La reformo de la Naturo – Dua parto
Ĉapitroj 7 kaj 8 (lasta)
7 – ĈASADO AL LA MONSTRO
La Naŭdekkvarpiedulo estis ĉe la rivereto kie onklino Nastasja vidis ĝin. Ankoraŭ senmova kaj rigardante. Ŝajnas, ke ĝia plezuro estas senmove rigardi. Doktoro Zamenhof kaj siaj helpantoj ĉirkaŭis ĝin de malproksime kaj ekzamenis ĝin per binokloj.
– Naŭdek kvar kruroj, jes – observis la saĝulo – evidente, ses estis deŝiritaj, ĉar ankoraŭ aperas la truoj, en kiuj ili devus esti enmetataj. La korpo konsistas el kornecaj ringoj, ekzakte kiel tiu de etaj skolopendroj. La ekstera aspekto estas sama kiel skolopendroj, kaj mi ja garantias, ke tiu monstro estas nenio alia ol giganta skolopendro, kiu perdis ses krurojn en iu katastrofo.
Ekzameninte ĝin atente per binokloj kaj kalkulinte ĝiajn dimensiojn, li ekdiskutis kun la asistantoj pri la maniero kapti la monstron.
– Ni devas konstrui tubon longan dudek metrojn kaj internan diametron je unu metro, kun kovriloj en ambaŭ flankoj – li diris fine.
Kaj kiel vi enmetos ĝin en la tubon? – demandis unu el la asistantoj. La plej granda problemo estis ĉi tio.
Doktoro Zamenhof karesis sian barbon.
– Mi ankoraŭ ne scias…
– Mi konas manieron – diris Peĉjo. – Starigu fostojn ĉirkaŭ gi, en formo de funelo. La mallarĝa parto atingu la buŝon de la tubego. Poste ni ĵetu ŝtonojn sur la monstro kaj laŭte bruu. Ĝi ektimos, marŝos al la fino de la funelo kaj fine eniros en la tubon.
Ĉar neniu pli bona ideo aperis, la plano de Peĉjo estis aprobata kaj la grupo tuj eklaboris.
La konstruado de la tubo prenis tempon; Ili faris ĝin el plektita bambuo, kiel kaĝo por kokinoj. Kaj poste ili konstruis la funelon el lignaj fostoj. La laboro rezultis multe facila pro la sinteno de la Naŭdekkvarpiedulo, kiu ĉiam restis senmova, stulte rigardante ĉion. Ĝi estis kompleta idioto.
Emilja ne rezistis la tenton ankaŭ partopreni, kaj la malrapidaj manieroj de la monstro ĝenis ŝin.
– Por mi, doktoro – ŝi diris al la saĝulo – la monstro havas tiroidan difekton. Tiu ĉi glando atrofiiĝis en ĝi, ĝi ne produktas sufiĉe da tiroksino; pro tio la malrapideco, la senmoveco….
La barba saĝulo rigardis ŝin per larĝaj okuloj.
Post kiam la tubo kaj la funelo estis pretaj, aperis la problemo movi la beston antaŭen, tiel ke ĝi marŝu al la buŝo de la funelo kaj eniru en la tubon. Tamen, nek la ŝtonoj nek la kriadoj igis ĝin forlasi sian “senmovecon”, kiel diris Emilja.
– Tio ne funkcias – diris la doktoro. – Ni devas trovi alian manieron.
Post pensado kaj pensado, tiu, kiu havis la bonan ideon, estis denove Peĉjo.
– Ni ligu ĝin – li diris… – Ni faru longan ŝnuron el plektitaj lianoj kaj tiru ĝin enen de la tubo.
Doktoro Zamenhof ordonis al la viroj sekvi la ideon. Post kelkaj minutoj, tre dika ŝnuro estis farita el la plej bonaj lianoj de la proksima arbaro. Poste ili enŝovis ĝin ene de la tubo. Nun la plej malfacila afero restis: lazi la kapon de la monstro.
