Rekviemo en Esperanto (Réquiem em Esperanto)

Latim – Esperanto – Português

 

tradukis/traduziu: jorge teles

 

  

I. Introitus

 

Requiem aeternam dona eis, Domine

Ho Sinjoro, donu al ili eternan ripozon

Repouso eterno dá-lhes, Senhor

 

Et lux perpetua luceat eis

Kaj porĉiama lumaĵo lumu al ili

E uma luz perpétua os ilumine

 

Te decet hymnus, Deus, in Sion

Ĉiuj kantu himnon honore al vi en Ciono, ho Dio

Tu és digno de hinos, ó Deus, em Sião

 

Et tibi reddetur votum in Jerusalem:

Kaj en Jerusalemo ni honoru Vian nomon

E a ti rendemos homenagens em Jerusalém

 

Exaudi orationem meam

Aŭdu nian preĝon

Ouve a minha oração

 

Ad te omnis caro veniet

Ĉiu karno venos antaŭ vin

Diante de Ti toda carne comparecerá

 

Requiem aeternam dona eis, Domine

Donu al ili eternan ripozon, ho Sinjoro

Repouso eterno dá-lhes, Senhor

 

Et lux perpetua luceat eis

Kaj porĉiama lumaĵo lumu al ili

E uma luz perpétua os ilumine

 

  

II. Kyrie

 

Kyrie eleison

Sinjor’, kompatu nin

Senhor, tem piedade de nós

 

Christe eleison.

Kristo, kompatu nin

Cristo, tem piedade de nós

 

Kyrie eleison.

Sinjor’, kompatu nin

Senhor, tem piedade de nós

  

Continue lendo “Rekviemo en Esperanto (Réquiem em Esperanto)”

ESPERANTO? KIAL?

(1) Vojaĝado…

  

           Se vi planas vojaĝon tra Brazilo, vi povas trovi plurajn problemojn; unu el ili, tamen, kiu kutime afliktas turistojn, ne okazos en ĉi tiu vojaĝo: tiu de la lingvo. La tuta brazila teritorio parolas la saman lingvon. La nura malgranda diverseco estas prononcmanieroj (krom kelkaj variaĵoj de signifoj), kiu fine iĝas alia temo de konversacio inter vizitantoj kaj vizitatoj.

 

          Se vi planas vojaĝon al eksterlando, vi trovos manierojn por solvi ĉi problemon. Se vi aliĝas al ekskurso, vi parolos la portugalan la tutan tempon. Vi perdos ŝancojn por aventuroj, sin perdi en la urboj, eltrovri novaĵojn, individuigi vian viziton… sed la sekureco de la turneo estas nediskutebla. Se vi ŝatas aventurojn kaj volas fari kelkajn malgrandajn paŝojn laŭ via propra volo, vi povas lerni la anglan, se vi ne konas, kaj tio permesos al vi eniri en hoteloj, aĉeti vojaĝbiletojn, biletojn al muzeoj kaj teatroj. Sed, se vi intencas paroli al pasaĝero en trajno aŭ peti informon al pasanto, vi komencos trovi problemojn. Sin perdi en Bruges, Belgio, signifas necese paroli la flandran (multaj maljunuloj kaj infanoj ne parolas la francan). En Italio, homoj en malgrandaj pensioj ne parolas la anglan, krom pri la prezoj. Landoj kiel Nederlando kaj Danio faciligas ĉar ili havas dulingvan loĝantaron – la anglan, oni lernas kune kun la gepatra lingvo.

 

          Se vi vojaĝos al Anglujo aŭ al Usono, eĉ se vi parolos la anglan, vi vidos tion, ke la angla, kiun ni parolas, estas ĝenerale nesufiĉa. Scipovi lingvon ne estas simpla tasko. Ili povas kompreni nin, se tion ili bonvolas (kaj tio ne ĉiam okazas), sed kiom da brazilanoj sukcesus partopreni en konversia grupo? Ni ne bezonas iri tiel malproksimen. Vizitante niajn sudamerikajn najbarojn, kiuj parolas lingvon similan al la nia, la hispanan, ni rimarkas ke la granda facileco per kiu ni legas la hispananjn tekstojn nenion helpas en la parolata lingvo. Estas malfacile kompreni kaj multe pli malfacile paroli: balbutado estas neevitebla. La diferenco inter la angla kaj la hispana, por ni, estas, ke la hispana bezonas malpli da lernado.

 

          Kaj kio okazos se vi volas fari nekonvencian turismon al afrikaj aŭ aziaj landoj? La angla flugos kun vi, kompreneble, kiel antaŭe vojaĝis la franca kaj, en aliaj tempoj (perĉare), la latina.

 

          Sed vi daŭre estos tion, kiu estas ĉiu homo:

 

          parolanta insulo ĉirkaŭata de strangaj lingvoj je ĉiuj flankoj.

 

 **************************************************

 

          Esperanto jam havas komunumon de parolantoj en la tuta mondo. Estas malfacile ĝuste scii kiom da ili estas.

 

          Por ebligi la praktikadon de la parola lingvo, la Esperantistoj kreis institucion nomatan “Pasporta Servo”.

