skeptika trilogio 01. sanktega meso

SANKTEGA MESO

Introitus

Fermiĝu ĉiuj sakralaj libroj!
Silentiĝu ĉiuj sacerdotoj!
Estingiĝu la lampoj de la tabernakloj!
Iu disverŝu sur la kaheloj de la konsekrita planko
la benitajn akvojn!
Oni kaŝu la sanktulojn per nigraj kovrotukoj!
Ke la sanktigita trono iĝu malplena!
La buĉoferaĵoj estu disĵetataj al hundoj kaj porkoj
kaj iu sigelfermu la pordegojn de ĉiuj temploj!
Silentu!, kantikoj kiuj intencas ofendi
la diajn orelojn!
Haltu!, kruroj kiuj volas danci
la favorpetajn dancojn.
Estu levataj la tranĉiloj de la oferbuĉoj!
Pano de la pasema malsato
kaj vino de la eta ebriiĝo!

Kvietiĝu, ĉio!

Silentu, ĉiuj!

Haltu!

Ĉu ne veras ke la homo ĉiam kreis
diojn laŭ sia bildo?
Do, mi teksadu nun la bildon
de mia nova dio!
Estu ĝi pli ol laŭ mia bildo
Sed laŭ la bildo de la Homo!
Sanktega pretendo!
Sanktega aŭdaco!
Sanktega humileco!

Ke tiu dio laŭ mia bildo helpu min
por ke li mem estu
koncepata ene de justeco!

Fekundigata ene de kuraĝo!
Fermentata ene de forto,
generata inter kapo kaj koro;
por naskiĝi sen lumoj
nek gloroj;
sed ja ene de la simpleco
de tago kiu estiĝas
aŭ de pluvo kiu trankviliĝas!
Tre malrapide,
sen ritaro,
sen longaj murmuroj;
kaj
precipe
sen ia doloro.

Sufiĉe da doloroj!
Sufiĉe da suferoj!
Sufiĉe da postulemaj dioj
kun krucoj kaj tranĉiloj
kaj mortoj kaj nirvanoj!

Silentiĝu ĉiuj sadismaj dioj!
Falu ĉiuj sangokovritaj altaroj!
Rompiĝu ĉiuj teruraj statuoj
de sangsoifantaj monstroj
kaŝataj malantaŭ
neekzistanta dolceco!

Jen, li ekaperas, kvazaŭ radianta
eta momento,
jen li ekaperas, ŝaŭmokovrita kaj malseka,
kun ia lumo enokule
kaj malpeza tremado en la fingraj ekstremaĵoj…

Jen, li avancas per paŝoj timemaj
sed plenaj je digno!

Jen, li venas malrapide,
sen furiozo en koro
sen fajro en okulo.

Jen la Homo, kiu alvenas!

Jen la Homo!

Ne la giganto decidita donaci sian vivon
sed keitaĵo farita por vivi!

Jen la Homo!

Ne la princo preta nei
ĉiujn plezurojn
sed la estaĵo kiu sentas!

Jen la Homo!

Ne por kuraci malsanulojn
sed, se eble,
por konsoli ilin,
kaj, se necese,
por esti konsolata!

Jen la Homo!

Ne por gvidi naciojn
sed por esti unu inter ĉiuj!

Jen la Homo!

Ne por pravigi ĉielojn kaj regnojn
sed tiu, por kiu
neniam,
en nenia tempo,
kaj en nenia momento,
iu celo pravigos
iun rimedon!

Jen la Homo!

Jen la Homo!

 

KYRIE

KYRIE ELEISON.
CHRISTE ELEISON.

Mi salutas vin, amiko!
Mi vin akceptas, frato!
Neniam mi estu via mastro
nek mi genuiĝu ĉe viaj piedoj!

Ni interŝanĝu dolorojn kaj ĝojojn.
Ni kundividu la saman amon!
Se estos malamo en via rigardo
ke mi kapablu mildigi ĝin;
Kaj vi sukcesu dolĉigi
la furiozon de mia koro!

Ne kompatu min!,
ĉar en ĉi regno
ne estas infero.

Klopodu por nur kompreni!
Kaj, interŝanĝe, mi penos por
respekti viajn silentojn
kaj mi mutiĝos ĉiam, kiam
vi mallevos la okulojn!

Ke mia bildo ne ĝenu
la pacon de viaj sonĝoj
pro hieraŭa etiko!,
nek postulu de vi
neeblajn kondutojn
pro etiko morgaŭa!

Estu do mia bildo
nur ĝojo ene de via koro!
Kaj, interŝanĝe, mi penos
iĝi feliĉa
memorante pri via rideto!,
kaj leĝere tremeri
se via rigardo
vundos per sia dista brilado
la memoron de miaj pacaj tagoj.

