Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 30, 31, 32, 33 kaj 34

 

30 – La Senvosta Kokido

         Iam estis kokido, malsimila al ĉiuj kokidoj en la kokinejo. Kian kulpan ĝi havis? Neniun. Tamen ĉiuj mistraktis ĝin! Ĉar ĝi estis senvosta…

         La kompatindulo eĉ manĝi trankvile ne sukcesis. Venis la maizo, sed zaz! bekfrapon de ĉi tie, zaz! bekfrapon de tie, dum la aliaj, trankvile, plenigis la kropon ĝis ŝveliĝo.

         Kaj kiam ĝi kaptis etan insekton, grilon aŭ formikon, tuj aperis kokino kiu ekkuris post ĝi kaj manĝis la frandaĵeton.

         Pro tio, la Senvosta Kokido ĉiam malsatis, kaŝata ĉe la anguloj, maldika kaj maĝoja…

         Iun tagon ĝi perdis paciencon. Jen pro kio. Dismakulita koketo, kiu intencis sin montri al kelkaj flavaj junaj kokinoj, bekadis ĝin tiel forte, ke tio igis ĝin perdi la bonan humoron. La kokinetoj ekscitiĝis antaŭ la braveco de la koketo, laŭte ridis pro la batado, kaj eĉ kantis verseton:

         Ni eksplodos,

         pro tiom da rido!

         kiu vin bekis?,

         Senvosta Kokido?

         Senvosta Kokido, senespera, decidis plendi al la reĝo.

         – Mi sendos leteron al li, – ĝi pensis al si, – kaj la reĝo helpos min. Poste, tiuj kokinetoj bedaŭros pro tio, kion ili faris!…

         Ĝi serĉis leteron sur la planko. Naiva, kiel ĝi estis, ĉiu papero por ĝi estis letero.

         Ĝi tuj trovis papereton, prenis ĝin per la beko kaj direktis sin al la reĝa palaco. Kaj ĝi ankaŭ portis sakon plenan je maizo por manĝadi survoje.

         Ĝi marŝis kaj marŝis kaj marŝis, ĝis ĝi renkontis vulpon, sidantan ĉe la vojflanko, kun aro da vinberoj en la mano.

         – Saluton, amiko Vulpo!

         – Saluton, Senvosta Kokido! Kien vi tiel haste iras?

         – Al la palaco de la reĝo, transdoni ĉi leteron al li.

         – Ĉu vi volas kunporti ankaŭ min?

         – Nur se vi sukcesas eniri en ĉi sako…

         – Mi sukcesas, jes! – diris la vulpo, kaj ĝi tre zorgeme sidiĝis ene de la sako.

         – Tamen, ne manĝu mian maizon, ĉu bone? – rekomendis la kokido, kaj daŭrigis la vojaĝon.

         Ĝi marŝis, marŝis, marŝis, ĝis ĝi venis al rivero de tre pura akvo, plena je fiŝoj. Ĝi haltis por trinki, glug! glug! kiam la rivero diris:

         – Amiko Senvosta Kokido, mi volas vojaĝi kun vi!

         – Nu, ni iru. Mi jam kunportas la vulpon kaj kunporti ankaŭ rivero estas plezuro, ĉar mi ne bezonos halti survoje kiam mi soifos.

         – Nu, mi akceptas la inviton! – diris la rivero. Kaj ĝi eniris kaj alĝustigis sin en la sakon apud la vulpo, kiu tuj kriis:

         – Hohoho! Moviĝu malproksimen, vi malsekigas min, sinjoro rivero!

         – Atentu! – intervenis la kokido. – Vi ne batalu ene de la sako!… Kaj vi rivero, ne malsekigu mian maizon.

         Diris kaj daŭrigis la vojaĝon. Kaj marŝis, marŝis, marŝis, ĝis ĝi trovis dornarbuston.

         – For de mia vojo, vi, kiu similas al erinaco!- kriis la kokido. – Foriru de la vojo ĉar mi volas pasi!

         – Ho! Kiel kuraĝa estas vi, Senvosta Kokido!… – diris la dornarbusto.

         – Foriru, mi jam diris al vi! – ripetis la kokido, pli laŭte. – Foriru, kontraŭe…

         La vulpo aŭdis la distutadon, metis la kapon eksteren.

         – Kio okazas? – ĝi demandis.

