Malfaldata Animo, ĉapitroj 158, 159, 160, 161 kaj 162.

Malfaldata Animo, ĉapitroj  158, 159, 160, 161 kaj 162.

 

158.

         la unuaj monatoj de mezlernejo estis la plej turmentata periodo de mia vivo. hodiaŭ mi perceptas la diferencojn, kiuj dolorigis, senvualigas iliajn kaŭzojn, eltrovas iliajn pravigojn kaj ekvidas iliajn kialojn: tiuj nesekuraj adoleskantoj, dependantaj de memfido kiel maskloj, sentantaj la manko je konfirmo de iliaj supozataj normalecoj, timantaj la eblecon fariĝi pli ne amataj ol ne amataj ili jam estis, tiuj malfeliĉuloj trovis manieron, kiel sin apogi, por ne droni en siaj merdecaj vivetoj. iu, kiu povus esti kritikata, ridindigata, mokata, piedpremata, por prezenti al ili la kronon je mil elaĉetoj. tiu ulo estis mi. kaj la momento estis la horo de la nomvokado, ĉar, kiam mi respondis, mi tre mallaŭte paroladis – mi ĉeestas -. mi certas, ke mi ne paroladis afekteme aŭ eĉ laŭ ina maniero. mi nur mallaŭte paroladis. por ili, tamen, tio estis ies malforta flanko, eĉ se ne malforta. ili atente atendadis la momenton, kaj kiam ekflagradis la diskretega eksplodo, varma murmuro ŝvebadis dum momento sub la kapoj de tiuj perditaj knaboj.

 

159.

         Z… atendas min ĉe la teatra pordo. mi alvenas, ni paroladas. trankvile. neniu tertremo minacas mian bruston. neniu aglo venas por kanti tion, ke ĝi disŝiros pecojn el mia karno per sia akra beko. do, sen tertremoj kaj sen agloj, mi ŝvebas antaŭ vi, knabo, strangece, aŭskultante kaj parolante. preterpasantoj alvenas, eniras, salutas rapide, rimarkas, ke ni denove estas kune. mi ne zorgas pri tio, kion povus pensi la preterpasantoj. sed mi pensas, ke mi fieras pro la fakto esti vidata kun vi. de kelkaj homoj, precipe. sed, mi klarigu, ne pro vanteco mi volas vin ĉe mi, sed nur ĉar mi volas vin ĉe mi.

 

 160.

         kiu estas la libro, kiu plej multe tuŝis min? la fratoj karazovij. ĝi instruis min pli ol la strangaj bibliaj lecionoj, ĝi trakuris miajn vejnojn per sango de sincereco, ĝi briligis miajn okulojn per veneno de la vero, ĝi akcelis miajn pojnojn per sia spegulo, kiu nek mensogas nek akceptas mensogojn, kuŝiĝis interne de mia stomako kaj tie firme fiksis la standardon pri daŭra ĉeesto. la verkisto instruis, ke oni devas havi kuraĝon por vivi, aŭ ni neniam konkeros la landon, kiun ni promesis al ni mem.

           mi nur ne konsideras ĝin kiel la absoluta libro, ĉar mi sentas ke mankas en ĝi iu mokpetolema volupto, pli gaja instinkta forto, iom da “pasolini”. gruŝenka sugestas, sed por ni modernuloj, tio estas preskaŭ duoninfaneca.

           iom da “pasolini”.

           ĉu la absoluta libro ekzistas? eble ne. eble eĉ ne estas la sumo de ĉiuj libroj iam ajn verkitaj.

 

161.

          mi ne ĉiam komprenas tion, kion mi skribas.

 

162.

           mi nur ŝatus kisi vian buŝon.

           nur kisi vian buŝon.

           sen brakumo aŭ seksumado. ke niaj lipoj alproksimiĝus. kune, dum mallonga tempo. mi prepariĝus al tuta estonteco. kun aŭ sen. mi eĉ ne scias.

           mi deziras.

Visitas: 272

Malfaldata Animo, ĉapitroj 154, 155, 156 kaj 157.

Malfaldata Animo, ĉapitroj  154, 155, 156 kaj 157.

