Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj  de Onklino Nastasja

Ĉapitroj 25, 26, 27, 28 kaj 29

 

25 – La cervo kaj la rano

         Cervo kaj rano intencis edziĝi kun la sama junulino. Por decidi la aferon ili faris konkuron pri kurado.

         Ni havas ĉi tie tre longan vojon. Ni kuru, – proponis la cervo. – Tiu, kiu venkos, edziĝu kun la knabino.

         La rano konsentis, kaj ili planis la batalon por la sekva tago.

         La cervo ridante iris hejmen. “La kompatinda rano pretendas konkuri kontraŭ kiu? Ĝuste kontraŭ mi, kiu estas la plej rapida besto! Ho, ho, ho!…”

         Sed la rano uzis sian ruzon. Ĝi kunigis cent kunulojn, al kiuj ĝi rakontis la disputon, kaj ili interkonsentis pri la jeno: en certaj lokoj de la vojo, kaŝiĝos unu rano. Kiam la cervo alproksimiĝos kaj kantos “Lakule’, lakule’ lakule’ “, la rano tie kaŝata krios “Gulugubango, bango, le”. Kaj la rano de la veto estos, tre trankvile, ĉe la fino de la vojo, atendanta la cervon.

         Tiele okazis. Kiam komencis la vetkuro, la cervo ekflugis kiel kuglo. Cent metrojn poste, li kantis “Lakule’, lakule’ lakule’ “, certa, ke la rano, malantaŭe, eĉ ne aŭdos ĝin. Sed kun granda miro ĝi aŭdis la respondon antaŭ si: “Gulugubango, bango, le.”

         – Ĉu tio eblas? – la cervo pensis al si, kaj donis pli da rapideco al siaj kruroj. Ĝi flugis pliajn cent metrojn kaj kantis: “Lakule’, lakule’ lakule’ ” kaj aŭdis la respondon antaŭe: “Gulugubango, bango, le”.

         La cervo ekŝvitis. Ĝi donis eĉ pli grandan rapidecon al siaj kruroj, antaŭenirante ankoraŭ ducent metrojn, rapide kiel fulmo – kaj kantis “Lakule’, lakule’ lakule’ “. Sed la trian fojon, antaŭen, aŭdiĝis “Gulugubango, bango, le”.

         Kaj tio ripetiĝis ĝis la fino de la vojo, kaj, pli mortinta ol vivanta, kun la kruroj tremantaj pro la granda penado, la cervo kantis lastfoje, per voĉo de iu, kiu ne plu eltenas: “La.. ku… le’…”. Sed ĝi denove aŭdis la trankvilan voĉon de la rano, kiu respondis, antaŭen, trankvile: “Gulugubango, bango, le”… Ĝi estis venkita.

         La cervo ĵuris venĝon. En la nokto de la geedziĝo, ĝi iris al la korto de la rano kaj per bolanta akvo plenigis la lageton, kie ĝi kutime naĝas.

         Malfrue en la nokto la rano deziris bani sin en la lageton. Ĉi bum! Ĝi saltis enen kaj mortis. La cervo, tre kontenta, edziĝis kun la vidvino.

 

          – Nu, finfine aperis lerta cervo! – kriis Emilja.

          – Lerta sed perversa, – diris Nazulino. –  Ĝi bone meritas esti manĝata de la jaguaro. Kompatinda rano!

          – Ne tio! – kontraŭdiris Peĉjo. – Ĉar la rano trompis la cervon, la cervo rajtas reagi.

          – Sed ĝi pagis per alia valoraĵo, – diris la knabino. – Ĝi devus nur trompi la ranon, sed ĝi mortigis ĝin. Tio estas kruelaĵo.

          Sed kiu permesis tion, ke la rano edziĝu kun junulino? – observis Emilja. – “Ra” kun “ra”, “ju” kun “ju”, diras la proverbo.

          – Kiu proverbo estas tio, Emilja?

          – Mi ĵus inventis: Rano kun ranino, junulo kun junulino. Rano kiu edziĝas kun junulino, meritas morti kuirata en bolanta akvo.

          – Kaj kio pri la cervo kiu edziĝis kun la junulino?

