SACI’
Ĉapitroj 17, 18, 19 kaj 20
17 – Noktomezo
Ĉimomente, la floro, kiu servis kiel horloĝo, tute malfermiĝis.
– Jen la horo! – diris Saci’. – Ni estas en la mezo de la nokto.
Malgraŭ lia kuraĝo, Peĉjo sentis tremeton tra la korpo. Estis la unua fojo en lia vivo, kiam li pasigis la tutan nokton en la arbaro – kaj ne estos ordinara nokto, laŭ la diro de Saci’.
– Nenion timu. Lasu ĉion al mi, ke nenio malbona okazos – diris Saci’, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ serĉante ion. – Venu kun mi. Tie estas malnova arbo, aspidospermo, kiun mi konas, kaj ni trovos la plej bonan rifuĝejon.
Fakte. En la aspidospermo estis kavo, tre taŭga por esti kaŝejo. Ene de ĝi la du lokiĝis laŭplaĉe tiamaniere ke ili povus ĉion vidi sen danĝero esti vidataj. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 02”