memoras la historion de la akvoguto, kiun ŝi rakontis unu nokton…
– Ĉu akvoguto? – ripetis la knabo, komprenante malpli kaj malpli. – Mi ne kapablas kompreni tion, kion vi diras.
– Mia celo estas atingi la kavernon de Kuka! – ŝerceme respondis Saci’.
Antaŭ la rifuzo pri rakonti la planon, la knabo eksilentis. Instigata de Saci’, la ĉevaleto pliigis la rapidon de la galopado, tiel ke antaŭ duonhoro ili jam estis en tute nova regiono por la knabo.
– Kie mi estas? – li pensis, sen kuraĝo pridemandi Sacion, pro tio ke li vidis lin koncentrata je la aranĝoj de la gravega plano.
23 – Kuka
Subite Saci’ diris:
– Estas tie!
– Kio estas tie? – demandis Peĉjo.
– La kaverno de Kuka, en tiu monto de nudaj ŝtonoj. Mi bone konas tiujn lokojn.
Peĉjo rigardis laŭ la indiko kaj vidis nur grandajn ombrojn. Kvankam estis nokto de plenluno, estis nebuloj en la ĉielo, tiel ke oni ne sukcesis percepti pli ol la formo de la monto antaŭ ĝi. Ke la regiono estis rokeca, tion Peĉjo tuj rimarkis, pro la fajreroj deprenitaj per la eta ĉevalo sur la grundo. Tamen li ne stumblis, kio estus tre natura por besto alkutimiĝinta nur al bonaj vojoj aŭ kampoj sen ŝtonoj.
– Mi ne rekonas mian ĉevaleton! – diris la knabo. – Ĝi ne estas la sama. Eĉ ne stumblis…
– Mi donis al ĝi por manĝi sep foliojn de planto, kaj nur mi scias, al kio ĝi utilas.
– Mi bone suspektis. Estus bonege, se vi povus instrui al mi la sekreton de ĉi planto. Per ĝi ni povus transformi eĉ mortintan azenon en Bucefalon…
Saci’, malgraŭ siaj kapabloj kaj ruzaĵoj de eta demono, ignoris la historion de la famaj ĉevaloj, pro tio li nenion komprenis pri la citaĵo de tiu Bucefalo.
– Kiu besto estas tio? – li demandis.
– Ho, estis la ĉevalo de Aleksandro la Granda, tre kuraĝa ĉevalo, kiun neniu viro sukcesis malsovaĝigi krom Aleksandro. Iun tagon, kiam ni estos trankvilaj, mi rakontos la historion de la grandaj ĉevaloj.
– Jes – interrompis Saci’ – sed nun fermu la bekon. Ni estas en la regiono de Kuka, kie ajna malatento povas multe kosti al ni. Ĉi aĉa sorĉistino havas orelojn eĉ pli akrajn ol la miaj.
Peĉjo eksilentis.
Ĉimomente, la luno eliris el malantaŭ la nuboj kaj li povis vidi pli bone, kie li estas. Antaŭ ili staris la muro de monto de nigraj ŝtonoj, kun tordita arbareto elkreskanta el la breĉoj. Ĝi estis diableca pejzaĝo, kiu metis la plej strangajn tremetojn sur la nervojn de la homoj. Bona loko nur por loĝejo de monstroj kiel Kuka…
– Estas tie! – mallaŭte murmuris Saci’, kaj li montris nigran aperturon. – Estas la enirejo al la kaverno de la granda perversulino.
– Kiel vi scias? – demandis Peĉjo.
– Kia demando! – ironie respondis Saci’. – Mi scias, ĉar mi scias. Estis amuze, ke Saci’ ne scias, kie loĝas Kuka… Sed, silento! Ni devas eniri kun mil singardoj, surgrunde, kvazaŭ ni estus serpentoj. Ne! Ne! Plej bone estas alivesti nin en foliaro.
– Kio?
– Sen demandoj. Faru tion, kion mi faras, sen diskuti, – ordonis la koboldeto, kaj li foriris por pluki foliplenajn branĉojn de la plej proksima arbo.
Peĉjo faris la samon. Tiam Saci’ kolektis maldikajn lianojn, per kiu li ligis la foliaron ĉirkaŭ sia eta korpo. La knabo imitis lin.
Ili staris same kiel du moveblaj arbustoj kaj, tiele kaŝvestitaj, iris al la kaverno de la terura monstro, piedpinte, tiel malrapide, ke ili bezonis dudek minutojn por marŝi kelkajn metrojn.
Subite, post preterpasi kurbon, ili vidis la “reĝinon” en angulo. Ŝi sidiĝis antaŭ fajro, tiel ke la lumo de la flamoj permesis al la “foliaro” vidi ŝian vizaĝon en sia tuta terura malbeleco. Kia monstrego! Ŝi havis aligatoran vizaĝon kaj ungegojn kiel akcipitroj. Rilate al sia aĝo, ŝi certe havis pli ol tri mil jarojn. Ŝi estis tiel maljuna kiel la tempo.
– Ni bonŝancas, – diris Saci’ ĉe la orelo de la knabo. – Kuka dormas nur unu nokton ĉiujn sep jarojn kaj ni ĝuste alvenas al unu el tiuj noktoj.
– Kiel vi scias? – demandis Peĉjo, kies scivolemo ne havis limojn.
Saci’ furioziĝis kaj minacis lin tiele, ke se li daŭrigos per tiaj demandoj, li lasu la knabon tie sola por ke li estu vorata de la monstro. Poste li bruligis sur la pipo misteran folion, kiun li prenis sen ke la knabo rimarku.