         – Okazas ke ĉi friponaĉo ne liberigas al mi la vojon! – la senvosta kokido furioze blekis.

         La vulpo turnis sin al la dornarbusto kaj proponis:

         – Amiko, anstataŭ diskuti kun la kokido, prefere eniru kaj estu nia akompananto.

         – Ĉu mi kapablas eniri en la saketon?

         – Kompreneble, jes? La maizo, mi, la rivero kaj estas ankoraŭ loko por multaj. Senvosta Kokido iras al la palaco de la reĝo por trakti tre gravan problemon…

         – Ĉikaze ankaŭ mi iros! – decidis la dornulo – kaj fleksante la dornojn internen, ĝi  eniris en la  sako.

         La senvosta kokido, tre feliĉa, forte pepis ko-ke-ri-koooo! – kaj ekmarŝis, levis supren la kresto kaj iris kun letero en la buŝo, kiel granda gravulo!

         Subite, en la supro de monto, ĝi vidis la reĝan palacon en la malsupro, brilantan pro oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj. Kaj la kokido, mirigita de tiom da beleco, haltis kaj timis daŭrigi la vojaĝon. Sed por ne perdi tempon en pripensado, ĝi englutis dudek grenojn da maizo.

         – Mi iru! – ĝi diris. – Tiu, kiu ne riskas, ne gajnas!

         Kaj ĝi direktiĝis, decideme, al la reĝa palaco.

         Ĝi alvenis en malfrua posttagmezo. Ĝi salutis la gardistojn kaj eniris, tre fiere.

         – Hop, hop! Kia manko de ceremonio estas tio? – demandis servisto en verda uniformo. – Kion vi volas?

         – Mi volas, ke vi ne ĝenu min! – respondis la ido, sulkante la brovojn. La servisto malfermis la buŝon kaj pensis: “Ĉi tiu certe estas iu magiisto alivestita kiel kokido!” Kaj lasis ĝin pasi.

         Senvosta kokido do, kun sia tuta graveco, transiris salonojn kaj salonojn, ĝis ĝi atingis la tronoĉambron. Tie estis la reĝo, tute pavadante, kun krono sur la kapo kaj sceptro en la mano. Kokido marŝis al li, fleksis la genuojn, kaj – ko-ke-ri-ko! Kaj donis la leteron.

         La reĝo prenis la papereton, ekzamenis ĝin de flanko al flanko; kiam li vidis, ke ĝi estas malpura papero kolektita en la rubejo, li pleniĝis je furiozo. Li turnis sin al la gardistoj:

         – Forigu tuj ĉi malĝentilan kokidon el ĉi tie! Metu ĝin kun la kokinoj – kaj morgaŭ, enen de la kaserolo!…

         La kompatindulo, kaptata je la flugiloj, trovis sin trenata tra la palaco al kokinejo, kie pluraj fieraj kokidoj atendis sian vicon por esti maĉataj de la reĝaj dentaĉoj de Lia Moŝto. Tuj kiam ili vidis la kokidon, ili komencis fitrakti ĝin kaj bekis ĝin pli furioze ol la dismakulita koketo.

         Sed la kokido memoris, ke la vulpo estas en la sako; kaj kriis:

         – Amika vulpeto: protektu min kontraŭ ĉi tiuj perversulinoj!

         La vulpo, tre rapide – zaz, zaz! – manĝis ĉiujn kokinojn kaj ankaŭ la kokojn, kiuj venis por defendi ilin.

         Do, libera de tiuj malamikoj, la kokido rapide saltis la muron kaj fuĝis, kun kiom da kruroj ĝi havas. La reĝo, kiam li eksciis pri tio, kio okazis, kolere ruliĝis sur la tero; poste li ordonis, kriante, ke regimento de kavalerio foriru por persekuti la kokidon.

         La regimento galope ekflugis pa-ta-la! pa-ta-la! – ene de polvonuboj.

         Kiam la kokido aŭdis tiun klakadon, ĝi ektremis pro timo, kun gutoj da malvarma ŝvito sur la frunto.

         – Ve al mi, mi estos rostata! – ĝi murmuris.

         – Tio ne okazu! – voĉo parolis el interne de la sako.  – Lasu ĉion al mi kaj vi vidos tion, kion mi faros.

         Estis la voĉo de la rivero. La kokido kreis novan animon kaj liberigis la riveron; kaj la rivero fluis eksteren, inundis la kampojn kaj haltigis la soldatojn.