Ke ĉiam ni havu egalan fidon,
kiam mi malfermos al vi mian pordon
aŭ vi mangestos al mi de via fenestro!

Kaj je ĉiu mateno,
je la naŭa aŭ je la deka,
kiam niaj vortoj flugos
traaere
de buŝo al orelo,
de buŝo al orelo
sukcesu ni renovigi nian esperon
laŭ kiu mi donos al vi miajn fortojn
kaj estos kapabla ricevi la viajn.

Mi ne helpu vin porti vian krucon
nek vi tenu la mian;
sed ni estu kapablaj
neniigi ĉiu el ni
la krucon de la alia.

Kaj por la nedetrueblaj krucoj,
tiuj nekonvenaj mokaĵoj de la destino,
tiuj nigraj humuroj de la vivo…
por tiuj sufiĉu al ni ridetoj
kaj rigardoj
kaj manprenoj
kaj brakumoj
kiuj fortigas
kaj igas nin nedetrueblaj.

Mi salutas vin, amiko!
Mi vin akceptas, frato!
Kiel egalulo!

Ne pro tio, ke niaj fortoj estas similaj
aŭ paralelaj estas niaj feblecoj!
Sed tiel ke, hodiaŭ kaj morgaŭ
kaj poste kaj poste kaj poste,
se ni adicios viajn kuraĝojn
al miaj malkuraĝoj
kaj miajn aŭdacojn
al viaj timoj
estu la tuta rezulto
la averaĝo inter du vivoj!

Nek malpli!
Nek pli!

Mi salutas vin, amiko!
Mi vin akceptas, frato!

Ĉi tie kaj nun ne plu estas mastroj,
ne plu fideluloj!

Nur libereco
antaŭ libereco!

Ke oni pagu amon per amo
kaj malamon oni klopodu por kompreni!

Amiko, frato!

Mi vin salutas kaj akceptas

Neniam ni kompatu unu
la alian
ĉar en ĉi nova regno
en ĉi novaj tagoj
ne estas inferoj!

Amiko! Frato!

 

GLORIA

GLORIA IN EXCELSIS DEO.

Gloro al la lumo kiu lumas,
etendiĝanta,
kaj permesas paŝojn kaj serĉojn!
Pli granda gloro al tenebro
kiu anksias
por lumo.

Gloro al la vero kiu instruas
kaj permesas
kreskadon!
Pli granda gloro al eraro kiu ĝenas
kaj petas
la veron.

Gloro al la pardono kiu elaĉetas kaj lavas
animon
kaj koron!
Pli granda gloro al pekado
kiu postulas
pardonon.

Gloro al la kuraĝo kiu alfrontas
kaj konstruas
novajn mondojn!
Pli granda gloro al la kuntiriĝinta timo
kiu degeneras
en kuraĝon.

Gloro al justeco kiu egaligas
kaj niveligas
ĉiujn dolorojn!
Pli granda gloro al maljusteco
kiu estas avino
de la justeco.

Gloro al la ĉieloj kiu splendas
en gloroj kaj gloroj!
Pli granda gloro al la inferoj, kiuj ekzistas
por ke estu
gloroj.

 

CREDO

CREDO IN UNUM DEUM.

Mi kredas!

Mi kredas je vi, je via ĝemado
mallonga
kiam oni apartigas vin de via ploranta
patrino.
Mi kredas je vi, je via kreskanta
malamo
kiam viaj okuloj ekmalfermas
al mondo.
Mi kredas je vi, je via silentigita
angoro
kiam vi malkovras vian afliktan
senpovon.
Mi kredas je vi, je via bavanta
kolero
kiam vi vin ĵetas kontraŭ  la vent-
mueliloj.
Mi kredas je vi, je via fizika
doloro
kiam bastonfrapas vin, de la instancoj,
la hundoj.

Mi kredas! Mi kredas!

Mi kredas je vi, je via mortiga
sopiro
kiam oni forpelas vin kaj al vi fermas
havenojn.
Mi kredas je vi, je via senpacienco
nociva
kiam oni vin ŝlosas en ĉambro kun ununura
fenestro.
Mi kredas je vi, je via kaŝita
mortiĝo
kiam oni kunportas vin al kampo kaj vin enterigas
sen floroj.

Mi kredas! Mi kredas! Mi kredas!

Je via malsato kaj ŝtelo.

Je via heredo kaj delikto.

Je via vivo kaj morto.

Mi kredas! Mi kredas! Mi kredas!

Mi kredas!

