La reformo de la Naturo – Unua parto
Ĉapitroj 4, 5 kaj 6
4 – Reformo de la senkorna bovino
Longan tempon ili pasigis parolante pri renovigoj kaj pliaj renovigoj. Ĉar ili estis sub la ĵabutikabujo, ili paroladis kaj manĝadis la bongustajn fruktojn. Je unu momento Emilja diris;
– Ĉi ĵabutikabujo, ekzemple. Ĉu vi ne opinias, ke estas domaĝe por arbo je tia grandeco porti tiajn malgrandajn fruktojn? Kaj tamen ni havas kukurboplanton en la ĝardeno, kiu donas grandegajn kukurbojn kaj ĝi estas planto, kiu eĉ tute ne estas planto – ĝi estas nur mola tigo, kiu diseriĝas sur la grundo. Mi ŝanĝos. Mi metos la ĵabutikabojn ĉe la kukurba planto kaj la kukurbojn ĉe la ĵabutikabujo.
– Sed tion faris Franĉjo Palpebrumulo – asertis Ranulino – kaj la sonĝo malfermis liajn okulojn.
– La malsaĝulo dormis sub la ĵabutikaba arbo – kaj ĉu vi scias por kio? Por ke la fablo estu bone aranĝita. La fabelisto estis ege timema homo. Li skribis fablon kiu pravigas lian timon pri iu ajn reformo. Kaj li inventis ĉi rakonton pri Palpebrumulo kiu dormis sub la ĵabutikabujo. Mi jam reformis tiun fabelon.
La grundo pleniĝis je tiom da ĵabutikajan ŝeloj, ke Vostuleto proksimiĝis, flarante.
Ranulino, kiu ankoraŭ ne konis la faman markizon, ĝojis rigardi lin.
– Li estas diketa kaj brilanta, Emilja! Ĉu li ankoraŭ estas markizo?
– Jes, kompreneble jes? – ekkriis Emilja. – Titolo estas kiel moknomo: ĝi algluiâs al estaĵo kaj neniam plu foriras
– Kaj kio pri vi, Emilja, ŝajnas ke vi ne memoras, ke vi estas markizino, ĉu ne?
– Kelkfoje mi memoras, sed sen ia plezuro. Ĉu iu povas fieri pro tio ke oni estas markizino de tia markizo? Mia deziro, vi bone scias, kio ĝi estas…
– Mi scias. Vi ĉiam deziris esti edzino de fama pirato, por komandi ŝipon. Do. kial vi ne edziniĝas kun kapitano Hoko?
– Kia ideo! – ekkriis Emilja. – Ne ekzistas pirato, kiu senhonorigas la klason pli ol li. Krom tio ke li ne havas brakon, li ne plu havas ŝipon. Lia “Hieno de l’ Maroj” transformiĝis en la ŝipon “Kolibro sur l’ Ondoj “, kiel vi bone scias – kaj hodiaŭ ĝi apartenas al Peĉjo. Mi volus edziniĝi kun unu el tiuj grandaj piratoj el la ora epoko de Peruo, tiuj kiuj atakadis hispanajn galeonojn surmare, kun tranĉiloj ĉe la dentoj. Estas unu, nomata Morgan, tiun mi volus kiel edzo. Mi ankaŭ pensis pri submara pirato sed rezignis. Mi ne bone spiras ene de submara ŝipo.
– Kaj kio pri la senkorna bovino? – demandis Ranulino. – Ĉu ankaŭ ĝin vi reformos?
– Kompreneble jes – kaj ĝuste nun. Sekvu min.
Kaj ili iris al la paŝtejo de la bovino, kiu malrapide maĉadis kelkajn maizospikojn. Ili staris antaŭ ĝi, manoj ĉe koksoj, diskutante la reformon.
– Mi ŝanĝus la mamojn – diris Ranulino. – Mi metus kranojn por eviti tion, kio okazas hodiaŭ: por preni la lakton, la vakeroj premas la mamojn per siaj tre malpuraj manoj – estas naŭziga. Kun la sistemo de kranetoj, iliaj manoj ne tuŝus la mamojn.
Emilja elkore ridis.
