apolono kaj hiakinto, 8

apolono kaj hiakinto, 8. 

Mi kredas ke hans nenion rimarkis. Li ne suspektis kiam mi diris ke ni lasu luison tie supre. Kiam mi reiris tie, li jam ne plu estis. Oni postulas la morton de la malliberuloj. Tiu monstro devus esti la unua por morti, je plej violenta morto. Aŭ, kiu scias?, eble forlasi lin por poste kaj poste kaj li putros en la hororo de tiu atendado. Mi ne plu povas gvati ilin. Malbenita hans! Kial la sekretaj pordoj estas fermitaj? Mi ne rimarkis tion. Mi kredas ke antaŭ kelka tempo mi fermis ilin, mi ne plu memoras pro kio. Ĉu ne pli bone se ni lasas ilin malfermitaj? Por iu krizo… Vi pravas, hans, morgaŭ mi faros tion. Morgaŭ mi ankaŭ devos decidi pri la malliberuloj. Hans opinias ke sep pendumadoj kaj festo feliĉigos la popolaĉon. Mi volus savi tiun por pli malfrue. Mi pensas ke li faris ion al luis’, estis indicoj de fingroj kiuj premis lian braketon, kion li intencis fari? Li vekiĝis ĝuste kiam mi forlasis la ĉelon, tiu porko! Mi bezonas paroli al li, sed kiel mi scios, ĉu li jam estis vekiĝinta kiam mi lin kisis? Kial li kriis ne? Ĉu eble li sentis mian buŝon sur lia ventro? Aŭ eble li estis ĵus vekiĝinta kaj memoris pri la malliberulo? Li aspektis kiel skulptaĵo el karno, neniu artisto prilaboros tiel altvaloran lignon. Mi pensas ke mi ne devas mortigi lin. Mi bezonas trovi manieron, por lasi la sekretajn pasejojn malfermitaj. Se Hans nenion scius!… Li ne bone komprenis, kiam mi transdonis al li la regadon de la kastelo. Mi ankoraŭ estas tre konfuzita, hans, mi fordonos min tute al studado de iuj manuskriptoj, por iomete trankviliĝi. Mi ne scias ĉu vi komprenas. Certe, ke mi komprenas. Mi volas iri al la monaĥejo de la tilioj, la pastro diris al mi, ke oni ĵus trovis riĉan kvanton da legendoj kaj kanzonoj de la pilgrimantoj. Sed mi nur vojaĝos venontsemajne. Do, ni devas organizi la vojaĝon. Mi kredas ke hans suspektas pri nenio, kontraŭe, li ne estus tiel trankvila rilate min. Ne, hans, mi prenos nur unu serviston, mi volas rapide atingi la monaĥejon, vi scias, nun ne plu estas danĝero kiam oni transiras laŭ la interkrutejoj. Ĉi tiu estas la sola maniero por ke mi ne riskos, la ĉeesto de luis’ perturbas min. Resti for de li dum kelka tempo. Mi ne scias, kio okazos al mi se hans suspektus… Mi kredas, hans, ke unu tago sufiĉos por la vojaĝo. Mi bezonas esti for de li, mi terure timas lian ĉeeston. Hans devas scii nenion. Ĉu eble luis’ akceptus iri kun mi? Mi irus kun luis’ kaj la servisto restus ĉi tie. Ŝi ankoraŭ dormas, ĉu mi vekus ŝin, se mi stariĝu kaj foriru por iri al la biblioteko? Ne, ĉi ideo estas freneza!, se mi forlasas la kastelon por esti for de luis’!, kiel mi povas pensi pri konduki lin? Tio estas terura! Ankaŭ ŝi, certe, nenion suspektas… 
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 8”
Visitas: 257

apolono kaj hiakinto. 7

apolono kaj hiakinto, 7. 