Mi kredas je vi, je via eteta
ektimo
kiam oni perforte enŝutas en vi la superbazaran
manĝaĵon.
Mi kredas je vi, je via parkerita
leciono
kiam oni laŭdante vin pikas per lada
medalo.
Mi kredas je vi, je via vojo
projektata
kiam vi eltrovas ke tiu vojo
ne novas.
Mi kredas je vi, je via tordata
stomako
kiam vi vin rigardas en spegulo kaj sentas
abomenon.
Mi kredas je vi, je viaj antaŭpreparitaj
nuptoj
kiam vi vin donas al tiu travivado
sendefenda.

Mi kredas! Mi kredas!

Mi kredas je vi, je via laboro
de sklavo
kiam vi vin vendas kontraŭ viskio
superflua.
Mi kredas je vi, je via frustrita
destino
kiam vi eltrovas ke estas destino
nur ira.
Mi kredas je vi, je via morto
kun preĝoj
kiam oni kunportas vin al kampo kaj vin enterigas
kun floroj.

Mi kredas! Mi kredas! Mi kredas!

Je via malsato kaj via deziro.

Je via doloro kaj via silento.

Je via heredo kaj via spleno.

Je via vivo kaj via morto.

Mi kredas! Mi kredas! Mi kredas!

 

Offertorium

Homo, homido!
Kion mi havus por donaci al vi,
kion mi ankaŭ ne volus
peti de vi?

Mi ne povas doni al vi la vivon,
la vivon mi ne povas doni al vi.
Ĉar nur tion mi havas.
Sed mi povas doni al vi amon!

Mi ne povas doni al vi la morton,
la morton mi ne povas doni al vi.
Ĉar oni ne donas neposedaĵon.
Sed mi povas doni al vi amon!

Mi ne povas doni al vi mian ploron,
mian ploron mi ne povas doni al vi.
Ĉar sen ĝi mi malpleniĝas.
Sed mi povas doni al vi amon!

Mi ne povas doni al vi mian ridon,
mian ridon mi ne povas doni al vi.
Ĉar sen ĝi mi ne ploras.
Sed mi povas doni al vi amon!

Mi ne povas doni al vi mian koron,
mian koron mi ne povas doni al vi.
Ĉar sen ĝi mi iĝas ŝtono.
Sed mi povas doni al vi amon!

Mi ne povas doni al vi mian brakon,
mian brakon mi ne povas doni al vi.
Ĉar la dekstran mi jam luis
kaj la maldekstra tro pigras.
Sed mi povas doni al vi amon!

Homo, homido!
Kion vi faros kun tiom da amo?

Ĉu vi ne volas doni iom al mi?

 

SANCTUS

SANCTUS, SANCTUS, SANCTUS.

Sankta, Sankta, Sankta!

Sankta estas la nomo de dio!
Sanktega estas la Homo kun nomo!

Sankta!

Sankta estas la dio de la fajro kiu brulas!
Sanktega estas la Homo
kun sia brulaĵo
kiu instruas ke la fajro brulas!

Sankta estas Krono, la senfina tempo!
Sanktega estas la Homo
kun sia nedaŭra vivo
kaj mallonga
kaj pasema
kiu ne donas tempon
por du eraroj
ĉar estas unusola vivo
en unusola tempo!

Sankta estas Brahmao, la eterna saĝeco!
Sanktega estas la Homo
kun sia finema malsaĝo
kiu brulas,
kaj voras,
kaj ĝenas,
incitas
kaj subtenas!

Sankta estas Budho, kiu atingis nirvanon!
Sanktega estas la Homo
kiu, malgranda Nenio
revas pri la granda Ĉio.

Sankta estas Zeŭso, mastro de fulmoj kaj pluvoj!
Sanktega estas la Homo
kiu defias la fulmadon
kaj alkatenas la pluvon
super la tegmentoj!

Sankta estas Jano, tiu de du vizaĝoj!
la dio de la komencoj
kaj de la finoj
kun sia templo:
apertaj pordoj dum milito,
fermitaj pordoj dum paco!
Sanktega estas la Homo
kiu havas ĉiujn vizaĝojn;
la vizaĝojn de la homoj
kaj la vizaĝojn de la dioj:
la mortintaj,
la venkitaj,
la forgesitaj,
tiuj, kiuj foriris
kaj tiuj, kiuj neniam venos!

Sankta estas Odino, mastro de la venkoj!
Sanktega estas la Homo
kiu perdas
kaj obstinas
kaj perdas
kaj insistas
kaj perdas
kaj revenas
kaj perdas
kaj krias
kaj perdas
kaj hurlas
kaj perdas
kaj mortas!,
sed neniam estas detruata!

Sankta estas Iemanĵao, mastrino de maroj!
Sanktega estas la Homo
kiu dronas
kaj revenas al maro
kaj ĝin estras
kaj denove mortas
sed ĝin rekonkeras.

Sankta estas Javeo!
Sankta! Sankta! Sankta!
Sankta estas Javeo,
tiu de la dek ordonoj!
Sanktega estas la Homo!
Sankta! Sankta! Sankta!
Sanktega estas la Homo!,
tiu de ĉiuj malobeoj!

