Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 43, 44, 45, 46, 47, 48 kaj 49

 Tradukis Jorge Teles

 

43 – La du ŝtelistoj

          Du ŝtelistoj ŝtelis azenon, kaj ĉar ili ne povis dividi ĝin en du pecojn, ili ekbatalis.

         – La azeno estas mia! – asertis unu. – La azeno estas mia, ĉar mi unue vidis ĝin…

         – Jes – argumentis la alia – vi unue vidis ĝin; sed tiu, kiu unue kaptis ĝin, estis mi. Do ĝi estas mia…

         Pro manko de interkonsento, ili luktis, ruliĝis sur la polvo kaj batis kaj mordis.

         Dume aperis tria ŝtelisto, saltas sur la azenon kaj galopante forkuras.

         La batalo finiĝis, la ŝtelistoj ekstaris, kontuzitaj de la batado, disŝiritaj, senhaŭtigitaj…

         – Kie estas la azeno? Eĉ ne ombro! Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 849

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 36, 37, 38, 39, 40, 41 kaj 42

 Tradukis Jorge Teles

 

36 – La muŝo kaj la formiko

         – Mi estas nobelo! – diris la muŝo al la eta formiko, kiu marŝadis kun rozuja folio. – Mi ne laboras, mi surteriĝas sur ĉiuj tabloj, mi lekas ĉiujn bongustaĵojn, mi marŝas sur la genuoj de la fraŭlinoj – kaj mi eĉ sidas sur iliaj nazoj. Kia mirinda vivo, la mia…

         La eta formiko mallevis la ŝarĝon, viŝis la frunton kaj diris:

         – Malgraŭ tio, mi ne envias la bonŝancon de muŝoj. Ili estas malŝatataj. Neniu ilin amas. Ĉiuj forpelas ilin kun abomeno. Kaj la plej malagrabla afero estas, ke ili havas malnoblan lulilon: ili naskiĝas en sterkejoj.

         – Bone bone! – diris la muŝo. – Vivu mi kontenta, pri enviulo, indiferenta. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 831

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 29, 30, 31, 32, 33, 34 kaj 35

 Tradukis Jorge Teles

 

 29 – La turdo en la kaĝo

         Maljuna turdo lamentadis en la kaĝo.

         – Kia malĝoja sorto, mi, en ĉi malliberejo dum mia tuta vivo… Kiel mi sopiras pri la bona tempo, kiam mia vivo estis saltado de branĉo al branĉo, serĉe de la plej belajn oranĝojn… Tiu, kiu unue salutadis la matenan lumon estis mi kaj mi estis la lasta tiu, kiu diradis adiaŭ al la vespera suno. Mi kantadis kaj estis feliĉa…

         – Iun tagon perfida visko gluiĝis al miaj piedoj. Mi klopodis por forflugi, vane mi baraktis kaj fine mi alvenis al ĉi terura kaĝo, kie mi funebras pri la tempo de libereco. Kia malĝoja sorto, la mia! Ĉu ekzistas pli granda malfeliĉo en la mondo?

         Ĉimomente la pordo de la ĉambro malfermiĝis kaj ĉasisto eniras, kun fusilo super la ŝultro kaj ŝnuro plena je ligataj birdoj en la mano. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 476