La tago sen nomo, 9.
Getsemane, je la sama horo.
Ververe ĉi nokto estas la nokto de mia agoniado; pensas la malĝoja viro, dum li plenigas la duan vinglason. Jen la nokto, kiam mi ne malpermesos al la koro la malfermon de la sanga vundo, ĉar la pokalo tropleniĝas; li daŭras, dum li trinkas la amaran farbaĵon de la pistitaj vinberoj. Nenion plie mi havas por toleri, nenian plian destinon por elteni, nenian plian fatalon por suferi. Mi cerbumos pri ĉio cerbumota kaj estingos la flamon. Jen la horo, jen la horo, tiu, kiun mi elektis por esti la horo de mia libero.
Mi volas kraĉi eksteren ĉi mian turmenton kaj ĉi mian angoron. Mi nur suferos tion, kion mi determinis por suferi, nek unu minuton plie. La limo estos la tria vinglaso de ĉi mistika supeo de mia lucida mio kun mia mio freneza.
La malĝoja viro, tridek tri jaraĝa, kompetenta pri la homo kun lia mizero kaj lia gloro, kapitulacas. Li alvenas al la sojlo de sia tasko. Poste li intencas sin meti sub la efiko de mortiga drogo.
Tamen li havas iom da tempo, li ankoraŭ volas skribi ion. Kiu devos esti, eble, lia lasta krio pro senespero.
La malĝoja viro sentas kapturniĝon, ĉio ekaperas pli koloraj, apartigitaj, sufiĉaj, gravaj. Li ŝaltas la muzikon, Preludo kaj Morto de Amo, de Tristan kaj Izolde. La longaj notoj ekŝvebadas en la spaco, li sentas ke li povas marŝi apogante sin sur la akraj smeraldaj ponardoj kiuj estas tiuj sonoj.
Ĉi tio estas frenezaĵo, du glasoj kun vino kaj mi jam deliras kvazaŭ antikva dio. Mi ne volas hasti por foriri.
Li iras al la necesejo kaj lavas al si la vizaĝon. La bruo kaj la malvarmo de la akvo ekscitigas. Li malrapide sekigas la vizaĝon kaj atentas la ekstazon de la muziko, ekstazo kiu apartenas ankaŭ al li, ebriiga, krom la limoj de elteneblaĵo, sed sekura, sin regata, entenata en kontrolata kaj garantiita prizono. Poste, jes, en la morto de amo, okazos la totala kaj apokalipsa liberiĝo.
