Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Unua parto

Ĉapitroj 1, 2 kaj 3

 

1 – La reformo de la Naturo

Kiam la milito en Eŭropo finiĝis, diktatoroj, reĝoj kaj prezidantoj zorgis pri diskuto pri la paco. Ili kolektiĝis sur vasta kampo, sub granda ŝtofa tendo, ĉar ne plu ekzistis urboj: ĉiuj estis detruitaj de aerbombado. Kaj ili komencis diskuti, sed kiom multe ili diskutis, ne aperis paco. Ĉio aspektis kiel daŭrigo de la milito, kun blasfemoj anstataŭ grenadoj kaj kraĉosputadoj anstataŭ fusilaj kugloj.

Subite reĝo Karolo de Rumanio stariĝis kaj diris:

– Gesinjoroj, paco ne okazos ĉar ni ĉiuj estas reprezentantoj de landoj ĉi tie kaj ĉiu el ni volas la maksimuman profiton. Eĉ se ni argumentos dum jarcento, ne okazos ebla interkonsento. La maniero ripari ĉi situacion estas inviti kelkajn reprezentantojn de la homaro al nia konferenco. Nur specialaj homoj sukcesos proponi pacon, kiu kontentigos la tutan homaron kaj ankaŭ kontentigos la homojn, ĉar homaro estas tutaĵo, kaj la homoj estas la partoj. Aŭ pli bone ankoraŭ: homaro estas oranĝo kaj la popoloj estas la internaj pecetoj.

Tiuj profunde saĝaj vortoj tre impresis ĉiujn homojn. Sed kie trovi estaĵojn kiuj reprezentas la homaron kaj ne venos kun la bagatelaĵoj, kiuj reprezentos nur kelkajn popolojn, tio estas, pecetojn de la oranĝo?

Reĝo Karolo, post flustrado al generalo “de Gaulle”, daŭrigis sian paroladon.

– Mi konas – li diris – du estaĵojn, kapablaj reprezenti la homaron, ĉar ili estas la plej homecaj en la mondo kaj ankaŭ estas grandaj ŝtatistoj. La malgranda respubliko, kiun ili regas, ĉiam vivis en la plej granda feliĉo.

Mussolini, ĵaluza, levis la mentonon.

– Kiuj estas ĉi mirindaĵoj?      

– Sinjorino Benta kaj Onklino Nastasja – respondis reĝo Karolo. La du respektindaj matronoj, kiuj regas la Bieneto de la Flava Pego, en Sudameriko.Mi proponas, ke la Konferenco venigu la du mirindaĵojn por ke ili instruu al ni la sekreton pri regado de ilia popolo.

– Bonege! – aprobis la Duko de “Windsor”, kiu estis la reprezentanto de la angloj. – La Dukino legis al mi la historiojn de tiu mirinda lando, vera paradizo surtera, kaj ankaŭ mi estas konvinkita, ke nur per la saĝo de sinjorino Benta kaj la prudento de onklino Nastasja oni povas ripari la mondon. La tago, kiam nia planedo fariĝos egala al la bieneto de sinjorino Benta, ni ne nur havos eternan pacon sed ankaŭ vivos en la plej perfekta feliĉo.

La gravaj diktatoroj kaj aliaj gvidantoj de Eŭropo sciis nenion pri la Bieneto de la Flava Pego. Ili miris pri tiuj vortoj kaj petis informojn. La Duko de “Windsor” ekrakontis, de la komenco, la famajn petolaĵojn de Nazulino, Peĉjo kaj Emilja en la bieneto. La intereso estis tiel granda, ke tuj poste ĉiuj tiuj viroj sidiĝis sur la planko, ĉirkaŭ la duko, por aŭskulti la rakontojn kaj rememori kun nostalgio la bonajn tempojn, kiam ili estis infanoj kaj, anstataŭ mortigi homojn per kanonoj kaj bomboj, ili ludadis kun la plej granda ĝojo de “vi kaŝu vin kaj ni serĉu vin” kaj “mi kaŝos ion kaj vi serĉu.”

Ĉiuj sin montris kortuŝitaj kaj aprobis la proponon de Reĝo Karolo.