          – Nu, tio estas alia afero. Cervo estas unu el la plej belaj bestetoj. Sed la rano… –  kaj Emilja kraĉis kun naŭzo.

 

26 – La jaguaro kaj la kuniklo

          La jaguaro plantis legomĝardenon, sed tie kreskis multe da urtikoj. La jaguaro ne ŝatis. Ĝi ne sukcesis eniri en la plantejo, ĉar urtikoj brulvundas.

         Do ĝi alvokis kelkajn bestojn.

         Tiu, kiu sukcesos senigi ĉi kampon je la urtikoj, sen grati sin, ricevos bovon, – ĝi diris.

         La simio sin prezentis por fari la laboron. Sed tuj kiam ĝi komencis sarki, ĝi skrapis sin tiom, ke la jaguaro forpelis ĝin de tie.

         Venis la kapro, kiu ankaû gratis sin per sia korno. La jaguaro forigis la kapron.

         Fine venis la kuniklo. – Ĉi tio estas amuza! – diris la jaguaro. – Se eĉ la simio kaj la kapro ne sukcesis sarki la kampojn, kiel oni esperu, ke ĉi tiu besteto faru tion? – Sed, ĉar la kuniklo insistis, ĝi konsentis.

         La jaguaro daŭre kontrolis la laboradon por rimarki ĉu ĝi gratas sin; poste ĝi laciĝis kaj lasis sian filinon por kontroli.

         La kuniklo, kiu ne plu eltenis la jukadon, havis ideon.

         Ĝi iris al la filino de la jaguaro kaj demandis: – Aŭskultu! la bovo, kiun via patro promesis, ĉu ĝi ne estas makula bovo, kun flava makulo ĉi tie (kaj ĝi gratis sian kruron), kaj alia ĉi tie (kaj ĝi gratis la dorson) kaj alia ĉi tie? (kaj ĝi gratis la nazon).

         La juna jaguarino, tre stulta, respondis, ke jes. La kuniklo daŭrigis sian laboron, kaj kiam la jukado tro fortiĝis, ĝi denove demandis, ĉu la bovo ne havas ankaŭ flavan makulon sur tia kaj tia parto. Kaj tiamaniere ĝi sukcesis sarki la tutan kampon kaj ricevis la bovon.

         Sed la jaguaro prezentis kondiĉon.

         – Kamarado kuniklo, mi donos al vi la bovon, sed vi nur povas mortigi ĝin en loko kie ne ekzistas muŝoj, nek kantanta koko.

         La kuniklo, konsentis kaj foriris kun la bovo serĉe de loko por mortigi ĝin. Ĝi iom marŝis, haltis kaj atentis kaj senprokraste ĝi aŭdis kokerikon!

         – Ĉi tie mi ne rajtas – kaj ĝi daŭrigis.

         Kaj ĝi marŝis ĝis ĝi atingis lokon, kie nek estis muŝo nek estis kantanta koko. Tie ĝi mortigis la bovon. Sed tuj aperis la jaguaro.

         – Kamarado kuniklo – ĝi diris – bovo estas tro granda por vi. Donu al mi pecon.

         La kuniklo donis al ĝi pecon, kiun la jaguaro formanĝis en sekundo.

         – Ĝi ne sufiĉis por kontentigi mian malsaton, kamarado. Donu al mi alian pecon – kaj la kuniklo donis alian pecon. Fine, la jaguaro formanĝis la tutan bovon.

         La kunikleto iris hejmen tre malĝoja, kun la maĉeto en la zono. Ĝi elpensis manieron por venĝi sin kontraŭ la jaguaro. Ĝi havis ideon. Ĝi eniris la arbaron kaj komencis tranĉi lianojn. La jaguaro aperis.

         – Kion vi faras, kamarado kuniklo?

         – Mi bezonas lianojn. Ĉar Dio punos la mondon per terura ventego, mi tranĉas lianojn por ligi min al arbotrunko.

         La jaguaro, terurita, demandis:

         – Ĉikaze ankaŭ ligu min, kamarado.

         – Tion mi ne devas, – diris la kuniklo malicete. – Mi bezonas iri hejmen por ligi miajn idetojn.

         – Ligu min unue, – petis la jaguaro, – kaj poste vi iros por ligi viajn idetojn.

