Malfaldata animo, ĉap. 263, 264 kaj 265.

Malfaldata animo, ĉap. 263, 264 kaj 265.

 

263.

Okazis do, ke tiu princo perdis la timon eniri la kavernon, kie li sciis, ke ekzistas demono.

kaj iam li descendis

kaj descendis

kaj descendis.

kaj li komprenis, ke la roradoj estis nur rezulto de la imago de sia antaûa timo. ke estis muĝoj, estis murmuroj, eble eĉ ĝemoj, de estaĵo, probable hida, sed kiu estis enkarcerigata kaj ĉenata kaj senmova.

kaj li plu descendis

kaj trovis koboldon.

kaj tiu koboldo estis tre bela.

verda, kun kornoj, kun satirusaj oreloj, kun vosto, korpo de maljunulo, ungegaj manoj sed tre delikataj. malfortika korpo, sed agrabla al tuŝado. bona por brakumo. kaj li havis lacertajn piedojn, tenerajn lacertajn piedojn, ĉarmajn. kaj knabetan seksorganon, kiu ne estis timiga.

kaj grandaj falintaj mamoj, kiel tiuj de maljunulino.

tamen la okuloj, la okuloj! la okuloj de tiu koboldo estis tiel helaj kaj kun tiom da kompato kaj tiom da saĝo kaj tiom da vivesprimo! kaj ili estis trankvilaj.

kaj la princo demandis al li: kial tiom longe mi vin timis?

sed la koboldo ne respondis.

 

264.

mi skribis mian trian libron dum longa periodo. ĝi estis la plej malfacila libro de mia vivo: kristokristokristo.

estas pro tio, ke mi ne sukcesis disvolvi la duan rakonton pri kristo. mi komencis ĝin en rio-de-ĵanejro kaj finis ĝin en kuritibo. ĝi estas malforta kaj delikata. ĝi certe estas libro de komencanto.

mi ŝatas la trian rakonton, eĉ se ĝi estas malprofunda.

 

265.

ĉu iu ajn muziko? ĉu iu ajn?

ne, neniam! estu nur la muziko, kiu venas por fiŝkapti en mi la fiŝojn, kiujn mi volas loĝantaj ene de mi.

Visitas: 338