Tio klarigas la inviton sendata al sinjorino Benta, onklino Nastasja kaj ankaŭ la Vicgrafo de Maizospikulo por reprezenti Homaron kaj la Komunan Saĝon ĉe la Packonferenco de 1945.

Kun granda trankvilo, sinjorino Benta akceptis la inviton kaj decidis vojaĝi kun sia tuta popolo – escepte de Emilja.

Emilja rifuzis foriri ĉar ŝi havis projekton kiu venis al ŝi kiam ŝi aŭdis la fablon pri la Reformanto de la Naturo. Jam pasis monatoj ekde kiam sinjorino Benta rakontis la fabelon, ĝuste tiele:

La Reformanto de la Naturo, Franĉjo Palpebrumulo havis kutimon trovi difektojn en ĉio. La mondo por li eraris kaj la Naturo faris nur stultaĵojn.

– Kiajn stultaĵojn, Franĉjo?

– Ho ho!… Ĉi tie en la fruktoĝardeno vi havas pruvon pri tio. Tiu grandega ĵabutikabujo tenas etajn fruktojn kaj proksime ni vidas enorman kukurbon fiksata al tigo de malforta rampanta planto. Ĉu ne estus logike ĝuste la malo? Se ĉio povus esti rearanĝita de mi, mi interŝanĝus ĉi plantojn – mi metus la ĵabutikabojn ĉe la kukurba planto kaj la kukurbojn ĉe la ĵabutikabujo. Ĉu vi ne opinias, ke mi pravas?

Kaj per ĉi vortoj Franĉjo Palpebrumulo pruvis, ke ĉio estas malĝusta kaj nur li kapablas inteligente organizi la mondon.

– Sed pli bone ol ĉio – li konkludis – estas ne pensi pri tio kaj dormeti ĉe la ombro de ĉi tiuj arboj, ĉu vi ne konsentas?

Kaj Franĉjo Palpebrumulo, palpebrumante nun kaj ĉiam, etendiĝis ĉe la ombro de la ĵabutikaba arbo.

Kaj li dormis. Li dormis kaj sonĝis. Li sonĝis pri nova mondo, tute reformita de siaj manoj. Kiel bela!

Subite, tamen, en la plej bona momento de la sonĝo, plaf!, ĵabutikabo falis el la branĉo ĝuste sur lia nazo.

Franĉjo vekiĝis. Kaj li palpebrumis, palpebrumis. Li meditis pri la kazo kaj fine rekonis, ke la mondo ne estas tiel malbona, kiel li diris. Kaj li iris hejmen, pripensante:

– Kia problemo!… Nu, ĉu ne veras, ke se la mondo estus reformata de mi, la unua viktimo estus mi mem? Mi, Franĉo Palpebrumulo, mortigita de la kukurbo, kiun mi metis en la loko de la ĵabutikabo? Hmm!… Ni ne plu reformu. Ĉio dauru ekzakte kiel ĝi estas, ĉio estas tre bona.

Kaj Palpebrumulo daŭre palpebrumadis dum la vivo, sed de tiam li perdis la emon korekti la Naturon.

Kiam ili aŭdis sinjorinon Benta rakonti ĉi fabelon, ĉiuj konsentis kun la moralo, sed ne Emilja.

– Mi ĉiam pensas, ke Naturo eraras – ŝi diris – kaj aŭdinte la historion de Franĉo Palpebrumulo, mi opinias, ke ĝi estas eĉ pli malĝusta. Nu, ĉu ne estas eraro igi ulon palpebrumi? Kial tiom da “palpebrumado”? Ĉio, kio estas tro multe, estas malĝusta. Kaj ju pli mi “studas la Naturon” des pli mi vidas erarojn. Kial la grandaj lipoj de onklino Nastasja? Kial du kornoj sur la antaŭa parto de la bovinoj kaj neniu sur la malantaŭo? Malamikoj atakas pli de malantaŭop ol de antaŭo. Ĉio estas malĝusta. Tre malĝusta. Se mi reformus la mondon, mi lasus ĉion mirinda, kaj mi komencus reformi ĉi fablon kaj tiun Franĉo Palpebrumulo.

La diskutado longe daŭris tiun tagon. Ĉiuj estis kontraŭ la reformo, sed la obstina estaĵo ne cedis. Ŝi kriegis, ke ĉio estas malĝusta kaj ke ŝi devas reformi la Naturon.