– Kia sensencaĵo! Videblas, ke vi estas knabino el Rio-de-Ĵanejro. Ĉu vi ne scias, ke la funkcio de la mamoj estas doni lakton al bovidoj? Kiel bovido povas suĉi el kranoj?
– Ni instruus al la bovidoj malfermi la kranojn.
– Ne – deklaris Emilja. – Tre komplika. La senkorna bovino deziras utilajn reformojn por si mem kaj ne por la homoj kiuj ekspluatas ĝin. Mi metos gian voston ĝuste en la mezo de ŝia dorso, ĉar kiel ĝi estas, ĝi atingas nur duonon de la korpo. Kiel la kompatindulino povas fortimigi la muŝojn, kiuj sidas sur ĝia kolo, se la senpolvigilo atingas nur ĝiajn ripojn? Ĉio malĝusta…
Kaj Emilja metis la voston de la bovino meze de ĝia dorso, por ke ĝi povu forpeli la muŝojn de sia tuta korpo: norde, sude, oriente, okcidenten. Kaj ŝi ŝanĝis la lokon de la mamoj flanken, du maldekstren, du dekstren.
– Tiele ni povas preni lakton je unu flanko dum la bovido mamsuĉas je la alia flanko. Reformo ne estas ŝercaĵo. Ĝi bezonas sciencon.
– Bonege! – konsentis Ranulino. – Kaj ni povas meti kranojn en ĉi flanko – por la laktistoj. Tiuj sur la alia flanko restas kiel ili estas – por la uzo de la bovidoj.
Emilja aprobis la ideon. Poste ili komencis pripensi la kornojn.
– Ĉiu impona bovino havas kornojn – diris Emilja – krom ĉi kompatindulino, kiu estas senkorna. Mi donos al ĝi longajn kornojn, sed sen akra pinto.
Ranulino memoris ke la skermistoj uzas buleton el vato ĉe la fino de la armiloj. Ili povus doni al la bovino du akrajn kornojn sed kun vato ĉe la pinto. Emilja tuj perfektigis la ideon.
– Anstataŭ vato. Ranulino, ni algluu solidan kaŭĉukan bulon ĉe la pintoj – “preneblaj” buloj, tio estas, kiu povas esti elprenata nokte.
– Kial tio?
– Por ke ĝi povu defendi sin kontraŭ noktaj atakoj. Ĝiaj kornoj estas ĝia sola defendo, kompatindulino.
– Sed kiaj danĝeroj ekzistas ĉi tie?
– La jaguaroj, mia kara. Onklo Barnabaso diras ke unu el la prapatrinoj de nia bovino estis manĝita de jaguaro. Dum la tago, ĝi povas uzi la bulon ĉar jaguaroj nur atakas nokte.
Kaj la Senkorna Bovino ricevis du grandiozajn kornojn elegante torditaj kiel korktiriloj, kun du masivaj buloj ĉe la finoj – “preneblaj” buloj.
La felaro de la bovino ankaŭ estis reformita. Ĝi fariĝis dolĉa kiel pluŝa mantelo kaj ŝanĝ-kolora. Ili estis okupataj pri renovigo de la bovino, kiam bela blua papilio flugis super ili.
5 – Papilioj, Muŝoj kaj Formikoj
Emilja forgesis la bovinon kaj kuris post la papilio, kriante: – “Tiun mi ankoraŭ ne havas!” Sed ŝi ne sukcesis kapti ĝin. Laca pro la vetkuro, ŝi klarigis:
– Mi havas belan kolekton de papilioj sed tiujn bluajn mi ne kapablas akiri. Ili estas la plej homevitemaj. Ni ankaŭ devas reformi la papiliojn.
– Neeblas, Emilja! – kriis Ranulino. – Ĉio pri ili estas tiel bone farita, tiel perfekta kaj bela, ke iu renovigo ruinigos ilin.
– Mia reformo de papilioj – klarigis Emilja – ne estas je ilia beleco sed je ilia konduto. Mi volas, ke ili fariĝu “kapteblaj”, kiel skaraboj. Ĉu vi rimarkis, ke skaraboj ne forkuras de ni? Tre mildaj. Sed papilioj, precipe la bluaj, estas tro fuĝemaj. Kiam mi eltrovas unu kaj alproksimiĝas, ĝi malaperas!