 

154.

          estis periodo en mia adoleskanteco, kiam mi volis ĉesi plenkreskiĝi. plenkreskiĝi estis malfermi la pordon al multaj danĝeraj kaj malagrablaj situacioj! mi sonĝis, plena je nostalgio, pri loĝado en la lando de peter pan. peter pan ne sciis kiel teni min en sia kaverno. la dio tempo rabis mian animon kaj, tra sangadoj kaj larmoj, plej multaj kamuflataj kaj subpremataj, mi plenkreskiĝis.certa estis la tempo farante el mi plenkreskan homon. hodiaŭ mi eltrovras, ke malfacilas plenkreskiĝi, sed nur kreskado kondukas min al la lando de libereco. lando, ne kaverno. lando de mia hodiaŭo, ne lando de neniamo.

           kion signifas lando de libereco?

           okazas ke, ĉiutage mi sentas min pli reganto de mia destino .mi scias, ke mi povas morti en akcidento aŭ perdi infanon, situacioj, kiuj ne agnoskas la plej etan lumon je libereco. mia ĉiutaga vivo tamen, je tio, kio ne gravitas ĉirkaŭ hazardo, certigas min, ke mi teksas eblojn pri kiel esti etika pro mia mondkoncepto kaj eviti malmoralajn agojn pro manko de scio.

           kiel al mi ŝatis la rakonto pri peter pan! ĝi estis la nura albumo de bildoj organizita dum mia infanaĝo, kiun mi ne havis la kuraĝon detrui.

           kaj tamen, kelkfoje mi ankoraŭ sentas min kiel peter pan.

           tempo, venu malrapide, mi petas. bonvole, malrapide por ne tro dolori!

           bonvole…

 

155.

          ni ludadis, mi kaj B… mi sentas, ke tio ja okazis: mia altiro estis malforta kaj ŝi vidis en mi la eblon fariĝi iniciata tra ŝia korpo. ĉio malrapide interaranĝiĝis, mi pigras pri rakonto de detaloj, eĉ se mi memoras ilin ĉiujn. tiam okazis, ke unu tagon ni decidis, ke estas tempo por seksumado. ĉu vi scias, kie? amiko parolis al mi pri hotelo. mi neniam ĉestis en tiaj lokoj. ĉu eble morgaŭ? jes.

          se nun mi demandas tion, kion signifis al mi tiuj orgasmoj, mi dirus, ke mi memoras ilin kvazaŭ komplikaj masturbadoj, kiuj bezonas antaŭajn agojn, nome amindumi, verki esprimplenajn mensogajn leterojn, je kiuj mi kredadis malpli ol duono de duono, interŝanĝi kisojn kaj brakumojn kaj ŝajnigi grandan intereson, kio tamen ne ŝanĝadis miajn internaĵojn.

          mi povus diri, ke okazis emociigaj momentoj, ke ekzistis en mia koro tuta koncentriĝo de vivo kaj en la animo kanzonoj perforte provokataj de uraganoj. nenio el ĉi tio. la emocio estis malforta. hodiaŭ, tiom da tempo poste, post tiom da amoraj renkontiĝoj, kiam lumoj malsuprenvenas de la spaco por bruligi tion, kion mi povus nomi mi, mi vidas, ke tiuj renkontiĝoj ne estis renkontiĝoj.

          estis nur du sensencaj korpoj, kiuj malrapide demetis la vestojn, en la buŝoj estis mentaj pasteloj. kaj diskretaj tuŝadoj kaj momento, kiam nenio alia povas okazi, se ne penetrado kaj orgasmo.

          se la ĝuo ne estas absoluta, ĝi ne meritas esti memorata. estus multe pli bone sonĝi pri iu alia ĝuo, kvankam tre neprobabla.

 

 156.

          mi sonĝas.

 

157.

          mi alvenas hejmen, kiel mirinda estas ĉi tiu mia domo!, de mi mem konstruita. mi varmigas la lakton, manĝas, mi supreniras al la mansardo, kun la kerosenlanterno kaj je ĝia fragila lumo mi ludas kun la kartaro. iu muziko mallaŭte parolas pri la doloroj de la mondo. mi ne volas fantazi kiel infano, sed la menso marŝas laŭ vojoj, kiujn ĝi mem elektas. kaj mi perdiĝas.

           la muziko silentas, la lumo estas estingita, nur la malgranda horloĝo indikas sian ĉeeston. iom post iom ĝia tiktak sugestas vortojn, kiujn mi ripetos ĝis kiam mi endormiĝos. tio estas kutimo, kiu venas de longa tempo:  mi pensas pri vortoj, kiuj sintezas mian momenton kaj daŭre ripetas ilin en la sama ritmo kiel la horloĝo. ebria pro dormemo, mi aŭskultadas mian propran pensadon: e-ner-gi-o-for-to-a-mo-vol-te-ro-ŝeks-pi-ro-le-o-nar-do-dos-toj- evs-kij-brahms-e-ner-gi-o-for-to

Visitas: 325

Malfaldata Animo, ĉapitroj 149, 150, 151, 152 kaj 153.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 149, 150, 151, 152 kaj 153.