– Kiam, markizino? – Nazulino ironie demandis.

– Je la unua fojo, kiam mi trovos min sola ĉi tie.

 

2 – Ranulino aperas

Kaj la bona okazo alvenis. Sciinte, ke sinjorino Benta ricevis inviton de la gvidantoj de Eŭropo por tien iri kaj ripari la kompatindan mondon, Emilja saltis kun plezuro kaj, jam kun la ideo reformi la Naturon en la kapo, deklaris, ke ŝi ne iros.

– Kial vi ne iras, Emilja? – diris sinjorino Benta. – Ĉu vi pensas, ke mi lasos vin sola ĉi tie?

Emilja kaŝis la veran kialon por resti. Ŝi deklaris, ke ŝi ne iros por eviti skandalojn dum la Packonferenco.

– Jes – ŝi diris – se mi iros, mi ne restos en hotelo por dormi, ne! Mi ankaŭ volos partopreni en la Konferenco – kaj mi havas tiajn verojn por diri al tiuj diktatoroj, kiujn vi eĉ ne povas imagi. Kaj neeviteble okazos skandalo. Tion mi volas eviti.

Sinjorino Benta montris sin pensema, kaj iris al la kuirejo por konsulti onklinon Nastasja.

La nigrulino purigadis kaldronon por prepari gujavan dolĉaĵon.

– Nastasja – ŝi diris – Emilja kreas problemon. Ŝi volas resti. Ŝi diras, ke se ŝi iros al la Konferenco ŝi alfrontos la diktatorojn kaj okazos granda internacia skandalo – kaj mi timas tion. Mi ne ŝatas skandalojn.

– Kaj ŝi vere kreos skandalon, sinjo. – Post tiom da aventuroj, Emilja fariĝis tro aroganta. Ne toleras ion ajn. Vere okazos skandalo, sinjo, kaj ŝi eĉ kapablas ruinigi nian laboron tie. Peĉjo diris al mi, ke ĉio en Eŭropo estas pli senorda ol ĉambro de rubaĵo, kiam ni serĉas ion kaj ne kapabls trovi. Ĉio renversita, li diris. Ĉio senkapa, konfuza. Nia laboro estos granda, sinjo, kaj kun la malhelpo de Emilja, ni faros nenion bonan. Mia opinio estas, ke ŝi restu.

– Ĉu resti sola ĉi tie, Nastasja?

– Kun la Parolanta Azeno Konsilanto kaj la rinocero Dolĉaĵ’, kiun ajn vi volas? Ili estas ordemaj kaj inteligentaj. Mi parolos kun ili kaj ĉion klarigos.

Sinjorino Benta pensis kaj pensis kaj fine konvinkis sin, ke onklino Nastasja pravas. Se la Konsilanto ĉion kontrolos kaj Dolĉaĵ’ ĉion defendos, kia malbonaĵo povos okazi al Emilja?

Kaj Emilja restis.

Tamen Nazulino, kiu plej bone konis Emiljan, ne kredis je tiu preteksto pri ne iro por ne kaŭzi skandalon.

– Ŝi trompis vin, avinjo! Emilja eĉ ŝatas skandalon. Ŝi volas esti sola, mi scias, por kio. Por libere fari frenezaĵojn. Se mi estus vi, mi ne lasus ŝin ĉi tie sola.

Sed sinjorino Benta estis demokratia homo: ŝi neniam misuzadis sian aŭtoritaton por subpremi iun ajn. Ĉiuj estis liberaj en la bieneto, kaj ĝuste pro tio ili vivadis en vera maro de feliĉo. Ĉu Emilja rifuzis iri? Nu do, tio okazu. Kial devigi ŝin iri? Kun kia rajto? Ŝi certe irus malvolonte, malpaceme? Kaj Emilja rajtas resti.

Tio okazis je la mateno mem de la invito. Monaton poste, la komisiono por kondukado de sinjorino Benta alvenis.

Tiu komisiono venis sur la nura ŝipo ankoraŭ ekzistanta en la mondo. Ĉiuj aliaj ripozadis ĉe la fundo de la maroj, viktimoj de bomboj kaj submarŝipoj. Sinjorino Benta prenis siajn valizojn, surmetis sian flavan robon de la tempo de la imperatoro Petro, la Dua, ordonis al onklino Nastasja surmeti sian novan jupon kun verdaj punktetoj kaj ambaŭ iris sur la ŝipon.

