apolono kaj hiakinto, 16.
kaskado ekfaladis malproksime. kun sono de pluvo. tiele ĝi sonis dum senfina tempo, sed koste de la ripetado, ĉiam la sama sono, ĝi ne daŭris pli ol unu minuto. sed tio kio poste okazis longe daŭris. ĉi lumo, de kie venas ĉi brilo?, kiuj estingiĝas tuj kiam ĝi tuŝas Mian konsciencon. alvokoj ŝvebadis en la aero, kvazaŭ sorĉaj birdoj, nun senmovaj kaj pendantaj, tuj poste kirliĝantaj kaj senekvilibraj, kvazaŭ ili dancas la dancon de frenezo. io en iliaj korpoj eklumiĝis, nun fuĝema impreso, tuj poste frostiĝo kaj kompleta forgeso. teofilo intencis demandi tion, kiu vi estas?, kion vi serĉas en mia korpo?, kial vi altiras min kontraŭ vi mem?, sed kiam li precizis la unuan vorton de la demando, la birdoj, pendantaj kiel globoj, krevis aŭ komencis flugadon furiozan, ridegante. alio intencis ekatenti pri io, kiu sin plantis interne de siaj femuroj, sed li sentadis ke sia kapo ruliĝadis sola en la spaco, kun etaj koloraj eksplodoj. Ŝajnas ke iu mano karesas min, sed kie ĝi estas kaj kial ĉi strangaj sonadoj? Mi sentas, ke iu kruro plenigas mian korpon, sed kiel mi atentos pri ĝi?, ĉar ĉio kiu envolvas min, estas ĉi fandiĝantaj braĝoj… Mi volas vekiĝi, ŝajnas ke mi sonĝas, iu premas mian bruston por mortigi min, sed mi ne havas sufiĉan forton por vekiĝi… Mi volas vekiĝi, ŝajnas ke mi sonĝas, iu tenas mian pugon, mi ne havas sufiĉan forton por vekiĝi…
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 16”
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 16”
Visitas: 272