Malfaldata animo, ĉapitroj 59, 60, 61, 62 kaj 63.

Malfaldata animo, ĉapitroj 59, 60, 61, 62 kaj 63.

 

059.

           jen mi, en seminario de Manjumirimo, urbo de la ŝtato Minas-Ĵerajso. dum la tuta posttagmezo, mi babiladis kun kelkaj seminariistoj. mi travivadis la plej altan gradon de mia religia krizo. foje mi abomenis la eklezion, kulpigante ĝin pro mia suferado, foje mi pensis eniri en seminario je korpo kaj animo kaj fariĝi pastro. do, mi paroladis kun kelkaj seminariistoj dum la posttagmezo, pri filozofio kaj religio. mi tre fidadis je mi mem! mi fidadis je miaj konvinkoj! mi fidadis je tio, pri kio mi pensadis!

           okazis, ke ili kondukis min por dormi sola en grandega ĉambro. estis malvarma kaj mi tuj dormis.

           kiu teruro estis tiu, kiu min vekis?

 

060.

           en la tago, kiam mi iĝis kvin jaraĝa, mia patrino donis al mi lignan kokidon kun radetoj. eble en la tagon kiam mi iĝis ses. kvin aŭ ses, nek pli nek malpli. estis ŝnureto, per kio oni ĝin tiru. mi, etulo, iradis kaj venadis ene de tiu granda domo, sekvata de mia kokido. se estas pasintaj okazaĵoj, kiuj tuŝas, kelkaj tuŝas per la fajro de ĝojo. doloras la memoraĵo pri tiu etulo, kiu mi estis, tiranta sian kokidon kun tia feliĉo! tio okazis ja antaŭ longa tempo, tre longa tempo! la feliĉo estis tiel granda, tiel neelteneble minacanta, ke ĝi sufiĉus por krevigi neavertitan koron. ĉu eble mia koro rompiĝis je tiu tago? kiu scias, eble jes, ĉar mi neniam sukcesis forgesi la okazaĵon.

           mi memoras, ke la ĉeesto de mia patrino ĉirkaŭadis min dum la tuta tempo, eĉ kiam ŝi ne estis malproksime.

  

061.

          mi direktas min al la domo, kiu funkciis kiel bordelo. ruĝa lumo super la malfermata pordego, longa koridoro farita de ambaŭflanka foliaro, muziko kaj bruo malproksime, ene de la domo. mi atingas ĝin, sed ne eniras, mi daŭre marŝas, kun la koro tuŝata de la plej mortiga timo. mi decidas, ke mi promenos ĉirkaŭ la blokon por trankviliĝi kaj kuraĝigi min. dum la marŝo, mi pensas, ke tie estus la virino, kiu savos mian vivon el la eterna kondamno, iu kun dolĉa rigardo, kiu brakumus min kaj transformus min en viron. sed kiam mi alproksimiĝas al la ruĝa lumo, denove kaptas min la miro, la timo, la teruro. mi paŝas rekte kaj ĉirkaŭiras la blokon duan fojon kaj ankoraŭ trian fojon. kaj mi decidas iri hejmen por legi aŭ aŭdi muzikon.

  

062.

           mi, dum la terapio. mi sidas surplanke kaj parolas pri mia konfuzo: kiel mi fartas, senscio pri tio, kion pensi, kion solvi, kiel organizi min mem. mi atentigas pri mia sento kiel infano, perdita ene de grandega mondo, ene de aferoj, kiujn mi ne komprenas. sub la sugesto de la psikanalizisto brunetti *, mi kreas bildon pri mia konfuzo: kusenoj taŭge aranĝitaj sur la ronda tapiŝo. ni parolas pri tio, sed mi daŭre nenion komprenas. li sugestas ke mi mem prenu la lokon de unu el la kusenoj. mi forprenas kusenon, enkurbiĝinte genuiĝas, kaj permane kaŝas la vizaĝon. li petas al mi foriri, por ke li refaru la bildon kaj mi povu vidi ĝin de ekstere. mi diras ke li ŝajnas preĝanta homo. kaj ankaŭ iu en la centro de templo, por tuj esti oferata.

 * Antonio Roberto Brunetti.

 

063.

           la kiso kiun fernando donis al mi en la necesejo de la oficejo lasis tre fortajn markojn. la buŝo, kiu suĉis mian salivon, estis kiel la buŝo de terura drako, kiu voradis min vivantan. mi iĝis plena je teruro. tamen, konfuzaĵo inter konfuzaĵoj!, kial mia plezuro estis vekita en unu sekundo kaj mi tiel forte orgasmis?, kun la korpo plena je tremadoj! tiu kiso estis la sintezo de mia momento: kulpo kaj plezuro. esti kisata kiel mi estis, plenigis min per kompleta kaj absoluta feliĉo; min doni plena je plezuro, kiel mi donis min, igis min kulpa kaj malforta kaj kovarda kaj ignobla kaj malvirta.

Visitas: 252

Malfaldata animo, ĉapitroj 53, 54, 55, 56, 57 kaj 58.

Malfaldata animo, ĉapitroj 53, 54, 55, 56, 57 kaj 58.

