Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 5, 6, 7 kaj 8

 Tradukis: Jorge Teles

 

5 – Peĉjo kaptas Sacion

Tiom impresis Peĉjon ĉi konversacio, ke de tiam li nur pensis pri saci’, kaj li eĉ komencis vidi saciojn ĉie. Sinjorino Benta mokis lin kaj diris:

– Atentu! Mi jam aŭdis rakonton pri knabo, kiu tiel pensis pri saci’, ke li fariĝis saci’…

Peĉjo ignoris la rakonton, kaj unu tagon, plena je kuraĝo, decidis kapti unu. Li denove serĉis Oĉjon Barnabaso.

– Mi decidis kapti sacion, – li diris, – kaj mi volas, ke vi instruu al mi la plej bonan manieron.

Oĉjo Barnabaso ridis antaŭ tiu braveco.

– Mi ŝatas vidi tian knabon. Vi montras, ke vi estas nepo de la forpasinta maljunulo, viro, kiu timadis eĉ ne la senkapan mulinon. Estas multaj manieroj kapti sacion, sed la plej bona estas pere de la kribrilo. Trovu krucan kribrilon… Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 02”

Visitas: 165

Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 1, 2, 3 kaj 4

 Tradukis: Jorge Teles

  

1 – Libertempo

      Kiam Peĉjo revenis de lernejo tiun posttagmezon kaj diris al sinjorino Tonika, ke la ferioj komenciĝos post semajno, la bona sinjorino demandis:

     – Kaj kie vi volas pasigi la feriojn ĉi-jare, mia filo?

     La knabo ridis.

     – Kia demando, panjo! Nu, kie, se ne ĉe avinjo?

     Peĉjo ne povis kompreni feriojn pasintajn aliloke ol en la Bieneto de la Flava Pego, en kompanio de Nazulino, la Markizo de Vostuleto, la Vicgrafo de Maizospikulo kaj Emilja. Kaj tiele devis esti, ĉar sinjorino Benta estas la plej bona el la avinoj; Nazulino, la plej brava el la kuzinoj; Emilja, la plej frenezeta el ĉiuj pupoj; la markizo de Vostuleto, la plej “vosteta” el ĉiuj markizoj; kaj Vicgrafo de Maizospikulo, la plej “trankvila” el ĉiuj Vicgrafoj. Kaj estis ankaŭ onklino Nastasja, la plej bona frandaĵistino de nia mondo kaj de ĉiuj mondoj, kiuj ekzistas. Ĉiu, kiu manĝas ŝiajn amelajn kuketojn, ne ŝatas eĉ flari la kuketojn faritajn de aliaj kuiristoj. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 02”

Visitas: 163