Lobato, Ĉasadoj de Peĉjo, INDEKSO

Visitas: 787

Monteiro Lobato en Esperanto – 03

Ĉasadoj de Peĉjo

Ĉapitroj 11 kaj 12 (lasta)

Tradukis Jorge Teles

 

11 – La lineo estas inaŭgurata

            La telefona lineo estis konstruata kun la tuta lukso, kiel kutime en registaraj verkoj. La fostojn ili eĉ farbis! Ĝi estis la plej mallonga lineo en la mondo: cent metrojn longa kaj nur du fostoj, unu en la korto de la domo kaj la alia en la ĉasista tendaro. Unu fosto estis verda, la alia flava (*). Tamen en la malferma tago okazis neatendita evento: la rinocero ne aperis por kuŝiĝi ĉe la pordego je la kutima horo. Ĝi ankaŭ ne aperis la sekvan tagon, nek la tutan semajnon. La ĉasistoj starigis tendojn kaj pacience atendadis, ke ĝi decidu reveni.

            Kial tio? Ĉar estus strange malfermi la lineon sen ke la rinocero okupu la pordegon. Sen rinocero ili povus eniri en la korto tuj kaj paroli rekte al la posedantino de la domo. Sed ili bezonis pravigi la konstruadon de la lineo, do ili decidis atendi la revenon de la monstro.

            Antaŭ tiu problemo, Emilja decidis interveni. Ŝi iris al la Granda Figujo por peti al la rinocero ke li ne desapontu la homojn de la registaro kaj daŭre dormu ĉe la pordego. Oni ne scias, kiajn argumentojn uzis la pupo; oni nur scias, ke la sekvan tagon, ekzakte je la tria posttagmeze, la rinocero pigreme venis, por kuŝi ĉe la pordego.

            Estis ĝojo pro entuziasmo en la ĉasista tendaro. Finfine ili povos inaŭguri la lineon. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 03”

Visitas: 879

Monteiro Lobato en Esperanto – 03

 Ĉasadoj de Peĉjo

 Ĉapitroj 9 kaj 10

 Tradukis Jorge Teles

 

9 – Emilja vendas la rinoceron

            Emilja klopodis por serĉi alian klienton. Ŝi iris al la kuirejo kaj proponis la negocon al onklino Nastasja. La nigrulino, kiu senplumigas kokidon, eĉ ne aŭdis ŝin; ĉar Emilja insistadis, ŝi nur diris, per ŝerca tono:

            – Nur tio mankas, stranga besto ĉi tie por timigi nin! Se estus ĉokoladujo, mi farus komercon, ĉar la mia rompiĝis.

            Al sinjorino Benta estis senutile oferti. La kompatinda sinjorino timis bestojn, precipe post kiam ŝi devis grimpi sur bambuaj kruroj en la tago de la atako de la jaguaroj.

            La Vicgrafo povus akcepti, ĉar la aristokratoj amas grandĉasaĵon – sed la kompatinda Vicgrafo apartenis al la klaso de ruinigitaj sinjoroj, kiuj nur havas la titolon de nobelo. Li neniam havis eĉ rompitan groŝon.

            Nazulino… Vostuleto…

            Emilja estis en la plej granda nedecidemo kiam Kleo aperis. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 03”

Visitas: 504