 

 053.

           dum multe da tempo, kiam mi timadis, mi preĝadis: anĝeluson, patronian…

          poste, pro la influo de protestantismo, al kiu la granduloj min aligis (mi duonobstine rifuzis la publikan deklaron pri fido ĝis kiam ili ne plu aŭdacis sugesti ĝin), mi kontentiĝis kun la patronia. en ajna situacio de minaco pri paniko, la patronia aŭtomate kaj libere ĝermis ene de mi.

          mi havadis koŝmarojn, demonoj kaj monstroj, kiuj persekutis la mildecon de mia dormado: mi vekiĝadis kaj en la silento de la aflikta animo, torentis vico da patroniaj ĝis kiam la dormo…

          okazis, ke mi ŝanĝis mian opinion kaj dio ĉesis vundi min. mi ĉesis preĝadi, je la intenco kalkuli ĉiam pri mi mem. sed, kuriozaĵo! mi rimarkis, ke kiam mi havis koŝmarojn, mi preĝante vekiĝis, mi komencis preĝi ankoraŭ ene de la sonĝo.

          se mi ne vere kredas, kial mi preĝas? mi demandis al mi.

          post ĉi tiu pridemandado, mi neniam plu preĝante vekiĝis. mi foriris el la koŝmaro, malfermis la okulojn kaj rigardadis la mallumon. mi ne preĝis. kelkfoje mi ne kuraĝis malfermi la okulojn.

          kiom da infanoj loĝas ene de ĉiu homo? kiom da?

          mi ne preĝadis.

  

054.

           kia dolĉa sonĝo okazis al mi ĉi-matene: mi sidadis ĉe ronda tablo; apud mi, alice, la angla instruistino. antaŭ mi, Z…, mia amata amiko. tiam Z… metis miajn piedojn sur siajn femurojn kaj, tenante ilin, karesas ilin dum kelka tempo. ni ridetas, kia rideto de eterna dolĉeco! kaj kia preskaŭ preta feliĉo trafis min, post kiam mi vekiĝis. knabo, mia amiko, miaj piedoj sur viaj femuroj kaj vi tenis ilin trankvile kaj frotis ilin kaj karesis ilin. mi konas la detalojn, kiuj provokis en mi ĉi tiun belan sonĝon. sed mi ne volas kaŭzojn, kaŭzoj ne interesas al sonĝoj. estis kaŭzoj, sed ne estis la sonĝo mem. ĉi sonĝo estas filo de mia amo, ĉi sonĝo fariĝis per si mem.

           mia amata amiko

  

055.

           mi devas esti dek ses, dek sep jaraĝa. iu fantazio ĉiam persekutas min: mi irus sur strato kaj du pordoj malfermiĝus. en unu el ili, viro, en alia, virino. ambaŭ invitus min eniri kaj ami ilin. mi scias, ke mia deziro por la viro estas pli forta, sed, en mia fantazio, mi elektus la virinon. do, ekde tiam, mi pensis, ĉiuj miaj problemoj rilate sekson finiĝus. mi sentis min kulpa pro tio, kio mi estis.

      

 056.

           mi atendos ĝis kiam, bruno kaj leonardo komprenos ĉi tiun libron. nur tiam, mi havos kuraĝon publikigi ĝin.

 

057.

          JJ…, naskiĝurbo, ho, kiam mi vidis vin, post mia plenaĝo, vi tre konsternis min. malpura kaj malbela vilaĝo, plena je provincaj homoj, kiuj rimarkadas ĉiujn detalojn de ĉiu loĝanto. tiam okazis, ke mi renkontis W… dek unu jaraĝa. mi estis dek ok. malespero kaj doloro, kiam mi perceptas min ene de amo. kiu forto rabadis min? el kiuj internaĵoj mi estis kraĉata enen de ĉi tiu mondo?, ĉi mondo plena je neatenditaĵoj kaj punoj! li ne estis la unua viro, al kiu mi enamiĝis. mi ne dirus hodiaŭ, post tiom da okazaĵoj, ke tiu amo estus jes aŭ ne la plej granda amo de mia vivo. ĝi estis ja granda amo.

  

058. 

           je la aĝo de dek ses jaroj kaj dek monatoj mi komencis labori en “indústrias madeirit” (“madeirit” industrio). plentempa, bona salajro, mi vojaĝis de tempo al tempo, aĉetadis diskojn kaj librojn. je dudek jaroj kaj dek monatoj mi eniris post publika konkurso en la instituto de brazila reaseguro (irb). pli bona horaro, ĉar nur posttagmeze, pli alta salajro. multe poste mi malkovris, ke bona laborejo estas ora kaĝo. ĝi havigis al mi hejmon, vojaĝojn, manĝaĵon, bienon, subtenadon de du infanoj. sed mi ne estas mastro de mia tempo. mi tie pasigis miajn plej bonajn kaj plej malbonajn tagojn dum preskaŭ dudek jaroj. tie, mi skribis preskaŭ ĉion, kion mi skribis (krom la meso, skribita en la apartamento). la homoj restadas ĉirkaŭ mi kaj mi ĉirkaŭ ili. ili ne scias, tamen, la grandon aŭ la malgrandon de ĉiuj miaj doloroj aŭ ĝojoj. ni kunvivas de ŝelo al ŝelo. maloftaj estas la okazaĵoj, kiam montriĝas sangaj cerbaĵoj. nur amuzaĵoj.

           ne mia laborkapablon ili aĉetis, iam mi skribis. ili aĉetis mian tempon.

           tamen, mi ne scias, ĉu mi rajtas plendi.