 

149.

           mi duonpensas la jenon: ni multe plendas pri patroj kaj patrinoj, ĉar ni estas orfoj aŭ malakceptitaj, aŭ neamataj aŭ nesekuraj. ĉu ne estas orfeco kaj malakcepto kaj neamo kaj nesekureco la plej grandaj gutoj en la kaliko de la vivo? tion mi sentas nun. mi sentas, ke mi estis malbone amata kaj malakceptita kaj fariĝis orfo kaj ke mi povas ĵeti kulpojn sur mia patro kaj patrino kaj iuj fratoj. tamen la problemo estas mia, ne ilia; mi povas ilin duonfajrigi  kaj nigrigi per mia furiozo kaj mia ĉagreno kaj mia venĝemo. sed mi ne elaĉetos eĉ unu plumon falintan el miaj flugiloj kaj mi riskas, ke la flugiloj neniam plu havos kuraĝon por alia flugado. mi prizorgu min!

           mi prizorgu min!

           malamataj fantomoj ne donos al mi perditajn flugilojn. hejmaj fantomoj ne instruos al mi pri flugado.

           malakcepto estas parto de la homa kondiĉo!

           malakcepto estas besteca kaj homo estas besto.

           mi ne plu diru, ke ĉi tiu besteca rifuzo, kiu viktimigis min, respondecas pri tio, ke mi sentas min sklavigita al la lando de doloro.

           lasu min konstrui miajn novajn flugilojn laŭ mi mem, pere de rikolto de disverŝataj plumoj surgrunde, tiuj sennombraj plumoj falintaj el suferoj de aliuloj kaj el miaj propraj suferoj. kaj enĉiele skizu mi la desegnon de mia freneza flugado. kaj plonĝu mi en malplenaĵon, absolute sola, en malplenaĵon je tio, kiu povas esti la malsaĝeco vivi liberan vivon.

           neniu kulpas pri mia doloro. neniu pagos prezojn por neekzistantaj ŝuldoj.

           ĉi tio similas al io, pri kio mi pensis antaŭ kelka tempo, pri la respondecoj de infanoj kaj popoloj rilate gepatrojn kaj registarojn: se mi scias la kaŭzon de la doloro, mi respondecas pri ĝia resanigo.

  

150.

           W…, ĉu ankoraŭ mi ion diru pri vi? mi pensas, ke sufiĉas al mi diri, ke vi estis unu el la plej grandaj amoj de mia vivo. estis venko de feliĉeco, unu tagon, aŭdi vin paroli, je la aĝo de dek du, dek tri: kiam vi translokiĝos al …, mi volas vivi kun vi.

            strange estas, ke mi multe parolas pri ami kaj ankoraŭ nenion diris pri tio, kiom gravas esti amata. ami min ŝanĝas, esti amata ne. sed estas la fakto  esti amata tiu, kiu diras al mia destino, ke ĝia celo havas ian kialon plian.

  

 151.

            ni promenas kune, ni vespermanĝas. mi, hodiaŭ, havas kuraĝon inviti vin.

            ĉu vi restas kaj dormas kun mi?

            ni daŭre promenas. ni estas trankvilaj kaj iras al la dometo en la bieno.

            ni enlitiĝas kaj niaj dolĉaj tuŝeksploradoj kreskas je volupto. Y… sin donas al mi, per kisoj, kiuj apartigas min el la resto de la mondo. la orgasmoj estas preskaŭ samtempaj. estas preskaŭ tuja dormo, kiu ĵetas nin al la bordoj de nia sunplena dimanĉa mateno.

            ĉu vi scias, ke hodiaŭ estas la tago de la patroj?

            ne; mi parolas.

            ĉu vi ne interesiĝas pri tiaĵoj? hodiaŭ mi tagmanĝos kun mia patro.

            do, mi volas specialan brakumon pro la tago de la patroj.

  

152.

            kiel estas bone diri al Z… mi amas vin.

            sed kiel estas pli bone, kiam mi demandas ĉu mi povas vidi vin morgaŭ, kaj li respondas jes.

            kiel bonas kiam vi respondas jes.

  

153.

            iam mi diris al la psikiatro, ke mi amas la virinojn, kiujn mi amis kaj mi enamiĝas al viroj, kiam mi enamiĝas. mi ne scias, ĉu vere estas diferenco, se ĉi tiu frazo havas ian precizecon.

            mi ne scias kiel aliaj homoj amas. nek mi povas diri, ke miaj pasioj estas pli fortaj ol la pasioj de aliaj. se mi skribas tiom multe kiam mi amas,tio  nenion signifas. nek la fakto diri, ke mi haluciniĝas.

            kiamaniere la aliaj haluciniĝas?

            mi povas diri, ke mia amo por Z… estas konstelacio. mi ofte demandas al mi, ĉu la profundo de la nuna pasio ne estas pro stato, certe patologia, nome soleco. mi ankaŭ demandas, ĉu la profunda kaj perforta amo por Z… ne estas pro la nerezistebla volupto, kiun mi sentas por li, kaj kompreneble,  nereciproka. mi demandas ĉu ne ambaŭ.

            mi respondas, ke mi ne volas scii.

            nun mi nur volas dormi kaj, kaj eble sonĝi.

Visitas: 254