apolono kaj hiakinto, 20

apolono kaj hiakinto, 20.

du rajdantoj ekaperas ĉe la horizonto. unu el ili tenas la kondukilojn de tria ĉevalo, ŝarĝita per ledaj sakoj, kiuj skuiĝas. ene de la sakoj, pergamenoj kaj paperoj kun nekonataj tekstoj, interŝanĝitaj kun la monakoj kontraŭ aliaj tekstoj antaŭe kopiitaj de teofilo. ili malrapide rajdas. la vojo estas malseka. la foliaro kreskis subite. estas multaj novaj ŝosoj. la pluvo falis senĉese dum semajno, kontraŭ la antaŭvido de la plej junaj kaj skeptikaj, kiuj preferis forpeli la superstiĉon de iliaj mondoj, sed pravigante la opiniojn de maljunaj homoj, kiuj kredas je la misteraj avertoj de la patrina naturo.
ambaŭ blasfemas kaj kantas. verdire, ĉe la komenco, ambaŭ blasfemadis kaj kantadis. poste, la vermeto de la doloro malrapide penetris en la koron de la plej juna. kaj iom post iom estingiĝis la brilo de lia rigardo, la rideto fuĝis kaj lia koro estis envolvita en nigra kaj malĝoja litkovrilo. senutile estis la kanzono de la apudaj akvoj. ne sufiĉis la frenezega pepado de la buntaj birdoj venantaj kaj irantaj kaj revenantaj, nelacemaj, saltemaj, feliĉaj kaj senzorgaj. ne. tiu lumo, tiuj briletadoj de la naturo en absoluta ekstazo, nenio el tiaj elmontroj sufiĉadis. eĉ ne la ridegado de teofilo kiam li kantadis la plej obscenajn partojn de la kantoj eltrovitaj en manuskriptoj ĵus alvenintaj al la monaĥejo, enmiksitaj kun la plej sanktaj kaj solenaj himnoj honore de ĉiuj konataj sanktuloj, kaj kelkaj aliaj de nepruvebla ekzisto. la rigardo de alio estis falanta floro, senparfuma kaj senkolora. papilioj ne riskus, abeloj ne aŭdacus, neniu el tiuj etaj flugilhavaj juveloj, kokcineloj kaj skaraboj el brilanta metalo, neniu venus ĉirkaŭ lia kapo por kanti zumadon pri feliĉego.
subite teofilo rimarkis. li haltigis la beston, aflikte serĉis arbon je granda frondaro, ŝanĝis la direkton de la ĉevalo, Ni iru tien!, kaj kriis, ni iru tien!
alio deĉevaliĝis, lasis sin fali senergie kaj kiam li sentis la sekuron de la brakoj de teofilo, faligis sian kapon sur liaj ŝultroj.
alio!, alio. kio okazas? ĉio estis tiel bela kaj gaja! kio okazas?
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 20”
Visitas: 263

apolono kaj hiakinto, 19

apolono kaj hiakinto , 19.

kion? kion vi diris?
ne venis tuja respondo. nur la spirado kiu akceliĝis, la korpo kiu moliĝis, la plorsingulto, kiu ekmalfermadis sian vojon, perfortante la kuraĝon de teofilo. li sentis sin maltrankvile, nervoze, angore luktanta kontraŭ iu nevidebla insekto je profunda kaj mortiga pikilo.
mi ne scias. mi ne scias, alio. ĉio konfuziĝis… mi ne scias tion, kio okazas. mi… mi ne volas penti. mi ne volas plu plori. mi ne komprenas tion, kion mi sentas.
ni foriru el ĉi tie. ankaŭ mi timas. alio moviĝis.
alio! ne forlasu min. mi bezonas vin. mia korpo tremas, mia koro skuiĝas, mi sentas la minacon de sekvado da hororoj, sed mi rezistas. mi volas rezisti. mi bezonas.
subite li eksidis sur la lito kaj violente tenis alion je la ŝultroj. alio ektimiĝis, provis karesi liajn manojn…
mi ne pentos. mi ne pentos! mi bezonas alkutimiĝi, mi bezonas kompreni tion, tio okazas! okazas!
kiam teofilo rimarkis ke la okuloj de alio montras perturbon, ke ĝia lumo agonias, li sentis ke io krevas interne de li.
mi pardonpetas, alio. ankaŭ vi suferas. pardonon.
mi ne scias tion, kiel vi komprenos tion de mi dirota. sed mi diras. mi ne sentas min bone, mi sentas iun premadon. sed mi estas feliĉa.
alio, mi bezonas vin. vi disponigis al mi grandegan konkeron.
alio klopodis por ne rideti. ne sukcesis. la rideto venis, kvazaŭ birdo kiu sidiĝas sur liaj lipoj, por pepi la kanzonon pri la feliĉo de tiuj lastaj tri noktoj.
mi volas ke vi bone komprenu min. ne estas konkero de via persono. ne vin mi konkeris. mi konkeris mian propran malkuraĝon! estas mia malkuraĝo, tio kion mi dresis, arestis kaj detruis. mi ne plu volas timi. tio estas venko, ja, ĉu vi komprenas?
alio rigardis malsupren.
mi ne plu timos. nun ĉio sin montras konfuza sed poste, mi opinias ke ĉio normaliĝos. mi pensas ke mi scias, pro kio, ĉio estas tiom konfuza.
alio levis la okulojn. teófilo ekrigardis lin, plena je senkonsolo. la lipoj de alio reeksplodigis la balonon:
Visitas: 301

apolono kaj hiakinto, 18

apolono kaj hiakinto, 18.

liaj movoj estis malrapidaj. teofilo kuŝis surdorse, ne movante eĉ fingron. li tute sin donis. la manoj estis dolĉaj, velurecaj, ŝajnis mildaj algoj kiuj frotetadis la bruston de teofilo kaj tremigis lian tutan korpon. li fermis la okulojn. ĉiuj butonoj estis malbutonitaj. alio tiris unu manikon, tenis teofilon je unu mano kaj tiris la dekstran parton. li enmetis la manon sub la dorson de teofilo, levis lin kaj tiris la ceteron de la ĉemizo. la korpo de teofilo restis senmova. malrapida spirado. langvora. la manoj tuŝadis la bukon, premis la karnon, kiu volis liberecon, revenis al la buko, dezonigis lin, enmetiĝis ĝis la renoj kaj ekmalsuprenigis la pantalonon. la drako aflikte saltis, kvazaŭ ĝi intencus alten flugi, sed tuj alkroĉiĝis al la rigida kaj vila ventro de teofilo. femurojn, genuojn, krurojn, piedojn. la vesto falis. ankaŭ alio kuŝiĝis, sur sia dorso, kaj ambaŭ sin donis la manojn. teofilo turniĝis kaj kovris la korpon de alio per sia korpo. enmetis siajn manojn inter ambaŭ, kaj malbutonis la vestojn, malrapide nudigis lin, delasante sian tutan pezon sur alio. kurento portadis varmon de unu al alia, la sango ŝajnis ununura, eskapadis de unu kaj eniradis en la alian, tra la poroj, tra la buŝo, tra la manplatoj, tra la brusto, tra la intertuŝetantaj cicoj, tra la premiĝantaj ventroj, tra la fortaj femuroj, el fero, kiuj stringadis. la drakoj barakte luktadis, premadis, vundadis sin, kuniĝadis kaj disiĝadis senespere, anksie kaj angore ili serĉadis pozicion por eterna ripozo kiel ene de kiso aŭ brakumo, sed vane; ili fine forpeliĝis, malakceptiĝis; puŝis sin, vundis sin.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 18”
Visitas: 232