Kaj la bluaj papilioj estis reformitaj, ili fariĝis mildaj kiel skaraboj.
– Kaj kio pri la muŝoj? – demandis Ranulino.
– La muŝoj – respondis Emilja – perdos la flugilojn, ĉar ili estas senutilaj kaj ĝenaj bestoj. Sen flugiloj ili devos marŝi sur la tero, kiel formikoj, kaj baldaŭ la formikoj mortigos ĉiujn. Kial flugi tra la mondo? Se ni forprenas la flugilojn, ni forigos la muŝojn.
– Kaj ankaŭ la moskitoj?
– Kompreneble, jes. Ili estas eĉ pli malbonaj, ĉar ili transdonas malsanojn kaj igas sinjorinon Benta elspezi multe da mono por insekticido. La Vicgrafo diras, ke flava febro, malario kaj aliaj malsanoj estas transdonataj de moskitoj. Mi fortranĉos iliajn flugilojn kaj adiaŭ moskitoj, adiaŭ flava febro, adiaŭ malario…
Ranulino asertis ke tio malpliigus la muzikon en la mondo, ĉar la moskitoj kantas la kanton de “Fiuno” kaj proponis alian reformon:
– Anstataŭ forpreni iliajn flugilojn, ni povas igi ilin perdi la deziron por sango kaj eĉ lerni aliajn kantojn krom la “Fiuno”. Ili povas manĝi sukeran akvon aŭ mielon el floroj. Kaj ni povas fari etajn kaĝojn, faritajn el fadenoj da hararo, grandajn kiel alumetujoj, por havi kantantajn moskitojn enhejme. Estus galantaĵo. Kliento venos al vendejo kaj demandos: “Mi volas moskiton en kaĝo, la plej bonan.” Kaj la vendisto alportos plurajn kaĝojn por ke li elektu, ĉio kun Fiun-kantisto interne. Sed mi pensas, ke moskitoj estas tro malgrandaj. Mi farus ilin je la grandeco de musoj.
– Ho ne! – protestis Emilja. – Mi malamas grandecon. Mi pensas, ke ju pli pliboniĝas la afero, des pli malgranda ĝi fariĝas.
La konversacio turniĝis al grandeco. Emilja rakontis plurajn epizodojn de la tempo en kiu ŝi detruis la grandecon de homaj estaĵoj, kiel rakontite en la la libro La Ŝaltilo de la Grandeco.
– La grandeco, Ranulino, estas la malsaĝeco de ĉiuj sensencaĵoj, senutila afero, kiu nur servas por malhelpi. Se eta formiko enhavas ĉiujn organojn necesajn por la vivo – koron, cerbon, pulmojn kaj tiel plu, kaj se ili estas tiel malgrandaj kiel ili estas, kial ili estu tiel grandaj kiel la rinocero Dolĉaĵ’, ekzemple ? Se homoj havus la grandecon de la puloj, ili estus pli feliĉaj. La malfeliĉo de homoj estas ilia grandeco. Kolonelo Teodoriko estas preskaŭ du metrojn alta kaj pezas cent kilogramojn. Li neniam venkis disputon kun la Vicgrafo, kiu pezas malpli ol duonkilon kaj lia alto estas nur du spanoj. Kiam io komencas pliboniĝi, ĝi perdas sian grandecon. Kiel tiuj grandaj bestoj de la pasinteco – la brontosaŭroj, ekzemple. Kial ili malaperis? Ĉar ili estis tro grandaj. Ne ekzistis sufiĉa manĝaĵo por ili. Hodiaŭ estas malmultaj grandaj bestoj, kaj ŝajnas, ke ili ĉiuj malgrandiĝas. La nombro de etuloj pliiĝas. Estas milionoj da mikroboj. Ĉi tie ĉe la bieneto ni batalis kontraŭ grandeco kaj ni haltis porĉiame kiel ni estas. Neniu kreskas. Peĉjo kaj Nazulino restas infanoj dum jaroj – kiel Peter Pan.
Ranulino fariĝis malĝoja kaj konfesis, ke ŝi kreskas. Ĉiujare ŝia alto pliiĝas kaj ankaŭ la pezo.