 

          Tre simpla: broŝuro estas redaktata ĉiujare kun la listo de landoj kaj loĝantoj kiuj proponas liberan gastigadon, kondiĉe ke la gasto parolu la lingvon. Ĉiu gastiganto indikas la kvanton da homoj kaj la maksimumon da tagoj proponataj.

 

          Rapide foliumante ajnan bruŝureton de Pasporta Servo, oni trovas kuriozaĵojn:

 

          – en kelkaj landoj (tio estis ofta en orienta Eŭropo, okaze de la soveta imperio), inter kelkaj informoj ili komunikas la neeblon proponi tranoktejon tute senpagan, sed petas malaltan pagon, multe pli malalta ol la prezoj de la hoteloj kaj pensionoj; la samon koncerne manĝaĵon;

 

          – kelkaj homoj prezentas postulojn: …escepte de la monato aŭgusto… …mi ne akceptas gefumantojn… …oni devas kunporti dormosakon… …oni ŝatu hundojn…

 

          – kelkaj gastigantoj estas malŝparemaj: …mi proponas promenadon al la vidindaĵoj de la urbo…

 

          – kelkaj postuloj povas esti bizaraj: …mi kaj mia edzino estas nudistoj kaj ni deziras ke oni imitu nin…

 

          – aliaj, tre personecaj: …mi estas komencanto en la lingvo kaj preferas bonajn parolantojn, por ke mi praktiku…; …mi ne akceptas vizitantojn kiuj deziras paroli la anglan…

 

          – kaj tiel marŝas la afero.

 

           Mi mem gastis, en du okazoj, du argentinanojn kaj unu finnon; Kaj mi senhonte konfesas, ke dum ĉi okazaĵoj, mi vere perfektigis mian konversacion kaj praktikis la celon de Esperanto, kiu estas la komunikado inter parolantoj de malsamaj lingvoj.

 

          Por studentoj kaj homoj kun tempo disponebla, ĝi estas tentega, neoficiala propono sen ia burokratismo. La komunumo mem komunikas pri misuzoj, tra internaciaj ĵurnaloj kaj revuoj. Kutime la afero fluas glate, kreante grandajn fokusojn de eterna amikeco.

Malfaldata animo, ĉapitroj 35, 36, 37, 38, 39 kaj 40.

Malfaldata animo, ĉapitroj 35, 36, 37, 38, 39 kaj 40.

 

035.

 

          mi iris kun ĵoao karlos por spekti la mojsejevon, rusan baleton, en la stadiono maracanãzinho. finite la miraklon de la danco, ni foriris, perditaj ene de amaso da nekonataj homoj. mi portis lanan mantelon ĵetitan sur miajn ŝultrojn, sed je la antaŭa flanko, kovrantan mian bruston, kaj tiele ordinare oni ne uzadis. ni aŭdis voĉbruadon kaj prifajfadon en angulo. grupo da junaj homoj amuzadis sin, koste de iu ajn. do ili vidis min kaj komencis prifajfi kaj krii: gejaĉo! ili avancis kaj ĉirkaŭis min. mi ekkuris. ili volis bati min. mi protektis min pletime, mi atakis iun, kiu estis tro proksime kaj kuris pli rapide, unu el ili minacis forpreni mian mantelon, mi tiris ĝin, transiris la straton kaj eniris en buso tute plena. sinjoro demandis al mi, kio okazis, ili volis bati min, mi ne scias kial.

          dum la nokto mi deliris. tiu mirinda danco persekutadis miajn sonĝojn, mi vekiĝadis tremanta kaj timigita, la okuloj larĝe malfermitaj al malplenaĵo.

          kreitaĵoj elvenintaj el la nenio! mia kreskanta frustro imagadis estontajn okazojn kiam mi venĝus kontraŭ vi. kiom da senutila kolero mi nutris!

          hodiaŭ mi bone scias, ke vi estas tio, kio vi ĉiam estis: objektoj ne interŝanĝeblaj: nenio ekzistas en la mondo, kiu volas okupi la spacon, kiun vi uzurpas.

          kiom da bestoj loĝas en ĉiu homo?

          nur unu! ĉiam! li mem!

  

036.

           madeirit, mia laborejo. mi distras min per ia tasko. mi estas dek sep jaraĝa. mi iris al la necesejo, por urini. sed, antaŭ ol mi fermis la pordon, fernando puŝas ĝin, eniras kaj ĝin fermas, kune kun mi. mi estas tiel konfuza, ke mi nur staras, lin rigardante. li brakumas min, premas sin kontraŭ min, kisas min sur la buŝon kaj plenigas ĝin per sia lango plena je salivo. mi ne komprenas tion, kio okazas, mi ne havas tempon por kompreni. mia tuta korpo estas kompletigata per io, kion mi ne konas kaj mi ejakulas post kelkaj sekundoj da kiso. mia koro afliktiĝas.

           mi neniam sukcesis forgesi tiun strangan kison.