Peĉjo kaj Nazulino akompanis la gravan avinon kiel genepoj; kaj la Vicgrafo, kun dika dosiero sub la brako, iris kiel Fakulo pri Scienco.

Emilja, la Konsilanto kaj Dolĉaĵ’ akompanis ilin ĝis la pordego, kaj aŭskultis la lastajn rekomendojn de onklino Nastasja pri kokidoj kaj porkoj.

– Ne klopodu por helpi la kokidojn eliri el la ovo, kontraŭe ili mortos – ŝi diris. – Kokido scias tre bone kiel prizorgi sin. Kaj ne forgesu akvumi la brasikojn en la legomĝardeno.

Aŭdinte tiajn prudentajn rekomendojn, la viroj de la komisiono rigardis unu la alian, kvazaŭ por diri: – “Kun homoj tiel prudentaj kaj zorgemaj pri ĉio, la Konferenco estos vera triumfo por la homaro”, Kaj ili ne eraris.

Tuj kiam ŝi vidis sin sola, Emilja kuris al la skribmaŝino kaj komencis leteron al knabino el Rio-de-Ĵanejro, kun kiu ŝi korespondadis de kelka tempo por plani pri “aferoj”.

“Kara Ranulino:

Mi estas sola, “so-ro-so-so-sola”! Ĉiuj iris al Eŭropo por ripari tiujn landojn, kiuj estas pli ĉifitaj ol malnovaj ladskatoloj kaj nun mi bezonas, ke vi venu kaj pasigu iom da tempo ĉi tie.

Vi estas kiel mi: unu el tiuj, kiuj ne interkonsentas pri “la mondo” . Ni fine povas plenumi nian planon reformi la Naturon. Franĉjo Palpebrumulo estis stultulo. Li reformis la Naturon kiel sian nazon, kaj domaĝe la kukurbo de la sonĝo fakte ne dispremis lian kapon. La mondo ne plorus, se li mortus.

Ni faros multe pli bonan reformon. Unue ni reformos kelkajn aĵojn ĉi tie en la bieneto. Se ĝi bone funkcios, la tuta mondo akceptos niajn reformojn. Via patrino certe ne volos, ke vi venu. Ŝi estas “plenkreskulo” kaj ĉiuj plenkreskuloj estas kiel Franĉjo Palpebrumulo. Sed vi tamen venu.

Flaru duonan pinĉon de la pulvoro, kiun vi trovos en saketo kune kun la letero – nur duonon, kontraŭe, anstataŭ veni ĉi tien vi iros mi ne scias kien. Ili foriris ĉi-matene kaj mi jam sentas min tre sola…”

Ranulino, tiel nomata ĉar ŝi estis maldika kiel ĉiuj dekunujara knabino, estis tre “emiljeca”, nome, unu el tiuj kiuj ne vere akceptas la mondon tiel, kiel ĝi estas. Tuj kiam ŝi legis la leteron, ŝi saltis dek fojojn kaj dividis la pulvoron de la saketo en du egalajn partojn.

– Kion vi faras, knabino? – demandis la patrino de Ranulino, kiam ŝi vidis ŝin kun tiu mistera pulvoro.

– Mi dividas tion, kio irigas kaj venigas, por ke mi iru kaj venu – ŝi respondis, kvazaŭ en la lingvo de la Pitio de la orakolejo de Delfo.

La bona sinjorino nenion komprenis, sed ĉar ŝi jam alkutimiĝis al la enigmaj respondoj de sia filino, ŝi suspiris kaj iris por prizorgi ion alian.

