LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 01, 02, 03 kaj 04
01 – La letero de Eta Polekso
La bieneto de sinjorino Benta famiĝis kaj en la reala mondo kaj en la tiel nomata Mondo de Mensogo. La Mondo de Mensogo, aŭ Mondo de Fabelo, estas tio, kion plenkreskuloj nomas la lando kaj aferoj de Mirlando, kie loĝas nanoj kaj gigantoj, feinoj kaj sacioj, piratoj kiel Kapitano Hoko kaj anĝeloj kiel Flor’ de l’ Altaĵoj. Sed la Mondo de la Fabeloj vere ne estas falsa mondo, ĉar tio, kio ekzistas en la imago de milionoj kaj milionoj da infanoj, estas same reala kiel la paĝoj de ĉi tiu libro. Kio okazas estas ke infanoj, tuj kiam ili fariĝas plenkreskuloj, ŝajnigas, ke ili ne plu kredas je tio, je kio ili kredis.
– Mi nur kredas je tio, kion mi vidas per la okuloj, flaras per la nazo, prenas per la manoj aŭ gustumas per la langopinto, diras la plenkreskuloj. Sed tio ne estas vero. Ili kredas je mil aferoj, kiujn iliaj okuloj ne vidas, nek ilia nazo flaras, nek iliaj oreloj aŭdas, nek iliaj manoj kaptas. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”