 

037.

           kelkfoje la komocio de la mondo konkeras min tute. ordinare, sed ne nure, estas la amo, kiu permesas al mi senti tion.

          mi distriĝas, rigardante pejzaĝon kiu sin forviŝas je la alia flanko de la fenestro; mi aŭdas muzikon, kiu malfermas pordojn kaj donas al mi indikaĵojn pri mia signifado; la komocio malrapide progresas, mia koro protektas sin kontraŭ si mem, mi sentas tion, kion oni nomas emociiĝi:

          nekonata doloro ĉirkaŭpakas min kaj min kunportas en magia flugado, al lokoj, kiujn oni ne sukcesas priskribi kaj ne kompletiĝas per ia imago: jen mi, la eta knabo, antaŭ la koloroj de la enorma mondo, kiu min ĉirkaŭas; jen mi, la giganto, kun malestiminda mondo ĉe miaj piedoj; jen mi, la iranto, ale al la antaŭaĵoj de miaj originoj, por aŭdi la eĥojn de la praaj voĉoj, kiuj kriis en la antaŭo pri la historio de la homaro; jen mi, la timanto, antaŭ la nekonataĵoj, la homo, kiu nenion komprenas; jen mi, la audaculo, antaŭ la defio, la homo, kiu nenion timas; jen mi, la plenulo antaŭ la demando, la homo, kiu ne mezuras la obstaklon, ĉar li scias sin kapablan; jen mi, iu, kiu pensas pri iu, kaj ne komprenas tion, kio estas ami; jen mi, iu kiu ene kaj ekstere, serĉas pecon de la neebla respondo; jen mi, konfuza.

          ĉimomente, oni devas pensi pri banalaĵo, por ke falo ne okazu.

           por ke falo ne okazu.

  

038.

           kion memorigas min pri mia patrino? estas scenoj, kiuj facile eskapas, ĉar kovritaj per nebulo de flugetantaj vualoj. nun mi volas memori pri mildaj okuloj, perditaj meze de la spaco, forgesitaj en la ventro de la tempo. du okuloj plenaj je kompato. aŭ je ĉagreno. aŭ je amo, kion mi scias? nun mi memoras, mi volas memori nun, ke, kelkaj tagoj post ŝia morto, mi distriĝis per ia ludo kaj aperis silvio, amiketo ne vidata de kelkaj tagoj. li rigardadis min kaj subite ni rimarkis, ke ni ne vidis unu la alian post la okazaĵo de la morto. li ekkriis: jorge teles! kompatinda via patrino! ni brakumis unu la alian kaj mi ekploris.

           estis la nura plorado por mia patrino, kiu eliris el miaj internaĵoj. la aliaj ploroj, estis kiel imitaĵo de tiom da ploroj, kiujn miaj fratinoj ploris la tutan tempon.

  

039.

           li studas en la duagrada lernejo, vespere, dek sep jaraĝa. li prenas la buson por reiri hejmen. iu sidiĝas ĉe lia flanko. li distriĝas, estas perditaj pensoj, estas fantazioj por persekuti. subite li turnas sin flanken kaj la knabo ankaŭ turniĝas. ili rigardas sin en la okulojn. kaj liaj okuloj!, kiaj okuloj, el kie venis ĉi tiu kreitaĵo de legendo? estas du grandegaj okuloj de maro, verdaj kaj plenaj je fajrero. mia tuta korpo ektremis kaj mi ankaŭ sentis en li fortegan tremadon. ĉiu malgranda kontakto de kruroj aŭ koksoj aŭ ŝultro estis antaŭita kaj sekvita de io, kio estus speco de venkanta timo. mi intencis rigardi lin denove, mankis kuraĝo. mi estis elektrumita, ŝarĝita de tensio, emocia tensio, la korpo plena je muziko kaj surprizo. mi vere volis rigardi denove tiun adoleskanton plenan je ĉarmo kaj fajro, sed mankis kuraĝo. li tiris la signalŝnureton por elbusiĝi, malaperis, mi atentis pri la loko, mi malfacile memoris pri la loko, kiam li eniris, tagojn kaj tagojn poste mi esperis trovi lin denove, tiuj okuloj neniam plu aperis en mia soleca vojo.

  

040.

           mi vojaĝas al realezo, urbo de la ŝtato minas-ĵeraiso. naŭ jarojn ĵus faritajn, feriojn de julio, al la domo de frato kaj bapto-patro, washington. mi rigardadas la vojojn kaj kabanojn kaj arbojn kaj kampojn. ĉio kuras kiel en kapturno. mi havas la koron en malliberejo. eta koro arestita en eta malliberejo. mi jam sciis, ke estas io, kiun oni nomas amo. mi pensadis ke tio, kion mi sentis, estis tio, kion oni nomas amo. mi rememoris nely. kaj kiam mi rememoris ŝin, mi volis plori. ankaŭ mia rememorado estis malgranda kaj egale mia minacanta ploro. ĉio estis knabeca en mi, knabo, sed por mi, malgranda antaŭ la mondo, virgulo pri fiŝhokoj, pri tranĉilfrapadoj kaj pri nekomprenataj doloroj, por tiu knabo, kiu mi estis, la unua amo havis forton kapablan por konstrui dek imperiojn.