 

(noto aldonita en 2014: La prezidanto fernando henrique cardoso, aŭ la partio psdb, elprenis pli ol duonon de la salajroj de emeritaj funkciuloj. Tio estis maldeca manovro, kontraŭlaborista krimo, por redukti la ŝarĝon je la privatigo de brazila instituto por reasekuro, vendata al banko itau’. Kelkaj  apelaciis ĉe la Labor-Tribunalo kaj ripetiĝis tio, kio ĉiam okazas en brazilo: la procezoj eniris en orbiton, nesolvitaj. La emeritoj mortas unu post la alia. La afekteme pretendema ŝtatisto faris la saman porkaĵon kun aliaj ŝtataj kompanioj. Kelkaj sukcesis malfari la krimon. La emeritoj de irb estas ĵetataj en rubujon, atendante la finon. Plago vizitu vin, prezidanto.)

Visitas: 302

Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

  

046.

           de kie elvenas ĉi tiuj belaj kaj allogaj adoleskantoj, kiujn mi tiom freneze amadas. ĉu ili estas kvazaŭ ili estus mi mem? aŭ ĉu mia patro? aŭ ĉu mia filo? ĉu gravas scio pri tio? aŭ estus ĉiam sufiĉe ke mi min donus freneze, senespere, haluciniĝe, sovaĝe al mia pasio? ĉu tio sentata de mi estas amo? kio estas amo?

 

  047.

           mi vojaĝas kun tiom da doloro kaj tiom da aŭdaco tra la landoj de ĉi tiu libro, por senti min pli forta kaj plenaĝa, poste, en la eksterlando de ĝia neesto.

 

  048.

           ankaŭ okazas, foje, ke mi ne scias, ĉu tio, kion mi skribas, estas perlo aŭ fekaĵo.

 

  049.

           mi volus paroli, mi volus skribi pri la amo. ne nun, tamen. svingiĝu nun la amo super mi, kiel pendolo, peza sed reviviga. kuŝu ĝi dormante en la profundoj de la plejaj profundaĵoj ene de mi. kio estas la pleja profundaĵo ene de mi? la fundo de mia animo? la fundo de mia deziro? la fundo de mia korpo? la fundo de mia pasinteco?

           animo, deziro, korpo, pasinteco, kie? en kiu inter vi? mi kaŝas tion, kio,  laŭ mia penso, estas amo? mi ne scias tion, kio estas la amo. kio ĝi estas?

 

 050.

           okazas foje, ke mi penetras en la sonĝan mondon, kvankam duone vekiĝanta, kaj atestas sekvencon de pensoj, kiuj ne tiom dependas de mia volo, sed estas faritaj laŭ sia propra ordo;

           kaj okazas ke mi miras pri la profundo de ĉi tiuj pensoj, mi intencas ilin noti, mi klopodas por vekiĝi… sed mi ne povas reteni ilin, ĉar ili, kiel fantomoj de la nokto, malaperas antaŭ la lumo de la maldormo.

          okazas foje, ke mi persekutas ideon, dum mia skribado, kaj ĉi ideo fariĝas per si mem, sendepende de mia volo;

          kaj okazas ke mi pensas ke, ene de ĉi tiu ideo ekzistas la ebleco de grava kaj definitiva eltrovro … sed, provante transformi ĝin en frazon, ĝi, kiel nedeĉifrebla enigmo, perdiĝas meze de sensencaj vortoj.

 

051.

           vi estas en petropoliso, la knabinoj ludas, maŭrico, la plej juna nevo, amuziĝas, perdita en sia propra infanaĝo, geraldo jam apartenas al la mondo de plenkreskuloj. vi restas sola. vi sidas surplanke, ĉirkaŭata de multaj magazinoj plenaj je logaĵoj. Ili montras bizarajn karnavalajn kostumojn, kun plumaĵoj kaj juvelŝtonoj. vi tondas pecojn de tiuj kostumoj kaj gluas sur antaúdesegnitajn figurojn, kreante viajn proprajn kostumojn. nur la teatro, longtempe poste, donos al vi la eblecon aparteni al ĉi mondo neniam enkodigata. teatro kaj literaturo. la arto ĝenerale. vi ankaŭ eltrovros, ke la fantazio apartenas al ĉiuj homoj. se vi bonvenigas ĝin kun pli da atento, ĉi tio nur faras vin malegala al la plejmulto de la homoj. sed ne pli malbona.

 

052.

           esti malegala signifas nur esti malegala. esti malegala signifas esti egala al si mem. se estas problemo, la problemo apartenas al aliuloj.

Visitas: 370