Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 9, 10, 11 kaj 12

 Tradukis: Jorge Teles

  

9 – La anakondo

– Monstro! Helpu min! Monstro kun korpo de serpento kaj kapo de bovo!… – kriis Peĉjo, kaj li denove grimpis sur la arbo eĉ pli rapide ol la unuan fojon.

Saci’ iris por vidi tion, kio estas, kaj revenis:

– Estas anakondo, kiu ĵus glutis bovidon. Descendu, ke ne estas danĝero. Ĝi dormas kaj dormos tiele dum du aŭ tri monatoj ĝis la bovo estos digestata.

Malgraŭ la fido je Saci’, la knabo saltis de arbo al arbo por malsuprenveni nur cent paŝojn for. Sed ĉar la tento vidi la anakondon estis granda, li malrapide alproksimiĝis, ĝis li atingis punkton de kie li povis sendanĝere ekzameni.

Estis unu el la plej grandaj, kiujn oni povas trovi, kaj ĝi devas esti almenaŭ dek metrojn longa kaj dika kiel kapo de viro. Peĉjo ne komprenis kiel la tuta bovido povus eniri en ĝin.

– Simplege, – klarigis Saci’. – La anakondo volvas sin ĉirkaŭ la bovidon, forte premas, rompas ĉiujn ostojn kaj knedas ĝin tiel, ke la predo longiĝas kiel kolbaso. Poste ĝi kovras la korpon per lubrikanta bavo kaj komencas malrapide gluti ĝin. Ĝi glutas kaj glutas, ĝis kiam la tuta bovido estas en la stomako; nur kapo kaj kornoj restas ekstere. Tiele ĝi dormas monatojn, ĝis digestado finiĝas. Kiam estas en ĉi tiu stato, la anakondo ne esta danĝera, ĉar ĝi dormas kaj restas inerta.

Kaj ne nur tiun serpenton Peĉjo renkontis tiun tagon. Tuj poste, li aŭdis sekan bruon de sonorileto. Estis preterpasanta krotalo; tre afliktita, kvazaŭ fuĝanta de malamiko.

– Kio postkuras ĝin? – li demandis.

– Iu serpento klelia, – respondis Saci’. – Serpento klelia estas sen veneno, kiuj nur manĝas venenajn serpentojn. Jen venas unu!

Fakte, malhelkolora serpento klelia aperis en la spuro de la krotalo, kiu estis atingata tuj poste. Terura batalo! Peĉjo neniam imagis tian spektaklon. La serpento klelia implikiĝis kun la krotalo kaj ambaŭ ruliĝis sur la tero kiel frenezaj vermoj. Tiele ili longe restis. Fine, la krotalo mortis pro sufokado, kaj la serpento klelia englutis ĝin, kvankam ambaŭ estis je la sama mezuro.

– Kiel terure! – diris Peĉjo. – La vivo en ĉi arbaro ne ripozas. Nur nun mi komprenas, pro kio la sovaĝaj bestoj estas singardemaj. Iliaj vivoj estas en konstanta risko, tiele ke eskapas nur tiuj, kiuj ĉiam atentas.

– Al tio, la saĝuloj nomas la lukto por la vivo. Unu besto bezonas la alian. Unu manĝas la alian. Por ke unu besto manĝu la alian, ĝi devas esti pli forta – kontraŭe ĝi intencas manĝi sed estos ĝi la manĝaĵo.

– Ĉu nur pli forta?

– Pli forta aŭ pli sagaca. Ĉi tie en la arbaro ĉiuj klopodas por esti fortaj. Tiuj, kiuj ne kapablas, klopodas por esti sagacaj. Plejofte sagaco pli valoras ol forto. Sacioj, ekzemple, ne estas fortaj – sed neniu estas pli sagacaj ol ni.

 

10 – La praarbaro

– Tiele estas, – daŭrigis Saci’. – La leĝo de la arbaro estas la leĝo de tiuj, kiuj  pli kapablas – aŭ ĉar ili estas pli fortaj, aŭ pli lertaj, aŭ pli sagacaj. Ruzo, ĉefe, estas granda avantaĝo en la arbaro. Ĉu vi vidas tiun sekan branĉeton tie?

– Jes. Branĉeto egala al ĉiuj aliaj, – respondis la knabo.

– Nu, vi tre eraras, – respondis Saci’. – Ĝi ne estas branĉo, sed besteto, kiu ŝajnigas sin seka branĉo por ne esti atakata de malamikoj.

Peĉjo ne volis kredi, sed li tuŝis la branĉeton kaj vidis, ke ĝi moviĝas. Li admiris la lertecon.

– Bone diras avinjo, ke la arbaro estas danĝera! Tiu, kiu ne scias,  ĉi tie estos trompata…

– Kaj tio, kio estas? – demandis Saci’, montrante folion. – Kio estas al vi?

Peĉjo rigardis; li vidis, ke ĝi estas simpla folio; sed ĉar li jam sciis ion pri la perfidoj de la arbaro, li palpebrumis al Saci’ kaj diris:

– Ĉi-foje vi ne trompas min. Ĝi aspektas kiel folio, sed certe estas alia besto, kiu sin maskas kiel folio.