Sankta estas Nia Sinjorino, patrino de dio!
Sanktega estas la Homo,
patro de la Homo!
Sankta estas Kristo, filo de dio!
Sanktega estas la Homo,
filo de la Homo!

Sankta! Sankta! Sankta!
Nenipova Homo!
Sankta! Sankta!
Sanktaj estas la ĉieloj
paradizoj de eterna feliĉo!
Sanktegaj estas la inferoj de l’vivo!,
kun tiom da doloroj
kaj tiom da grincado
kaj tiom da konvulsio,
ĉar tiu estas la profitkvoto de Homo
kaj per tia porcio
projektas li sian destinon
kaj el tia parto
li lernas kiel elpreni ĝojon
kaj per tiaj panpecetoj
li starigas sian paradizon!

Sankta estas la mizerikordo
kiu komprenas!
Sanktega estas ribelemo
kiu movas la Homon!

Sankta estas la eterna vivo!
Sankta! Sankta! Sankta!
Sankta estas la eterna vivo!
kiu ĵetas ĝis post la poston
nian velkeman esperon!
Sanktega estas la nedaŭra vivo!
Sankta! Sankta! Sankta!
Sanktega estas la nedaŭra vivo
kiu postulas la ĉi-tieon
kaj altrudas la nunon!

Sankta! Sankta! Sankta!
Sankta estas la nomo de dio!
Sankta! Sankta! Sankta!
Sanktega estas la Homo kun nomo!

Sankta! Sankta!

 

Benedictus

Benedictus, qui venit in nomine Domini!

Benata estu la malbenito
per malbona buŝo!
Benata estu la malbone vidato
per malbona okulo!
Benata estu la malbone aŭdato
per malbona orelo!
Benata estu la Homo kiu suferas!

Benedictus! Benedictus!

Benata estu la malbone rigardato
per malbona konscienco!
Benata estu la malbone amato
per malbona amo!
Benata estu la malbone juĝato
per malbona talaro!
Benata estu la Homo kiu luktas!

Benedictus! Benedictus! Benedictus!

Benata estu la malbone tuŝato
per malbonaj fingroj!
Benata estu la malbone ŝatato
per malbona koro!
Benata estu la malbone donato
per malbona volo!
Benata estu la Homo kiu venkas!

 

AGNUS DEI

AGNUS DEI QUI TOLLIS PECCATA MUNDI.

Kaj nun,
kio estas por ni?,

Homo-dio!

Kaj nun,
kio restas al ni?,
dio-Homo!

Vi ne estas la dia ŝafido!
Ĉar en ĉi regno ne estas
dio kiu estas paŝtisto.
Ĉar tie, kie estas ŝafido kaj paŝtisto
estas lupoj!

Vi ne elaĉetas la homan pekadon!
Ĉar en ĉi mondo ne estas
elaĉetebla pekado.
Elaĉetebla pekado
ne estas pekado!
Kiu elaĉetos la pekadon
de la tiranoj,
de la grandaj ŝtelistoj
kaj de la premegantoj?
Kiu elaĉetos la pekadon
de tiuj, kiuj donacas
kaj vendas naciojn?
Elaĉetebla pekado
ne estas pekado!

Vi ne kompatu min!
Ĉar kompati min
estas min forĵeti en inferon.

Dia ŝafido?,
kiu elaĉetas la mondan pekadon?,
kompatu min?

Ne!

 

Ite missa est.

Al mi ne gravas nun
se la sakralaj libroj malfermiĝas!

Al mi ne gravas nun
se parolas la sacerdotoj!

Al mi ne gravas ankaŭ
se oni fajrigas la lumaĵojn
kaj benas la akvojn!

Iu kaŝu la nudecon de la malkovritaj sanktuloj
kaj sidigu la oldaĵon en la malnova trono!

Al mi ne gravas, ne gravas!

Malfermegiĝu la pordoj de ĉiuj temploj
por ke oni ricevu la oferdonacojn
kaj venu
la kantikoj
kaj la dancoj
kaj oni faru mesojn
blankajn,
ruĝajn
aŭ nigrajn!

Ne plu gravas!

Mi maldungas vin, Homo!

Via horo elĉerpiĝis!

Dormu ene de mia dormo
por ne aŭdi
la mondan konfuzaĵon.

Mi klopodis por vin krei laŭ mia bildo
sed mi ne regas mian bildon!
Mi scias ke estas doloro kaj lukto!
Mi scias ke estas rido kaj paco!

Dio je unu sola meso!

Homo,
amiko,
frato!

Ite missa est.

 

Kuritibo, la 22an de februaro de l982.

Visitas: 354