Emilja solvis la problemon:
– Nu, ĉesu kreski. Faru kiel mi. Faru kiel la Vicgrafo. Mamuloj malpliiĝas je grandeco. Vi estas mamulo. Sinjorino Benta diris, ke en la komenco preskaŭ ĉiuj mamuloj estis grandegaj kaj hodiaŭ ili estas multe pli malgrandaj. Kaj tiuj, kiuj insistas esti grandaj, ruiniĝas. Kial la homoj mortigas sin en militoj? Pro la grandeco. Se ili restus malgrandaj kiel lal afidoj, ĉiuj vivus en pli granda abundo kaj sen militoj. Sinjorino Benta diras, ke la kaŭzo de militoj estas manko de manĝaĵo. Viro kiel kolonelo Teodoriko manĝas du aŭ tri kilogramojn da aĵoj ĉiutage. Se li havus la grandecon de pulo, ĝi kontentiĝus per eretoj de io ajn. Tion, kion li manĝas en tago, povus nutri milionon da formikoj dum monato. Se sinjorino Benta kaj onklino Nastasja ne sukcesos harmoniigi la homojn en Eŭropo, ili daŭre mortigos unu la alian en militoj ĝis eĉ ne restos unu por diri “saluton”.
– Kaj se tio okazos, laŭ vi, kiu regos la mondon? – demandis Ranulino.
– La formikoj, pri tio mi ne dubas. Ili estas tre inteligentaj. Iliaj ideoj, konstrui siajn urbojn profunde ene de la tero, estas la plej bona ideo kiu ekzistas. Ĉar pere de ĉi ago, ili povas eskapi je mil aferoj, cent mil danĝeroj – eĉ aerbomboj. Kion faras la homoj por liberigi sin de la bombatakoj? Ili imitas la formikojn – ili eniras en la teron. En la regionoj detruitaj de la milito, neniu besto restas – sed la formikoj restas. Nur ili – imagu kiel bele!
– Sed la formikoj ŝajnas al mi malfruiĝintaj laŭ multaj vidpunktoj – diris Ranulino. Ili eĉ ne havas flugilojn…
– Certe ili havas! Ili havas ĝin kiam ili volas. En la tempo de la “edziĝo” la ĉielo estas plena je flugilhavaj formikoj. Poste ili flugas malsupren por malfermi truojn kaj demeti ovojn. Kaj la unua afero, kiun ili faras, estas skui siajn korpojn kaj faligi la flugilojn. En la monato oktobro mi vidas tion ĉi tie.
Ranulino fariĝis pensema.
– Kial ili faligas la flugilojn, kiuj estis altvaloraj?
– Ĉar nur dum unu okazaĵo ili bezonas flugilojn. Kiam ili flugas, tre, tre alten, en oktobro, por kapti la vitaminojn el la suno por la ovoj. Post kiam ili malsuprenvenas kaj malfermas la etajn truojn, ili ne plu bezonas flugilojn. Flugiloj ĝenus ilin en la tuneloj.
– Sed certe estas tre mallume en la formikejoj – observis Ranulino. – Mi tre ŝatas lumon, multe da lumo, nur lumo.
– Kia eraro! – ekkriis Emilja. – Vi pasigas naŭ horojn kun la okuloj fermitaj, kiam vi dormas. Kial? Por ne vidi la lumon. Lumo, la tutan tempon, lacigas nin, ĝenas nin. Formikoj uzas mallumon laŭnecese. Kiam ili forlasas la formikejojn, ili profitas la lumon. Kiam ili retiriĝas, ili profitas mallumon. Tio signifas ion, scii kiel bone vivi. Nura lumo estas tiel terura kiel nura mallumo. Pro tio ekzistas Nokto kaj Tago.
– Kaj kian reformon vi intencas fari al la formikoj, Emilja?
– Ho, nenia. Mi studis la kazon kaj vidis, ke ili estas perfektaj. Ĉio, ĉio, ĉio. Mi donos bombonojn al iu, kiu eltrovos manieron plibonigi la vivon de la formikoj.
Ranulino pensis kaj pensis kaj fine konsentis, ke vere estas malfacile plibonigi la vivon de la formikoj.
6 – Reformado de Eŭropo kaj de Puloj
Poste ili parolis pri la vojaĝo de sinjorino Benta al Eŭropo. Ranulino diris, ke ŝi nenion sukcesos ĉar la homoj naskiĝas malĝustaj ekde naskiĝo. Emilja malkonsentis.
