apolono kaj hiakinto, 14.
alio intencis ekpreni la litkovrilon sed hontis kaj haltigis la geston. li rigardis malsupren, kvazaŭ ŝafido, kaj atendis ian ordon. nuda, frostotremanta. teofilo leviĝis, envolvita de la kovrilo, plenigis alian glason. prenu. trinku iom. kovru vin ĉar malvarmiĝas, ĉu vi ne sentas malvarmon? li klinis sin, prenis la surplankan litkovrilon kaj kovris alion. Li timas, li havas vilaron sur la tuta ventro, li ne estas malgranda, li ne estas kiel luis’. Mi ne ŝatas paroli tiamaniere, per ĉi voĉo, mallaŭta, intimeca, li suspektos. Cetere, kio gravas?, li jam devus scii pri tio, kion ni faros tujtuj… ni… ni… Ne, ne, mi ne ŝatas ĉi vorton. Kelkaj vortoj estas strangaj, ni klopodas por kontroli ilin kaj, kiam ni rimarkas, ili venas supren kaj jen ili jam pensitaj. Se mi estus ŝafisto kaj malfermus la pordegon, mi lasus ke eliru la ŝafojn, unun post la alia, ĉiujn blanketajn, sed aperus iun nigran ŝafon kaj mi ŝlosus ĝin kaj ne permesus ke ĝi eliru kaj ĉi nigra ŝafo estas malagrabla fivorto kaj pro tio mi ne permesos al ĝi foriri kaj ni supozu ke la nigra ŝafo estas la vorto fiki kaj ĝi volas liberiĝi kaj forlasi kaj mi kontrolus kaj permesus ke foriru la blankajn ŝafinetojn kaj mi povus diri ekzemple ke alio kaj mi demetos la vestoin kaj ni dormos kune sed tio nenion signifas kaj poste mi kaj alio amos unu la alian sed ĉi tio ne estas vero ĉar mi ne amas lin kaj kun li mi volas nur ĝui kaj se mi volus li permesus ke mi faros ĉion, kion mi volas, ĉar li estas mia servisto, sed mi ne volas ke li estu servisto kaj mi opinias ke, se li enmetos la genuon interne de miaj kruroj mi malfermos kaj permesos ke li… sed estas tro granda… kaj ni fikos ĝis morgaŭ jen la nigra ŝafo pasis!
teofilo staris ĉe la fenestro, rigardante tra la fendoj. li turnis sin. la servisto ankoraŭ kuŝas, tre senmova, sed la glaso estas malplena. kiam teofilo alproksimiĝis, li montris duonon de la korpo. ĉi kovriloj estas merdaĵoj. prenu pli da vino. nun mi iras al la kvara aŭ kvina glaso, mi eĉ ne scias. li plenigis la du glasojn. prenu! li sidiĝis apud la piedoj de alio. sciu, alio, mi scias ke estas malfacile por homoj subite parolu… vi ĉiam devas obei, subite… intimiĝi… estas malfacile, ĉu ne? trinku kaj tio iĝos pli facile. ĉu vi jam ebriiĝis antaŭe?
ne.
sed vi certe jam trinkis tro da vino?
jes.
ĉio iĝadas tre bunta. kaj li haltis la rigardon rekte al la kruĉego. plenigu mian glason. ŝajnas ke mi ne plu povas leviĝi.
Visitas: 213