Malhistorio – ĉapitro 0.
ĉiu homo rajtas havi du animojn.
la libro estas la dua animo de la homo.
epilogo: la longa nokto.
Amen.
La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos.
la ŝafaj homoj eliradis el trajno, kiam ili vidis la eksteran grandan lumaĵon. afliktaj blekadoj kaj jen la ŝafaj homoj iĝis ŝafinoj kaj kiel ŝafinoj ili kornofrapis kaj interpuŝiĝis serĉe al forirejo. ŝafaj beboj estis piedpremataj, komence pistataj la manetoj, poste knedataj la korpoj kaj jen rompitaj ventroj kaj la hufoj de tiuj, kiuj kuradis supre, malpuriĝis per varma kaj ruĝa sango.
Kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.
la rata instruistino instruis al la uniformvestitaj ratetoj la gravajn vortojn, kiuj tenas la koron ene de la senbrila ujo kaj la vivon ene de mallarĝa muro. la rata instruistino kondiĉadis siajn lernantojn kiel lerni pri aferoj, kiuj starantan tenas mortintan homon, kvazaŭ eblus samtempe esti mortinta kaj vivanta, fantomo obeema al la instancoj. kaj al la rata knabeto, kiu moviĝis pli ol permesate, la rata instruistino skoldis kaj diradis ke sen atento al la instruo, neniam kaj neniel estos li grava homo. tiam, ili aŭdis la eksplodon kaj hororitaj kaj plentimege ili inter si rigardis kaj el iliaj okuloj kvazaŭ eskapadis fajraĵoj de granda teruro kaj ili kuntiriĝis kaj ne havis la rajton je lasta ĉirpeto ĉar la tegmentoj falegis kaj ili, amase platigataj, sin transformis en viandejan paston, malsekan kaj forte odorantan.
Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro; se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro.
kaj en la grandaj bankoj, la putoraj viroj kaj la vulpaj virinoj kaj la lupaj maljunuloj valsante amuziĝis pro siaj ruzaĵoj, kaj tio pli violente briligis iliajn okulojn; kaj ili flaris sin kaj sin spionis kaj inter si mezuris siajn fortojn kaj ĉio tio faris ke pli forte eliĝu la fetoroj de iliaj pendhaŭtecaj korpoj kaj de iliaj feloj plenaj je oficista ŝvito. tiam okazis ke venis granda krevo kaj la vitraĵoj diseriĝis je multege da pecetoj kaj ili rimarkis ke ĉiu klopodis por diveni kiu minacas ŝteli iliajn tekojn plenajn je alies mono. tamen ili ne havis tempon por scii pri la granda bombo ĉar la planko malfermiĝis kaj, kvazaŭ infera buŝo, glutis iliajn vostojn kaj iliajn dentojn kaj iliajn krifojn kaj iliajn malicaĵojn. ili ere malintegriĝis.