– Ĉi fumo pli enprofundigos la dormon de la reĝino kaj ŝi dormos kiel la ŝtonoj de ĉi kaverno. Post tio, ni devas ligi ŝin tre forte.
Tuj kiam la fumo atingis la muzelon de Kuka, ŝi, kiu jam montris dormosignojn, pendigis la kapon flanken kaj ekronkis.
Ŝi jam dormas, – diris Saci’. – Ni nun povas demeti niajn foliajn vestaĵojn kaj foriri serĉe de lianoj. Mi konas lianujon, kies lianoj valoras pli ol ŝnuro – ŝajnas ke ĝi estas liano specifa por ligi kukajn…
Ili demetis la foliojn kaj forlasis la kavernon tre kontentaj, ĉar ĉio glate funkciadis.
24 – La bobeno de lianoj
Post kiam ili tranĉis la lianaron, ili venis kun du grandaj volvaĵoj, kaj sen ia timo, ĉar la ronkoj de Kuka montris, ke ŝi dormas kvazaŭ ŝi ne dormis ekde sep jaroj kaj komencis ligi ŝin de kapo al piedoj.
Denove Peĉjo devis rekoni, kiel lerta kaj sperta estas lia amiko Saci’. Ligado ŝajnas facila, sed ne estas. Se Peĉjo ligintus Kukan, pli probable estis, ke post du minutoj la sorĉistino tuj sin liberigus de la lianoj. Sed kun Saci’, la ago ligi perfekte okazis. Ŝajnis ke la diableto nur faris tion dum la tuta vivo. Li ligis ŝin per la sama scienco, per kiu araneoj ligas muŝojn en siaj retoj, sen lasi malfortan punkton. La sekreto, li klarigis, estis atenti al ĉiuj detaloj, tiel ke kiam Kuka vekiĝos ŝi ne sukcesos fari la plej etan movon. Ĉar se ŝi sukcesos eĉ etan movon, kiom ajn malgrandan, ŝi malfiksos iun nodon; kaj poste ŝi malfiksos en alia punkto – kaj tiele ŝi tuj liberiĝos.
Kiam la laboro finiĝis, anstataŭ Kuka, vidiĝis sur la grundo vera bobeno de lianoj.
– Jen, sinjoro! – kriis Peĉjo. – Mi lernis hodiaŭ pli ol en mia tuta vivo. Ĉi tiu diablo eble havas la forton de cent elefantoj, sed mi dubas, ĉu ŝi eskapos al “nia” ligado.
Saci’ ridetis al tiu “nia”, sed silentis. Li nur viŝis la ŝviton de la frunto.
– Nun ni devas veki ŝin, – li diris poste.
– Lasu tion al mi, – diris la knabo. – Per bona dura bastono, mi vekas ŝin bone vekinte.
– Sen bastono! Vi ne konas Kukan. Tri-miljara monstro, kiel ŝi, ridos pri la frapetoj de knabo kiel vi. Perforte estas neeble batali kontraŭ ŝi. Ni devas esti ruzaj. La uzota armilo estas la akvoguto.
– Jen, denove vi venas kun la akvguto! – diris la knabo. – Tio eĉ ŝajnas ŝerco, vi volas regi super la sorĉistinon kun eta akvoguto…
– Nu, eksciu, ke estas la nura maniero. “Guto frapanta eĉ ŝtonon ĝi boras”.
Peĉjo ne komprenis kaj gapis dum li spektadis la manovrojn de Saci’. La sperta estaĵo grimpis kiel simio per la gutantaj stalaktitoj de la kaverno ĝis li atingis tiun, kiu estis ekzakte super la kapo de Kuka. Kaj de tie li direktis flueton da akvo, tiel ke ĝi malrapide degutis ĝuste mezen de la frunto de Kuka.
– Sufiĉas, – li diris. – En la komenco ŝi eĉ ne sentos ĝin; sed kun la daŭrigo la doloro fariĝos tiel granda, ke ŝi sentos sin venkata.
– Jes! – murmuris la knabo. – Estas invento, kiun mi neniam imagis, sed nun mi memoras, ke avinjo rakontis al ni tiun historion…
– Jes, – diris Saci’. – Ni ambaŭ aŭdis ĉi rakonton pri la antikva torturo; sed nur mi atentis kaj mi nun profitas de tio, kion mi lernis. Mi estas dekoble pli lerta ol vi, Peĉjo. Ĉu vi ne konsentas?
La knabo ne havis alian elekton ol pensi, ke jes, li konsentas.
La gutoj komencis fali. La unuaj cent ne impresis la sorĉistinon, kies dormo ŝajnis plej bongusta. De tiam, tiu dormo ne ŝajnis tiel trankvila. Ŝi komencis grimaci, kvazaŭ ŝi sonĝus iun teruran sonĝon. Fine ŝi malfermis unu okulon kaj poste la alian.
Dum kelkaj minutoj ŝi restis stulteta, rigardante tiujn du estaĵojn kun la manoj sur la talioj, kiuj rigardadis ŝin sen ion diri. Tiam ŝia percepto ekvekiĝis kaj ŝi rimarkis ke guto falas sur sia frunto. Ŝi klopodis por ŝanĝi pozicion. Ne sukcesis. Nur tiam ŝi rimarkis, ke ŝi estas ligita kvazaŭ bobeno kondamnata al la plej absoluta senmoveco.