         Sed la soldatoj baldaŭ trovis kanuojn kaj sukcesis transiri la riveron. La kokido denove malvarmiĝis kaj diris:

         – Ve al mi, mi dronos ene de spicita saŭco!

         – Tio ne okazu! – voĉo parolis el interne de la sako.  – Lasu ĉion al mi kaj vi vidos tion, kion mi faros.

         Pli ol rapide, la kokido liberigis la dornarbuston, kiu etendis la dornojn kaj fermis la vojon tiamaniere,  ke eĉ sovaĝa porko ne sukcesus trapasi.

         La kokido, venkante, grimpis sur termitejon kaj mokis la soldatoj.

         Poste ĝi plenigis la stomakon per maizo kaj trankvile daŭrigis la vojaĝon. Foje ĝi manĝadis etajn insektoj sur la vojrando.

         Subite, ĝi rimarkis ke ĝi alvenis. Sed ĝi fariĝis malĝoja.

         – Kompatinda mi estas! – ĝi pensis. – Ili denove fitraktos min… Mi venkis la reĝon, mi venkis la kokinojn de la reĝo, mi venkis la soldatojn de la reĝo; sed pli malbona ol ĉio tio estas la perversa dismakulita kokido de ĉi kokinejo. Kio okazos al mi?

         Tamen ĝi pleniĝis je kuraĝo kaj eniris la malnovan kokinejon, kie ĝi naskiĝis. Ĝi eniris singardeme, rigardante unuflanken, rigardante aliflanken. Tamen tio, kion ĝi neniam atendadis, okazis. La kokinoj venis por ĉirkaŭi ĝin, tre amikeme, kun etaj karesoj kaj dolĉaj rigardoj. Koncerne la dismakulitan kokidon, eĉ ne ombro!

         – Kie ĝi estas? – demandis Senvosta Kokido.

         – Ĝi iris en la kaserolon, – respondis la kokinoj.

         La kokido kreis novan animon. Ĝi rigardis kaj rigardis sed ne vidis la kokon:

         – Kaj kie estas la ergotula koko?

         – Ĝi mortis pro malsano – diris bela kokino kun larmoj en la okuloj.

         Senvosta kokido saltis pro ĝojo.

         – Kaj… kaj kiu estas la koko en ĉi kokinejo?

         – Estas vi, belulo!… – ĥore ekkriis ĉiuj kokinoj.

         Nur en tiu momento Senvosta Kokido komprenis, ke la vojaĝo daŭris longan tempon kaj ĝi ne plu estis la kompatinda kokido kiu foriris, sed bela koko, kun kresto sur la kapo kaj ergotoj ĉe la piedoj.

         Kaj ĝi saltis sur arbon, ŝveligis la bruston kaj faris venkkanton: ko-ke-ri-ko-o! Kiu estas la reĝo ĉi tie?

         Kaj la kokinaro respondis: Estas vi, Senvosta Kokido!

         La kokido ne plu estis kokido, sed kuraĝa koko…       

 

          Ĉiuj ŝatis la rakonton, precipe la parton, kie la kokido prenis paperpecon de sur la grundo kaj diris, ke ĝi estas letero.

          – Naivuleto, naivuleto… – komentis Emilja. – Same kiel la kokido, pri kiu mi sonĝis…

 

31 – La testudo kaj la viro

         Testudo estis en sia domo kaj ludadis la buŝharmonikon. Viro aŭdis kaj diris: “Mi kaptos ĉi friponon” – kaj vokis: “Ho testudo!”

         – Hej! – respondis la testudo.

         – Venu ĉi tien, testudo.

         – Mi tuj iros, – diris la testudo, – kaj ĝi metis la kapeton en la aperturon de la truo. La viro kaptis ĝin kaj kondukis ĝin hejmen. Tie li ŝlosis ĝin en skatolo. La sekvantan tagon, matene, antaŭ ol foriri por labori, li diris al la gefiloj:

         – Vi ne liberigu la testudon, ĉu vi aŭdas? – kaj foriris.

         La testudo ekludis sian buŝharmonikon ene de la kesto. La geknaboj proksimiĝis, scivoleme. Ĝi haltis.

         – Ludu pli, testudo – petis la infanoj.