Ranulino flaris la pulvoron, laŭ la instrukcioj de la letero. Tuj ŝiaj okuloj fermiĝis kaj en la oreloj kantis la fama “fiuno”! Momentojn poste, ŝi vidis sin falinta sur grundo. Ŝi malfermis la okulojn: korto! Certe estas la korto de la Bieneto de la Flava Pego. Tamen ŝi vidis neniun. La domo estis fermata. En la aero, nur du sonoj; ronkado, kiu devis esti de Dolĉaĵ’, dum lia kutima dormeto kaj maĉbruo kiu sonis kiel bruo farata de la porkido Vostuleto. Ankoraŭ sidanta kaj kapturnita, la knabino kriis: – Emilja! Emiljeta! Emiljota! Emiljuta! …

 

3 – La nestobirdo

La respondo estis “Ĉi tie!” en la fruktoĝardeno. Ranulino kuris rekte al la voĉo kaj trovis Emiljan tiom okupata de birdeto, ke ŝi eĉ ne rigardis ŝin. Emilja faris specon de kavo sur la dorso de birdo nomata zonotriko. Ĉiuj birdoj havas “konveksajn” dorsojn, tio estas, rondigitajn supren. Emilja faris birdon kun kavaĵo sur la dorso, tio estas, kun ronda truo ĉe la dorso. Ranulino ĉion rigardis senkomprene, sed Emilja tuj klarigis.

– Mi faras la nestobirdon. La malsaĝa naturo aranĝas aferojn hazarde, sen rezonado.

La birdoj, ekzemple. Naturo instruas al ili, kiel konstrui nestojn sur la arboj. Ĉu ekzistas pli granda danĝero? La ovoj kaj la idoj restas sub la pluvo, antaŭ serpentoj, formikoj kaj ventoj. Pasintjare ĉi tie okazis ventego, kiu faligis la neston de ĉi birdeto el la ĉerizujo – kaj tri tre belaj ovetoj rompiĝis. Kaj tiam mi konvinkiĝis pri la “torturoj” de la Naturo. Mi komencas la reformon de la Naturo per tiu ĉi birdeto.

Ranulino ne komprenis, kia reformo estas kaj demandis:

– Kial vi faris ĉi kavaĵon sur la dorso de la zonotriko?

– Tio estas la nesto – respondis Emilja. – Mi konstruas la neston ĉi tie sur ĝia dorso kaj fine. Kien ajn li iras, tien ankaŭ iras la ovetoj aŭ idetoj – kaj ne estas danĝero de serpentoj, vento aŭ pluvo.

– Pluvo, ne – diris Ranulino. – En nestoj sur la branĉoj de la arbo, la ino estas ĉiam sur la ovoj kaj protektas ilin. Ĉe via nesto, ne…

Emilja ridetis kun supereco.

– Mi jam antaŭvidis ĉiujn hipotezojn – ŝi diris. – Mi faras ĝian voston tre movebla, por ke ĝi povu returni ĝin kaj kovri la ovojn kiam necese, kiel eta tegmento.

Ranulino montris sin kontenta kaj kun la plej granda atento ŝi observis la preparadon de la unua nestobirdo en la mondo.

– Preta! – Emilja finfine ekkriis. – Nur mankas la ovoj. Kuru tien kaj alportu al mi la birdinon, kiu estas en la kaĝo.

Ranulino iris kaj alportis la birdinon. Emilja prenis ĝin tre zorgeme kaj premis ĝin tiel, ke eliris tri etaj lentugaj ovoj, kiujn ŝi tre zorge deponis en la neston de plumoj faritaj sur la dorso de la maskla birdo. Kaj liberigis ilin ambaŭ en la aeron.

Emilja estis ter feliĉa.

– Jen, ili iris! – ŝi ekkriis. – Ne plu zorgoj, timoj pri serpentoj, formikoj aŭ vento. Kaj ankaŭ finiĝis la ĝeno de la tuta laboro de demetado kaj kovado lasata al la ino. Viroj ĉiam misuzis virinojn. Sinjorino Benta diras, ke en antikvaj tempoj, kaj eĉ hodiaŭ inter la sovaĝuloj, la maskloj ne laboras. Ili fumas en hamakoj, aŭ nur okupiĝas pri amuzado de ĉasado kaj milito, dum la kompatindaj virinoj faras la tutan laboron. Ili pasigas la vivon je lavado de tolaĵoj kaj kuirado kaj balaado kaj vartado de la infanoj. Kaj se ili ne bone laboras kaj obeas, ili ricevas batojn. Viroj ĉiam misuzis inojn, sed nun mi ĉion ŝanĝos. Tiu birdo, ekzemple, devas prizorgi la ovojn. La ino havas la taskon demeti ilin, sed la masklo devas prizorgi ilin.