Kaj tuŝetis ĝin por vidi ĉu ĝi moviĝas. La folio tamen ne moviĝis.

– Tio estas folio, stultuleto! – ridante diris Saci’. – Ankoraŭ estas tro frue por ke vi “legu” la arbaron. Jen libro, kiun nur ni, kiuj ĉi tie naskiĝas kaj vivas dum la tuta vivo, kapablas interpreti. Knabo de la urbo, kiel vi, komprenas naturon tiom, kiom mi komprenas la grekan lingvon.

– Vi pravas, Saci’! Mi vidas, ke ĉi tie en la arbaro mi estas perfekta stultulo. Sed mi esperas ke iam mi estos kiel vi.

– Jes, kun tempo kaj multe da observado. Kiu observas kaj studas, tiu fine komprenas. Ĉi tie tamen ni ne bezonas studi. Ni scias de naskiĝo. Ni havas la instinkton por ĉio. Ĉiuj el tiuj bestetoj, kiujn vi vidas, apenaŭ eliras el la kokonoj jam estas tre inteligentaj, ili ne bezonas konsilojn de la gepatroj. Se ni bone konsideras tion, Peĉjo, ŝajnas, ke ne ekzistas besto pli stulta kaj kiu malrapide lernas ol la homo, ĉu vi konsentas?

La fiero de la knabo ofendiĝis antaŭ tiu observo. Kompatinda Saci’, kiu ne agnoskas la reĝon de la bestoj! Kia sensencaĵo…

– Tion, kion vi diras – respondis Peĉjo, – estas ega sensencaĵo. La homo estas la reĝo de la bestoj. Nur homo havas inteligenton. Nur li scias kiel konstrui domojn el ĉiuj tipoj, kaj maŝinojn, pontojn kaj aviadilojn, kaj ĉion, kio ekzistas. Ho, la homo! Vi ne scias, kio estas la homo, Saci’! Se vi legintus la librojn, kiujn mi legis ĉe avinjo…

 

11 – Diskutoj

Saci’ ridis.

– Kiom da fanfaronaĵoj! – li diris. – Ĉu domoj? Kiu besteto ne perfekte konstruas sian domon? Rigardu la abelojn, aŭ la formikojn, aŭ la kokonojn. Ĉu ekzistas pli perfektaj ĉambroj? Ĉiuj en la arbaro loĝas je ajn. Ĉiu inventas sian propran dometon. Sekve, ĉiuj havas domojn, kie ili estas multe pli komfortaj ol la homoj en siaj hejmoj. La heliko, tiu eĉ inventis la sistemon porti la domon surdorse. Ĝi estas la plej inteligenta. Ĝi marŝadas kaj kiam la danĝero alproksimiĝas, ĝi simple eniras endomen.

– Hejmojn, bone, – diris Peĉjo, duonkonvinkata. – Sed kio, pri aviadilo? Kiu besteto kapablus konstrui aviadilojn kiel ni, homoj, konstruas?

Alia ridado de Saci’.

– Peĉjo, vi montriĝas tiel stulta, ke mi eĉ kompatas vin. Aviadiloj! Ĉu vi ne rimarkas, ke la aviadilo estas la plej malprogresinta maŝino kiu ekzistas? Ĉi tie la flugilhavaj bestetoj estas tiom progresemaj, ke neniu bezonas antikvaĵoj kiel la aviadilo. Ĉiuj havas perfektan flugaparaton sur la korpoj. Ĉu vi ne rimarkas, ke ili flugas, stultulo? Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis tre interesan scenon. Mi estis proksime al lageto plena je anasoj, kiam aviadilo flugis supre. La anasoj rigardis unu la alian kaj ridadis. Vi scias, Peĉjo, ke la anaso estas stulta besto. Kaj unu el ili diris tre saĝe: “Ŝajnas nekredeble, ke homoj fanfaronas, pri inventado de io, kion ni uzadas dum pli ol miloj da jaroj…”

– Jes – daŭrigis Peĉjo – sed ni kapablas legi kaj vi ne.

– Legi! Al kio utilas legi? Se la homo estas la plej stulta el ĉiuj kreitaĵoj, al kiu utilas la kapablo legi? Kio estas legi? Legi estas maniero scii ion, kion pensis aliulo. Sed kiel utilas al stultulo scii ion, kion pensis alia stultulo?

Tio estis tro. Peĉjo pleniĝis je kolero.

– Ne daŭrigu, Saci’! Vi ofendas min. La homo ne estas tio, kion vi diras. La homo estas la gloro de la naturo.

– Gloro de la naturo! – kriis la diableto kun ironio. – Aŭ vi ripetas kiel papago tion, kion vi aŭdis, aŭ vi ne rezonas. Hieraŭ mi aŭdis sinjorinon Benta, kiam ŝi legadis en ĵurnalo la hororojn de la milito en Eŭropo. Sufiĉas, ke inter homoj estas tio, kion ili nomas milito, por ke ili estu klasifikata kiel la plej stultaj estaĵoj. Por kiu milito?

