Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

  

046.

           de kie elvenas ĉi tiuj belaj kaj allogaj adoleskantoj, kiujn mi tiom freneze amadas. ĉu ili estas kvazaŭ ili estus mi mem? aŭ ĉu mia patro? aŭ ĉu mia filo? ĉu gravas scio pri tio? aŭ estus ĉiam sufiĉe ke mi min donus freneze, senespere, haluciniĝe, sovaĝe al mia pasio? ĉu tio sentata de mi estas amo? kio estas amo?

 

  047.

           mi vojaĝas kun tiom da doloro kaj tiom da aŭdaco tra la landoj de ĉi tiu libro, por senti min pli forta kaj plenaĝa, poste, en la eksterlando de ĝia neesto.

 

  048.

           ankaŭ okazas, foje, ke mi ne scias, ĉu tio, kion mi skribas, estas perlo aŭ fekaĵo.

 

  049.

           mi volus paroli, mi volus skribi pri la amo. ne nun, tamen. svingiĝu nun la amo super mi, kiel pendolo, peza sed reviviga. kuŝu ĝi dormante en la profundoj de la plejaj profundaĵoj ene de mi. kio estas la pleja profundaĵo ene de mi? la fundo de mia animo? la fundo de mia deziro? la fundo de mia korpo? la fundo de mia pasinteco?

           animo, deziro, korpo, pasinteco, kie? en kiu inter vi? mi kaŝas tion, kio,  laŭ mia penso, estas amo? mi ne scias tion, kio estas la amo. kio ĝi estas?

 

 050.

           okazas foje, ke mi penetras en la sonĝan mondon, kvankam duone vekiĝanta, kaj atestas sekvencon de pensoj, kiuj ne tiom dependas de mia volo, sed estas faritaj laŭ sia propra ordo;

           kaj okazas ke mi miras pri la profundo de ĉi tiuj pensoj, mi intencas ilin noti, mi klopodas por vekiĝi… sed mi ne povas reteni ilin, ĉar ili, kiel fantomoj de la nokto, malaperas antaŭ la lumo de la maldormo.

          okazas foje, ke mi persekutas ideon, dum mia skribado, kaj ĉi ideo fariĝas per si mem, sendepende de mia volo;

          kaj okazas ke mi pensas ke, ene de ĉi tiu ideo ekzistas la ebleco de grava kaj definitiva eltrovro … sed, provante transformi ĝin en frazon, ĝi, kiel nedeĉifrebla enigmo, perdiĝas meze de sensencaj vortoj.

 

051.

           vi estas en petropoliso, la knabinoj ludas, maŭrico, la plej juna nevo, amuziĝas, perdita en sia propra infanaĝo, geraldo jam apartenas al la mondo de plenkreskuloj. vi restas sola. vi sidas surplanke, ĉirkaŭata de multaj magazinoj plenaj je logaĵoj. Ili montras bizarajn karnavalajn kostumojn, kun plumaĵoj kaj juvelŝtonoj. vi tondas pecojn de tiuj kostumoj kaj gluas sur antaúdesegnitajn figurojn, kreante viajn proprajn kostumojn. nur la teatro, longtempe poste, donos al vi la eblecon aparteni al ĉi mondo neniam enkodigata. teatro kaj literaturo. la arto ĝenerale. vi ankaŭ eltrovros, ke la fantazio apartenas al ĉiuj homoj. se vi bonvenigas ĝin kun pli da atento, ĉi tio nur faras vin malegala al la plejmulto de la homoj. sed ne pli malbona.

 

052.

           esti malegala signifas nur esti malegala. esti malegala signifas esti egala al si mem. se estas problemo, la problemo apartenas al aliuloj.

Malfaldata animo, ĉapitroj 41, 42, 43, 44 kaj 45.

Malfaldata animo, ĉapitroj 41, 42, 43, 44 kaj 45.

 

041.