– Sed tiamaniere la ovoj ne elkoviĝas – oponis Ranulino. – Por ke tio okazu, la inoj bezonas sidi sur ili dum kelkaj tagoj. Kokidoj pasigas 21 tagojn ĉe kovado.

– Mi jam antaŭpensis pri ĉi hipotezo – diris Emilja – kaj ŝanĝis tiun punkton. En mia nestobirda sistemo, la kovadon ne faras la ino sed la suno, kiel okazas kun la ovoj de aligatoroj, testudoj, gekoj kaj serpentoj.

– Kaj kiam ne estos suno? Kelkfoje okazas tagoj sen suno.

– En ĉi kazo, la ovoj devas esti paciencaj kaj atendi ke la suno aperos. Kial la hasto?

Ranulino havis nenion pli por diri. Emilja pravis. Nur tiam Emilja memoris saluti la amikinon kaj demandi tion, kiel fartas ĉiuj en ŝia domo. Kaj ŝi igis ŝin turni sin flanken kaj malantaŭen, kaj fari tri saltojn. Estis la unua fojo, ke ili vidis unu la alian.

– Mi ŝatas vian korpon – diris Emilja fine de la ekzamenado. – Mi timis, ke vi ne respondus al la ideo, kiun mi havis. Multfoje ni imagas homon iele sed la homo estas ĝuste la kontraŭo. Mi tre ŝatis vian lastan leteron pri la reformo de urboj kaj homoj. Mi ŝatas vin, Ranulino, ĉar vi ne akceptas la mondon tiel, kiel ĝi estas.

– Ho, mi vere ne interkonsentas! – ekkriis Ranulino. – Mi ankoraŭ ne konsentas. En ni, homoj, ekzemple, tiom da aferoj estas malĝustaj! Kial du okuloj en la fronto kaj neniu en la malantaŭo de la kapo? Se mi reformus la estaĵojn, mi metus unu okulon sur la frunto kaj alian sur la nuko. Tiele mi duobligus la sekurecon de la estaĵoj.

– Nu, mi pliigus la nombron da okuloj – diris Emilja. – Kial nur du? Same kiel ni havas dek fingrojn, ni povus havi dek okulojn. Mi metus kvar sur mian kapon, norde, sude, oriente kaj okcidente. Mi metus du sur niaj dikaj piedfingroj por eviti pied-ekfrapojn. Antaŭ kelkaj tagoj Peĉjo koliziis kontraŭ briko, kaj preskaŭ perdis la ungon. Kun unu okulo sur ĉiu dika piedfingro ne estus danĝero, nek de ekfrapo nek de dornoj. Kaj mi ankaŭ donus okulojn al ĉiu etfingro. La etfingro estas vera fuŝulo en la manoj. Ĝi ne faras ion ajn. Li pasigas sian tutan tempon rigardante la laboron de aliaj fingroj. Nun, se la etfingro havus etan okulon ĉe la pinto, li povus labori kaj bone helpi. Kelkfoje ni volas rigardi en denttruon aŭ vidi ĉu estas vakso en niaj oreloj kaj ni ne sukcesas. Kun la etfingra okulo, nenio estos pli facila.

– Kaj la okulo de la etfingro – aldonis Ranulino – povus esti kiel mikroskopo, kapablaj vidi etajn aĵojn nevideblajn por ordinaraj okuloj. Sed eble estus ĝeno, Emilja. La manoj tro laboras, kaj la okuloj de tiuj etfingroj devus daŭre pleniĝi je malpuraĵoj kaj ligneretoj – kaj kia doloro!

– Nenio pli facila por eviti tion – memoris Emilja. – Sufiĉas uzi fingroringojn. Ili restos kovritaj kiam ili havos nenion por fari. Sed nuntempe ni ne povas reformi homojn, ĉar ĉi tie ne estas homoj. Ĉiuj homoj de la bieneto iris al Eŭropo.

– Kaj kie estas Vostuleto?

