Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 64, 65, 66, 67, 68, 69 kaj 70

 Tradukis Jorge Teles

 

64 – La kokino kun oraj ovoj

         Johano Malpacienca eltrovis en la korto kokinon, kiu demetis oran ovon. Sed nur unu  ĉiusemajne. Freneza pro ĝojo, li diris al la edzino:

         – Ni estas riĉaj! Ĉi kokino havas trezoron en la ovario. Mi mortigos ĝin kaj mi fariĝos la mastro de nia ĉirkaŭaĵo.

         – Kial mortigi ĝin, se konservante ĝin, vi ricevos oran ovon ĉiujn sep tagojn?

         – Ne estu mi, Johano Malpacienca! Ĉu vi volas, ke mi estu kontenta kun unu ovo ĉiu semanjno, kiam mi povos akiri multajn ovojn tujtuj?

         Kaj li mortigis la kokinon. En ĝi estis nur tripoj, kiel en ĉiuj kokinoj, kaj Johano Malpacienca restis malriĉa la tutan vivon kaj mortis senmona.

         Tiu, kiu ne kapablas atendi, malriĉulo mortas.

                                                        *****

            – Se mi estus la fablisto – diris Peĉjo – mi ŝanĝus la titolon de ĉi fablo. Mi dirus “La Malsaĝulon”. Nur stultulo kiel tiu Johano Malpacienca kapablas fari ion tian.

            Sinjorino Benta ne konsentis.

            – Ho, mia filo, atendado ne facilas. Kiom da fojoj vi mem perdis ion, kion vi deziradis pro troa senpacienco, ĉar vi ne havis la saĝon atendi…

            – Ĝuste hieraŭ, avinjo, li preskaŭ kaptis birdon, – aldonis Nazulino. Sed li ne atendis, ke ĝi tute eniru en la kaptilo. Li tiris la ŝnuron tro frue. Peĉjo estas stultulo kelkfoje, pro manko de pacienco. Tamen, mi, mi kapablas atendi.

            – Kial vi ne kaptis la pulon, kiu estis en via lito? – diris Emilja. – Vi atendis, ke la pulo ne plu saltu kaj la pulo finfine malaperis.

            Emilja estis sperta pri kaptado de puloj.

 

65 – La maljuna ardeo

            Ardeo naskiĝis, kreskis kaj ĉiam loĝis ĉe la rando de lago kun malklara akvo, tre riĉa je fiŝoj. Sed la tempo pasis kaj ĝi maljuniĝis. Ĝiaj muskoloj pli kaj pli streĉiĝis, ĝiaj okuloj laciĝis – kaj ĝi ne facile fiŝkaptis!

            – Mi malbonŝancas, kaj se mi ne trovos bonan lageton kun tre klaraj akvoj, mi certe mortos pro malsato. Malaperis la feliĉaj tempoj, kiam miaj penetremaj okuloj mokis pri la malklarecon de ĉi lageto…

            Kaj starante sur unu piedo, kun la longa beko pendanta, ĝi pripensadis ĝis ideo venis al ĝia kapo.

            – Krabo, venu ĉi tien! – ĝi diris al krabo, kiu sunumadis ĉe la pordo de sia truo.

            – Jen mi por servi vin. Kion vi volas?

            – Mi avertas vin pri io tre serioza. Nia lageto estas kondamnata. La posedanto de la tero invitis najbarojn por veni kaj elĉerpu ka tutan akvon, por kapti ĉiujn fiŝojn. Jen granda malbona ŝanco! Eĉ ne la plej eta fiŝo eskapos.

            La krabo tremis pro la terura novaĵo. Ĝi eniris en la akvo kaj rakontis al la fiŝoj. Granda tumulto. La fiŝoj komencis naĝi sencele kaj ne sciis tion, kiel agi. Kaj ili venis al la akvorando.

            – Sinjoro de la longa beko, donu al ni konsilon, ni petas, por liberigi nin de la granda malfeliĉo.

            – Ĉu konsilo?… – Kaj la ruzulo ŝajnigis pripensi. Poste ĝi respondis:

            – Mi vidas nur unu vojon. Temas pri translokiĝo al la puto Blanka Ŝtono.

            – Kiamaniere ni iros tien, se ne ekzistas ligo inter nia lageto kaj la puto?

            – Tio estas tre facila. Jen mi ĉi tie, por solvi. Mi transportos la tutan fiŝaron ene de mia beko.