         La testudo respondis:

         – Vi ĝuas mian buŝharmonikon. Imagu, se vi vidus mian dancon…

         La geknaboj malfermis la skatolon por vidi la testudon danci. La testudo eliris kaj dancis en la ĉambro.

         Le, le,

         Le, le…

         Le, re, le, re…

         Poste ĝi petis rapide viziti la korton.

         – Iru, testudo, sed ne fuĝu.

         La testudo iris al la korto malantaŭ la domo kaj fuĝis al la arbaro.

         – La testudo fuĝis! – kriis la geknaboj. – Kion ni diros al paĉjo?

         Unu el ili havis la ideon meti en la skatolon ŝtonon kun la formo de la testudo por trompi la patron.

         Tion ili faris.

         Posttagmeze la patro revenis de la laborejo kaj diris: “Metu la kaserolon surfajre kaj preparu la testudon por mi.”

         La geknaboj obeis kaj metis la ŝtonon en la kaserolon. Kiam venis la vespermanĝa horo, la viro sidiĝis ĉe la tablo kaj lekis la lipojn. Sed kiam li metis la testudon sur la teleron, li rimarkis, ke ĝi estas ŝtono.

         – Vi lasis la testudon eskapi!

         La geknaboj diris ne, sed en tiu momento aŭdiĝis en la arbaro la instrumento de la fuĝinto:

         Tim, Tim, Tim…

         Olo’, olo’, olo’…

         La viro iris tien.

         – Ho, testudo!

         La testudo respondis: “Saluton!” Sed kien ajn la viro rigardis, li ne sukcesis trovi ĝin.

         – Venu ĉi tien, testudo!

         Kaj la testudo: “Saluton!” Ĉiufoje ĝi respondis de alia loko, ĝis kiam la viro rezignis kaj revenis hejmen, tre seniluziigita.

 

          – Nur tio? – kriis Emilja. – Estas malmulte…

          – Jes, nur tio, – respondis onklino Nastasja. – Estas multaj rakontoj pri la testudo, kiuj estas tre saĝaj. Neniu povas trompi ĝin.

          – Tio estas vero, – diris sinjorino Benta. – La testudo estas malgranda besto, kiu impresas la imagon de la homoj de la arbaro – la indianoj; pro tio ekzistas tuta ciklo de rakontoj pri la testudo, kaj en ĉiuj ĝi agas tre saĝe.

          Kaj ĝi estas vere ĉarma, – diris Nazulino, – precipe la verdaj, tre malgrandaj.

          – Ĉu ili vere estas tiel saĝaj kiel volas la indianoj, aŭ ĉu tio okazas nur en la rakontoj? – demandis Peĉjo.

          – La testudo ŝajnas havi iom da inteligento. Krome, ĝi havas tiun karapacon kie ĝi kaŝas kapon kaj krurojn tuj kiam ĝi ekhavas problemon. Ĉi tio donis al la indianoj la ideon de saĝeco.

          – Ni volas testudon kiel dorlotbeston, avinjo, ni volas testudon! – petis la knabino. – Ĝi devas esti tre interesa…

          Mi faros tion, kion vi petas, sed nun ni aŭdu aliajn rakontojn pri ĝi. Daŭrigu, Nastasja.

          Kaj onklino Nastasja daŭrigis.

 

32 – La testudo kaj Kaiporo (*)

         La testudo eniris en sian kavon kaj komencis ludi sian buŝharmonikon. Kaiporo, de malproksime, aŭdis kaj diris: “Neniu alia estas se ne la testudo. Mi tuj kaptos ĝin.”

         Kaj venis. Ĝi haltis apud la kavo kaj aŭskultadis.

         Li, ri, li, ri…

         Le, re, le, re…

         – Saluton, testudo!

         – Hej! – respondis la muzikisto.

         – Foriru el la truo, testudo, por ke ni vetu pri tio, kiu el ni estas pli forta.

         La testudo foriris, kaj Kaiporo ektranĉis lianon.

         – Mi tiros je unu ekstremaĵo kaj vi je la alia – mi surtere kaj vi en la akvo.

         – Nu, konsentite, Kaiporo, – respondis la testudo.

         La testudo eniris en la akvo kaj ligis la finon de la liano al la vosto de pirarukuo, kiu estas la plej granda riverfiŝo kiu ekzistas. Kaiporo, surtere, tiris la lianon – sed la fiŝo trenis ĝin ĝis la akvorando; kaj ĉar Kaiporo ne havis plu fortojn, ĝi falis en la riveron. La testudo, kiu estis bone kaŝata ene de arbustoj, ridis kaj ridis kaj reiris en la akvon.