           ĉio estas stranga, tio, kion mi skribas. iu rolulo de libro mia diris: rakontado de historio estas elekto de memoroj, inter la plej brulantaj, tiuj, kiuj plej bruligas. ĉu tio, kion mi skribas, estus mia historio?

  

042.

            nun mi pli bone memoras pri mia patro. mi multe eltrovis pri li dum la terapio! okazis tiel, kiel mi forprenus malnovajn, fetorajn kaj minacantajn ŝtofojn de super iu mumio, kiun, en la komenco mi opiniis indiferenta, sed poste, danĝerega. iom post iom, tamen, la figuro, kiu devus esti la mumio, modifis sin. malrapide sin transformis en sanktan kadavron de amiko. mia patro amis min. tion, mi scias hodiaŭ, mi sentas nun, ke li estas tiu, kiu amis min pli ol ĉiuj.

 

043.

             en la silentema posttagmezo mi legas. mi ne estas sola enhejme. tamen, ŝajnas ke mi estas sola. en la dormoĉambro, kuŝanta surlite, la maldika, osteca, blanka korpo de neŭza, kiu dormas. se mi iras por akvo aŭ al la banĉambro, mi pasas kaj rigardas. ŝi vivas. mi kontrolas la horaron de ŝiaj multaj kuraciloj kaj gvatas ŝian dormadon. estas malfacile por ŝi longe dormi. ordinare ŝi nur kuŝadas surlite kaj ŝia tre nigra hararo faras ŝin ankoraŭ pli palan. kaj ŝiaj grandegaj fingroj alportas la memoron pri tio, kio nepre okazos. ŝi staras inter irado kaj reveno de domo al hospitalo. kaj je ĉiu reveno, ŝia organismo estas pli malfortika.

          neŭza kunvivas kun la morto. ŝi scias, ke ĉi morto ne estas facile trompebla. ĝi jam malfermis la pordojn de ŝia korpo, jam ŝtele kaj silenteme instalis sin.

          restas nur la atendado al la fatala momento.

          neŭza atendas kun iu espero fuĝanta el la rigardo. la distanco inter la anonco de la fino kaj la mema fino fariĝas per ĉiuj sekundoj, kiuj tion faras. sed ĉi tiuj sekundoj ne estas por mi la samaj sekundoj, kiel ili estas por ŝi.

          por ŝi, alia estas la tempo.

           ŝia tempo jam haltas je tio, kio jam finiĝis.

 

 044.

            en la tago, kiam ŝi mortis, frazo senpune baraktadis ene de miaj pensoj:

           oni tranĉis la flugilojn de la birdeto!

  

 045.

            leonardo kaj bruno amas min. mi profunde scias tion. nun mi ne volas paroli pri mia amo sed nure pri la fakto esti amata.

Himno de Kuritibo

Teksto de Ciro Silva

Muziko de Bento Mossurunga

 

Belega, amema urbo,

El landoj de Gŭajraka’

Ĝarden-lum’, je rozoj plena,

La ĉefurb’ de Parana’. 

Pro ridetanta pejzaĝo,

Pro la riĉeca prospero,

Kuritibo, imagaĵo )

De l’ Paradizo sur tero. )

 

Ĝuado privilegia

En vi estas la vivad’

Ĝarden-lum’, je rozoj plena,

La ĉefurb’ de Parana’. 

Perlo de l’ alt-ebenaĵo

Ĉarmas, allogas kaj belas

Pro riĉec’ kaj pro grandeco )

Vi splende vivas kaj helas. )

 

Vi iras laŭ la monteto,

Kun nobla la sintenad’.

Ĝarden-lum’, je rozoj plena,

Jen la kor’ de Parana’. 

Saluton, karega urbo,

Glor’ de l’ fondintaj herooj,

Kuritibo, vi juvelo, )

Miksaĵ’ de lum’ kaj de floroj. )

 

Tradukis Jorge Teles, la 22an. Aprilo, 2018.