         La kuniklo gratis sian kapon; fine ĝi diris:

         – Bone, kamarado jaguaro: kiel pruvo de amikeco mi faros al vi ĉi grandan favoron – kaj ĝi ligis ka jaguaron per ĉiuj lianoj, tute nekapabla moviĝi.

         – Nu – ĝi ​​diris, kiam ĝi finis la laboron – la kamarado estas tiel bone ligita, ke eĉ la plej granda uragano ne kapablas movigi vin – kaj ridante foriris.

         Post iom da tempo, la jaguaro perceptis ke neniu vento venas kaj iĝis suspektema. “Ĉu eble mi estis trompita de la kuniklo? Kiel mi povas liberigi min de ĉi ligado?”

         Simio aperis.

         – Simio amiko, bonvolu liberigu min de mi ĉi tiuj lianoj.

         Sed la simio, saĝa kiel ĝi estas, nur diris: “Dio helpu tiun, kiu vin ligis”, kaj foriris.

         Aperis cervo.

         – Kara cervo, bonvolu liberigi min, – petis la jaguaro.

         La cervo, malgraŭ tio ke ĝi estas naiva, respondis egale al la simio kaj foriris.

         La kapro venis, kaj la samo okazis.

         Post kelkaj horoj, la kuniklo iris por vidi kiel fartas la jaguaro.

         – Kamarado kuniklo, kia ĝojo! La vento ne aperis kaj mi ne plu tenas min. Venu kaj liberigu min.

         La kuniklo kompatis ĝin kaj komencis malligi la lianojn. Tuj kiam la perversulo sin sentis libera, njok! saltis sur la kuniklo. Sed la kuniklo rapide eniris en truon. Tamen la jaguaro kaptis lian piedon. La kuniklo ekridis.

         – Ho, kiel malsaĝa estas mia jaguara kamarado! Ĝi kaptis radikon de arbo kaj pensas, ke ĝi estas mia piedo. Ho, ho, ho!…

         La jaguaro, desapontata, liberigis la “radikon”. La kuniklo enprofundiĝis en la truon.

         Ardeo venis kaj surteriĝis proksime. La jaguaro vokis ĝin.

         – Kamarado ardeo, – ĝi diris, – kontrolu ĉi truon dum mi iras por preni ŝpaton. Ne permesu ke la kuniklo venu eksteren.

         La ardeo restis sur arbo kaj gvatadis la truon. La kuniklo diris:

         – Kia malsaĝulo! Do jen maniero kiel ardeo prizorgas truon, kie estas kuniklo?

         – Kiel do mi devas fari? – demandis la stulta birdo.

         – Bone, bone! Vi devas veni ĉi tien kaj meti vian bekon en la truo.

         La ardeo malsuprenvenis el la arbo kaj enŝovis la bekon en la truon.     La kuniklo ĵetis manplenon da sablo ĉe ĝiajn okulojn kaj eskapis.

         Tuj poste venis la jaguaro kun la ŝpato. Ĝi fosis kaj fosis ĝis la fundo sed neniu kuniklo aperis.

         – Kamarado ardeo, kio okazis al la kuniklo, kiu estis ĉi tie?

         – Mi ne scias, – respondis la malsaĝulo. – Ĝi diris al mi, ke mi metu la bekon en la truo. Tuj kiam mi enmetis la bekon, mi ricevis sablon en miajn okulojn. Mi blindiĝis kaj vidis nenion plie.

         La jaguaro, furioza, ĵetis sin al la ardeo, sed ĝi forflugis, tre kontenta pri la vivo.

 

          – Bone, bone, – diris Emilja. – Mi preferas ĉi rakontojn pri bestoj pli ol tiujn pri reĝoj kaj Johanetoj.

          – Ĉi rakontoj – klarigis sinjorino Benta – estis kreitaj de la indianoj kaj nigruloj de Brazilo – sekve, de homoj, kiuj loĝas en la kamparo. Pro tio aperas nur bestoj, ĉiu kun la karakterizoj, kiujn la naivaj homoj atribuas al ili. La jaguaro, ĉar ĝi estas la plej malamata besto, neniam ricevas la plej bonajn karakterizojn. Ĝi estas trompata eĉ de kunikloj.