         Kaiporo tre laca kriis:

         – Sufiĉe! Vi gajnis.

         La testudo, kaŝeme malligis la lianon de la vosto de la pirarukuo. Kaj revenis al tero.

         – Ĉu vi estas laca, testudo? – demandis Kaiporo.

         – Ĉu laca, mi? Neniel! – kaj Kaiporo rimarkis ke ĝi eĉ ne ŝvitadis. Kaj ĝi ne havis alian elekton ol konfesi, ke la testudo estas pli forta – kaj pro tio ĝi fariĝis tre desapontata.

 

          Ĉiam la lerteco venkas! – observis Emilja. Tamen, kiu besto estas ĉi Kaiporo?

          – Kaiporo, – klarigis sinjorino Benta – estas unu el la monstroj elpensitaj de la imago de nia popolo de la arbaro. Vi bone scias, ke por la popolo estas multaj estaĵoj en la naturo nekonataj de la natursciencistoj, kiel luphomoj, sacioj, senkapaj mulinoj, kiuj elĵetas fajron el siaj naztruoj kaj ankaŭ Kaiporo.

          – Kiel estas Kaiporo?

          – Oni diras, ke li estas besto kovrata de haroj, kiu multe ŝatas fumi. Ĝi ĉirkaŭas vojaĝantojn sur la vojoj nokte por peti tabakon por sia pipo. Priskribi kia estas Kaiporo ne estas facile, ĉar tio, kiu nur ekzistas en la imago de la homoj varias de loko al loko. Jen ĝi havas unu bildon, jen ĝi havas alian. Se vi volas scii kia estas Kaiporo, demandu al onklo Barnabeo. Nur maljunaj nigruloj bone komprenas tion.

 (*) Mitologia estaĵo, kiu protektas la arbaron kontraŭ ŝtelĉasistoj.

 

33 – La testudo kaj la jaguaro

         Iam la jaguaro aŭdis la muzikon de la buŝharmoniko de la testudo kaj

alproksimiĝis.

         – Kiel bone vi ludas, testudo! El kio estas farita via instrumento?

         – De cerva osto, hi! hi! – respondis la karapasulo.

         La jaguaro, kiu intencis kapti la testudon, elpensis planon.

         – Mi estas iomete surda, – ĝi diris. – Ludu pli proksime al la pordo.

         La testudo aperis ĉe la malfermaĵo de la truo kaj ludis, sed en la plej taŭga momento la jaguaro atakis ĝin. La testudo enprofundiĝis ĝustatempe; Tamen ĝia piedo estis en la ungoj de la jaguaro.

         – Ho, ho, ho! – ĝi ridis. – Vi pensas, ke vi kaptis mian piedon, sed vi prenis nur bastonradikon! Fiaŭ!…

         La jaguaro lasis la radikon, seniluziigita. La testudo pli forte ridegis:

         – Granda stultulo! Estis ja mia piedo, tio, kiun vi kaptis. Fiaŭ! Fiaŭ!

         La jaguaro ĵuris, ke ĝi ne forlasos la truon ĝis ĝi kaptos la testudon – kaj ĝi tie restis ĝis ĝi mortis pro malsato.

 

          – La sama ruzaĵo de la kuniklo kontraŭ la jaguaro… – rimarkis Emilja. – Ŝajnas ke la jaguaro estas tiel stulta, ke ĉiuj bestoj trompas ĝin.

          – Tamen mi opinias, ke tute neeblas – diris Nazulino – ke la jaguaro restis tie ĝis ĝi mortis. Eĉ se ĝi estas tre stulta, tion jaguaroj ne faras. La indianoj, kiuj elpensis ĉi rakonton, estis sufiĉe naivaj.

          – Mi konas aliajn rakontojn pri la testudo, – diris onklino Nastasja.

          – Nu do, rakontu al ni.

          Kaj ŝi rakontis la historion de…

 

34 – La testudo kaj la frukto

         En la arbaro ekzistis frukto, kiun neniu besto povis manĝi sen antaŭe prononci ĝian nomon. Ĉar nur unu virino sciis la nomon de la frukto, la bestoj devis iri al ŝia domo por demandi pri la nomo.

