La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 11 kaj 12
11 – En la nesto de la kolibro
Tuj la vojaĝo de Emilja finiĝis, ĉar ĉiuj distancoj estas mallongaj por la rapideco de la kolibroj. Ĝi finkonstruadis sian neston en truo ĉe la vojo, apud la vilaĝo.
Ĝi alvenis tien, faligis la vatan bulon kaj fiksis ĝin per sia beko en certa punkto en la nesto.
Poste ĝi malaperis. Certe ĝi iris por preni la aliajn bulojn. Emilja metis la kapon for el la bulo kaj kaŝrigardis. Grandega nesto de diametro egala al kvinoble ĝia alteco. Ovo estis neniu. Nur kapokoj de ĉiuj koloroj. Emilja pripensis tion, kion fari, kiam ŝi aŭdis bruon. Estis la grandega kolibro, kiu revenis kun alia tufo en la beko – Joĉjo. Je la tria vojaĝo ĝi alportis Kanjon. Emilja surpriziĝis ĉar ŝi estis silenta, sed tiu silento venis de averto de Joĉjo. “Se vi daŭre ploras, ĉiuj monstroj eltrovas nian imitaĵon kaj adiaŭ, Kanjo!
Ŝi komprenis kaj silentis.
La bela kolibro aranĝis la du vatajn bulojn laŭ la plej bona maniero kaj lokiĝis en la nesto. Estis jam malfrue, tempo por ke la birdoj dormu. Emilja penseme silentis. Ŝi preferis ne paroli al siaj kunuloj. Ili estis malproksime kaj, krom tio, la kolibro povu percepti. Ŝi komforte aranĝis sin por dormi. Kaj ŝi dormis la plej agrablan dormon de sia vivo. Kia plezuriga varmo! Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”