          – Kaj estas amuzaj etaj inventaĵoj en ĉi rakonto, – rimarkis la knabino. – La maniero, per kiu la kuniklo trompas la filinon de la jaguaro, kun demandoj pri la makuloj de la bovo, estas tre interesa. Mi pensas, ke onklino Nastasja devas rakonti nur tiajn historiojn. Pri la aliaj, pri princoj, mi satas.

          – Do mi rakontos al vi la historion de la salto de la kato, – diris onklino Nastácia, “kaj ŝi faris.”

 

27 – La salto de la kato

         La jaguaro petis al la kato instruojn pri manieroj salti, ĉar la plej granda majstro pri saltoj en la mondo estas la kato. La kato instruis unu, du, tri, dek, dudek manierojn salti. La jaguaro lernis ĉion tre rapide kaj poste invitis la katon iri kune al la akvejo, tio estas, al loko en la rivero, kie la bestoj malsupreniras por trinki.

         Tie ili vidis dormantan lacerton sur ŝtono.

         – Karamado kato – diris la jaguaro – ni vetu pri tio, kiu, per unu salto kaptas tiun lacerton.

         – Nu, ni vetu, – respondis la kato.

         – Do, vi komencu.

         La kato saltis sur la lacerton kaj la jaguaro saltis sur la katon – sed la kato saltis flanken kaj la jaguaro ne kaptis ĝin.

         La jaguaro tre desapontiĝis.

         – Kion tio signifas, kamarado Kato? Vi ne instruis al mi ĉi manieron salti…

         – Ho, ho, ho! – diris la kato de malproksime. – Jen mia sekreto, kiun mi instruas al neniu. ĝi nomiĝas la “salto de la kato” – mia, nur mia. Majstroj, kiuj instruas ĉion, kion ili scias, ne estas saĝaj. Adiaŭ, kamarado! – kaj malaperis.

 

          – Ho! – ekkriis Peĉjo. – Nun mi komprenas kial oni tiom parolas pri “salto de la kato”.

          – Ĉu ili lerte saltas, aŭ ĉu tio estas inventaĵo? – demandis la knabino.

          – La katoj vere estas bonaj saltantoj, – diris sinjorino Benta. – Ili estas mirindaj bestetoj. Mi vidis la katon Romeo, kiam ĝi falis el tre alta tegmento. Ajna alia besto frakasiĝus. Romeo, tamen, turnis sin en la aero kaj surteriĝis kvarpiede – kaj ĝi foriris, rapide, kaj nenio ajn okazis al ĝi.

          – Sed se la kato apartenas al la sama familio kiel la jaguaro, – rimarkis la knabino, – kion ajn faras la kato, ankaŭ la jaguaro devus fari.

          – Jes, sed la kato estas malgranda kaj pro tio ĝi estas pli lerta ol la jaguaro. Kiom pezas kato? Nur unu kilogramon. Kaj jaguaro? Centoble pli. Estas nature, do, ke pro pli granda pezo, la jaguaro ne kapablas fari tion, kion faras la kato.

          – Ĉu vere, avino – demandis Peĉjo – ke la ruzaj politikistoj uzas la salton de la kato?

          Sinjorino Benta suspiris.

          – Ruzaj politikistoj, miaj infanoj, estas la katoj de la homaro. Ili faras ĉiajn saltojn – kaj ili tre bone scias ĉion pri surteriĝo sur la piedoj. Ekzistas kelkaj inter ni, kiuj povas instrui ĉiujn katojn de la mondo…

 

28 – Doktoro Romeo

         Estis tre malriĉa ĉarpentisto, kiu loĝis en ligna domaĉo. Iam simio aperis tie kaj petis ian helpon. La ĉarpentisto respondis, ke sia dometo estas tre malgranda, sed li helpos. La simio ekloĝis kun la viro.

         Iun tagon la simio aperis kun la poŝoj plenaj je oraj kaj arĝentaj moneroj.

         – De kiu vi prenis tion, simio? – demandis la viro, kun larĝaj okuloj.

         – La reĝo donis al mi, – diris la simio. – Mi vizitis lin kaj diris ke vi sendis al li donacon, kaj la reĝo donis al mi tion ĉi.

         – Kaj kian donacon vi alportis al la reĝo, simio?