Ĝi estis malfacila kaj tempopostula operacio, sed ĝi estis farita laŭ la plej bona maniero. La insista senmoveco de la monstro multe faciligis la laboron. Prete! Nun ili devis nur tiri ĝin.
Sed la ses asistantoj de Doktoro Zamenhof, kiom ajn ili klopodis, ne sukcesis movi la Naŭdekkvarpiedulon de ĝia loko. Besto, kiu havas naŭdek kvar piedojn, gluiĝas al la tero kiel gluaĵo.
– Kaj nun? – ekkriis doktoro Zamenhof, jam iomete senkuraĝigita.
– Nur per la helpo de Dolĉaĵ’ – memoris Emilja.
Sed la saĝulo, kiu neniam aŭdis pri Dolĉaĵ’, nenion komprenis.
– Pri kio vi parolas? – Li demandis.
Emilja ridis.
– Anstataŭ klarigi – ŝi diris – pli bone estas fari. Atendu min ĉar mi tuj revenos – kaj kuris hejmen. La viroj atendis, kun stultaj vizaĝoj, rigardante unu la alian kaj poste doktoron Zamenhof, kiu respondis nur per paŭtado, kvazaŭ por diri: “Mi komprenas nenion ĉi tie.”
Minutojn poste, kriego sonis.
– Helpu! Nova monstro venas! – kriis unu el la asistantoj de Doktoro Zamenhof, kiu estis malproksime de siaj kunuloj.
La kompatindulo kurante venis.
– Rinoceraspekta monstro el Ugando! – li diris tre timigita kiam li alvenis. – Preparu viajn armilojn!
Ĉiuj kuris al siaj fusiloj kaj surgenuiĝis, atendante.
Sed Peĉjo intervenis.
– Neniu pafo! Jen nia rinocero, kiu estas tre dolĉa kaj tre amika. Ĝi estas ĝuste Dolĉaĵ’, pri kiu Emilja parolis.
Doktoro Zamenhof viŝis la ŝviton de sia vizaĝo. Kia stranga lando, sankta Dio! Ĉio bizara, ĉio nekomprenebla! Scienca maizospiko, amika rinocero…
Tiam aperis la enorma Dolĉaĵ’, kun Emilja rajdanta sur la korno. La miro de la saĝulo kaj liaj viroj altiĝis ankoraŭ dek poentojn, kaj estis malfacile trankviligi ilin. Kelkaj el ili grimpis la proksimajn arbojn, kiel simioj.
Post mil klarigoj, trankvilo revenis al la viroj kaj Dolĉaĵ’ estis ligata al la pinto de la ŝnurego.
– Ni iru. Dolĉaĵ’! – ordonis Emilja de sia posteno kaj la rinocero peze moviĝis. La ŝnurego etendiĝis kiel violona kordo, kaj la Naŭdekkvarpiedulo, malgraŭ siaj naŭdek kvar kruroj gluitaj al la tero, ne havis alian elekton ol eniri em la tubo. Tuj kiam ili vidis ĝin interne, la viroj enkuris kun la kovriloj kaj fermis ambaŭ ekstremaĵojn.
Prete! Danke al la ideoj de Peĉjo kaj la helpego de Emilja, la terura fenomeno de la Naturo estis arestata en la grandega tuba kaĝo por kokidoj. Ili nun devis trovi specialan kamionon por konduki gin de tie al la zoo.
– Nu – diris doktoro Zamenhof – nun vi zorgos pri la kamiono dum mi iros denove interkonsiliĝi kun la posedantino de la bieneto.- Kaj li foriris.
Evidente tio, kion li volis, ne estis ajna konferenco, sed pli ĝuste alian tason da kafo de onklino Nastasja….
– Sinjorino – diris la doktoro enirante, – akceptu mil gratulojn pri la genepoj, kiujn vi havas. Dank’ al iliaj sugestoj, ni kaptis la monstron kaj entubigis ĝin.
– Ĉu genepoj? – ripetis sinjorino Benta sen kompreni.