            Ĉar ne ekzistis alia rimedo, la fiŝoj akceptis tiun proponon – kaj la ardeo transportis ĉiujn fiŝoj al tiu puto, kiu estis eta ŝtona cisterno, kun tre klaraj akvoj kaj tie ĝi povis trankvile fiŝkapti ĝis la fino de sia vivo.

             Neniu kredu je malamika konsilo.

                                                                       *****

           – Mi ne kredas eĉ je konsiloj de amikoj, des malpli de malamikoj, – diris Emilja. – Mi ne volas, ke tio, kio okazis al kolonelo Teodoriko, okazu al mi.

            Neniu komprenis. Emilja klarigis:

            – Li iris al Rio-de-Ĵanejro post la vendado de lia bieno kaj finis senmona. Kial? Ĉar li kredis je la konsilojn de la amikoj de lia mono. Eĉ tramon li aĉetis, la azeno! (*) Kiam iu donas al mi konsilon, mi ĉiam pensas al mi mem: “Kie sin kaŝas la kato?”. Ĉar ĉiam estas iu trompaĵo kaŝata ene de ĉiu konsilo.

            Sinjorino Benta larĝigis la okulojn. La eta diablino iĝadis sagaca.

            – Kaj je kio do vi kredas? – demandis la Vicgrafo.

            Emilja respondis: – Je mia cerbo. Mi akceptas neniun konsilon, nek de malamiko nek de amiko. Mi solvas la problemon per bona rezonado…

(*) Folklora rakonto, pri riĉa kamparano kiu iris al la granda urbo kaj estis trompata de fripono, kiu vendis al li tramon.

 

66 – La leono kaj la museto

         Elirante el la truo, la museto vidiĝis inter la leonaj piedoj. Ĝi frostiĝis, hirta la felaro, paralizata de teruro. La leono tamen ne faris al ĝi malbonon.

         – Iru en paco, museto; ne timu vian reĝon.

         Tagojn poste la leono falis en reton. Ĝi malespere roris, baraktis, sed ju pli ĝi moviĝis, des pli li estis kaptata en la maŝaro. Altirita de la blekadoj, aperis la muso.

         – Amon oni pagas per amo, – ĝi diris al si kaj komencis ronĝi la ŝnurojn. Tuj ĝi sukcesis rompi unu el la maŝoj. Kaj ĉar la reto estis tia, ke kiam la unua maŝo rompiĝas, la aliaj malstreĉiĝas, la leono sukcesis liberiĝi kaj fuĝi.

         Preferindas pacienco ol leona forto.

                                                        *****

            – Tio estas vero, – komentis Nazulino. – Ekzistas nenio, kion pacienco ne povas. Ĉe la akvofalo estas truo en la ŝtono farita de akvoguto, kiu falas, falas, falas dum jarcentoj.

            – Kaj estas populara diraĵo por ĉi tiu guto – aldonis Peĉjo – Guto malgranda, eĉ ŝtonon ĝi boras. Kiu kreas la popularajn diraĵojn, avinjo?

            – La homoj, filino. La homoj observas ion kaj fine kreas diraĵon, aŭ proverbon aŭ popol-diron, aŭ maksimon, en kiu ili resumas tion, kion ili observis. Ĉi tiu diraĵo pri la akvoguto, kiu batas ĝis ĝi traboras, estas tre bona – bela kaj ĝusta.

            – Kaj estis la maniero per kiu, mi kaj Sacio venkis Kukan en nia aventuro – memoris Peĉjo. – Kuka nenion timadis, ĉar ŝi estis potenca. Sed kiam ŝi trovis sin senmovigita de la lianoj, per kiuj ni ligis ŝin kaj sentis tiun akvoguton sur ŝia frunto, ŝi cedis. Ŝi rezignis, kiel diras onklino Nastasja.

 

67 – La arogantulo

         Estis grandega kariniano, la plej impona arbo en la arbaro. Sed fiera kaj fanfarona. Ĝi mokis la pli malgrandajn arbojn kaj ridis malestime pri la humilaj plantetoj. Vidante junkon ĉe ĝiaj piedoj, ĝi diris:

         – Kiel malĝoje vi vivas, tiel malgranda, ĉiam ĉe la akvorando, loĝanta inter marĉaj birdoj kaj ranoj… Ajna eta vento fleksas vin. Birdeto, kiu sidiĝas sur via stango, jam fleksas vin kiel katapulton. Kia diferenco inter ni! Mia foliaro atingas la nubojn kaj kovras la sunon. Kiam la ŝtormo bruas, mi ridas pri la ventoj kaj amuzas min de supre, rigardante vian embarason.