         – Cervojn. Mi fajfis en la arbaro; venis cent cervoj. Mi kondukis ilin al la reĝo. Iun tagon mi alportos al li alian donacon.

         Tio vere okazis. La sekvantan matenon la simio alvenis al la bordo de la rivero kaj komencis fajfi. Venis multaj ardeoj, kiujn ĝi invitis iri kune al la reĝa palaco, en procesio, duope. La reĝo opiniis ke tio estas tre bela kaj demandis tion, kiu elpensis la ideon.

         – Estis doktoro Romeo, amiko de la simio, kiu havas la boton de Galileo – respondis la besteto.

         La reĝo dankis ĝin pro la donaco kaj diris al ĝi, ke ĝi iru al la Trezorejo por ricevis monon.

         La simio iris kaj plenigis sakon per oraj moneroj, kiujn ĝi portis al la viro.

         Tagojn poste la simio reiris al la arbaro kaj fajfis. Venis sennombraj kunikloj, kiujn la simio prenis kiel donacon al la reĝo, kaj asertis ke tio estis alia donaco de Doktoro Romeo.

         La reĝo, ege admirata, montris deziron renkonti ĉi tiun riĉan kuraciston. La simio respondis, ke Doktoro Romeo estas tre timida homo, kiu vizitas neniun; tamen se la reĝo volus koni liajn riĉaĵojn, ĝi, simio, montrus ilin.

         La reĝo surĉevaliĝis kaj eliris kun la simio surdorse. Ili preterpasis multajn bienojn, kaj la simio ĉiam diris: “Ĉi tio estas de Doktoro Romeo.”

Fine, laca vidi la bienojn de Doktoro Romeo, la reĝo revenis al la palaco.

         La simio diris al la reĝo ke ĝi volas diri ion, sed sentis sin timema.

         – Parolu, – ordonis la reĝo, – kaj la simio diris, ke Doktoro Romeo petis edziĝon kun la filino de Lia Moŝto.

         Ĉar la doktoro estis riĉulo, posedanto de multaj kaj belaj bienoj, la reĝo ne hezitis doni al li sian filinon kiel edzinon.

         -Diru al doktoro Romeo, ke jes, ke mi donos al li la manon de mia filino – kaj vi, simio, iru al la Trezorejo por ricevi pli da oro.

         La simio iris kaj plenigis plurajn sakojn. Kiam li alvenis al la domo de la ĉarpentisto kun tiu granda kvanto da oro, la kompatindulo malfermis la buŝon. kaj eĉ pli kiam li eksciis, ke li estas fianĉo de la princino, la sola filino de la grava reĝo.

         – Simio, kiel mi, kompatinda diablo, kiu vivas en ĉi ligna kabano, povas pensi pri edziĝo kun la princino? Ĉu vi estas freneza?

         La simio tamen trankviligis lin.

         – Ne ĝenu vin per io ajn; lasu ĉion al mi.

         En la tago fiksita por la geedziĝo, la simio preparis belan ĉevalon por Doktoro Romeo kaj igis lin rajdi. La ĉarpentisto apenaŭ sukcesis daŭrigi.

         – Mi estas falonta de la ĉevalo, simio, pro la granda timo.

         – Ne estu stulta. Mi jam diris, ke vi lasu ĉion al mi.

         Kaj la simio vere sukcesis konduki la ĉarpentiston al la reĝa palaco, kie okazis la geedziĝo. Nun la gefianĉoj devis iri al la domo de Doktoro Romeo – kaj kio okazos? La kompatinda ĉarpentisto timeme ŝvitadis. Sed la simio kuraĝigis lin: “Nenion timu. Mi ĉion aranĝos.

         Kaj li vere ĉion aranĝis. Kiam la gefianĉoj, akompanataj de la grandaj nobeloj de la kortego, alvenis al la kabaneto, ili ne vidis tie lignan domaĉon, sed mirindan palacon, kun grandaj servistoj en livreo. Ili eniris. Belega bankedtablo estis aranĝita, kun ĉiuj dolĉaĵoj kaj granda fasko da bananoj en la centro.

         Vidinte la bananojn, la simio forgesis sian rolon kaj saltis sur la tablon. Esti la varleto de la fama Doktoro Romeo estis gravaĵo – sed manĝi la flavajn bananojn estis pli grave – kaj ĝi komencis manĝi la bananojn.