– Mi konas la ideojn de “avinjo” – ŝi diris. – La unua ŝanĝo, kiun ŝi faros en la Konferenco, estas transformi la mondon en Universalan Konfederacion. Ĉiuj landoj estos parto de ĉi tiu konfederacio, kiel la ŝtatoj en Usono. Kaj ŝi ĉesigos armeojn kaj mararmeojn, kanonojn kaj mitrajlojn.
Ranulino, kiu ion komprenis pri politiko, opiniis, ke la grandaj nacioj estas tro fieraj por submeti sin esti simplaj ŝtatoj de iu granda Usono.
– Ĉar se ili ne submetiĝos, pli malbone al ili – deklaris Emilja. – Sinjorino Benta opinias, ke homoj devus vivi en la mondo kiel vivas la formikoj. Ili estas je multaj specioj, ruĝaj, nigraj, herbovorantaj, predantaj, kaj aliaj. Sed ili vivas perfekte unu apud la alia, sen batali unu kontraŭ la alia, sen neniigi unu la alian. Se formikoj povas fari tion, kial homoj ne povas fari same? (*)
– Sed ĉu vi pensas, ke la tieaj grandaj homoj, la reĝoj, la diktatoroj, la gravaj viroj, sekvos la konsilojn de sinjorino Benta kaj onklino Nastasja?
– Ĉu ekzistas alia rimedo? – respondis Emilja. – Dum ili estis gvidataj de siaj propraj kapoj, ili produktis nur pedikaĵojn: malfeliĉo kaj plia malfeliĉo, senfina detruo. Ili devas konvinkiĝi ke, malgraŭ sia tuta graveco, ili estas nenio pli ol grandegaj pecoj da azeno.
Ranulino konsentis.
Nokte, kiam ili iris por dormi, ili restis en la sama lito, por paroli ĝis malfrue en la nokto. La temo ĉiam estis la sama: reformoj kaj pliaj reformoj. Subite pulo pikis Emiljan. Ŝi ŝaltis la lampon kaj komencis ĉasi ĝin sur la blankaĵo de la litotuko. Fine ŝi kaptis ĝin. Emilja premante rulis ĝin firme inter siaj fingroj kaj liberigis ĝin, nur “por vidi” tion, kio okazis. Kaj jen tio, kion ŝi vidis: la pulo reviviĝis kaj saltante fuĝis.
Emilja furioziĝis.
– Ĉiam tio okazas al mi! Mi frotante premas la pulojn kaj ili malfrotas sin, malruliĝas kaj forsaltas. Mi devas reformi ankaŭ la pulojn.
– Kiel?
– Mi povas fari ilin molaj kiel ajna muŝo. Ĉu vi rimarkis, ke kompare kun sia grandeco, la puloj estas la plej malmola aĵo en la mondo? Pli mallmola ol fero… Kaj mi ankaŭ ŝanĝos la rapidecon, kun kiu saltas la puloj. Mi igu ke ili saltu malrapide, kiel en malrapidmova filmo, por ke ni povu kapti ilin en la aero kun la plej granda facileco, kvazaŭ ni plukus plumeton.
Ranulino prezentis eĉ pli bonan “plibonigon”.
– Kio pri, se ni tranĉus la pulan salton je gia mezo? – ŝi diris.
Emilja ne komprenis.
– Tranĉi, kiel?
– La pulo saltas. Kiam ĝi atingos la plej altan punkton de la salto, ĝi haltos. Ĝi restos senmova en la aero, kiel punkteto. Kaj ni, tre trankvile, prenos ĝin kaj krakigos ĝin inter niaj ungoj. Mi tre ŝatas aŭdi la brueton de klakado de puloj. Ĝi estas la nura insekto, kiu havas ĉi kapablon.
– Blatoj ankaŭ scias kiel klaki – memoris Emilja. – Ĉiam, kiam Nazulino paŝas sur unu, ĝi klakas. Tio estas la lingvo de puloj kaj blatoj. Kaj ankaŭ de la vipoj. Peĉjo havas vipon, kiu estas majstro pri klakado, paf!
(*) En la tempo de Lobato, oni malmulte sciis pri la formikoj.
