apolono kaj hiakinto, 2.
la patro de teofilo instruis al li manieron nuligi de la interna flanko la mekanismojn de la kvin pordoj. sufiĉas enirigi malgrandan bastonon en la truo de la ŝtono kaj tio malpermesas la supreniron de la ringa akso. facile li trovis pecetojn el stango. li fermis kvar el la eliroj kaj, venkinte, reiris al la biblioteko tra la lasta sekreta trairejo. nun li sentis sin kiel absoluta posedanto de la mallumaj galerioj, kvazaŭ li ankaŭ estus absoluta posedanto de la sep arestitoj. li intencis tien reiri sed sentis timon. li iris al sia ĉambraro, kie estis la edzino. li kuŝiĝis kaj ekrigardadis la fumoplenan plafonon ĝis tiam, kiam la birdaro ekkantadis en la malproksimaĵoj. ŝi leviĝis. foriris.
la traboj estis malpuraj. la pensado sekvis fadenon de fumaĵo, ektuŝis araneaĵon de la pacienta araneo, per salto ekmoviĝis ĝis la pordo, kie aperis alio, la servisto. teofilo fermis la okulojn kaj ŝajnigis sin dormanta. la junulo kviete alproksimiĝis, rigardis lin kaj foriris.
Bone estus se ni sukcesus nenion pensi. Bone estus forgesi, forviŝi, detrui nedeziratan imagon kiu rapide kaj de fia maniero eniras en nin, kvazaŭ venenoplena serpento. torporo, konfuzo.
tamen li sciis ke, tujtuj, kiel marĉa veziko, la vero supreniros, eksplodos kaj vangrofrapos lin.
Mi povas klopodi por plia dormado, estas stranga dormo ĉar mi ne sukcesas komplete mergiĝi en la forgeso. Nur malklaraj voĉoj kaj fuĝemaj vizioj kiuj iĝas vaporo kiam mi fiksas sur ilin mian dormeman rigardon.
ne estas unu veziko sed multaj, kiuj supreniras kaj diradas konfuzaĵon, sekretas pri neeviteblaj stumbloj, sugestas ion brilantan kvazaŭ ambaŭtranĉa glavo, samtempe tre sordida kaj tre rava. la vezikoj supreniras kaj klakadas, la gutetoj de la eltrovo. tamen, malgraŭ la konstanta kaj doloriga bolado, la veroj estis difuzaj, kompleksaj, neklarigeblaj.
post kelka tempo ene de ĉi speco de torporo li komprenis ke en lia interno la situacio iĝadis pli kaj pli klara. mankis nur kuraĝo por rompi la sekurecon kaj prononci la magian vorton. sed nune li ne havas kuraĝon por ion diri. ne. li ne estas la sama homo. sed la eltrovaĵo ankorau sin kaŝas en ia nebularo. necesas freneza ago, krio, nuda dancado surmonte, furioza vipado sur la propra korpo kaj poste, ja, poste li kuraĝos paroli la frazon kiu sufokas lin. li ankoraŭ ne estu vangofrapata de la propra pensado. li intencas senti sin kiel aliulo, iel ajn estus ĉi aliulo, por senti sin sekura. tamen pri nenio li certas. li nur havas la impreson pri tio, ke io rompiĝis ene de sia internaĵo.
li saltante leviĝis, foriris, komunikis al la mastrino ke li ne partoprenos en la ĉasado pro la eltrovo de la antikvaj dialetoj kaj ordonis ke neniu ĝenu lin dum li estas en la biblioteko. li iris al la forĝisto, kiu surpriziĝis pro tiel frua vizito, petis de li kvin stiletojn el hardita ŝtalo. kiam li finos, li sendu la feraĵetojn pere de alio, la servisto. poste li alvokis hans kaj tiu diris al li ke la mortpuno okazos en ĉi sama posttagmezo, la heroldo foriros post la manĝo, por tamburi pri la festo.
ne. mi volas ekzameni ĉi malliberulojn. ĉar ili proponis al ni tiom da peno, ili meritas specialan zorgon.
laŭ via volo.
ni malsupreniru. ni ordonu kelkajn ŝanĝojn rilate la prizonon.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 2”
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 2”