         – “Bojojo-bojojo-kizama-kizu,” – la virino respondadis, sed kiam la besto estis foriranta, ŝi alvokadis ĝin kaj diradis: “Mi eraris, amika besto. Tio ne estas la nomo, ĝi estas alia” – kaj diradis alian. La bestoj restis en granda konfuzo, kaj kiam ili alvenis al la fruktoarbo, ili malĝuste diradis la nomon.

         La testudo decidis manĝi la frukton. Aŭdinte tion, la aliaj bestoj mokis.

         – Nu, vi fanfaronulo! Se la plej lertaj ne sukcesis parkeri la nomon, kion oni rajtas atendi de tiu kiraculo?

         Sed la testudo iris al la domo de la virino kun sia violoneto kaj demandis la nomon de la frukto.

         La virino diris iun nomon kaj ĝi tuj kantis ĝin kun la gitaro. Tiam la virino diris alian nomon, kaj alian, kaj alian – kaj la testudo kantis ĉiujn ĝis la lasta, kiu estis la ĝusta. Kaj ĝi ludis tiun lastan nomon kun la gitaro ĝis ĝi atingis la arbon.

         Tie ĝi ripetis la ĝustan nomon kaj ricevis la rajton pluki la frukton.

         Ĉe tio la jaguaro alproksimiĝis.

         – Testudoj ne kapablas grimpi sur arbojn, – ĝi diris. – Mi grimpos kaj vi kiel pago donos al mi kelkajn fruktojn.

         La testudo konsentis. La jaguaro grimpis la arbon, plenigis sakon kaj malsupreniris sen doni ion al la testudo, kiu iradis post ĝi.

         Ĉe rivero, ĝi diris al la jaguaro:

         – Kamarado jaguaro, vi ne kapablas bone naĝi. Donu al mi la sakon, por ke mi povu preterpasi. Vi scias, ke mi estas bona naĝanto. Vi venos poste.

         La jaguaro donis al ĝi la fruktosakon, kiun la testudo portis surdorse al la alia bordo de la rivero – kaj ĝi tuj malaperis kun la fruktoj.

         Kolerega pro tio, la jaguaro ĵuris venĝon. Sed la testudo elpensis planon. Ĝi kaŝis en kaverno, ĝuste sub radiko kie kutimis ripozi la jaguaro. Baldaŭ la jaguaro venis kaj kuŝiĝis.

         – Testudo, testudo amiko, aperu! – ĝi diris.

         Kaj la testudo respondis tre proksime, de interne de la tombo: “Ho! Ho!”

         La jaguaro rigardis de unu flanko al la alia sed ne vidis la testudon. Ĝi kriis denove:

         – Testudo, kie vi estas?

         – Ho! Ho! – estis la respondo.

         Kiam ĝi rimarkis ke la sono venas el sub ĝi, la jaguaro fariĝis suspektema.

         Ĝi rakontis tion al simio kiu preterpasis kaj petis ke ĝi batu ĝin kiel puno por ne venki la testudon.

         La simio batis la jaguaron tiel forte ke ĝi mortis – kaj la testudoeliris el la tombo tre kontenta – Le, re, le, re…

 

         – Hohoho, tio estas tro! – ekkriis Nazulino. – Laŭ la rakontistoj la jaguaroj estas eĉ pli stultaj ol meleagroj. Nemiam kaj neniel ĝi ordonus al la simio, ke ĝi donu al ĝi tiajn batadojn…

          – Ho, knabino, vi tro esperas de niaj naivaj indianoj. Ili jam faris ion interesan en ĉi rakonteto.

          – Kion?

          – Tio, ke la testudo muzikigis la malfacilan vorton por pli bone konservi ĝin en memoro. Tio estas vero. La melodio helpas parkeri ion.

          – Kaj kial la indianoj faris la testudon muzikisto? Foje kun buŝharmoniko, foje kun gitareto. Ĉu la testudo vere muzikas?

          – Tute ne! Se ekzistas besto, kiu ne naskiĝis por muziko, estas la testudo. Sensencaĵo. La indianoj imagis tion ĉar per la muziko la testudo povas pli facile trompi aliajn bestojn.

          Ĉu estas aliaj rakontoj pri testudoj, onklino?

          – Jes. Mi rakontos nun al vi la rakonton pri…

Visitas: 237