– Jes – diris la doktoro, – jen sinjoro Peĉjo kaj jen fraŭlino Emilja.
– Ho – ridante ekkriis sinjorino Benta. – Ŝi ne estas nepino, doktoro Zamenhof. Emilja estas pupo kiu evoluis al homo.
La saĝulo larĝe malfermis la okulojn. Ĉu “pupo, kiu evoluis al homo?” Ĉu la maljunulino mokas lin?
Rimarkinte lian konfuzon, sinjorino Benta diris:
– La afero estas tre malsimpla, doktoro, oni ne sukcesas rakonti ĝin per malmultaj vortoj. Sed, kredu min, ĉio estas kiel mi diras al vi. Genepoj, mi havas du. Peĉjon kaj Nazulinon. Tamen, kiam Emilja volas plaĉi al mi, ankaŭ ŝi nomas min “avinjo”…
8 – ĈIO ESTIS PETOLAĴO
Doktoro Zamenhof konversaciadis kun sinjorino Benta, kiam la helpantoj venis por diri al li, ke ili eltrovis la egan tervermon.
– Stranga besto! – ili diris. – Same kiel vermo, sed kun ses kruroj kiuj faras ĝin tute mallerta. La paroj da kruroj estas kvin metrojn for unu de la alia, tiel ke la tuta korpo de la vermo ŝanceliĝas. Perfekta onda fervojo, supren, malsupren, supren, malsupren. Tio signifas, ke ĝi ne kapablas moviĝi aŭ penetri la teron. Ni ne komprenas la fenomenon…
– Ili devas esti falsaj kruroj – diris Emilja.
– Ŝajnas, ke ne – diris la viroj. – La formo de tiuj kruroj similas tiujn de la monstro, kiun ni kaptis kaj metis en tubon. Pli ol similas: ili estas ĝuste la samaj. Ŝajnas, ke iu deŝiris la krurojn de unu por inserti ilin sur la alian,
– Ho mia kor! – ekkriis doktoro Zamenhof. – Vi pravegas. Pro tio la giganta skolopendro, aŭ kiel diras Emilja, la centpiedulo, havas nur naŭdek kvar krurojn. La ceteraj ses iris al la vermo. Sed la fenomeno estas por mi tute nekomprenebla. En tio ekzistas granda mistero…
Emilja rigardis la Vicgrafon el la angulo de la okuloj.
Tiun saman tagon la esploristoj kaptis la unuan dazipan formikon, kaj kiam ili alportis ĝin al la domo de sinjorino Benta, okazis ĝenerala miro.
– Ho, madono! – ekkriis onklino Nastasja. – Estas same kiel la grandaj formikoj, kiuj manĝas niajn rozujojn, sed je grandeco, kiun mi neniam vidis. Ho dio!
La pikiloj aspektis kiel malfermataj brakoj. Peĉjo metis bastono inter ili. La formiko fermis siajn pikilojn kaj “tranĉis” la bastonon. La viroj preparis kaĝon kaj metis ĝin enen.
La sekvan tagon oni ĉasis la duan formikon, kaj ĉi tiu estis eĉ pli monstra ol la unua, ĉar ĝi havis eksterordinaran evoluon de siaj makzeloj kaj antaŭaj kruroj. Ĝi estis preskaŭ nur makzeloj kaj antaŭaj kruroj.
Doktoro Zamenhof komencis studi ĝin, nenion komprenante. Emilja ne sukcesis reteni sin kaj diris:
– Tio sonas al mi kiel kazo de “akromegalio”. – Doktoro Zamenhof rigardis ŝin de super siaj okulvitroj.
– Jes – daŭrigis Emilja – tio certe estas regado de sinjoro Hipofizo. Kiam ĉe plenkreskaj bestoj ĉi glando komencas troprodukti siajn sukojn, tio okazas: anstataŭ la tuta korpo, kreskas nur la vizaĝo kaj ankaŭ dikiĝas manoj kaj piedoj. La besto aspektas jene: “akromegalieca”
Sinjorino Benta ne plu eltenis. Ŝi kaptis Emiljan je la brako kaj tiris ŝin proksimen al si.