– Kaj vi ankaŭ ne uzas militojn ĉi tie? Ĉu vi ne vivas postkurante kaj manĝante unu la alian?

– Jes; unu manĝi la alian estas leĝo de la vivo. Ĉiu estaĵo rajtas vivi kaj por tio ĝi rajtas mortigi kaj manĝi la plej malfortan. Vi homoj militas sed ne pro malsato. Vi mortigas la malamikon sed ne manĝas ilin. Jen malĝustaĵo. La leĝo de la vivo diktas, ke vi nur mortigu por manĝi. Mortigi por mortigi estas krimo. Kaj nur inter la homoj okazas mortigo por mortigo – por sporto, por gloro, tion oni diras. Peĉjo, ne provu defendi la homon, vi ne sukcesos. Kaj faru kiel Peter Pan, kiu haltis sian kreskadon kaj porĉiame estis knabo, ĉar nenio estas pli enuiga ol la plenkreskuloj. Se ĉiuj geknaboj de la mondo strikus, kiel Peter Pan, kaj ne plu kreskus, la homaro perfektiĝus. La vivo inter plenkreskuloj validas nur dum vi estas knabo. Post kiam la geknaboj kreskas, la vivo iĝas katastrofo, ĉu vi ne konsentas? Nur plenkreskuloj militas. Jen ĉio. La geknaboj militas nur kiel ludado.

Peĉjo nenion respondis. Li sentis sin iomete skuata de la strangaj ideoj de Saci’. Kiam li revenos hejmen, li konsultos sinjorinon Benta por ekscii, ĉu tiele estas aŭ ne.

 

12 –  Vespermanĝo

La suno faladis kaj la knabo sentis malsaton.

Li forgesis alporti manĝaĵon.

– Saci’ amiko, mi sentas ion, kiu nomiĝas malsato. Montru al mi vian kapablon eliri el ĉiuj problemoj kaj sukcesu trovi vespermanĝon.

– Nenio pli facila – respondis la diableto. Ĉu vi ŝatas palmomedolon?

– Jes, mi ŝatas. Kiel ni povas faligi tian altan palmon por rikolti la medolon? Sen hakilo estas neeble.

Saci’ ridis.

– Nenio estas malebla por mi, ĉu vi volas vidi? – kaj enmetinte du fingrojn en la buŝon, li akute fajfis.

Tuj grandega skarabo, nomata segilskarabo, eliris el la sino de la arbaro. Saci’ faris al li kelkajn signalojn kaj la skarabo flugis al la bazo de palmo kun maldika sed tre alta trunko, ampleksis ĝin inter siaj dentecaj pikiloj kiel segilo kaj komencis rotacii kun granda rapideco, zumante. kiel aviadilo. – zunnn…

Antaŭ pasis kvin minutoj la trunko de la palmo estis segita, kaj la palma koro, akompanata de la supra foliaro, kraŝis surgrunden.

– Brave! – kriis la knabo. – Mi neniam imagis, ke en arbaro ekzistas tiel lerta segisto. Nun mi volas vidi kiel vi preparas la frandaĵon.

– Tre facile, – diris Saci’. – Fajro ne mankas. Mi ĉiam havas fajron en mia pipeto. Estas ankaŭ multaj kaseroloj. Mi nur bezonas ĉirkaŭrigardi serĉe de forlasita kiraso de dazipo. Ni havas akvon en la bambuaj kavaĵoj; ni disfendu unu aŭ du. Kaj por graso, mi simple rompu kelkajn kokosetojn kaj elpremu la migdalan oleon inter du ŝtonoj.

– Kaj salo?

– Tio estas la plej malfacila; sed estas mielo, do vi manĝos palmomedolon preparatan en formo de dolĉaĵo, kiu estas eĉ pli bongusta.

Tiele estis farita. En malpli ol dudek minutoj, Peĉjo ricevis dazipan kirason plenan je tre bone preparita dolĉaĵo de palmomedolo. La knabo multe manĝis kaj eĉ havis deserton de sovaĝaj rubusoj, kiujn Saci’ kolektis.

– Mi delonge ne manĝas kun tia apetito! – komentis Peĉjo post kiam li plenigis la stomakon. – Vi estas eĉ pli bona kuiristo ol onklino Nastasja, kiu estas la unua kuiristino en la tuta mondo.

Kaj li frapis la ventron kaj purigis la dentojn per longa dorno de kokosarbo.

La tago finiĝadis. Tuj Peĉjo vidis tra la arboj ekbrilon de la unua steleto.

Kia impona estis la nokto! Ĝis tiu momento Peĉjo ankoraŭ ne atentintus tion. Nokto enhejme ne estas nokto. Oni ŝaltas la lanternegon, oni fermas la pordon – kie estas la nokto?

Sed en la arbaro, ho, tie la nokto estis vera nokto – absoluta, tute malluma, kun tiuj lampiroj fiksataj en la ĉielo, al kiuj la homoj nomas steloj…

Visitas: 243