– Ho, ĝi estas malhumana kaj kvarpieda. Mi multe pensis pri la reformado de Vostuleto. Ni povas igi ĝin dupiedulo kaj…

– Kaj ĉesigi tiun kutimon manĝi ĉion, kion li trovas – daŭrigis Ranulino. – Mi farus la jenon: sur ĝia muzelo mi metus muskaptilon. Kiam li alproksimiĝus al dolĉaĵo aŭ al io serioza, kiel tiu krono de la geedziĝo de Nazulino, la muskaptilo tenus lian muzelon. Kaj li ankaŭ havus krurojn de testudo, por ke li ne kapablu forkuri, kiam Peĉjo postkurus lin kun katapulteto enmane.

Emilja rigardis Ranulinon suspekteme. Tiuj ideoj ŝajnis al ŝi absurdaj. La muskaptilo malpermesus al Vostuleto manĝi ne nur dolĉaĵojn kaj kronojn sed ĉion alian, kaj li mortus pro malsato.

– Absurdaĵo, Ranulino! – ŝi diris. – La muskaptilo fine mortigus Vostuleton pro malsato kaj sinjorino Benta fariĝus tre furioza.

– Vi ne komprenis min, Emilja. La muskaptilo funkcius nur kiam li volus manĝi etajn kronojn. Ne por kukurbo, maizo, manioko kaj ceteraĵoj.

– Sed kiel la muskaptilo povus scii, ĉu estas aŭ ne estas krono?

– Laŭ la odoro. Mi metus lertan nazon en la kaptilo.

Emilja rigardis Ranulinon el la angulo de la okuloj. Tiu knabino aspektis kvazaŭ freneza…

Malgraŭ tio, ŝi komisiis la amikinon pri la reformado de Vostuleto. Ranulino tamen ŝanĝis la temon.

– En letero, kiun iam vi skribis al mi, Emilja, mi trovis la vorton “bisolute” anstataŭ “absolute” kaj mi jam aŭdis de vi la vorton “bisurdaĵo” anstataŭ “absurdaĵo”. Ĉu vi ankaŭ volas reformi la vortojn?

– Ankoraŭ ne, sed mi jam pensis pri tio. Nuntempe mi nur intencas tranĉi kelkajn leterojn kiuj, laŭ mi, estas nenecesaj. Se ni povas diri la vorton “bisolute”, kial ni devas diri “absolute”, kiu estas malfacile por diri? Sed ni ne pensu pri tio nun. Ni daŭrigu nian reformon. Ĉar la mondo estas en granda malordo. Kial, ekzemple, vosto en la porkido Vostuleto? En la senkorna bovino, la vosto havas kialon por ekzisti, ĝi estas por fortimigi muŝojn. Ĝi estas senpolvigilo. Sed en la porkido? Al kio taŭgas tiu malgranda senfela heliko?

– Por ornami la finaĵon – rememoris Ranulino.

– Kian finaĵon?

– La finaĵon de Vostuleto. Ĉiu finaĵo havas ornamaĵon. Panjo diras, ke estas malbele manĝi kaj lasi la teleron sen io ajn, aŭ trinki glason da likvoro sen lasi iom ĉe la fundo. Estas ornamaĵoj de delikataj homoj.

Emilja estis ĉiam pli suspektema pri Ranulino. Ŝi aspektis kiel Alico el Mirlando, ŝi nur elpensis sensencaĵon. Kaj diris:

– Ornamaĵoj estas senutilaj. Mi ne zorgas pri ornamaĵoj en miaj reformoj. Ĉio devas havi sciencan kialon. Via ideo, skribita en letero pri reformado de la rinocero Dolĉaĵ’ ŝajnis al mi freneza. Mi pensas, ke vi volas ludi kun la Naturo. Mi volas korekti la Naturon, mi volas plibonigi ĝin, ĉu vi komprenas? Tio ne estas ŝerco. Estas serioza ago. En tio kuŝas la diferenco inter ni. En via letero vi parolis pri anstataŭigo de la ledo de Dolĉaĵ’ per veluro. Tio estas abomenaĵo.

– Sed kian bezonon havas Dolĉaĵ de tre dika ledo, ĉi tie en la Bieneto de la Flava Pego? Ĉi tie ne ekzistas afrikaj dornoj?

– Pri tio mi konsentas. Li povas havi pli maldikan ledon, kiel ŝamo; sed ne veluro, Ranulino, veluro estas troigo. Kelkfoje mi pensas, ke vi sabotas mian ideon pri reformado de la Naturo…

Visitas: 109