– Venu ĉi tien, diablino. Viaj vortoj estas delonge misteraj, kaj mi estas preskaŭ konvinkita, ke tiuj monstraĵoj estas nenio alia ol unu plia petolaĵo via, kiel tiuj famaj reformoj de la Naturo. Nun vi nepre rakontu ĉion.
Emilja rigardis la Vicgrafon kaj fine diris al ŝi.
– Ne mi petoladis ĉi-foje, sinjorino Benta. Nun respondecas la Vicgrafo. Dum lia restado en Eŭropo, li komencis studi glandojn, kaj reveninte al nia bieneto li instalis laboratorion em la Kavaĵo de la Anĝeleto. Kaj tie ni faris eksperimentojn sur bestoj, kiel formikoj, griloj, puloj, centpieduloj kaj tervermoj. Ni ŝanĝis iliajn glandojn kaj metis ilin en etajn paŝtejojn por observado. Sed la malbenita semajno da pluvo malhelpis nian eksperimenton. Dum ni estis enhejme, la inundo forbalais la paŝtejojn kaj kondukis tiujn operaciitojn al mi ne scias kien. Jen kion ni faris. Nun, se la monstroj kiuj aperis estas tiuj, kiuj suferis kirurgiojn, ne estas nia kulpo – la kulpo estas de sinjoro Tiroido kaj sinjoro Hipofizo.
Tiu konfesado plenigis doktoron Zamenhof per la plej granda miro. Al li ŝajnis neeble, ke simpla scienca fakulo, helpata de knabineto kiel Emilja, faris “endokrinajn miraklojn” multe pli grandajn ol tiuj faritaj de ĉiuj grandaj specialistoj en Germanio kaj Nordameriko. Simple nekredeble!
– Sciu ke vi, kolego – li diris al la Vicgrafo – faris la plej grandan miraklon, kiu ankoraŭ estis farita en la kampoj de la scienco! Ĉu vi scias, ke vi solvis grandegajn problemojn kaj ke de nun la scienco baziĝos sur viaj mirindaj eksperimentoj?
La Vicgrafo glatigis la maizpajlojn de sia kolo kaj modeste dankis lin pro la komplimento.
– Mi volas vidi vian laboratorion – diris la doktoro – Ĝi devas esti mirindaĵo de mirindaĵoj.
Sed kiam li iris al la Kavaĵo de la Anĝeleto kaj vidis, ke la mirinda laboratorio estas nenio alia ol truo en figarbo, kun mikroskopo farita el malnova binoklo sen vitro, razklingo, kelkaj pingloj kaj iom da vato, li ne sciis kion pensi, nek kion diri. Tio certe estis la surprizo de surprizoj, la miro de miroj.
– Mi ne komprenas, – li diris. – Ŝajnas al mi tute neeble, ke per ĉi tre rustikaj rimedoj la Vicgrafo sukcesis atingi la mirindajn rezultojn, kiujn li atingis. Mi ne komprenas. Kaj mi kredas, ke se mi restos ĉi tie ankoraŭ kelkajn tagojn, mi fariĝos freneza. Mi ĉiam pli mirigas la aferojn, kiujn mi vidas…
– Ne zorgu, doktoro! – diris Emilja. – Nia sekreto estas la magio nomata “Ni-Ŝajnigu-Ke”. Ekzistas nenio kiu ne povas esti atingata kiam ni aplikas la magion “Ni-Ŝajnigu-Ke”. Jen nia granda sekreto.
La barba saĝulo nenion komprenis kaj restis kun perfekta vizaĝo de azeno. Kaj denove murmuris:
– Mi ne komprenas…
– Nu, ŝajnigu, ke vi komprenas, doktoro, kaj ni iru por trinki kafon. Nun estas kun pufmaizo… – konkludis Emilja kaj ŝi tiris lin per la basko de lia frako.
1941