 

          – Ĉi rakonto, – diris Nazulino, – estas koruptaĵo de la malnova rakonto pri la Kato piedvestita per botoj, kiun mi legis en la Rakontoj de sinjoro Perrault. Sed kiel diris onklino Nastasja, ĝi estas multe pli naiva.

          – Tio montras, kiel la homoj ŝanĝas la rakontojn, – diris sinjorino Benta. – En ĉi kazo de Doktoro Romeo ni vere trovas la popularan version de la Kato piedvestita per botoj.

          – Sed tre malbona versio, – diris Emilja. – Ĉio en la rakonto estas de Brazilo, eĉ la simio kaj la bananoj – certe malgrandaj bananoj, kiuj estas la plej bonaj – sed la reĝo, kiu aperas, ne ekzistas inter ni. Tamen, ĉio bone funkcias. Ĉu niaj kompatindaj kamparanoj kapablas krei ion pli bonan?

          – Kaj kio pri la respondo de la simio al la reĝo: “Doktoro Romeo, amiko de la simio de la boto de Galileo”. Kion tio signifas? Kia boto estas?

          – Tio nenion signifas, – diris sinjorino Benta. – Sensencaĵo. Galileo, kiu estas nenio, estas tie nur por rimi kun Romeo.

          – Kaj la boto?

          – La boto estis la nura restaĵo de la botoj de la Kato piedvestita per Botoj.

          – Kompatinda popolo! – ekkriis Emilja. – Tiel naiva…

 

29 – La vulpo kaj la viro

         Vulpo vidis ke venas viro sur la pado. Ĝi kuŝiĝis meze de la vojo kaj ŝajnigis esti mortinta. La viro alvenis, haltis kaj diris:

         – Kompatinda amiko vulpo! Kaj li faris truon kaj enterigis ĝin.

         Tuj kiam li foriris, la vulpo eliris el la kavo kaj kuris tra la arbetaĵo ĝis  antaŭ la pasonta viro. Ĝi denove kuŝiĝis sur la vojo.

         La viro venis kaj diris:

         – Ho, alia vulpo! Kompatindulo… Li forprenis ĝin de la vojo, kovris ĝin per sekaj folioj kaj foriris.

         La vulpo ripetis la manovron kaj kuris por kuŝi en alia parto de la vojo. La viro alvenis kaj sulkigis la brovojn.

         – Kiu mortigis ĉi tiujn vulpojn?

         Sed li ne enterigis ĝin, nek kovris ĝin per sekaj folioj. Li nur lasis ĝin en la sama loko.

         La vulpo je la kvara fojo ripetis la manovron.  La viro alvenis, kaj antaŭ unu plia vulpo, diris: “La diablo kunportu tiom da mortintaj vulpoj!” Li kaptis ĝin je la vosto kaj ĵetis ŝin en la vepraro.

         La vulpo fariĝis pensema.

         – Mi rimarkas, ke estas danĝero mistrakti niajn bonfarantojn…

 

                 – Ĉi rakonto havas moralaĵon, – diris Peĉjo.

                 – Jes, – konsentis sinjorino Benta. – Ĝi estas unu el tiuj, kiuj finiĝas per leciono: “Ne misuzu!” Jen la leciono, kiun ni prenas el tio. La vulpo misuzis la bonkorecon de la viro – kaj se ĝi insistus ankoraŭ unu fojon, la viro eble piedbatos ĝin, kaj efektive mortigus ĝin.

                 – Laŭmerite! – diris Emilja. “Tiu, kiu misuzas homon bonan, tiu meritas frapon bastonan.”

                 Post ĉi rakonto, Emilja kriis:

                 – Mi volas nun tre belan rakonton, en kiu aperas kokido!

                 Ĉiuj trovis tiun peton stranga.

                 – Kial kokido? Kial ne koko aŭ hundo? – demandis Nazulino. Kaj Emilja respondis:

                 – Ĉar hieraŭ nokte mi sonĝis pri nia senvosta kokido, kiu venis por manĝi erojn da maizo en mia mano.

                 Kaj onklino Nastasja rakontis la historion de la senvosta kokido.

Visitas: 183