         – Dankon! – ironie respondis la junketo. – Sed vi devas scii, ke mi ne plendas kaj ĉi tie apud la akvo mi vivas tiel, kiel mi povas. Se la vento fleksas min, aliflanke, ĝi ne rompas min, kaj kiam la ŝtormo finiĝas, mi staras rekte kiel antaŭe. Vi tamen…

         – Mi, kio?

         – Vi, kariniano, rezistis la ventegojn ĝis nun; sed ĉu vi ĉiam rezistos? Ĉu vi ne turniĝos unu tagon renversen?

         – Mi ridas pri la ventoj, kiel mi ridas pri vi, – malestime murmuris la fiera arbo.

         Monatojn poste, en la pluvsezono, terura ŝtormo okazis unu nokton. Fulmo ekbrilis unu post la alia kaj la tondro skuadis la teron. La infera vento detruis ĉion, kio kontraŭis ĝian trairon. La junko, terurita, fermis la okulojn kaj klinis sin proksime al la grundo. Kaj tiele ĝi restis, kunpremita, ĝis la furiozo de la elementoj trankviliĝis kaj freŝa mateno kun klara ĉielo sekvis tiun nokton de hororoj. Poste ĝi levis la flekseblan tigon kaj povis vidi la detruojn de la ŝtormo. Sennombraj arboj sur la tero, frakasitaj, kaj inter la viktimoj, la fiera kariniano, kun ĝiaj kolosaj radikoj ekster la tero…

         Ju pli granda la alteco, des pli granda la falo…

                                                                       *****

            – Kio estas junko, avinjo? – demandis Peĉjo.

            – Estas planto, tre ofta ĉi tie en niaj marĉoj kaj kies folioj, longaj kiel glavoj, estas plukataj de la kamparanoj por fari matojn.

            Emilja opiniis, ke la moralo de la fablo pravas, sed…

            – Sed kio, Emilja?

            – Sed inter esti junko kaj esti kariniano, mi preferas milfoje esti kariniano. Mi preferas dekmil fojojn!

            – Kial?

            – Ĉar la kariniano estas bela arbo, ĝi imponas, ĝi estas majesta, ĝi falas nur kun grandaj ŝtormoj; kaj la junko falas kun batoj de tranĉilo de tiuj, kiuj faros matojn. Kaj post kiam ili fariĝas matoj, ili devas pasigi la noktojn ĝemante sub la pezo de tiuj, kiuj dormas sur ili – malbelaj homoj, kiuj ne banas sin. Vivu la kariniano!

            Sinjorino Benta nenion trovis por diri.

 

68 – La egoismo de la jaguaro

         Reveninte de ĉasado, kun cervo en la dentoj, la jaguaro trovis sian kavernon malplena. Ĝi malespere kriegis per roradoj tiel fortaj, ke la arbaro pleniĝis je miro. Tapiro venis por demandi tio, kio okazas.

         – Oni mortigis miajn idojn! – ĝemis la jaguaro. Fifamaj ĉasistoj faris la plej grandan el la krimoj: ili mortigis miajn idojn… – Kaj denove ĝi roris malespere, ruliĝis sur la tero kaj gratis sin per siaj akraj ungoj.

         La tapiro diris:

         – Mi ne vidas kialon por tia bruo… Ili faris al vi unufoje tion, kion vi faras ĉiutage. Ĉu vi ne manĝas la idojn de aliaj bestoj? Ĉu vi ne ĵus mortigis la idinon de la cervo?

         La jaguaro larĝe malfermis la okulojn, kvazaŭ konsternita de la stulta tapiro.

         – Ho stulta estaĵo! Ĉu vi volas kompari la idojn de aliaj bestoj kun la miaj? Kaj egaligi mian doloron kun la doloro de aliaj?

         Simio, kiu spektis la scenon de la supro de branĉo, metis la nazon en la konversacio.

         – Jaguara amiko, jen la vero:

         pipro en la buŝoj de aliaj ne brulas…

                                                        *****

            Pro la vorto “pipro”, kiun ŝi aŭdis, onklino Nastasja venis el la kuirejo, kun ligna kulero en la mano.

            – Pipro, sinjo? Ĝuste tio al mi hodiaŭ mankas. Tiu, kiun ni havis, finiĝis kaj mi ne scias kiel spici la morgaŭan vatapaon… (*)

            Ĉiuj mokis la kompatindan nigrulinon.