teofilo malsupreniris kaj vizitis la malliberejon. 
Mi konas ĉi gardiston. Ah!, estas la lanculo, ŝajnigante ke li ne rigardas ŝveliĝintan kvanton da kunpremitaj karnoj. ĉinokte, kiu estos ĉi tie en via posteno? 
ni mem, sinjoro. je la unua horo okazos la interŝanĝo de la gardostarantoj. 
ĉi tien venos pastro. ne faru demandojn. li prezentos ĉi tiun ringon, bone vidu mian blazonon, certe vi konas ĝin, kaj li venos por preni la konfeson de la malliberuloj. eble ankaŭ venos lia helpanto. vi devos sekvi ilin ĝis la ĉeloj. 
kaj rapide foriris. luis’ atendadis en la biblioteko. 
ĉu vi prenis ĝin? 
estas ĉi tie. 
hm!, hm! vere laŭ mia mezuro. la kapuĉo kaŝos mian vizaĝon. ĉu vi volas iri? 
luis’ ne respondis. post iom da tempo, li malsupreniris. jam estis mallume, kiam li revenis kun fruktoj kaj fromaĝo. teofilo manĝis ion, stariĝis ĉe la fenestro kaj atendis iom. 
ĉu vi volas iri? li ripetis. 
mi ne scias. 
estu kuraĝa; tenante lin je la ŝultroj. nenio okazos al ni. Liaj karnoj ankoraŭ estas dolĉaj. Kia stranga rideto! Eskapis de li la brilo de la rigardo. ĉu ni iru? 
jes. ĉu mi estas via helpanto?, do. kun voĉo timema kaj malkuraĝa. 
vi silentos la tutan tempon. mi nur volas koni ilin pli bone. 
Continue lendo “apolono kaj hiakinto. 7”
Visitas: 295

apolono kaj hiakinto, 6

apolono kaj hiakinto, 6.

luis’ restis ĉe teofilo dum du pliaj tagoj. li ne ridetadis, ne paroladis; se li ne estis ĉe la lito, li absorbiĝis en rigardo de la detaloj de la tenilo de sia ponardo. teofilo respektis lian silenton kaj lian flankeniĝon. li rememoris la misteron de luis’, li nenion menciis pri tio, kio okazis dum la vizitado de la galerioj. teofilo vere ne reagis, ĉar sia spirito ŝajne vintrumadis ene de timema surpriziĝo. pli bone atendi. 
iu frapis ĉe la pordo. teofilo rigardis tra la trueto estas la pastro kuŝiĝu kaj ŝajnigu sin dormanta mi mem malfermos: 
jen, mi povas kisi la krucifikson. mi povas reciti ajnan preĝon. 
tio neniel rilatiĝas al la demono. Se demono ekzistas ĉi tie, estas simbola maniero paroli pri io, kion mi sentas ene de mi. Sed mi ne plu timas. ĉio trankviliĝis. Mi eltrovis ion, nun sufiĉas alkutimiĝi al ĉio. pastro, vere, mi volas diri, mi spertis strangan sonĝon en la antaŭa tago de la vipado kaj la sveno kaj tio perturbegis min. pro tio, la vipofrapoj. Malbenita vipo, ĉiu vipofrapo ne valoris la  duonon de ĉiu ŝprucado. 
kompreneble, kompreneble mi fizike pliboniĝis. 
ĝuste tio. mi kredas ke morgaŭ mi malsupreniros.
ne. li min vizitos ĉiutage por studi ĉe mi. li estas talenta. pro kio vi demandas tion? 
hans ne devas maltrankviliĝi. li ne ĝenas min, absolute. kontraŭe, li estas kvazaŭ sendito de la ĉielo, kiu kunportis al mi serenecon. ni interparoladas la tutan tempon. 
vi pravas, pastro. ŝajnas ke ili estas senditoj de la dio. 
jes ja, li estas iom petolema. estas rezulto de la aĝo. ah!, mi memoras nun, kio pri la malliberuloj? 
sed kial la popolo enmiksiĝas en tio? 
jes, eble vi pravas. ni diru ke ni povus sendi ses el ili al pendumado. 
ĉar ŝajnas al mi ke unu estas senkulpa. vere, ne nur unu, sed du. ĝuste tio. mi interparolis kun ili kaj ili mem deklaris la senkulpecon de tiuj du. 
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 6”
Visitas: 243