Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Naŭa parto: La Cirko de la Ĉevaletoj

Tradukis: Jorge Teles

1 – Kirurgia operacio

            Post la konkurso pri fabrikado de la frato de Pinokjo, okazis alia tre amuza konkurso en la bieneto de Sinjorino Benta – la konkurso pri tiu, “kiu havas la plej bonan ideon”. Kiu gajnis estis Emilja, kun ŝia mirinda ideo pri “la cirklo de la eksĉevaletoj”. Sinjorino Benta, kiu estis la konkursojuĝisto, opiniis, ke la ideo estas tre bona, sed ridis pri la titolo.

            – Ne estas ” cirklo “, Emilja, nek “eksĉevaleto”. Estas cirko de la ĉevaletoj.

            – Tamen ĉiuj diras tiele, – replikis la obstina estaĵeto.

            – Vi tre eraras. Mi ne diras tion. La Vicgrafo, kiu preskaŭ transformiĝas en homon, ankaŭ ne diras tion.

            Emilja insistis, insistis kaj fine akceptis nur duonon de la sugesto.

            – Ĉar vi tiel “insistas”, ni diru cirko de eksĉevaletoj.

            Sinjorino Benta plie insistis kaj diris, ke la diminutivo de ĉevalo estas ĉevaleto kaj pro tio, eksĉevaleto estas fuŝaĵo. Sed la pupo ne akceptis. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”

Visitas: 408

Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Oka Parto: La Frato de Pinokjo

Tradukis: Jorge Teles

1 – La frato de Pinokjo

            – Kompatinda avinjo! – diris Nazulino unu tagon. – Post tiom da rakontado ŝi iĝis seka kiel sensuka akaĵuo; ni elpremas, elpremas kaj ne restas eĉ unu guto da historio.

            Tio estis vera – tiel vera, ke la bona Sinjorino bezonis skribi al librovendisto en San-Paŭlo, por peti ke li sendu ajnan libron por infano.

            La libristo tion faris. Li sendis unu kaj poste alian kaj poste alian kaj fine li sendis Pinokjon, de la itala verkisto Carlo Collodi.

            – Vivu! – kriis Peĉjo, kiam la kuriero liveris la pakon. – Mi legos ĝin sub la ĵabutikaba arbo.

            – Atendu! – diris Sinjorino Benta. – Tiu, kiu legos Pinokjon tiamaniere ke ĉiuj aŭskultos, estas mi mem, kaj mi legos nur tri ĉapitrojn potage, do la libro daŭras kaj ankaŭ nia plezuro daŭras. Tio estas la saĝo de la vivo.

            – Kia domaĝo! – murmuris la knabo kun mieno de seniluziiĝo. – Se ne ekzistus ĉi saĝo de la vivo, pri kiu mi neniam aŭdis, hodiaŭ mem mi povus legi la libron kaj lerni la tutan historion de Pinokjo. Sed ne! Ni devas iri laŭ la rapido de bovĉarego dum varma sunplena tago – njen, njen, njen… Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”

Visitas: 358

Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Sepa Parto: Vizaĝo de Strigo

Tradukis: Jorge Teles

 1 – Unuaj aranĝoj

            Sinjorino Benta instruadis al Peĉjo kiel tondi la ungojn de lia dekstra mano, kiam Emilja aperis ĉe la pordo kaj palpebrumis al li per siaj novaj bluaj silkaj okuloj, broditaj la antaŭan tagon. Peĉjo respondis per alia palpebrumado, kiu en la lingvo de “palpebrumo” (kiel la pupo kutimis diri) signifas: “Kio novas?”

            – Nazulino vokas! – respondis Emilja tiel mallaŭte, ke Sinjorino Benta nenion rimarkis.

            – Por kio? – demandis la knabo ankoraŭ en la lingvo de “palpebrumo”.

            – Por helpi ŝin ordigi la ĉambron kaj savi la Vicgrafon.

            Ĉi-foje sinjorino Benta kaptis la vorton “ordigi” kaj, levante siajn okulvitrojn al la frunto, demandis:

            – Ordigi kion, Peĉjo?

            – Nenion, avinjo. Simpla festeto, kiun ni faros por niaj geamikoj el Mirlando. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”

Visitas: 391