            – Ne estas tio, naivulino. Nia fablo mencias la pipron, kiu ne brulas en la buŝoj de aliaj.

            La nigrulino ne komprenis.

            – Ĉu ĝi ne brulas? Kiu diris al vi, ke ĝi ne brulas? Ĝi nur ne brulas, se ĝi estas malbona pipro.

            Sinjorino Benta tro pigris por klarigi kaj ordonis, ke ŝi faru la vatapaon sen pipro.

            – Ho Dio! Tio ne eblas, sinjo. Fazeolaĵo sen salo, vatapao sen pipro kaj malvarma kafo, neniu manĝu kaj neniu trinku.

(*) Vatapao estas brazila plado de afrika origino, kies bazo estas pano aŭ maiza faruno, kun multaj variaĵoj en la ingrediencoj, sed ĉiam kun granda kvanto da spicaĵoj.

 

69 – La imitanto de la bestaj blekoj

            Petro Petranto Petrulo havis eksterordinaran kapablon: li perfekte imitadis la voĉojn de bestoj. La porka “kojn”, la hunda “aŭaŭ”, la ŝafida “be”, la azena “iao”, ĉion li reproduktis tiamaniere, ke li trompadis ĉiujn.

            – Ekzakte tiel, – diradis la aŭdantoj kun miro.

            Iutage viro aperis en la urbo, proponante venki la imitanton.

            – Ni ambaŭ imitu antaŭ la publiko la voĉon de porketo; kaj se mi ne gajnos la matĉon, detranĉu mian kapon!

            Venis la tago. La teatro pleniĝis. Petro aperis memfida pri la venko, imitis junan porketon kaj entuziasmigis la spektantaron.

            – La alian nun! La alian!… – kriis la publiko.

            La alia aperis, envolvata en kapoto. Li preparis sin, li moviĝis kaj subite:

            – Kojn! Kojn! Kojn!

            Eksplodis mokfajfado.

            – For! Eksteren! Petro venkis! Petro imitas pli bone! Eksteren…

            La viro malfermis sian mantelon kaj montris etan porkon, kiun li portis kaŝata en la kapoto.

            – Mokfajfu, gesinjoroj, mokfajfu pri la vera aŭtoro de la blekoj, ĉar ĝuste ĉi tiu porketo kriis kaj ne mi…

            La spektantoj rigardis unu la alian, tre embarasitaj.

            Pli bone plaĉi ol esti amuziga.

                                                                       *****

            – Mi konsentas! – kriis la Vicgrafo. – Pli bone plaĉi ol esti amuziga. Mi, ekzemple, estas tre amuziga plurfoje – sed tiu, kiu plaĉas, ĉiam estas iu alia…

 

70 – La saĝa azeno

            En la tempo, kiam la bestoj paroladis, aro da bestoj kolektiĝis por solvi iun problemon. La azeno aperis, neinvitita, kaj petis la parolon. Li longe paroladis, ŝajnigante sin ŝtatisto. Sed ĝi nur diris sensencaĵojn. Estis senfina blekado.

            Fininte, li atendis aplaŭdon; sed la elefanto etendis la rostron al la azeno kaj diris:

            – Granda azenpeco! Vi ŝtelis tempon al ni kaj al vi. Al ni, ĉar ni perdis ĝin aŭskultante sensencaĵojn; kaj al vi, ĉar vi gajnus multe pli, se vi uzus ĝin en paŝtejo, manĝante herbon.

            Malsaĝulo neniam estas pli malsaĝa ol kiam li pretendas sin montri saĝa.

                                                                       *****

            – Jen senutila fablo, – diris Peĉjo. – Diras la samon kiel aliaj fabloj.

            – Jes mia filo. Ĝi estas variaĵo. Ĝi utilas por montri, ke la sama vero povas esti esprimata diversmaniere.

            – Mi ankoraŭ pensas, ke ĝi estas senutila, – insistis Peĉjo. – Se ĝi venis por pruvi tion, okazis perdo de tempon, ĉar nenio estas pli klara ol tio, ke ĉiuj aferoj povas esti dirataj multmaniere.

            La vicgrafo obĵetis. – Tio ne, Peĉjo. Sciencajn verojn oni povas diri nur per unu maniero. Kiam mi demandas “Kiom estas unu kaj unu?” la respondo povas esti nur “Du”.

            – La respondo povas esti “Dek unu”, Vicgrafo? – kriis Emilja. – Unu kaj unu estas ankaŭ dek unu.

            La scienca maizospiko baraktis kaj silentis.

Visitas: 863