brazilaj infanaj kanzonoj 21. sankta johano havas fluton

SANKTA JOHANO HAVAS FLUTON (são joão da-ra-rão)

Sankta Johano-ro-no-no
Havas fluton-ro-ron-ton
Dum ludado-ro-ro-do
Li ĝin frapas.
La anĝelo-ro-ro-loj
Kune luda-ra-ra-das
Dum flugado-ro-ro-do
Delikata.

Maria,
Se vi promenos
Kunportu ŝalon,
Ĉar venos pluv’!
En malvarma frumateno, aj aj,
Post granda peno, aj aj, 
Vi mortos tuj.

En la centro-ro-ro-tro
De la strato-ro-ro-to
Estis sapo-ro-ro-po
Kaj ŝi glitis.
Ŝi gluiĝi-ri-ri-ĝis
Al mi forte-re-re-te
Mia vesto-ro-ro-to
Disŝiriĝis.

Maria
Vi edziniĝos,
Mi vin gratulos
Kun granda ĝu’.
Mi donacos belan robon, aj, aj,
Kaj puntan jupon, aj, aj,
Kaj groŝojn du.

(“São João dararão tem uma flauta, quando toca bate nela. Todos os anjos tocam flauta quando cantam aqui na terra. Maria tu vais ao baile, oh leva o xale que vai chover. E depois, de madrugada, ai ai, toda molhada, ai ai, tu vais morrer. Lá no centro da avenida tem xarope, escorregou. Agarrou-se em meu vestido e uma prega se rasgou. Maria tu vais casar, eu vou te dar os parabéns. Eu vou dar-te uma prenda, ai ai, saia de renda, ai, ai, e dois vinténs.” Depende de la regiono, estas variaĵoj.)

(kantas jorge teles) 
Visitas: 141

brazilaj infanaj kanzonoj 20. al tororo’ mi iris

AL TORORO’ MI IRIS (eu fui no Tororó)


Al Tororo’ mi iris
Sed la akvon mi ne trovis.
Mi trovis brunulinon
Kiu ĉe la puto dormis.

Ni profitu tutan nokton
Ĉar ekiĝas la festeno,
Se ni ne dormas nun,
Dormu ni dum frumateno.

Nun vi, Karolina (ho Aneto)
Nun vi, Karolina (ho Aneto)
En la rondon venu
Sola restu vi.

Sola mi ne restu,
Jen pli bona ŝanco,
Ĉar mi havas Anan (Izan)
Por amuza danco.

Metu, metu la piedon
Ĉe la mia, tie ĉi.
Kaj ni kantu, kaj ni dancu,
Kaj ni giru ĝis ebri’.

Preterpasis mi la pordon,
Hundo mordis min, ho Di’.
Ne prizorgu, ne prizorgu,
la doloron sentis mi.

(kantas jorge teles)
Visitas: 105

brazilaj infanaj kanzonoj 19. piedon la buf’ ne lavas

PIEDON LA BUF’ NE LAVAS (o sapo não lava o pé)
(langorompilo)


Piedon la buf’ ne lavas
Ĉar pigras la bufo, ho!
Bufo loĝas en lageto
Sed la piedo fetoras tro!
Piedfetor’!

Paadan la baf’ na lavas
Ĉar pagras la bafa, ha!
Bafa laĝas an lagata
Sad la paada fataras tra!
Paadfatar’! Ba!

Peeden le bef’ ne leves
Ĉer pegres le befe, he!
Befe leĝes en legete
Sed le peede feteres tre!
Peedfeter’! Ve!

Piidin li bif’ ni livis
Ĉir pigris li bifi, hi!
Bifi liĝis in ligiti
Sid li piidi fitiris tri!
Piidfitir’! Fi!

Poodon lo bof’ no lovos
Ĉor pogros lo bofo, ho!
Bofo loĝos on logoto
Sod lo poodo fotoros tro!
Poodfotor’! For!

Puudun lu buf’ nu luvus
Ĉur pugrus lu bufu, hu!
Bufu luĝus un lugutu
Sud lu puudu futurus tru!
Puudfutur’! Du!

Piedon la buf’ ne lavas
Ĉar pigras la bufo, ho!
Bufo loĝas en lageto
Sed la piedo fetoras tro!
Piedfetor’!

(kantas jorge, ana kaj isa)
Visitas: 91