Malhistorio – ĉapitro 2.
Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn.
2. la grava tagmezo.
emociege estas percepti la grandecon kaj la persistadon kaj la luktokapablon de la homo. komforte estas senti la povon de rekonstruo kaj la gravan koncentron de fortoj, kiu efektiviĝis post la granda katastrofo.
mi ne volas memori tiujn tagojn de doloro kaj sango. ĉiu postvivanto, escepte de la etuletoj, havas siajn rakontojn plenaj je ektimo. mi, knabino, savita de unu el tiuj grandaj kaj neklarigeblaj hazardoj, ĉar ĉirkaŭe ĉio estis teruro kaj surprizo. kaj same kiel mi, ĉi tie kaj tie, apartaj kreitaĵoj elvenantaj el truoj, velkintaj mirakletoj de ne atendita fortuno, kiuj proksimiĝis unu al la alia kaj kreis pli dignan miraklon: malgranda pilgrima grupo, ĝis ĉiuj rimarkis ke la granda miraklo okazis, homoj plorante alvenantaj, kvazaŭ ratoj serĉe al manĝaĵo, de trankvila dormado, intermiksiĝante kaj sin demandante pri tio, kion fari kaj kiel komenci.
mi ne volas memori tiujn unuajn tagojn. estas aferoj ne rakontendaj. estas hontaĵoj ne transdonendaj. estas torturoj ne restarigendaj. estas sordidaĵo, kiun oni ŝnurfiksas al la ŝtono de silento kaj forĵetas en la akvojn de forgeso.
kaj tiuj novaj tagoj petas esperon. do, mi ne volas memori mallumadon sed nur prikanti kaj laŭdi tiun grandan sunon hodiaŭ naskiĝantan, tiun grandiozan momenton de nia tagmezo.
postvivanta pro granda miraklo, ĉar la kolektiva morto min malakceptis, mi min vidis meze de kelkaj homoj, kiuj protektis unu la alian, hodiaŭ mi komprenas ke pli por sin kompensi kontraŭ suferoj ol por nura disdividado de la malfacile trovebla pano. kaj jen ni levas tabulojn kaj rompas ŝtonojn kaj ordigas ruinojn kaj starigas malgrandajn hejmojn. estas malfacilaj tagoj, diradis la adoltoj, kaj multege da ordo estas bezonata. homoj alvenis el malproksimaĵoj kaj parolis pri rekonkeroj, oni ja sukcesis funkciigi fabrikon de ŝtofoj, hospitalo estis rekonstruita. kaj ofte ni devis forlasi domaĉon kaj iri al malproksima urbo kun iliaj pli bonaj stratoj kaj novaj dometoj, plenaj je aŭstera ĝojo.
homoj venis el sudo, klarigis la adoltoj, kun siaj planoj pri disciplino kaj laboro kaj siaj promesoj pri neforgeseblaj venkoj. kaj mi kreskadis kaj sentis la lantan konkeron de la homo kontraŭ la detruado. venis do la tempo, kiam oni ne sukcesis trovi malsimilon inter la hodiaŭa tago kaj tiuj tagoj de antaŭlonge, kiam la mondo tiel evoluis, ke la homoj posedis ĉiujn dezirataĵojn. sed en ĉi momentoj la plej maljunaj avertis:
neniam plu la mondo estos la sama. neripareblaj perdoj okazis. ni malrapide alvenas al la malnova stato sed neripareblaj perdoj okazis. ni ne havas kaj eble neniam plu havos komputilojn. kelkaj funkciis en lokoj ne trafitaj de bomboj sed oni trovis neniun por deĉifri ilin. oni rakontas ke maljunulo tion kapablis kaj li komencis instrui pri la funkciado al grupo de homoj. sed tiuj absolute nenion sciis, eĉ pri malgravaĵoj, kaj la maljunulo rezignis kaj decidis skribi siajn instruojn, por ke oni lernu en la libroj. subite li mortis kaj ĝis nun neniu kapablis anstataŭigi lin por deĉifri la misteron de tiuj silentaj aparatoj.
Continue lendo “Malhistorio – ĉapitro 2.”
